24
En tiu jaro vizitis
min la amo al virino, kvankam mi firme decidis
defendi min kontrau tia amo. Ghi venis subite kiel
ventokirlo, mi travivis ghin rapide kaj same tiel
subite forpasis. Chio chi dauris kelkajn monatojn. En
tiu amo mankis la antauaj naivaj, junulaj platanaj
sentoj. Ghi estis tute tera, reala, forta, ghi skuis
min kiel uragano.
La junulino ne estis
bela: shia hauto estis bruna, shi ne estis eleganta
kaj estetika. Sed malgrau la mankoj, kiujn mi bone
vidis, shi estis alloga. Precipe altiranta estis shia
karaktero. Mi konis shin jam de multaj jaroj. Shi
estis de nia vilagho. Komence shi membris che RMS,
sed ankau poste shi pluvizitis mian hejmon. Ni
konversaciis pri seriozajhoj, fojfoje shi restis ghis
malfrua nokta horo en mia chambro, ne ghenante sin,
ke ni estas solaj. Shi shatis miajn amikajn sentojn.
Shi akre reliefighis inter la ceteraj vilaghaj
knabinoj per siaj seriozeco kaj inteligenteco. Aghis
dudek sep jarojn, malfrughinte kun sia edzinigho,
char devenis de malricha familio. Sed shi havis
manierojn de intelektulino, kaj malrichaj kaj simplaj
frauloj ne kuraghis peti shian manon, dum richulaj
filoj ne turnis al shi atenton. Multfoje shi donacis
al mi shtrumpojn, tukojn k.s.
La amo venis per si
mem. Kaj la konfeso vershajne neniam estus veninta,
se ne estus okazinta malfelicha evento en shia vivo.
Ghi funde skuegis shin, kauzis al shi multe da
moralaj suferoj kaj shi trovis kompaton, kunsenton
kaj subtenon nur de mi. Mi suferis kune kun shi, char
mi amis shin. La konfeso venis ne rimarkite. Sen mia
volo, sen mia deziro.
Nature, mi ne trovis
reciprokecon. Sed la junulino plene min komprenis.
Shi ne ofendighis, ne forkuris, ne ofendis min, kiel
kondutus chiu alia vilagha fraulino. Shi diris, ke
shi havas al mi nur amikajn sentojn, ke aliajn shi ne
povas havi, kaj se shia cheesto kauzas al mi
suferojn, shi estas preta ne plu viziti min. Tiu
konduto tute senarmigis min. Mi ne povis shin malami,
tial miaj suferoj farighis ankorau pli pezaj. Sed mi
ne povis forpushi, ne plu vidi shin, char tiu
—okaze mi pli turmentus min. Sed mi povis vidi shin
mallongan tempon - baldau shi translokighis en alian
vilaghon.
Mi travivis tre pezan
someron. Kelkiam min obsedis malica sento kontrau mi
mem, kontrau mia vivo, mia sorto kaj fine — kontrau
mia malforteco. Sed mi ne estus homo, kiu el
"nenio" farighis "io", se mi
denove ne venkus.
Por tiu venko multe
kontribuis nova konateco kun dekokjara knabino, kun
kiu mi konatighis skribe per la helpo de nia komuna
amikino . Shi konis min delonge el la rakontoj de tiu
amikino kaj ege deziris ke mi korespondu kun shi. Sed
mi havis tiom multe da amikqj en la tuta lando kaj
eksterlande, ke mi apenau sukcesis respondi al iliaj
leteroj, tial mi ne atentis shian deziron. Sed nia
komuna amikino insistis ke mi skribu al shi. Mi
obeis. En la somero 1941 mi skribis al shi mallongan
leteron.
Mi ricevis ampleksan
entuziasman leteron, en kiu shi skribis, ke ricevinte
mian leteron, shi volus krii pro ghojo, fanfaroni
antau siaj kunlaboristinoj. Shi estis klaskonscia
laboristino en fabriko "Bakish". Mi
komparis shian leteron kun la leteroj de mia amata
junulino. Ili estis sekaj, plenaj de gramatikaj
eraroj, shi trovis ech ne unu konsolan vorton por
ghin diri al mi. La letero de la juna knabino estis
entuziasma, sincera, kora. Ankau shi estis lerninta
nur ghis la unua klaso de la progimnazio kaj
forlasinta la lernadon pro malricheco kaj drinkado de
la patro. Sed la spertigho inter klaskonsciaj
kamaradoj, shia natura inteligenteco shin metis pli
alte kompare kun mia vilagha kamaradino. La
skribmaniero de mia nova amikino estis bela por shia
lerneja instruiteco, la lingvajho, la stilo min
surprizis.
