23

Miaj amikoj estis homoj kiel mi, proletaj, malrichaj vilaghanoj, kun multe da grandanimeco kaj solidareco, sed kun malmulte da vivrimedoj. En la transa tendaro amikojn mi ne havis. Transe mi estis kvalifikita kiel persono kun "dangheraj ideoj".

Sed okazis io neatendita, kurioza. La estro de nia centra komunumo, akompanate de la direktoro de nia progimnazio, faris al mi viziton en la vintro 1940. Enirinte mian chambron, li starighis en ghia centro kaj longe militsalutis min. Poste li konatighis kun mi kaj ghentile manpremis kun miaj gepatroj.

Tiu vizito surprizis min. Mi kutimighis nur al persekutado kaj morala turmentado fare de la oficialaj autoritatuloj kaj tial en la komenco mi kondutis rezervite al mia altranga gasto. Sed li sin tenis tiel sincere, tiel modeste kaj afable, ke li senarmigis min. Li diris, ke li audis pri mi, ke li legis mian broshuron "Problemoj de la vilagho", kiu faris al li impreson per sia objektiveco kaj forto de la traktado, ke li ekhavis decidon konatighi kun mi, helpi al mi lau siaj ebloj, esti utila al mi. Ni sufiche longe parolis pri diversaj temoj.

Post tiu chi vizito sekvis dua, post ghi - tria ktp. Veninte en nian vilaghon la komunumestro ne preterlasis la okazon viziti min kaj konversacii kun mi. Post tio li provis vere helpi min.

Unue mi ricevis tricent levojn, kiujn estis vochdoninta al mi la komunuma konsilio lau lia insisto. La sumo estis malgranda, sed mi ghin akceptis por ne ofendi lin. Poste li sendis oficialan leteron al iu fonduso che la Ministerio de Instruado por subvenciado de talentuloj. De tie oni tamen respondis al li, ke la fonduso estas destinita por talentaj infanoj, kaj char mi ne estas infano, do oni povas nenion fari, ke oni tamen kontrolos kio estas farebla ktp. La saman leteron kun kelkaj shanghoj en la teksto (de kiu li sendis al mi kopion), akompanitan de "Problemoj de la vilagho" kaj "La morto de Hhristo Botev", li sendis al la Ministerio de Intemaj Aferqj, en la fakon por socia subvencio, kun insista peto pri rapida helpo.

La dua petskribo kronighis per sukceso. La komunumestro telefonis al mi, ke per oficiala letero oni sciigis lin, ke el la fonduso oni asignis kvinmil levojn. Li triumfis. Post semajno la sumo alvenis. Sed la komunumestro ne deziris transdoni ghin lau tute simpla maniero. Li avertis la instruistojn, ke je la Palmodimancho li organizos publikan kunvenon honore al mi kaj ke en ghi li enmanigos al mi la sumon. Oni devis agiti por amasa vizito de la kunveno kaj mi persone devis cheesti ghin. La instruistoj sin sentis embarasite. Ili timis la estron de la subdistrikto Stefan Ivanov, sed ne povis ne obei la ordonon de la komunumestro.

Por mia misshanco, la vetero malbonighis, komencis pluvi kaj neghi, la rivero shvelis kaj estis neeble transpasi ghin. Oni devis veturigi min per charo al la lernejo, kie okazis la kunveno.

La salono estis plenplena. La kunvenon malfermis la lernejana hhoro sub la gvido de mia kuzo, instruisto. La komunumestro denove min militsalutis, starighis kaj komencis paroli. Li ne havis oratoran talenton, sed tamen sukcesis bone esprimi siajn pensojn per korektaj kaj ghustaj esprimoj. Li skizis la rolon de la verkisto, poste ekparolis rekte pri mi, montris la terurajn kondichojn, en kiuj mi vivis, la obstaklojn, kontrau kiujn mi luktis kaj la miraklon, kiu okazis - ke persono neinstruita verkas librojn, korespondas kun la tuta mondo, ech kun Chinio, ktp. La tuta kunveno eksplodis per aplaudoj. Jam enirinte la salonon mi rimarkis, ke la plej grandaj reakciuloj de la vilagho bojkotis la kunvenon.

