6

Apenau forpasis du neplenaj jaroj de kiam revenis de la frontoj la restintaj vivaj radotinaj soldatoj, inter ili multaj vunditoj, kaj du saltmarshis per unu piedo, kaj en Radotina oni intense parolis pri nova milito. Avo Rasho, kiu posedis malnovan eternan kalendaron, autentikan rarajhon en la tuta subdistrikto, profetis che glaso da brando en nia brandodistilejo.

- Pardonu min, tamen proksimighas komuna interbatalo. Sep reghlandoj pereos. Sep reghoj trinkigos siajn chevalojn che Danubo. Trijara chevalo en sango dronos. Malsato venos, ribeloj kaj amasa mortado inter la junularo. Volu la sorto, ke mi ne estu viva ghisatendi tion! Sep reghlandoj pereos.

Mia avo, avo Nikola Popov, avo Ivan kaj kelkaj aliaj maljunaj viroj kaj virinoj atente lin auskultis, sed onklo Leko sarkasme diris:

- Pereos via ebriula kapo. Avino Pauna venas survershi vin per akvo por ke vi resobrighu!

- Ho vi, junuloj, kiom fushaj vi estas! - diris avo Nikola turnante sin al sia filo, onklo Leko.

Avo Rasho ne turnis atenton al la moko kaj profetadis plu. Fakte, li profetis nur en ebria stato. Estante sobra li preferis silenti. Eble pro tio kreighis legendo pri lia kalendaro, ke en ghi estas priskribita chio, kion la mondo devos trasuferi. Tamen la maljunulo ghin kashis, kaj tial oni insidis, regalis tiun ebrian orakolon por eltiri de li la sekretojn de la estonteco.

Kiam estis tro ebria, avo Rasho kiel plena sako falis teren. Tiam du junuloj kaptis lin sub la brakoj, kondukis lin kiel junan edzinon sur la strateto preter ni kaj gaje kriadis:

- Avino Pauna, eliru renkonti vian knabon!

Kaj la "knabo" pendis kiel dusako, kun kapo klinita malsupren. Tio ripetighis chiun dimanchon.

Avo Rasho ankau nun ebriighis. Li portis koverton da sukero, kiun li estis metinta inter la kruroj kaj, ne konsciante kion li faras, komencis krachi en ghin. Iuj informis pri tio avinon Pauna, shi alkuris, prenis la sukeron kaj eltirinte lian bastonon, frapis lin per ghi. Avo Rasho provis starighi, sed falegis sur feran shovelilon, trovighanta proksime; ghia tenilo saltlevighis kaj estis preskau fraponta avon Nikola sur la kapon. Oni ekridis, ekbruis. Oni forkondukis la ebrian maljunulon hejmen.

La vilagho estis ekscitita kaj oni ne havis emon fari ion ajn. Chiu izolighis, ne deziris havi negocajn rilatojn, penis provizi la familion per provianto, kolekti la rikolton. La drinkejoj ech en malgravaj festotagoj estis plenaj de vilaghanoj, kiuj atendis novajhojn. En la tagordo staris la politiko kaj la milito, la aliaj problemoj estis lasitaj en malantaua plano. Oni atendis la malbonon kun la deprimita konscio, ke oni ne povas ghin eviti. La kamparanoj jam sciis kion signifas milito.

La tuta somero pasis en strecho kaj maltrankvilo. Lau la malmultaj informoj penetrantaj en la malproksiman vilagheton, oni sciis, ke militas inter si du grandaj militaliancoj - Germanio kaj Austrio-Hungario, unuflanke, kaj Britlando, Francio kaj Rusio - aliflanke. La simpatioj de la kamparanoj estis che la flanko de Rusio, sed ili ne sciis al kies flanko metos ilin la bulgara registaro. Iuj kamparanoj minacis, ke se oni sendos ilin militi kontrau Rusio, ili transiros al ghia flanko.

La rikolton oni koletis rapide. Oni ne sciis en kiu tago kaj horo eksplodos la milito. Sed oni ne sukcesis kolekti la rikolton.

