8

En tiu periodo mi jam aghis dekses-deksep jarojn kaj kiel miaj ceteraj samaghuloj, finintaj kvaran klason en Radotina au sepan klason en vilagho Litakovo, komencis viziti sedjankojn. Se iu demandus min tiam kial mi ilin vizitas, mi ne scius kion respondi al li. Kial? Kial grenero jhetita en la teron elkreskas, kial printempe la limfo nereteneble komencas cirkuli en la arboj kaj ili verdighas, la floroj disfloras? Char ekzistas rigora naturlegho de la viva materio, kies parteto ankau mi estis. Mi similis branchon, kiun la ventego rompis kaj kiu sin tenas je malforta hista fadeno, verdighas kun la aliaj branchoj, donas fruktojn kaj tiuj chi fruktoj post maturigho deshirighas kaj teren falas. Mi estis absolute konscia, ke mi ne amos, ne edzighos, ghenerale ke mi ne similos la aliajn homojn, kaj tamen mi iris plu al tiuj konversaciaj kunvenoj. Kiam la moruso antau la domo de l 'avo pastro lumighis de impete brulanta fajro, el kiu saltis alte fajreroj kaj ekflugis mirinde gaja fraulina kanto, ia nerezistebla forto min pushis kaj mi iris. Tie chi kunvenis chirkau dudek knabinoj aghaj dekkvin ghis dudek jarojn. Kiam la maizrikolto finighis kaj la distrajhoj sur la stratoj chesis, komencighis distraj kunvenoj kie oni sensheligis la maizfruktojn - unue en la kortoj kaj poste, kiam komencighis la frostoj - en la chambroj. Ghis malfrua nokto oni ludis, kantis, amuzighis. Kvankam miaj vizitoj al sedjankoj estis regulaj kaj la knabinoj do devis kutimighi al mi, chiuvespere iu el la knabinoj ektimis ghis shi sukcesis kompreni en la mallumo kiu venas. Tio terure hontigis kaj premis min. Mi bone sciis kaj sentis mian malfelichon. Sed tiu chi spontana manifestado de la knabinoj kruele tushis min kaj mi ech iomete ne povis partopreni la komunan amuzon almenau kiel observanto. Rekoninte min la knabinoj ne plu atentis min. Mi sidis flanke. En ludoj kaj kantoj mi ne partoprenis. Nur la knaboj sidis apud mi kaj rakontis al mi pri la interbatadoj, plendis, ke la pli aghaj frauloj kondukis ilin konvoje al la rivero kaj ilin dronigis en la akvon. Tio estis stulta maniero humiligi la junulojn fare de la pli aghaj frauloj, enkondukita sciate de kiu epoko en la vilaghoj. Almenau tiurilate mi estis privilegiita. Neniu dronigis au pelis min for de la konversacia vespero, mi mem neniun incitis. Ech kiam mi hazarde trafis lokon apud iu knabino, mi retirighis flanken, timante, ke shi mem povus levighi. Tio estus tushinta min ech pli kruele ol iu afektita ektimo. Foje dum iu sedjanko mi hazarde trovighis apud samagha knabino. shi ne starighis, sed malproksimighis de mi. Mi shajnigis min ne rimarki tion, sed ghi dolore tushis min. Poste al la knabino venis kaj sidighis mia eksa kunlernejano, kiun oni antau kelkaj tagoj arestis en la komunumejo pro shtelo. La knabino ne delokighis. Mia kunlerninto faris ion plian - dezirante manifesti antau mi kaj aliaj knaboj siajn superecon kaj venkon, li kushighis sur la maizamaso kaj metis sian kapon sur la sinon de la knabino. Shi denove ne levighis. La moroj tiutempe estis malchastaj. Antau la milito similaj aferoj estis neeblaj.

Chiuj miaj kunlernintoj portis ponardojn, iuj ech revolverojn, fumis dum la konversaciaj laborkunvenoj, kelkfoje ili venis ech ebriaj, kriegis kaj pafadis sur la stratoj, kaj che la sedjankoj jhetis akrajn cinikajn parolojn. Mi meditis: se mi estus sana, chu ankau mi ne agus tiamaniere?

Panjo konsilis al mi ne viziti la konversaciajn vesperojn. Sed vidinte ke mi ne obeas shin, shi lasis min fari lau mia placho. Kune kun mia virigho la malghojo, kushanta sur shia vizagho, pligrandighis. Avo kaj patro lasis min en paco.