Mi ne povis reteni mian emociighon. Neniam, neniam en mia vivo mi supozis, ke oni honoros min che la nunaj reghimo kaj socia ordo. Se mi havis esperon pri ia rekono de miaj meritoj, ghi rilatis al aliaj cirkonstancoj, che tute aliaj sociaj kondichoj, kiujn mi eble ne ghisvivos. Chio chi estis shuldata al la morala kuragho de persono, kiu tute ne dividis miajn ideojn, nek esperis varbi min por liaj ideoj, sed kiu faris ion, kio min surprizis kaj kortushis.

Post mia parolado li solene enmanigis al mi publike la sumon. Mi dankis lin per mallonga parolado, same akompanita de aplaudoj. Poste parolis la instruistoj Dimitro Stojanov kaj Petko Petrov.

Post la kunveno, lau propono de la komunumestro, oni iniciatis liston por oferado de monsumo por acheto de invalida chareto. Sed tiu listo restis nur kun la kvindek levoj oferitaj de la komunumestro.

Kelkajn tagojn post la kunveno en la loka jhurnalo "Botevgradska Duma" (La parolo de Botevgrad) sub titolo "Ni faru ion por Trifon Hhristovski" la komunumestro publikigis jenan artikolon:

"La legantoj de la jhurnalo fojfoje renkontas korespondajhojn de Trifon Hhristovski. Tiu nomo estas konata al multaj homoj en la Botevgrada regiono. Malmultaj estas tamen la homoj, kiuj lin konas persone. Mi deziras konatigi la socion kun Hhristovski.

Li naskighis en vilagho Radotina. Li prezentas nuran kriplan korpon, char en plej frua agho lin trafis infana paralizo, kaj li restis kun neevoluintaj kruroj kaj dekstra brako - normala estas nur lia maldekstra brako. Li ne povas movighi sen fremda helpo kaj eliras eksteren nur se oni portas lin enbrake au en veturilo. Sed la naturo lin batis ankorau pli kruele: Hhristovski malsanas pro osta tuberkulozo kaj spertis du operaciojn pri diversaj aliaj malsanoj. Lia patro estas eta terkulturisto, malricha homo, heroe trenanta malghojan vivon kun sia tuta familio kaj kun sia filo Trifon.

Hristovski ne povis viziti la lernejon, char por tio estis necese, ke iu lin portu konstante enbrake, kaj ja neniu turnis atenton al tiu kripla infano. Kaj malgrau tio hodiau Hhirstovski publikigas korespondajhojn kaj artikolojn pri Bulgario en chiuj esperantistaj jhumaloj kaj revuoj, kaj per tiu chi internacia lingvo konigas nian patrolandon al la tuta mondo. Kaj li konigas ghin tiel, kiel povas fari tion nur unuaklasa publicisto, kvankam oficiale li estas "analfabeto" — neniu lernejo povus doni al li diplomon pri iu ajn grado de instruiteco.

Trifon Hhristovski ricevas la plej ampleksan korespondajhon en la subdisktrikto de Botevgrad kaj akurate respondas al chiuj, kiuj skribas al li. Li eldonis ghis nun du librojn: "La morto de Hhristo Botev" kaj "Problemoj de la vilagho", pri kiuj la gazetaro publikigis laudajn recenzojn. Per la unua libro li okupas la atenton de la vigla publika konscio kun la demando pri la morto de Hhristo Botev. En sia dua libro Hhristovski traktas lau plej objektiva maniero la sociajn kontraudirojn kun la vivproblemoj de la bulgara vilagho.

Malgrau sia korpa kadukeco Hhristovski akumulis sen ies ajn helpo vastajn konojn, kaj tion li faris sub ekstreme malrichaj cirkonstancoj. En la korpo de Hhristovski vivas shtala bulgara spirito, kiu ne rompighis antau la embarasoj, kaj el lia busho ne eliris ech unu malbena vorto. En liaj verkoj estas videbla nenio el lia tragedio. Li ne plendas ankau konversaciante - kvazau li ne vivas fizike kaj sentas neniajn bezonojn.

Oni diras, ke la geniuloj vivas mallonge kaj tamen sukcesas doni multon al la homaro. Hhristovski ne estas geniulo, sed li estas talenta homo. Li nun aghas 34 jarojn kaj havas perspektivon pluevolui kaj doni ankorau ion al nia socio. Lia vivo estas necesa! Oni devas tamen krei al li pli bonajn materialajn kaj kulturajn kondichojn de ekzistado. Unue — materialajn!