Memorinda tago! Ni triope kun avo kaj panjo trovighis sur la kamparo. Ili du kolektis la maizon. Mi sidis en la veturilo kaj helpis avon dum la transporto de la maizspikoj hejmen. La tuta kamparo estis plena de rikoltantoj. Proksime al nia maizkampo blankis la shoseo kondukanta al la urbo. Antau la vesperigho sur ghi aperis du policistoj rajdantaj tiel rapide, ke el la bushoj de la chevaloj falis shaumo. Tiutempe la apudaj vilaghoj ankorau ne estis ligitaj per telefona reto. Unu el la policistoj eniris la vilaghon kaj la alia rajdis plu al vilagho Rashkovo. La homoj, laborantaj proksime al la shoseo kaj vidintaj chion, chesis labori, levis la kapojn kaj komencis alarme paroli unu al alia en la kampoj:

- Probable oni deklaris mobilizon!

- Povas esti, ke ili venas pro alia afero - sin audigis iu konsole. Sed post nelonge la pregheja sonorilo alarme ekbatis. Tiu chi malbonaugura sonorado estis jam konata de antaue. Ghi batis, batis, chesis por momento kaj denove batis. Sur la kamparo, kie bolis paca laboro, kushighis teruro. La kamparanoj febre ekrapidis, ekknaris veturiloj kaj chiuj direktighis al la vilagho. Ie ekploris virino kaj tuj chesis plori.

Kaj la sonorilo batis, batis...

La saman vesperon tra la tuta vilagho sin portis ploroj de virinoj. Hurlis hundoj. En tute neordinara tempo audighis kokokrio. Chi tiu tuta terura koncerto kvazau auguris malbonan profetajhon. Ni, la najbaraj infanoj, kolektighis en la ghardeno de Koce kaj tremante auskultis la plorojn de la virinoj. Ploris ankau panjo pri onklo Dragan. Oni jam sciis, ke Bulgario alighis al la kvarshtata alianco, kaj la frateco kun turkoj kontrau kiujn ni antau du jaroj militis, kaj la militado kontrau rusoj, niaj liberigintoj el sub la kvinjarcenta osmana jugo, indignigis ankau nin infanojn.

Dum ni diskutis kaj malkashe esprimis nian indignon, iu malbonaugura vocho igis nin rigidighi. La eta frato de Todor ech kriis: "Panjo-o-o!" El la domo elsaltis la partrino de Koce kaj laute diris:

- Ne timu, ne timu, tio estas birdo, strigo.

Eliris niaj patrinoj, ili kolektighis apud la korta plektobarilo kaj komencis krucosigni. La malbonaugura birdo, kiu lau ilia opinio auguris morton, sidis sur iu nefinkonstruita domo en la korto de mia kuzo Marin, kie ni ludis kaj nomis ghin "sovaghejo", char ghi estis sen mastro. La birdo ankoraufoje kriis kaj forflugis ien. Ni enhejmighis, kvankam mi tion faris kontrauvole, pro la plorado de panjo.

La sekvan tagon la junaj viroj denove forveturis al la novaj frontoj, akompanataj de plorantaj virinoj. Rekomencighis rekvizicioj. La virinoj prenis la plugilojn kaj anstatauis la virojn. Sed nun la milito dauris senfine longe. La soldatoj revenadis forpermese. Per siaj fusiloj ili jam de malproksime salutis salve la vilaghon. La infanoj ekkuregis renkonti ilin kaj kolektis kuglingojn. Revenis forpermese frauloj, edzighis kaj denove reiris al la fronto. Sed la plimulto ne deziris edzighi kaj preferis atendi la militfinon. Atendis ankau la fraulinoj kaj la unuan fojon en la vilagho aperis fraulinoj aghaj pli ol dudek jarojn. Chiujare oni varbis en la vilagho rekrutojn kaj post mallonga ekzercado direktis ilin al la fronto. En la butikoj mankis vivnecesaj varoj - salo, petrolo, sukero estis distribuataj kiel hostio fare de la komitato che la komunumo, kaj la kotonfadenoj malaperis. La fraulinoj ne plu povis prepari geedzighajn doto-tolajhojn, kaj multaj homoj ne plu posedis subvestojn. Chie oni auskultis nur la vorton "paco". Cirkulis legendoj pri novenaskitoj, kiuj tuj ekparolis kaj diris je kiu dato estos proklamita la paco. Sed la limdatoj pasis, tamen paco ne venis. Antau la komunumejo amasighis virinoj senpacience atendantaj ricevi leteron de la fronto. La leterportisto ne bezonis disporti la leterojn al la domoj; li disdonadis ilin rekte de sur la komunuma sojlo. Kaj jam tie chi iu virino komencis vekrii, informighante ke shia edzo "translokighis" al iu konato, jam forpasinta. Pro la severa cenzuro oni tiamaniere informis pri mortigitaj soldatoj. Plej ofte la informojn pri mortigitoj alportis forpermesitoj. Iufoje la informoj ne estis ghustaj kaj la priplorataj soldatoj revivighis. Sed en sia plumulto ili estis ghustaj kaj oni priploris en la vilagha tombejo la mortintojn, kies ostoj kushis ie malproksime che la kurbigho de rivero Cherna, apud Saloniko, Tutrakan, Prut (Makedonio, Trakio kaj Dobrugho) jam estis liberigitaj kaj trovighis en niaj manoj, sed la soldatoj ne revenadis, la milito pludauris.