En 1923 mi estis jam deknaujara junulo kun lanugo sur la vizagho. Mia fizionomio ne estis simpatia. Miaj hararo kaj okuloj estis kashtankoloraj, la frunto - normala. Sed miaj vangoj estis velkaj, konkavaj kaj aldone al tio la kavo de la dekstra vango estis pli granda. La vangoostoj estis konveksaj, nazo kaj busho pli grandaj ol normale, kaj la mentono - rondforma. Sub la maldekstra makzelo estis videbla granda cikatro. La dekstra shultro estis pli mallargha, char la brako ghis la kubuto estis atrofiita. Atrofiitaj estis ankau ambau kruroj sub la lumbo, kvankam mi ilin sentis. La atrofio lezis muskolojn, tendojn, ech ostojn kiuj restis neevoluintaj. La pantalontuboj estis preskau malplenaj.

Kaj tamen ghi estis figuro, konservinta sian homan formon, kvankam infana paralizo min atakis jam en vindoj kaj la kaduka korpo evoluis che similaj pezaj lezoj kauzitaj de la malsano.

Mi estis vestita en senkolorighintaj jako kaj pantalono, faritaj el dika hejme teksita kamloto, sur la piedoj mi havis kamparanajn mokasenojn. Tiutempe en la vilaghon penetris la urbana modo. Ankau tiurilate mi faris escepton disde la ceteraj, kaj tio tre pezis, deprimis min. Mi igis panjon elpeti de patro mil levojn por ke mi povu acheti vestojn, sandalojn, chapelon kaj bluzon. Sed li nenion donis, malgrau ke shi tre insistis, certigante lin, ke se mi estus sana, mi mem gajnus monon, kiel la aliaj homoj kaj achetus por mi vestojn. En tiu momento mia patro jam estis disdoninta prunte sian monon al fremdaj homoj kaj al neniu aludis pri repago. Tiam panjo bredis silkraupojn, vendis la kokonojn kaj la monon, mil levojn, donis al mi. Mi achetis vestojn, sandalojn, shtrumpojn, chapelon, shelkon, kravaton, kolumon kaj prenis la silkan usonan chemizon de patro. Chiujn achetojn faris mia kuzo Marin sen mi, sen mezurado. Sed tio okazis nur en 1924.

Dum 1923 mi travivis tre pezan moralan krizon. En mia animo furiozis tempesto, sed neniu el miaj proksimuloj rimarkis tion. Mankis persono, al kiu mi povus konfidi miajn sentojn, kiu povus kompreni kaj konsili al mi kion fari. Miaj ununuraj kamaradoj estis la libroj, en ili mi serchis respondon al la kruelaj demandoj, kiuj emociis min, sed respondon mi ne ricevis. La libroj nur stimulis mian antautempan spiritan disvolvighon, ili venigis min al la stato povi pli dolore konsciighi pri mia tragika situacio, sen povi tamen trovi el ghi neniun eliron. neniun konsolon, neniun celon, kiu povus doni sencon al mia vivo.

"Estas klare kiel en hela tago — mi pensis — ke se mi estus restinta analfabeto, nun min ne korodus tiuj moralaj suferoj. Mi estus simpla, kripla kamparano, havanta neniun ideon pri la fatalaj problemoj, kiuj min nodiau turmentas. La kruda fato destinis min esti tia malfelichulo. Mi tamen malobeis ghian volon kaj tial mi devas respondeci pri mia konduto".

Esti tia, kia mi estus, se mi estus restinta analfabeto, ne plu eblis. Mi komprenis la tutan abismon de mia situacio kaj nur frenezigho povus meti sur min la kurtenojn de forgeso. Sed la menso estis klara kaj normala malgrau la kruelaj moralaj suferoj kaj sendormaj noktoj.

Trovi artefaritan sinforgeson en la alkoholo? Aliaj junuloj drinkis sen esti malfelichaj kiel mi. La ebriigho estas humiliga, hontinda stato por la homo. Sed se ebriigho povus alporti iun konsolon che la anima krizo, kiu min skuegis, mi devus akcepti ghin. Mi ne havis kauzon timi tiun chi malvirton, char mi ja estis homo sen estonteco, mi neniam havos edzinon kaj infanojn, al kiuj mi estus kauzinta nur suferojn. Mi estis homo neaudita kaj nekonata, malinteresa al chiuj, mastro de mi mem. Miaj gepatroj kutimighis rigardi min duonkadavro, des pli facile ili alkutimighos rigardi min ebria. Nur savo, savo, savo! Mi devas trovi ghin!

