10

Dume okazis grandaj eventoj, havantaj sortodecidan signifon por la tuta popolo. En la sama somero estis farita la pucho de la 9-a de junio 1923. Mi neniel povis kompreni la grandan minacon, kvankam Georgi parolis, ke ghi estas fashista pucho.

La agrara organizo en nia vilagho estis multenombra, sed defende al la renversita registaro iris nur la vilaghestro, la administracia sekretario, la sekretario de la agrarana organizo kaj ankorau unu kamparano. Ili direktighis al la montpasejo Arabakonak, sed jam la postan tagon revenis. Oni arestis lin por kelkaj tagoj, sed poste liberigis kontrau garantio. En la vilagho oni formis trimembran estraron el richaj kamparanoj, kiu senoficigis en la urboj kelkajn kamparanojn - maldekstrulojn, inter ili ankau la fraton de Georgi Peev, Koco, pli aghan ol li.

Tamen la plej grava evento okazis en la autuno. Ghi estis la Septembra Ribelo, organizita de la komunista partio. Ghis tiam mi sciis, ke homoj militas nur devigate, sub la minaco de puno. Se ili rifuzus militi, oni arestus ilin kaj tute lauleghe ilin mortpafus. Tamen ke homoj povas libervole iri kontrau la morton, sen iu ajn devigo, mi tion unuafoje vidis kaj ghi faris al mi profundan impreson. Tiurilate ili similis al la popolaj hajdutoj kaj ribelintoj el la epoko de nia nacia liberigho. Kial mortis tiuj homoj? Por la efektivigo de sia idealo — la liberigo de la popolo. Do la idealo estas io tiel forta, ke povas igi la homon oferi sian vivon por ghi, por la bono de la aliuloj.

Chiuj chi novaj pensoj min okupis dum de la regiono de Vraca kaj de aliaj lokoj alflugis teruraj informoj pri masakroj de la armeo kontrau ribelintaj kamparanoj. Per la fervojo konstante pasis vagonaroj kun soldatoj armitaj per mashinpafiloj kaj kanonoj. Oni ne rajtis veturi de iu vilagho al alia sen speciala permesilo de la komunumestro. Estis tagoj kiam audighis fortaj kanonsalvoj de la flanko de urbo Vraca, situanta kvardek kvin kilometrojn for de nia vilagho. Kuris famo, ke la ribelintoj posedas kanonojn, okupis la urbon kaj proksimighas al Orhhanie. La trimembra estraro de la komunumo kaj la richuloj en la vilagho ektimis, dum la konscia malrichularo kaj la junularo triumfis... Sed baldau oni audis, ke la arsenalo estis bruligita kaj la urbo - detruita.

Sur la vojoj ekzumis automobiloj kun soldatoj kaj shpickomandoj. Oni arestis homojn sur la agroj kaj bategis ilin en la policejoj. Ghenerala malsekureco kaptis la kamparanojn, chiu sin gardis diri iun nepripensitan parolon. La timemuloj jhuris, ke ili neniam vochdonis per rughaj balotiloj. El la subdistriktoj de Berkovica kaj Ferdinand alvenadis plue teruraj informoj. La ribelintaj kamparanoj estis mortpafataj sub la sonoj de "Shumi Marica" (Bruas Marica). Laudire la urbestro de urbo Ferdinand (nun Mifiajlovgrad) mortpafis sian filon, kiu alighis al la ribelintoj. La virinoj klaketis per la lango kaj parolis:

"Kial dio ne paralizis lian manon?" Kaj la viroj konfide flustris en la orelon: "Pli malbone ol sub la turka jugo!"

Ne nur en Radotina, sed ankau en tuta subdistrikto okazis neniu serioza armita ribelo kaj chio finighis sen viktimoj - nur per arestoj kaj batado. Fakte, ankau tie chi ekzistis ekscitigho, sed malforta, okazis nur sensignifaj manifestighoj. La ununura pli konsiderinda provo estis entreprenita en Radotina. Post interkonsento kun samcelanoj el la najbara vilagho Kraevo, la partia organizo kaj la junulara societo decidis iri kaj okupi la komunumon de Kraevo, armi sin per fusiloj, deklari la vilaghon komunumo kaj poste kapti la regadon ankau en Radotina. Sed la saman vesperon vidis ilin iu Kraevano kaj rekonis multajn el ili. La partiaj membroj el Kraevo ne venis al la difinita loko kaj Radotinanoj shanchelighis kaj revenis. La saman vesperon Petko D.Panov, la plej impeta kaj nedisciplinema partiano, lau sia propra iniciato kaptis iun ciganan soldaton, senditan de la urbo kun iu grava informo por la komunumestro de Radotina. Per sia herkulesa forto li forprenis la fusilon de la cigano kaj tiel forte piedpushis lin, ke li apenau trenighis al la komunumo de vilagho Litakovo. Tie li sciigis, ke la atakito estas brunhauta, altstatura, terura persono. La policanoj arestis alian partianon, supozante, ke li estas tiu, kiun priskribis la cigano, kaj terure batis lin. En la sama nokto ankau la kraevano alvenis en la subdistriktan policejon kaj rakontis chion. De la urbo rapide alveturis kamionetoj kun policanoj kaj soldatoj kaj serchis la kulpulojn, sed ili sin kashis en shafejoj, maizkampoj kaj en la montaro.