Oni rekviziciis ankau niajn bovojn kaj la veturilon, - kiujn mia avo akompanis dum la Interaliancana milito kaj ruinigis sian sanon. La veturilo estis nova kun solidaj radringoj. Mia avo eligis el la stabo la malnovan lignan veturilon sen radringoj kaj ghin riparis. Li achetis kaj shanghis kelkajn bubalinojn, sed ne sukcesis elekti bonan paron por jungado. Iuj bubalinoj estis malsanaj, aliaj - elcherpitaj pro troa laborado, kun unu reno, ree aliaj - sterilaj. Multe da kolero kaj da malagrablajhoj havis mia avo pri tiuj bubalinoj. Finfine li sukcesis kombini paron da sanaj, sed unu el ili estis tro malforta. Ni havis ankau bovinon kun bovido. La unuan jaron de la milito oni rekviziciis la bovidon, la duan - ankau kaj la trian - la bovinon mem. Oni pagis por chiu bruto cent-ducent levojn, dum la brutoj plikarighis kaj atingis du mil levojn pokape. Avo kaj panjo plugis la agron. Jen li kaptas la plugilon, jen shi. Sed la fortoj de la maljunulo chiutage malgrandighis kaj li preferis konduki la bubalinojn dum panjo tenis la plugilon. Mi restis hejme, nutris la etajn kokidojn kaj legis dum la tuta tago. Panjo preparis al mi lignon apud la fajrujo kaj purigis la fazeolon. Che la vesperigho mi ekbruligis fajron kaj kuiris la fazeolon. Kiam avo kaj panjo revenis lacegaj de la peza ne-laupova laboro, la vespermangho estis preskau preta.

Tiutempe mi legis plejparte gazetojn kaj librojn, kiam mi disponis pri ili. Panjo donis monon al la najbaro Ceko Georginov, patro de Petko, por abonigi min al iu gazeto, sed li min trompis, donante al mi legi lian propran ekzempleron de gazeto "Narodni prava" (Popolaj Rajtoj), organo de la Liberala Partio.Li servis en la urbo, en la forst-administrejo, kaj revenis vilaghen du-tri fojojn semajne. Reveninte, li alportis al mi tutan faskon da malpuraj gazetoj, kiujn mi legis ghis sinforgeso. Mi legis la militkomunikojn pri la heroajhoj de Eschwege (Eshvege) kaj aliaj, nun plene forgesitaj.

Mia patro ne plu skribis - la poshto por Ameriko estis chesigita. Ni ne povis informighi chu li estas viva, nek li povis ekscii ion ajn pri ni. Dum la dua militjaro la familioj de Koce kaj mia kuzo Marin transloghighis al Sofio, kie iliaj patroj laboris, kaj la familio de Todor - al fervojstacio Mezdra. Tie miaj infanamikoj daurigis sian lernadon - Koce kaj Marin en progimnazio kaj poste - en la mekanika-teknika lernejo, kaj Tedor kontentighis nur per la progimnazio. Iliaj domoj en la vilagho restis neloghataj. La domon de Todor-familio, de kiu mi ricevis shlosilon de unu chambro, ni komencis uzi por kashi grenon char tra la vilaghoj pasis milittachmentoj serchantaj kashitan grenon. Ili kunportis longajn ferstangojn, per kiuj ili trapikadis chion en la pajlotenejoj. Oni lasis ducent-tricent gramojn por chiu persono kaj chion ceteran konfiskis. Kaj tiutempe la soldatoj konsumis panon, similan al kiu la kamparanoj ne donis ech al siaj hundoj. Iun tagon vizitis nin hejme mia onklo de la najbara vilagho, veninta de la fronto forpermese, kaj montris al ni la panon, konsumatan de la soldatoj. Ghi ne estis pano, sed ia miksajho el brano kaj maizstumpoj, sen la grajnoj.