Tiutempe mi jam
korespondis kun klaskonsciaj kamaradinoj - Suzana
Sison Garti, hebreino, kaj Vesa Mihhajlova. Ili estis
knabinoj kun karaktero, kun mondkoncepto, havis sian
starpunkton pri vico da problemoj, kiujn ni ofte
pridisputis. Ili ambau estis inteligentaj — Suzana
fininta gimnazion kun plej alta distingo, kaj Vesa ne
fininta gimnazion pro malsanado, oficistino.
Dochka Ivanova, mia
nova amikino, estis laboristino, kreskinta en iu
vilagho en la regiono de urbo Godech. Restinte sen
patrino en frua infaneco, shi kreskis che
drinkulo-patro kaj che duonpatrino. Shia vivo estis
vivo sen felicho kaj ghojo. Tio kreis che mi
simpation al shi jam en la komenco. Alia cirkonstanco
estis tio, ke shi jam en sia tria letero konfidis al
mi, plendis pri iuj korproblemoj, ke shi suferas kaj
bezonas amikan konsilon kaj helpon. Mi skribis al
shi, ke por shi kaj por mi la amo ne povas esti chio
en la vivo, ke ni havas multe pli gravan, grandiozan
celon kaj ke pro ghi ni devas venki niajn personajn
sentojn kaj zorgojn. Posttempe shi mem konfesis al
mi, ke mia letero ludis por shi grandan rolon por
shin anime trankviligi, por la pli facila venko de la
sufero. Tiel ni helpis unu la alian ne konante nin
persone. Nia korespondado pludauris akurate. Chiu
shia letero malkovris al mi shian belegan animon,
shian grandan kredon pri la triumfo de la laborula
popolo, shian noblan karakteron. Shi sendis al mi
fotoportreton kun autografo. Simpatia fizionomio kun
esprimplenaj frunto kaj brovoj, grandaj belaj okuloj,
gracia korpo kaj plej karakteriza en ghi - grandaj
blondaj harplektajhoj, malsupren falantaj preter la
oreloj.
Mia amo al tiu chi
knabino kreskis tago post tago. Ankau nun mi opinias,
ke tiu amo estis nur amika. Kiel povas naskighi alia
amo antau ol ni vidus unu la alian?! Sed ghi estis
tre forta. Al mi shajnis kaj ankau ghis nun shajnas,
ke mi frenezighus pro angoro, se tiu knabino pereus,
perdus sian liberecon au vivon.
Nun, kiam mi skribas
jenajn liniojn preskau tri jarojn post nia konatigho,
la sentoj restas samaj. Eble che aliaj cirkonstancoj,
se mia persona sorto ne estus tiel kruela kaj nigra,
tiuj sentoj estus prenintaj alian direkton, alian
karakteron. Sed suferinte jam dufoje pro nedividita
amo, mi spertighis regi min. Kaj krome ne longe post
nia konatigho mi denove malsanighis, la fizikaj kaj
spiritaj suferoj, kiuj min trafis, englutis mian
tutan atenton kaj energion, mian tutan estajhon. La
amo al la unuaj du virinoj forpasis de longe, kvazau
ghi tute ne ekzistus. En 1942, reveninte de kuracista
ekzameno en Botevgrad, mi vidis en vilagho Litakovo
la unuan virinon, kiun mi amis. Shi haltis kaj ni
komencis interparoli. Mi rigardis shin kun intereso,
mi provis reteni shin pli longe en konversaciado - ja
shi estis mia unua amo. De la antaua charmo estis
restinta absolute nenio. Parolante, shi lispis -
mankis al shi du-tri dentoj. Shia vocho estis rauka.
La vizagho - forflorinta, la okuloj - sen la iama
beleco. Shi plandis en mokasenoj, en la mano portis
krude plektitan shaleton. La vivo shin plene muelis.
Sed ankau shi plenumis sian devon al la vivo - shi
havis filon, kiu estis shia granda espero kaj pri kiu
shi fieris. Shi havis propran dometon, invitis min
gasti al shi. La edzo laboris en Sofio.
En la somero 1942
vizitis min en la malsanulejo ankau mia dua amikino
kaj sciigis min, ke shi edzinighos. Mi auskultis
shian sciigon indiferente. Antau kelkaj monatoj tamen
tiu informo estus ruiniginta min pro malghojo. Antau
tio shi estis konatiginta min kun sia kandidato, kiu
plachis al mi kaj mi konsilis al shi edzinighi kun
li.
Sed al Donka Ivanova
miaj sentoj, kvankam amikaj, ne malintensighas, male
ili farighis pli intensaj. La samo evidentighas en
shiaj leteroj, en shia konduto. Mi esperis, ke se mi
vivus, mi helpus al shi per gvidado, konsiloj,
literaturo akiri tion, kion la lemejo kaj la socia
sistemo rifuzis doni al shi. Sed la sorto decidis
alimaniere.