TRIFON HHRISTOVSKI

Mia vivo

Tradukis: NIKOLA ALEKSIEV

Redaktis: ASEN GRIGOROV

SOFIA PRES 1981


KIEL NASKIGHIS TIU CHI LIBRO

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26

NOTOJ


NOTO DE LA ELDONANTO

Bulgara Esperantista Asocio decidis prezenti al la atento de la legema esperantistaro - enlanda kaj eksterlanda - la esperantan tradukon de la populara membiografia verko "Mia Vivo" pro jenaj motivoj:

La auturo estas fama bulgara esperantisto, kies socia kaj esperantista agado imponas per sia amplekso kaj profundeco. En sia membiografio li dedichas plurajn paghojn al la okupigho pri Esperanto.

Kvankam la proponata libro ne pretendas esti beletra verko, oni legas ghin kvazau novelon. Ne hazarde tiu chi membiografio aperis en bulgara lingvo en kvar eldonoj - fenomeno ne tiel kutima ech por famaj publicistoj.

Per si mem estas tre interesa kaj edifa la persona sorto de la autoro: li paralizighis jam kiel sesmonata bebo, restis sen elementa lerneja instruiteco kaj modelis sian klerecon nur per propraj fortoj kaj neimagebla persisto.

"Mia Vivo" estas la kvina lauvica verko de tiu autoro. Ghi estas tre interesa kiel tipa kaj richa bildo de la iama bulgara vilagho kaj prezentas skrupule autentikan enciklopedion de la popola vivo en tiu epoko.

La esperanta versio de "Mia Vivo" prezentas omaghon al la hela memoro de tiu sindona abnegacia esperantisto, kies 75-jara jubileo dum la pasinta jaro estis utiligita ankau por propagando de Esperanto per Radio Sofia kaj la neesperentista gazetaro de Bulgario.

Sofio, 1980. BEA