21

En jaro 1938 nova granda malfelicho trafis nian familion. Mia deksepjara frato, komence suferis pro renmalsano, sed pro longdaura dieto, kvankam altkreska, estis kun malforta organismo. Post kiam li finis la progimnazion ni ne havis eblecon subteni lian studadon en la urba gimnazio, ech ne povis acheti al li konvenan veston. Li komencis viziti la sedjankojn preskau duonnuda en flanela chemizo kaj eluzita kamplota jaketo. Li malvarmumis kaj malsanighis de seka pleurito. Lia kushado en hospitaloj helpis lin restarighi, sed restis gravaj kunkreskajhoj en ambau pulmoj. Li bezonis fortan nutrajhon, higienon, veston, sed chio chi mankis en nia domo. Kaj kvankam chiun printempon, antau ol fari sunumadon, li estis kontrolata per rentgenaparato, ni tamen ne rimarkis ke li farighis viktimo de la "flava gastino". En tiu printempo 1938 ni duope vizitis d-ron Valkov. Li esploris nin kaj diris pri la frato, ke la sanstato estas tre bona, ne necesas rentgenesploro, li povas sunumi sin. Ni ech permesis al li labori, char estis necesa lia helpo che la kampara laboro kaj ankau char ni ne volis ke li frapu en la okulojn de la vilaghanoj kiel malsanulo au nenifaranto.

La saman autunon mia frato plene malsanighis. Li komencis terure tusi. Li simple perdis la spiradon. Mi dormis en mia chambro, li - ekstere, sur la teraso. Nokte la tusado ne lasis lin dormi, ghi turmentis lin longajn horojn. La gepatroj ne havis monon por sendi lin al kuracista esploro. Mi devis zorgi pri li. Ni vizitis d-ron Valkov, ankau la komunuman kuraciston, sed neniu medikamento helpis kontrau la tusado.

Kvazau tio ne sufichus, ekdoloris ankau lia gorgho, li komencis paroli rauke, flustre. Pasis unu semajno, pasis dua, lia stato malbonighis, la malsanulo komencis malfacile sin nutri, englutante li levighis sur la piedfingroj. Rigardante lin, mi sentis maltrankvilon, kiu kreskis tago post tago. Kelkfoje mi sentis momentan esperon. Li havis lupan apetiton. Nokte ne shvitis. Iun matenon mi kontrolis lian temperaturon - 36.4°. Mi ekspiris libere. La sekvan tagon — sama rezulto. Denove mi venigis la komunuman kuraciston, rakontis al li pri miaj timoj kaj supozoj, ke li estas tuberkuloza. La atenta esplorado de la pulmoj montris nenion gravan, sed la gorgho fartis malbone. Kiam ni restis solaj la kuracisto malkashe diris, ke la malsanulo havas tuberkulozon de la laringo kaj ke li devas plejeble rapide iri al Sofio.

Ni sendis lin en la komenco de novembro. Mi rigardis liajn grandegajn tibiojn dum li sin transvestis, kaj senfina angoro premis mian koron.Tiu chi jam plene formighinta viro estis destinita al la morto. Mi esperis, ke eble helpos al li lia bona apetito, la pli bona nutrado kaj higieno en la malsanulejo, ne havante tamen klaran ideon kion signifas tuberkulozo de la laringo. El Sofio mia kuzo Koljo informis min, ke post la esploro che d-ro Bogdanov evidentighis, ke mia frato havas teruran malluman makulon (infiltrighon) en ambau pulmoj. Mi ne rajtis kashi tion de miaj gepatroj. Tiu novajho ankorau pli forte frakasis ilin. Panjo komencis priplori lin ankorau viva.

Post tutsemajna prokrasto oni apenau lin akceptis en la fako por ftizuloj. Liaj leteroj tute ne ghojigis nin. Lia sanstato malbonighis. La doloroj en la gorgho kaj la tusado malhelpis al li manghi. Li rimarkis, ke en la krachajhoj trovighas sango. Li rigardis la apudajn malsanulojn, kiuj krachis sangon, rigardis la sangajn krachajhojn en la lavujo kaj sentis nauzon. Iuj krachis ech rekte sur la plankon. Lia temperaturo altighis kaj oni ghin malaltigis matene je pli-malpli kontentiga nivelo per pulvoroj. Dum la vintro oni operaciis unu flankon de la gorgho, necese estis ankau operacii la alian flankon, sed li ege malfortighis kaj ne plu povis ellitighi. Pro hejma mizero miaj gepatroj ech ne povis lin viziti en la malsanulejo, kaj la parencoj, viztintaj lin, ne diris al ni kiel malesperiga estas lia sanstato por ne timigi nin. Tiel ni sukcesis nek viziti, nek hejmenvenigi lin dum li estis ankorau viva.