Neantaulonge la Ministerio de Internaj Aferoj, lau mia raporto, donis al li subvencion de kvinmil levoj. La sumon oni transdonis al li dum konvena solenajho, en kiu partoprenis la tuta vilagho. Unuafoje en sia vivo li estis karesita, afable flatita, li ricevis rekonon fare de la shtata povo. Kaj kiom valora estas tio por vivo kiel tiu de Trifon Hhristovski!

Ni nesufiche alte pritaksas niajn talentulojn dumvive, ech ni ilin ofendas. Ni chiuj faru ion por Hhristovski! Lia stato estas ege malbona, li bezonas helpon, oni devas zorgi pri li. Li konas la medion en kiu li vivas nur el libroj, sen kapti ghin per siaj sensoj. Li bezonas invalidan chareton por povi per ghi eliri je fresha aero kaj por promenadi.

Estas necesaj libervolaj monrimedoj, kiujn oni povas sendi rekte al li en vilagho Radotina. La intelektularo en Botevgrada subdistrikto ne devas lasi estingighi antautempe unu granda spirito. Ghi devas lin helpi! Trifon Hhristovski meritas tion, char el nenio li estighis io".

Rezulte de tiu artikolo mi ricevis cent kvindek levojn de iu kapitano, estro de la 16-a milita distrikto. Sed la komunumestro ne malesperis. Ne renkontinte subtenon de la Botevgrada intelektularo, li sendis novan alvokon al la redakcio de chiutaga jhurnalo "Zarja", publikigitan en n-ro 5684 de la 4-a de augusto 1940 sub titolo:

"Oni helpu al verkisto"

En la alvoko oni legas:

"Antau nelonge en vilagho Radotina, subdistrikto de Botevgrad, okazis tre malofta kultura solenajho. Oni honoris la konatan esperantiston Trifon Hhristovski, autoron de la libroj: "La morto de Hhristo Botev" kaj "Problemoj de la vilagho". Trifon Hhristovski ghuas grandan popularecon en sia naska regiono ne nur pro sia ekskluziva socia kaj kultura agado. Lia populareco shuldighas antau chio al lia grandega energio, optimismo kaj amo al la popolo kaj la kulturo, kiuj estas en radikala kontraudiro kun la kruela sorto de tiu talenta homo.

Trifon Hhristovski estas kun paralizitaj kruroj kaj unu brako jam de infanagho. Li ne povas movighi sen fremda helpo, sed li sekvas kun konstanta intereso la socialan kaj kulturan evoluadon en la mondo.Tirfon Hhristovski havas absolute nenian instruitecon, vizitis neniun lemejon, sed korespondas en esperanto kun la tuta mondo, skribas korespondajhojn kaj artikolojn en la bulgaraj gazetoj. Li skribas per sia maldekstra mano, lia ununura normala membro. Liaj libroj estas legataj kun granda intereso.

Krome, Trifon Hhristovski malsanas pro osta tuberkulozo kaj spertis du operaciojn pro aliaj malsanoj. Malgrau tio, li estas kun vigla spirito kaj kun deziro plu vivi kaj verki. Nun li aghas 35 jarojn. La solenajhon okazintan omaghe al li lau iniciato de la komunuma estro de Litakovo, cheestis la tuta loghantaro de vilagho Radotina. Al la distingita socia aganto estis donita monsumo de 5 000 levoj asignita de la Ministerio de la Internaj Aferoj.

Sed la solenajho finighis kaj Trifon Hhristovski restis denove sola sen iu ajn materiala subteno. Jen kion skribas s-ro estro de vilagho Litakovo pri la kondichoj en kiuj vivas kaj laboras la kripla, sed talenta verkisto.

"Kiam mi vizitis lin unuan fojon, mi trovis lin en mizera vilagha chambro, chirkauita de familianoj, najbaroj kaj jhus naskitaj shafidoj metitaj en la varma chambro. En la chambro estas arigita chio: infanoj, porkoj, shafidoj. Li ne havis ech konvenan skribotablon por labori. Multaj libroj kaj gazetoj kushis stokigitaj sur la tabullito, sur seghoj kaj kestoj. En tiu chi chambro, en la lin chirkauantaj bruo kaj konversacioj, senigite de necesaj komfortajhoj, de suno kaj aero, li skribas kaj legas dum la pli granda parto de la jaro.

Vizitante lin duan fojon en la somero, mi trovis lin en ankorau pli mizera norda chambro - "kabineto" kun malgrandaj fenestroj, putra plafono, de kiu chiumomente falas polvo kaj surshutas la librojn metitajn sur benkoj, seghoj kaj tera planko.