Komence de la tria militjaro okazis kun mi evento, pri kiu mi poste chiam hontis. La najbaro, onklo Evtim, posedanta tiom multe da libroj en sia kesto, dezirante fari al mi komplezon, donacis al mi komplekton da malnovaj ludkartoj por augurado de iu mistera franca astronomo Kseni Horoskopo. El la antauparolo estis neklare kiamaniere tiu kartaro farighis konata al la socio. Onklo Evtim instruis al mi auguri per la kartaro. Unue li auguris al mi. Mi eltiris kelkajn numerojn, el kiuj mi memoras jenon:

"En via vivo estas malagrabla chagreno. Ghi venenis vian junecon kaj ankorau longe malhelpos al vi. Nur en la fino de via vivo vi estighos gaja".

Tiu chi auguro mirigis min, sed poste hejme mi disjhetis ankorau kelkfoje la kartojn kaj dum chiu disjheto ilia auguro estis malsama. Do, la kartoj ne estis seneraraj.

Komence venis auguri al mi nur virinoj kaj knabinoj el nia kvartalo. La kartoj de onklo Evtim kapablis auguri tiom, kiom la etema kalendaro de avo Rasho. Sed, pro la milita tempo jam en la unua semajno amase komencis viziti min la virinoj de la tuta vilagho. Kaj ne nur ili: mian domon invadis virinoj kaj fraulinoj el la najbaraj vilaghoj. Venis ankau la instruistinoj. Forpermesitaj soldatoj venis por ke mi auguru al ili, sed plimulto el ili pro la fraulinoj - por audi kion la kartoj auguros al ili. Sed la fraulinoj sin ghenis kaj ne deziris auguradon en ilia cheesto.Vintre kaj printempe la malvasta kaj malluma chambro chiutage estis plenplena de homoj. Iuj eliris, aliaj alvenis. Restis nur mallargha vojeto - de la forno al la pordo, por ebligi al panjo pasi kaj kuiri la manghajhon. Matene mi apenau sukcesis lavi min kaj la klientoj alvenis. Ni metis sur la planko malaltan manghotablon, mi krucis la piedojn lau turka maniero kaj centfoje disjhetis la kartojn. Tagmeze dum ni tagmanghis, la klientoj atendis.Tiamaniere - ghis vesperigho. Oni donis al mi groshon por chiu auguro. Sed iuj eskapis pagante nenion. Ghuste tiam oni emisiis nekalkuleblan kvanton da plumbo-moneroj kaj la mono senvalorighis. Mi kolektis tutan sakon da groshoj, sed mankis io ajn achetebla.

Komence tiu afero distris min, mi ech ghojis. Sed poste ghi estighis al mi teda kaj ech malamata. Precipe kiam alvenis la printempo kaj mi volis eliri eksteren, je suno kaj aero. Jhus mi estis elirinta sur la strato au en la gardeno de familio Todorov kaj jen grupo el iu vilagho alvenis. Mi ne deziris enveni, sed panjo komencis persvadi min: "Chu estas eble agi tiel? La homoj venas de tre malproksima vilagho!" Mi revenis, sed kun malamo al la vizitantoj. En la somero pro la laborsezono oni vizitis min nur en festo-tagoj. Sed en la sekvaj autuno au vintro, lastaj de la milito, oni denove komencis are viziti min. Precipe multaj homoj venis en Pasko, en tagoj de Dipatrino kaj de Chefanghelo Mikaelo, kiam okazis la vilagha foirfesto. Tiam ankau mi deziris eliri almenau sur la strato por vidi homojn, sed vidinte min oni tuj diris:

- Ha, jen la knabo, kiu auguras. Bonvolu auguri al ni, knabo!

Kaj ili eniris dekope en la korton kaj hejmen. Jhus mi finis la auguradon kaj deziris eliri, venis aliaj. Fojfoje mi provis auguri sur la korto, sed la kartoj estis maldikaj kaj malpezaj, ili kurbighis pro la suno kaj la vento ilin forportis.

La laboron mi plenumis mehhanike kaj jam antaue mi ne kredis al tio, kion auguris la kartoj. Sed la aliaj kredis. Kiom granda estas la malklereco de nia popolo! Venis ankau inteligentaj personoj por augurado. Simpluloj komentis la augurojn tiel, kiel al ili konvenis. Al fraulinoj el vilagho Litakovo mi auguris, ke por ili estas preparata granda ofero. En ilia domo okazis murdo kaj la tuta vilaghanaro venis al mi por augurado, char la kartoj ja profetis, ke en la domo okazos rnortigo!