La 8-an de fabruaro 1939 venis la terura novajho - Teodosi mortis antau du tagoj, la 6-an de februaro. Se ni volas preni lian korpon, iu devas iri al la malsanulejo, se ne - oni enterigos lin tie.

Angora minuto? Tiu informo frapis nin kiel fulmotondro. Mi ne povis rekonsciighi, kompreni la nemezureblan malfelichon, atingintan nin. Panjo eliris ekstere kaj komencis pugnobati sian trosuferintan kapon, shi elvershis siajn lastajn larmojn. Patro vagis tra la chambroj kiel fulmofrapita. Baldau revenis el la lernejo miaj fratino kaj frato, liberigitaj pro la granda malfelicho kaj plenigis la hejmon per siaj vekrioj.

Antau semajno ni vendis pashtejon por trimil sescent levoj. Ni donis parton de tiu sumo al onklo Dragan por iri kaj transporti al ni la mortan korpon. La restajhon ni gardis por la entombigaj elspezoj.

Terura estis tiu chi nokto por la funebranta domo. Neniu, krom la infanoj, dormis. Panjo estis preskau freneza pro malghojo. Shin prizorgis du-tri virinoj, kiuj restis dum la nokto che ni. Terura estis la sekva tago, des pli terura estis la dua nokto. Chiun horon panjo saltis kun duonfreneza ekkrio: "Ili venas". Fine, chirkau noktomezo vere alvenis onklo, la shoforo, servisto de la malsanulejo. cheestinta la nekropsion kaj zinka cherko kun fenestreto, tra kiu estis videbla flava vizagho de skeleto, la vizagho de mia frato Teodosi...

Oni venigis en la nokton iun parencon, kiu malfermis la cherkon. Elvenis akra sufoka odoro de ia medikamento. En la cherko kushis streche etendita duonskeleto. La tibioj, kiujn mi tiel admiris antau lia forveturo al la malsanulejo, estis maldikighintaj, kaj la pantalono aspektis kvazau malplena. Li estis vestita nur en bluzo, lia ankorau nova jako estis shtelita jam dum li estis viva. Liaj vakse palaj sekaj manoj estis krucitaj sur la kava brusto.

Mi rigardis lin kaj teruro min obsedis. Freneziga doloro premis mian koron. Mi deziris krii, freneze krii, sed mia gorgho estis kvazau sufokita. Mi turnis min flanken kaj premis la manojn dolorige. Sed min obsedis denove nevenkebla deziro turni min, rigardi lin. Kaj denove min obsedis la sama teruro. Chu tio estas mia frato? Panjo lamente ploris en la chambro, onklo provis sed ne povis shin konsoli. Patro sidis kurbighinte kiel bulo che la forno, malgranda, kompatinda, simila al infano. La finbrulanta lampo lumetis, sed al neniu venis la ideo, ke oni devas vershi en ghin petrolon. Oni ekbruligis kandelon super la mortinto. Lia vizagho kun apenau kreskinta barbeto reliefighis ankorau pli angore, ankorau pli malgaje. En la chambro shvebis la fantomo de la morto, vizitinta tiom multe da fojoj tiun chi malbonauguran domon.

Mia frato ne drinkis, ne fumis, ne estis malvirta kiel multaj aliaj junuloj. Mi sukcesis lin antaugardi kontrau tiuj malbonaj kutimoj. Kvankam tro frue forlasis la lernejon, li posedis naturan inteligentecon, legis librojn de mia granda biblioteko, klaskonsciighis, plenumis partiajn fojfoje al li komisiatajn taskojn, sen paroli, sen fanfaroni.

Tial la sekvan tagon la tuta vilagha junularo, knaboj kaj knabinoj venis akompani lin kun floroj kaj florkronoj, Venis ankau la knabino, kiun li amis. La korto estis plena de homoj. Panjo ploris kaj lamentis plu tiel kortushe, ke shi plorigis chiujn. Mi strechis min kaj ne plu povis plori. Miaj okuloj inflamis kaj estis sekaj. Oni elportis la cherkon en la korton kaj fotis la mortan korpon. Ni kashis de panjo la fotojn, char vidante ilin, shi tuj komencis plorkrii.

