25

En la somero de 1941 mi travivis novajn spiritajn kaj moralajn suferojn, kiujn mi ne deziras prisilenti, kvankam miaj plej proksimaj amikoj kaj kamaradoj scias pri ili.

La 22-an de junio frumatene mia detektilo kaptis la novajhon pri la rabista invado de la hitleranaj hordoj en la patrolandon de la liberaj rusaj laboristoj kaj vilaghanoj. La terura malamiko pligrandigis sian forton, metinte manon sur tutan Europon, sur ghiajn rimedfontojn, sur ghian industrion, militmaterialojn kaj laborfortojn. La vizito de Hess en Birtlando klare montris al mi kion oni preparas, malgrau la oficiala komuniko.

Mi sciis kiom grandajn ekonomian kaj militan potencon prezentas Sovetunio. Jarojn longe mi legis literaturon kaj gazetaron pri la granda progreso de la lando konstruanta la socialismon, pri la evoluo de la peza industrio. Pri la sistemo de kolhhozoj, pri la bonega armilaro de la Rugha Armeo, pri la evoluo de la sovetaj aviadiloj, pri la transflugo de la Poluso, pri la amaseco de Osoaviahhim, pri la parashutistaj turnoj. Che mi solide staris la konvinko, ke la Rugha Armeo estas nevenkebla ne nur pro sia grandega materiala forto, sed ankau pro siaj moralaj kvalitoj. Chiuj europaj popoloj, subpremataj de la kapitalismo, scias, ke la Rugha Armeo estas armeo de la libereco kaj ke ili rifuzos batali kontrau ghi. Jam en la unuaj bataloj komencighos disfalo inter ili.

La unuaj germanaj sukcesoj min batis kiel fulmotondro. Komence mi konsolis min, ke la informoj ne estas veraj, ke Sovetunio ankorau ne sukcesis koncentri sian militforton, char la mobilizo estis deklarita en la tago mem de la malamika atako. Sed pasis du-tri semajnoj, kaj la situacio ne shanghighis, la fashistoj fulmrapide antauenmarshis, la rusaj urboj falis unu post la alia, la rusa armeo retirighis, la gazetaro kaj la radio bruis pri miloj da neniigitaj tankoj kaj aviadiloj, pri centmiloj da militkaptitoj.

Mi dividis mian eksciton kaj timojn kun Vesa. Komence ankau shi estis konfuzita, sed shi baldau rekonsciighis kaj orientighis. Shi havis eblon auskulti fremdlandajn radiostaciojn, renkontighi kaj movighi inter informitaj kamaradoj. Mi tamen auskultis nur mian detektilon, che kiu aroge ekstaris kun sia abomena vocho la fashisto Chinkov kaj chiutage informis pri novaj germanaj venkoj. Mi ekmalamis mian detektilon pro ghia unuflanka informado, bojkotis ankau jhurnalon "Zarja" kaj provis vivi en plena neinformiteco, por savi min de la fashista veneno. Sed tion mi sukcesis fari nur dum unu-du tagoj, kaj baldau iu nekonata forto denove min pushis al la audiloj. Mi auskultis akurate ech la malfruajn noktajn disaudigojn kun la espero, ke mi audos almenau grajneton da vero, almenau iomete da bonaj novajhoj. Sed denove la radio tondris pri germanaj venkoj, pri "sakegoj", pri falintaj grandaj kaj malgrandaj urboj, pri centmiloj da militkaptitoj.

Pasis monato. La germanoj okupis Smolensk kaj direktighis al Moskvo. La manko de objektivaj informoj min igis elmeti min al granda risko - mi skribis al Suzana, ke shi sendu al mi en koverto partiajn informmaterialojn kun komunikoj de la sovetaj stacioj. Sed en ili oni informis tre koncize nur pri germanaj perdoj kaj pri manifestita heroeco de unuopaj batalantoj de la Rugha Armeo. La ghenerala irado de la eventoj plusekvis sian direkton. Post ankorau unu monato la fashistoj konkeris Kievon, la ferajn ercojn de Krivoj Rog, la karbominejojn de Donbas, Hharkov, konkeris preskau tutan Ukrajnon. La Dnepra elektrocentralo konstruita dum sep jaroj estis ruinigita.

La dresitaj fashistaj buchistoj, kiuj frakasis la hispanan revolucion, nun deziris sufoki Sovetunion, la esperon kaj bastionon de la monda proletaro kaj de chiuj subprematoj en la mondo. Tiuj mizeraj fashistaj hordoj ruinigas, neniigas, mortigas. Ili militas por la interesoj de la germana kaj monda burgharo kontrau siaj propraj interesoj kaj libereco.

Kaj mi — homo, kiu dedichis sian tutan vivon al la batalo por liberigo de la subprematoj, kiu havis tiel firman fidon pri la fina venko, homo, kiu forbruligis, neniigis en si chion personan kaj vivis per la esperoj, ghojoj kaj suferoj de la potenca kolektivo, homo, kiu venkis en la vivo tiom da obstakloj kaj maloportunajhoj, - mi kapitulacis spirite, malesperis. Hontinde, sed fakto. Mi - kiu inspiris al aliaj kredon, kiu ilin kuraghigis per plumo, parolo kaj persona ekzemplo - nun mem bezonis la subtenon de aliaj. Mi falis en teruran pesimismon. Mi ne kuraghis paroli pri tio antau iu ajn, ekstere manifestis kuraghon, en iuj leteroj pruvis, ke USSR estas nevenkebla, sed mi mem antau Vesa, Esperov, Geshkov esprimis malkashe miajn timojn, la falon de mia kredo.

Vesa kverelis kontrau mi per siaj leteroj, mallaudis min, minacis min, ke shi konservos miajn leterojn kaj iun tagon montros ilin al mi por min hontigi. Mi estis preta preni sur min ech la honton, nur por ke la aferstato shanghighu, prenu malan direkton. Sed ghi konstante sekvis sian fatalan vojon. La fashistoj proksimighis al Moskvo je chirkau centkilometra distanco.

Neniam mi trovighis en tiom peza animstato, kiel en la somero kaj autuno de la jaro 1941. Kiam vizitis min iu kamarado el najbaraj vilaghoj kaj ni komencis diskuti, mi havis la deziron plori kiel infano, krii, nur por ke mi faciligu mian animon. Sed ankau tiuj, kiuj vizitadis min, ne kapablis diri al mi multon, konsoli min. Ili chiuj asertis la samon. "Ni atendu, ni poste komprenos la strategion de la sovetaj militestroj. Tie trovighas homoj, kiuj pripensas kaj pritaksas chion".

Nur en la vintro mi rekonsciighis kaj la espero iorn post iom revenis al mi. La mondo vidis ankau la germanojn retirighi. Dum la sekva somero la fashistoj entreprenis novan ofensivon, sed nur sur unu sektoro, ne ghenerala. Leningrado sin tenis firme. La germanoj ne povis konkeri la nafton. Finfine realighis la paroloj: Preferinde armeo sen teritorio, ol teritorio sen armeo." La Rugha Armeo komencis bati kaj neniigi la malamikon. Mi komprenis mian eraron, sed tre malfure.

<< >>