Oni liveris al ili provianton nokte. Post kiam pasis la tumulta periodo, la fughintoj sin mem transdonis al la shtata povo. Oni veturigis ilin al Sofio, kie ili restis en la malliberejo kelkajn monatojn ghis la tribunalo pravigis ilin.

La terura uragano, kiu furiozis en nia patrolando, krevigis la shelon de mia individuismo, en kiu mi estis min ferminta. Kiel jhus elkovita birdido mi rigardis al la dia mondo kaj vidis ghin en tute alia lumo. Mia mensa horizonto vastighis. Mi devis ekscii, ke ne nur mi estas malfelicha en tiu chi mondo, ke mi estas membro de klaso, al kiu la nuntempa soci-ekonomia sistemo destinis nur sklavecon, mizeron kaj suferojn. Kaj la homoj de tiu klaso luktis por sia plena liberigho, luktis por rekonstruo de tiu chi sociordo sur nova fundamento. En tiu lukto ili oferis sian vivon mem. Miloj da sanaj junuloj, ech kleraj, inteligentaj homoj, advokatoj, kuracistoj kaj aliaj, kiuj estus povintaj aranghi tre bone sian vivon, esti ech felichaj, oferis sian vivon en la batalo. Kaj mi? Kion mi prezentis kompare kun ili? Mi okupighis nur pri mi mem, ne trovis sencon en mia vivo, deziris min mortigi. Konsciighinte pri mia morala blindeco mi simple forbrulis pro honto. La plej granda instruanto restis tamen la vivo. Ghi estigas la problemojn, kaj en la libroj oni devas serchi ilian klarigon. Mi estis ekirinta en la inversa direkto de la libroj al la vivo. Kaj nun mi komprenis, ke mia memklerigho estis unudirekta, ke ghi apenau ne kondukis min al sinmortigo, sen ke mi estis eksciinta ion ajn pri la vere inda vivcelo de l' homo, pri la idealo, la batalo por liberigi la subprematojn, por kiuj oni vere indas vivi. Mi festis mian duan naskighon, mi estis jam tute nova homo. Tio tamen okazis en tre malbona momento, kiam la batalantoj, al kies vicoj ankau mi jam estis alighanta, estis kruele persekutataj. Oni deklaris ilin "kontraushtataj elementoj", ekster la leghoj. Mi iris tien, de kie iuj jam fughis. Sed tio ne timigis min. Kiaj ajn suferoj ekstarus antau mi estonte, ili ne povus esti komparataj kun la moralaj suferoj, kiujn mi jam travivis. Kaj se venos momento, kiam ankau mi devos pagi per mia vivo pro miaj ideaj konvinkoj, tiu morto estos sencohava, utila al la aliaj, kaj ne tia, kia mi ghin serchis ghis nun.

Kaj ghuste tiam mi kun Georgi Peev estighis proksimaj, intimaj amikoj. Li chiutage venis al mia hejmo, ech kelkiam dufoje tage. Ankau miaj familianoj alkutimighis al li. Iam tutajn horojn ni sidis sur la benko apud la pordo kaj longe konversaciis. Tiuj konversacioj ne chiam estis seneraraj. La eventoj igis min esti kritikema, mi chie serchis erarojn, serchis novan vojon, elirejon el la nuna stato. Kiam aperis nova legala gazeto, mi tuj abonis ghin. Per tio mi ekstaris oficiale sur la frontlinio kaj tuj la estraro de la komunumo donis pri mi detalajn informojn kaj mi estis enskribita en la nigrajn listojn. Georgi chiam prenis la gazeton rekte de la komunumejo, tralegis ghin kaj tiam ghin portis al mi. En la tuta jaro 1924 la aperado de la legala laborista gazeto estis chesigata multfoje kaj ghi shanghis multfoje sian titolon kaj la redaktorojn. Mi sendis al la redakcio korespondajhojn pri nia vilagho kaj ili estis publikigitaj . Por la unua fojo mi vidis miajn korespondajhojn publikigitaj kaj tio ghojigis min. En nia vilagho oni miris kiu sendas tiujn korespondajhojn, oni suspektis aliajn personojn. Nur Georgi sciis kiu estas la fakta autoro. En tiu periodo mi achetis la versajharon de Smirnenski kaj la romanon "100 procentoj" de Upton Sinclair (Sinkler). La libroj rondiris inter pluraj legantoj. En nia vilagho restis ankorau kelkaj bonaj junuloj, inter ili Petko Dikov, kiuj sin tenis firme kontrau la morala premo kaj la minacoj direktataj al ili. Chio cetera estis forportita de la terura blovego de l' tempesto. Iuj restis silente flanke, atendante denove favoran veteron por vendi malkaran heroismon. Aliaj simple forlasis niajn vicojn kaj denove sin fordonis al drinkado, interbatado kaj huliganajhoj. Sed tiaj ili estis pli bonaj kaj fidindaj por la vilaghaj richuloj kaj la reganta politika reghimo.

<< >>