Che lia lito staras detektilo - ununura ligilo kun la mondo...

Sub tiuj cirkonstancoj Trifon Hhristovski plulaboras kaj esperas ke venos bonaj tagoj. Li finverkis sian novan libron "La milito en Ekstrema Oriento", sed ne havas monrimedojn por ghin eldoni.

Trifon Hhristovski bezonas rapidan kaj seriozan subtenon. La vilaghanoj de lia landoparto direktas al nia publika opinio alvokon helpi unu talentan homon kun ekskluziva sorto, ne chesantan labori por la evoluigo de sia popolo. Al Hhristovski oni devas krei kondichojn por laboro kaj plibonigo de lia sanstato. Kaj tio estas tasko antau chio de nia organizita socio, de la chiuspecaj kulturaj, bonfaraj kaj klerigaj institutoj, kaj ankau de chiu shatanto de la kulturo kaj ghiaj kreantoj."

Per tiu chi alvoko la redakcio kaj la estro de la Litakova komunumo eble plenumis sian homan kaj civitanan devon. Sed leginte ghin en la jhurnalo, min deprimis profunda malghojo.

Do mi, homo kun ekskluzive kruela sorto, mi kiu dum la tuta vivo luktis por el nenio estighi io, por estighi homo, kies koro batas kun la pulso de mia jarcento, por servi per la plumo lau miaj personaj ebloj al progreso, libereco, batalo por pli justa socia ordo, post tiom da suferoj, turmentoj, malfelichajhoj, obstakloj, kiu jam akiris la atenton de la min chirkauantaj homoj, nun mi devis ricevi kiel rekompencon por chiuj spertitaj malfacilajhoj... alvokon pri publika almozdono!

Maltauga socia ordo! Ordo de tiom multe da maljustajhoj, de oceano da homaj suferoj, de turmentoj kaj subpremo, de teruregaj militoj kaj ekstermado de homoj, forpreninte de mi la eblon vivi, labori libere, bateginte per via cenzuro unu post alia miajn librojn, nun vi prezentis al mi kiel miani surteran sortodestinon -socialan almozon!

Chu mi ghisatendos alian sorton, alian destinon, alian rekompencon? Chu mi ghisvivos la helan suntagon, la tagon de libereco, kiu nuligos la malhonoron de la hodiauo, de la nuno? Mi ne scias. Sed la juna generacio, kiu ghisatendos ghin, legante eble tiujn liniojn, en la momento de sia triumfo rememoru pri unu el la milionoj da viktimoj de tiu sanga premrulilo, nomata kapitalisma sociordo.

Tiutempe mi kunlaboris per serio da artikoloj "Miaj internaciaj amikoj" en la esperantista pagho de jhurnalo "Zarja" kaj konatighis kun la redaktoro de tiu pagho Ivan D.Esperov kaj la kamaradoj chirkau li. Ili eldonis cirkuleron kaj ghin dissendis al la esperantistoj en la tuta lando. Mi ricevis po cent-ducent levojn el diversaj lokoj. Kolektighis chirkau tri mil sescent levoj; per tiu sumo mi sukcesis ripari mian chambron, fari ghin suda, kun grandaj fenestroj kaj kun tabula planko. Ghi farighis sunplena, higiena, sed malfeliche mi nelonge vivis en ghi. Per la sumo ricevita de la komunumestro mi achetis vestajhojn, vatan litkovrilon, littukojn. Dum mi ordigis mian loghejon en pli konvena formo, la mono elcherpighis.

Inter la komunumestro kaj la estro de la subdistrikto Stefan Ivanov ekzistis malnova malamikeco. Per siaj vizitoj al mi kaj la raportoj senditaj al la ministerio favore al mi, la komununumestro havigis al li novan akuzmaterialon malfavore al si mem. La komunumestro de Litakovo havis universitatan instruitecon, oficis en Litakovo post la 19-a de majo 1934 kaj havis solidan apogon en la Ministerio de Internaj Aferoj. Stefan Ivanov havis nur progimnazian instruitecon, sed pro meritoj en la pasinteco dum la septembraj tagoj 1923 kaj la aprilaj eventoj 1925 estis enoficigita kun speciala decido de la Ministra Konsilantaro kiel estro de la subdistrikto. En la batalo inter ili venkis la estro de la subdistrikto. La komunumestro de Litakovo estis translokita en vilaghon Gorni Bogrov, Sofia regiono.

<< >>