La barelo kun brando trovighis je mia dispono. Mi provis trinki. La unua guto bruligis la gorghon kiel fajro. La kapo ekturnighis. Iu stulta stato de malcerteco, chu la paroloj elirantaj el mia busho estas ghuste tiaj, kiaj ili aperas el mia busho, chu la movoj estas normalaj. Sed char mi trinkis nur unu glaseton la sveneto baldau malaperis. La forgeso ne venis, sed la sufero revenis kun sia antaua krueleco, pligrandigita ankau de la konscio pri la kulpo, ke mi ghin kuracas per tiaj humiligaj kaj malcertaj rimedoj.

La sekvan tagon mi provis konsumi pli grandan dozon da alkoholo. La fluidajho elvenis el la gorgho. Mi sentis eknauzon kaj krachis pro abomeno. Chu chiuj alkoholuloj tiel komencas? Se jes, ilia nombro estus tre malgranda.

La kapturnigho dauris pli longe, ech mi sentis svenemon, nun la provo ebriighi pasis sen vomado. Poste chio forpasis kaj restis nur doloroj kaj ia pezo en la kapo. Kaj chio restis kiel antaue, la forgeso ne venis. La turmentado dauris plu. La trian tagon, kiam mi denove devis preni mian dozon da alkoholajho, mi sentis tian abomenon, kvazau mi estus preninta ricinoleon. Sed mi devis drinki. La alkohol-balzamo vershajne ne venas dum unu-du tagoj. Sed kiel drinki, se mi tiel forte abomenas la brandon? Mi decidis acheti sukeron kaj dolchigi ghin. Nun la dozita porcio estis englutita pli facile. La sinforgeso denove venis, momenta sinforgeso. Poste - neestingebla soifo pri akvo. Ankau en la nokto mi kelkfoje trinkis akvon. En la sekva mateno mi sentis gheneralan malbonfarton, mi ne emis ellitighi, ne emis kushadi, kaj la vigla konscienco riproche martelis.

"Vane vi serchas sinforgeson en la malvirto, por kiu multaj pagus malavare nur por povi savi sin. Tiu malvirto per si mem prezentas malfelichon, kiun vi libervole serchas, dum tio, pro kio vi suferas, venis ne lau via volo. Ech la plej grandaj alkoholuloj ne povas esti konstante ebriaj, kaj vi ghuste tion deziras. En la horoj de sobreco vi suferos des pli multe ankau pro la penso pri via morala falo, al kiu vi venis. La naturo restigis al vi almenau normalan menson, kiun vi volas mallumigi. Strechu tiun menson kaj serchu alian konsolon, sed ne tiun de la alkoholo!"

La logiko de tiuj avertoj de la racio estis nekontraustarebla kaj mi rezignis drinki. Mi strechis la menson, serchis la sencon de mia vivo. Filozofo dekokjara! Mi trovis, ke mia vivo estas ne nur sensenca, sed ech malutila persone por mi mem kaj ankau por miaj gepatroj. La malfelicho ne estus estinta tiel granda, se mi povus fari iun ajn laboron, havigi al mi la vivrimedojn, dependi de mia propra laboro, ne esti shargho por iu ajn. Sed en tio konsistis la plej granda malbono - mi kapablis fari nenion. Sana estis nur mia kapo kaj la maldekstra mano, per kiu mi movis mian tutan korpon. Mi povis skribi bone, mi jam sciis kien meti la interpunkciojn. Sed mi povis iri al neniu kancelario, al neniu oficejo, krome mi posedis ankau neniun atestilon. Nun mi regule ricevis nutrajhon kaj vestojn de miaj gepatroj sen povi helpi ilin per io ajn. Sed ili maljunighos kaj iun tagon forpasos.

Sed ech dum ili vivas chu mi havas la moralan rajton uzi parazite ilian laboron? Kaj chu oni bezonas nur veston kaj nutrajhon en la vivo? Tio ja estus vegetada, sensenca vivado. La sanaj uzas sian energion en fraulaj petolajhoj, kaj geedzighinte ili havas proprajn familiojn pri kiuj ili devas zorgi. La vivo ankau por ili estas kelkiam peza. Kelkiam ankau ili trinkas el la amara glaso de la sufero. Sed ili klopodas, laboras, kaj ghuste en tio entenighas la senco de ilia vivo. Mi povas nek batali, nek labori. Mia vivo estas vana, sensenca, plena de suferado. Kaj se ghi estas tia, chu do - estas racie vivi ghin?