Fine de la milito soldatoj komencis pagi per bankbiletoj de unu levo kaj iom post iom ankau virinoj faris tiel. La mono konstante senvalorighis.

La multekosteco kreskis de tago al tago, sed mankis acheteblaj varoj, kaj la monon, kiun ni ricevis kontrau vendado de butero, ovoj, kokoj, brando, shafidoj, iom da tritiko kaj maizo, panjo kolektadis.

Shi jam estis kolektinta mil levojn, kaj ni opinias, ke tio prezentas grandan sumon. La hejmelspezoj ege malaltighis - ni restis nur tri personoj. Dum tiuj jaroj mia patrino la unuan fojon malrespektis la religian superstichon shin katenantan, kaj komencis doni al mi malfastajn manghajhojn dum fastotagoj. Rezulte de tio mi ne rajtis viziti la preghejon por akcepti komunion. Foje antau Pasko, se mi ne eraras en la Palmodimancho, shi invitis pastron Cvetko veni hejmen por min komunii, tamen li forgesis veni. Ghis la dekdua horo mi malsatis, atendante lin. Panjo iris al lia domo por kontroli chu li revenis el la preghejo. Poste shi prenis min per la brakoj kaj min portis al li. Sed li malvolonte okupighis pri tiu afero kaj malice riprochis unu el siaj filinoj, char shi donis al li malpuran vazon. Panjo komprenis chion, reprenis min per la brakoj kaj dum la tuta returna vojo ploris. Poste shi donis al mi manghajhon dirante:

- Prenu kaj manghu, en tiu chi mondo vi jam sufiche fastadis. Mi neniam plu igos vin fasti. Neniam plu mi donos al vi komunion. Se dio volis, ke vi komuniighu kaj vizitu preghejon, li devis krei vin kiel la ceterajn homojn.

De tiam mi komencis almenau normale min nutri. Kiam oni buchis kokinon, preparis viandan manghajhon, lasis la pliparton de la viando al mi. Oni kuiris al mi ovojn, donis lakton, kiam ni tion havis.

Mia avo estis mobilizita tri fojojn transporti farunon de fervojstacio Mezdra al urbo Botevgrad, tiam nomata Orhhanie. De la komunumo oni donis al li fortan bubalinon (char unu el la niaj estis malforta) kaj veturilon kun ferringoj, kaj li iris kun kvardek-kvindek personoj mobilizitaj el diversaj vilaghoj. La veturado dauris tri tagojn. Estis belaj someraj tagoj. Kun kia ghojo mi veturis la unuan kaj la duan fojojn! Mi, estinte kvinjarulo, estis jam veturinta, tamen mi havis malklaran imagon pri chio vidita, kvazau ghi estus songho. Nun antau mi malkovrighis nekonataj vilaghoj, lokoj, altaj rokoj, montopintoj, arbaroj. Kiam ni suriris la shoseon en la loko Ravna kaj mi vidis senfinajn telegrafajn dratojn kaj izolilojn, tio liveris al mi neniam travivitan ghojon. Sed tiu ghojo farighis senfina, kiam antau mi ekbrilis la kvietaj akvoj de la belega Iskar-rivero. Sur la transa bordo kuregis kun tondrado, fumo kaj fajfado la vagonaro venanta de Sofio. Mi rigardis, rigardis kaj ne povis ghissate rigardi. Al mi shajnis, ke mi ghis nun kreskis en iu arbaro, ke mi estas sovaghulo, izolita disde la vasta mondo, ke mi nenion scias kaj konas. Mi enviis la homojn, kiuj vivas tie chi, chiutage rigardas riveron kaj veturas per trajno.

Ni proksimighis al Iskar, fluanta tuj apud la vojo en profunda abismo. Sur la vojo preter la abismo staris vico da shtonoj, enigitaj en la teron. Ankau avo sidis en la veturilo. La bubalinoj ne harmoniis unu kun la alia kaj la veturilo iris zigzage de unu vojflanko al la alia. Kiam ni preskau pendis super la abismo, terurego kaptis min. Se la veturilo falus en la abismon, nenio restus kaj el ghi kaj el ni.

En Mezdra nin akceptis mia kamarado Todor. Ni tranoktis che li. En la stacidomo alvenis vagonaroj plenaj de soldatoj. Iuj el la soldatoj sidis ech sur la tegmentoj de la vagonoj. Chie en la stacio movighis soldatoj kaj oficiroj. La sekvan tagon frumatene ni iris sharghi. Apud la tenejo gardis soldato kun pafilo. Li chirkaurigardis atente, proksimighis al la veturilo, en kiu nur mi restis sola, kaj diris petege:

- Karuleto de onklo, se vi havas, donu al mi iom da pano!