Kiel peze, kiel terure estas rigardi junan homon, jhus enirintan la vivon, des pli homon de la familio, en cherko de mortinto! Oni ekportis la cherkon de mia frato per la manoj. Mi ne povis akompani la procesion, restis sola en la chambro, en kiu ni du loghis dum la lastaj jaroj; kaj fordonis min al malespero. Sub la lito ankorau staris paro de liaj shuoj, sur la vestkrochilo pendis lia pantalono, bluzoj, pajla chapelo, sed li ne plu ekzistis. Kaj por chiam ne ekzistos. Restos nur la memoro pri li, kaj memoro pala, char li ne disponis pri suficha tempo por povi lasi profundan spuron en la vivo.

La vocho de la sango, de la familiana sango! Freneza malghojo pri perdita frato! Mi provis per filozofia trankvilo pruvi al mi, ke tio estas neshanghebla vivofino, ke frue au malfrue chio viva farighos nutrajho de vermoj. Sed la racio cedis antau la freneza krio de la koro, premita de senfina doloro. Konsolo ne estis trovebla.

Panjo ne preterlasis ech tagon sen plori almenau du-trifoje. Mi ne povis trovi vortojn por shin konsoli, char mi ne povis konsoli min mem. Shi similis ombron, ne povis nutri sin, ne povis dormi, ne zorgis pri la aliaj du infanoj. Kvar el shiaj sep infanoj jam mortis, restis tri, el kiuj unu - duonhomo. Shi elportis multe da malghojo, sed la lasta detruis shin. Shi ne povis chesi funebri la dekokjaran junulon, objekton de tiom multaj esperoj, ke li prenos sur sin la laboron en la mastrumo, ke li edzighos kaj venigos al shi helpantinon en la hejma laboro, chio subite ruinighis.

Sur la korta pordo flirtis nigra funebra flago. Nia hejmo fangis tiel preme malghoja kaj ne-altiranta, ke chesis veni al ni kaj parencoj, kaj najbaroj. Panjo ilin tedis per sia senkonsola malghojo.

Mi deziris publikigi en jhurnalo "Zarja" nekrologon pri mia frato, sed, kvankam mi kunlaboris al ghi, oni postulis tricent levojn. La nekrologo fiaskis. Al lia memoro mi dedichis la broshuron "La milito en la Ekstrema Oriento", sed la cenzuro ankau ghin malpermesis. La malfelicho persekutis lin ech post la morto. La sociordo, kiu forprenis de li la rajton vivi, senigis lin ankau de la rajto pri memorigo.

En la sabato kontrau Pasko la vilagho en festa etoso atendis la kermeson kaj la grandan festotagon. Revenis al la naska loko vilaghanoj laborantaj en la urboj. Chie solena humoro, gajeco, kantoj, preparo de novaj vestoj kaj tualetoj.

Tiun chi tagon per siaj lastaj centimoj patro kondukis miajn modeste vestitajn lastajn fraton kaj fratinon al d-ro Valkov por rentgena esploro.

Dum ni ne sciis, ke mia frato Teodosi estas ftize malsana, ni chiuj manghis kune. Ekzistis danghero pri la sanstato de la infanoj. Lau la malsanuleja oficisto akompaninta la materiajn restajhojn de mia frato, la tuberkulozo de la frato prenis rapide evoluantan karakteron kaj transiris al miliara formo. Ankau mia fratino komencis tusi, kaj tio denove maltrankviligis min. La tutan tagon mi ne povis trovi trankvilon, ne povis preni libron, okupighi pri io ajn, dum mi ricevis la rezulton de la esplorado. Dro Valkov skribis al mi, ke mia frato fartas bone, liaj pulmoj estas absolute puraj, kaj la fratino havas kalcighintajn glandojn. Shi bezonas fortan nutrajhon kaj fisholeon. Ni plibonigis shian nutrajhon, kaj la sekvan vintron mi donis sepcent levojn por fisholeo. Shi sufiche bone fartis.

Venis la printempo kaj miaj patro kaj patrino preskau sesdekjaraj maljunuloj — premitaj de malghojo kaj sufero, denove eklaboris sur la kamparo por nutri nin, la alian triopon, du en la lernejo, kaj mi fermita hejme. Venis ankau la somero. Ili fosis, rikoltis. En tiu agho la aliaj vilaghanoj ne plu levis la pezajn fosilojn. Sed por ili du ne ekzistis anstatauantoj. La kamparo ehhis de kantoj kaj ghojkrioj de fraulinoj kaj frauloj. Panjo ploris plu sur la kamparo kaj hejme. Shia anstatauanto kaj espero delonge ripozis en la nigra tero.

<< >>