En mia kapo firme fiksighis la penso pri sinmortigo. Nur ghi estis la sola decida kaj certa eliro. Ekzistis iam iu malfelicha kripla junulo kaj poste li chesis ekzisti. Kiel viva estajho li aperis en tiu chi mondo ne lau siaj propraj volo kaj deziro, kiel chiuj ceteraj homoj. Sed li povas propravole kaj propradezire neniigi sin. Plena malapero en la ne-ekzistado kaj forgeso. Fino al chiuj moralaj suferoj. Li estas mastro de si mem, disponas pri sia vivo. Lia forpaso neniun malghojigus, neniu funebrus pri li. Subite mi ektremis: "Panjo!" Shi ploros komence, poste komprenos ke tiel estas pli bone, ke alie ne povus esti. Por shi ja vivanta mi estas pli granda vundo ol se mi mortus. Shi ja mem diras, ke lamenti pri vivanto estas pli amare.

De chiu ajn flanko al mi shajnis, ke morto estas sola ebla solvo. Alia solvo ne ekzistis, malgrau mia serchado. Kaj mi krochighis al ghi kiel dronanto al pajlero. Mi enlitighis kaj vekighis kun la penso pri sinmortigo. Iompostiome ghi obsedis mian tutan estajhon kaj mi strebis kaj pushighis al ghi simile al nokta papilio, kiu flugas kvazau sorchite kontrau la lumo de la lampo kaj forbrulas en la flamo.

Chio estis pripensita. Restis nur decidi per kia rimedo plenumi mian intencon - chu per veneno au per kuglo. Mi devis elekti tiun rimedon, kiu pli rapide venigas la morton. Mi rezonadis: la plej efika veneno estas striknino, kiun mi ne povis havigi al mi. La kaustika sodo estas tro suferiga veneno, ghi kauzas terurajn turmentojn, kaj kelkiam sinmortigantoj restas vivaj, kun bruligita ezofago. Nur tio mankis al mi! Restis nur kuglo.

Mi achetis malgrandan revolveron, preskau infanan. Mi elprovis ghin: la kuglo truis fagolignan tabulon dikan du centimetrojn. Ghi estos tauga por la celo. Malbona estis tio, ke la chano estis malforta kaj ne povis jam che la unua premo ekpafi. Sed post kelkfoja premo oni ricevas la bezonatan efekton.

Restis nun la lasta parto de la projektita plano - ghia realigo.

Sed nun levighis, ribelis la de jarcentoj heredita instinkto de la vivo - la instinkto pri sinkonservo.Tiu chi malgranda viva materio ne deziris subighi al la argumentoj de la racio. Ghi gratis per ungoj kaj dentoj, tiris kaj petis, persvadis: "Indulgon! Lasu min vivi!"

Komencighis nova batalo, batalo inter vivo kaj morto. Batalo kruela, kiu pliakrigis mian animan krizon kaj venigis min al iu interna disduigho. Mi komencis akuzi min pri malkuragho, pri malforteco kaj che mi iom post iom kreighis la konvinko, ke la sinmortigantoj estas la plej kuraghaj herooj en la mondo, rekonataj de neniu, kalumniataj de la popolamaso.

Mi relegis kelkajn romanojn kaj novelojn, kies herooj metas finon al sia vivo per sinmortigo. Mi analizis ilian psikon, iliajn agojn. Estis neniu kazo simila al mia. Kaj la motivoj por sinmortigoj shajnis al mi malgravaj. Speciale mi turnis atenton al la sentimentala tragedio de la juna Werter kaj mi estis konvinkita, ke li povis kaj devis vivi. Sinmortigo pro virino shajnis al mi maldigna. Chu vere Werter estis heroo au homo kun malforta karaktero, nekapabla elporti la suferojn?

Mi kushis en la lito kaj pensis. La shargita revolvero trovighis sub la kuseno. Tamen la sobra, normala racio, farinta tiun fatalan kaj tro rapidan decidon, denove shancelighis.

"Vi devas bone pripensi tiun agon. Vi aghas nur deknau jarojn kaj faris tian fatalan decidon sen demandi kiun ajn, sen konfidi ghin al iu. Chu vi estas plene konvinkita, ke la sinmortigantoj estas plej grandaj herooj? Kaj tiuj, kiuj elportas la suferojn sen mortigi sin, chu ili estas nur timuloj kaj malkuraghuloj? Ekzemple via patrino. Shi ne nutris esperon pri vi, unu el shiaj infanoj dronis, alia mortis, shi ech antau vi estus povinta eltrinki la glason da veneno kaj lasi vin je la kapricoj de la sorto. Sed shi ne faris tion, dum vi nun volas ghin fari kaj kauzi al shi novajn suferojn. Jen, la revolvero kushas sub via kapo. Elprenu ghin. Via mano ektremos, vi hezitos por momento, sed tamen pafos la kuglon. Sed chu vi scias kun plena certeco chu via faro estos heroajho au timo?"