Mi malligis la saketon, rompis panpecon kaj elprenis ankau fromaghon envolvitan en tuko.

- Ne necesas, ne necesas - diris la soldato, prenante la panon, kiun li kashis sub la jakon kaj rapide malproksimighis.

Li defendis la patrolandon, kiu ne kapablis lin nutri. Oni malpermesis al li ankau almozpeti panon, tial li time chirkaurigardis proksimighante al la veturilo kaj kashis la panon. Mi kompatis lin kaj sentis ghojon, ke mi havis okazon helpi suferantan homon.

Nia karavano da kvardek-kvindek veturiloj direktighis al urbo Orhhanie. En la loko Ravna jam vesperighis kaj ni tranoktis tie. Estis varma somera nokto, sed la veturigistoj ekbruligis fajrojn kaj kolektighis chirkau ilin en grupoj, lau la vilaghdeveno. Ili rakontis cinikajn popolfabelojn, pri kiuj mi hontis, sed neniu konsideris mian cheeston. Ni vespermanghis sekan panon kaj fromaghon, mi dormis sur la veturilo, kaj mia avo sin volvis per la dika lana surtuto kaj dormis sur la herbejo. La sekvan matenon, tre frue, ni ekveturis sur alia shoseo trapasanta la vilaghojn Novachene kaj Skravena. La suno montrighis de malantau iu montosupro kaj al mi shajnis, ke ghi aperas de okcidento. Mi provis orientighi, sed ne sukcesis. Apenau post kiam ni pasis tiun chi lokon, la suno okupis sian normalan pozicion. Ni malsharghis la veturilon en Orhhanie kaj ekveturis al nia vilagho. Avo denove supreniris la malplenan veturilon, char li estis tre laca pro la veturado. Mi endormighis en la veturilo. Post certa tempo min vekis krioj kaj nekutimaj movoj de la veturilo. Kiam mi vekighis ghi jam estis droninta ghis la aksoj en iu marcho centon da metroj flanke de la vojo. La ceteraj veturigistoj estis sur la shoseo kaj kelkaj jam kuris al ni. La bubalinoj ekflamintaj pro varmego, vidante la grandan marchon kun klara akvo, plena de hirudoj, kuris al ghi, mia avo, kiu sidis en la veturilo ne povis ilin haltigi. Ili kushighis jungite en la marcho, avo ilin bategis per la pikbastono, kaj la veturigistoj kriis de la bordo.

Ekzistis danghero pri renversigho de la veturilo en la marcho. Fin-fine kun granda peno la veturilo estis eltirita el la marcho sen ke ni malsekighis. Plue sur la vojo ni estis objekto de shercoj de la veturigistoj, kaj avo, kolerighinte, konstante pikis la postajhojn de la bubalinoj per la pikbastono.

Chiuj chi aventuroj, se ech ligitaj kun dangheroj, ghojigis min. Tamen post tiuj du veturadoj, kune kun la ghojo pro tio, kion mi vidis, mian animon obsedis senfina angoro. Mi komprenis kiom vasta kaj interesa estas la mondo kaj kiom senhelpa estas mia situacio. Mi komprenis, ke ghis la morto mem mi restos en la vilagho kaj ke nenion mi vidos en la mondo. Akrighis mia intereso al la geografio. Mi tralegis chiujn librojn de geografio ghis la oka klaso. Ili grandigis miajn konojn kaj samtempe mian pasian deziron vidi tiujn landojn. Tiam hazarde trafis miajn manojn kelkaj romanoj de Tomas Mine Reid (elparolu Majn Rid), kiujn mi legis kun granda ghuo kaj ghojo, kiel dum la tralego de "Robinson". Anstatau mia fizika senpovo kaj kondamniteco komencis evolui mia fantazio. En mia fantazio mi vidis min en tiuj ekzotikaj landoj, mi imagis ties montarojn kaj ebenajhojn, la mirinde belan flauron kaj faunon. Mi komencis estighi revulo. Sed en mia animo restis la antaua malkontentigho pro la nerealeco de miaj revoj. Tio estis la unua kunpushigho kun la realajho, la unua manifestigho de mia angoro pro mia unika stato, kiu min korodos dum la tuta vivo.

<< >>