Tiuj hororaj demandoj kreis en mia animo dubon kaj heziton. Mi rezonis tage kaj nokte, dormis malmulte, nutris min ankorau pli malmulte, kaj mi suferis, suferegis, sen povi konfidi min al iu alia, peti lian konsilon kaj helpon. Al kiu min turni? Kiu povus kompreni min? El inter la personoj, kiujn mi konis en nia vilagho, neniu. Skribi al iu? Konfidi al mia kuzo Marin? Sed ankau li estas juna kaj ne povas solvi tiujn problemojn. Mi devis tamen fidi al li. Kaj mi skribis al li.

Mi ne plu kapablis legi. Mi evitis la homojn, serchis izolitecon, iris en la ghardenon kun libro en mano kaj revolvero en la posho, sed nun en mia animo jam enloghighis la bacilo de la dubo, ke tiu chi ferpeco estas la plej tauga rimedo de la herooj en la batalo de la vivo. Mi malfermis la libron, sed nenion kapablis legi. Miaj pensoj flugis al alia loko. Mi kushighis surdorse kun manoj krucitaj sub la nuko kaj donis la parolon al la racio, kiu denove komencis per siaj argumentoj:

"Vi jam tre juna ektimis la vivon, vi fughas for, ankorau nenion vidinte kaj travivinte. Vi tiel interesighis ekscii multon, akiri klerecon, kiun vi ne havis eblon ricevi en la lernejo. Vi ne achetadis bonbonojn, tabakon kaj brandon, kiel faris aliaj, sed librojn. Vi strebis, laboris, kaj chio nur por ekpafi kuglon en la kapon? Verdire, kia mizera fino! Chu nur vi estas malfelicha en tiu chi mondo? Vi devus scii, ke ankau aliaj havas sian Golgoton. La braveco estas ghuste en tio: porti firme vian krucon. Vi devas ankorau multon lerni. Vi havas la eblon komunikighi kun la plej grandaj mensoj, legante iliajn verkojn. Strebu kompreni ilin ghuste. Prenu ekzemplon el ilia vivo, kiu prezentis ofte nur chenon el suferoj. Vi ankau ghis nun faris neniun provon konvinkighi, chu vi vere kapablas fari nenion. Fizikan laboron vi ja ne povas plenumi, sed provu mense labori, ne ghenu vin pro la manko de instruiteco, ja ekzistis ankau aliaj kiel vi. Provu, eble via malfelicho ebligos al vi vidi tiajn aferojn, kiujn normaluloj ne povas vidi".

Ju pli mi rezonadis, des pli la shanceligho, ke mi agos prave se mi metos finon al mia vivo plifortighis. Che mi interluktis du elementoj — vivo kaj morto. Kaj la argumentoj de la vivo komencis shajni al mi pli logikaj kaj superantaj. Alvenis ankau letero de mia kuzo Marin. Li ne uzis teorian argumentadon, sed skribis al mi simple kaj kompreneble:

"Kuzo mia, via decido min ege malghojigis. Mi konscias kiom malfelicha vi estas kaj simple sentas min kulpa antau vi, ke en tiu chi momento mi ne havas la eblon eltiri vin el la pezaj kondichoj, en kiuj vi vivas. Sed sciu, ke tuj post kiam mi finos la lemadon kaj komencos labori, mia unua zorgo estos aranghi vian vivadon. Mi planas establi mian propran laborejon kaj tiam vi zorgos pri mia korespondado. Sed jam nun mi provos chu ne trovighus por vi ie konvena loko... Vi loghos en mia hejmo."

En la netravidebla mallumo, reganta en mia animo, penetris radio de espero.Tiu radio karesis min, revenigis min al la vivo. Mi rezignis mian fatalan decidon. Mi atendu ankorau iom, mi provu. Se mi chie renkontos malsukceson, la sinmortigo ne eskapos de mi. Farinte chi tiun decidon, mi sentis ke mia animo facilighis, kaj la unuan nokton post tiu decido mi dormis kvazau post banigho. Mi estis tiom malgrasa, ke mi sentis kapturnighon kaj miaj okuloj kelkiam tiel vualighis, ke mi ne povis klare distlngi la apudajn objektojn. Tiun chi moralan krizon mi supervivis en la printempo kaj somero de la tumulta jaro 1923. Kaj en la autuno de la sama jaro okazis eventoj, kiuj definitive min kuracis kaj donis al mi novan direkton.

<< >>