19

En la someroj de 1931 kaj 1932 en nia vilagho feriis k-do Asen Todorov Atanasov, studento de medicino, filo de mia instruisto. Al li ni ordinare komisiis paroli antau partiaj kaj junularaj organizaj kunvenoj. Publikan kunvenon oni ne plu permesis al ni. En 1931 oni komencis konstrui en nia vilagho akvodukton. De chiu shtata oficisto oni prenis mil - du mil levojn sub la minaco ilin eksigi, kaj la cetera parto de la vilaghanoj devis labori servute.

Lige kun tio ni faris detalan publikan deklaron, postulante, ke la shtato liveru la tubojn senpage, kaj al la laboristoj oni pagu por la laboro.

En chiu tago de speciala aktivado en nia vilagho komencis aperi rughaj flagoj. Mi ilin pentris, aliaj ilin pendigis. Sed la plej rimarkinda aktivado estis organizita la 1-an de Augusto 1932. Tiam okazis du grandaj kunvenoj de junuloj en mia domo - unu amasa, alia - de la aktivularo. La aktivuloj pendigis sur la unusola poplo en la vilagho rughan flagon, fiksitan per shnureto, kiu devis esti ektirita, por ke la flago ekflirtu ghuste kontrau la 1-a de augusto. Sed iuj infanoj ghin rimarkis kaj komencis paroli pri ghi. La saman tagon la komunumaj oficistoj grimpis sur la poplon kaj forprenis ghin. La amasa junulara kunveno decidis organizi je la 1-a de augusto publikan protestmanifestacion kontrau la milito. En nia vilagho estis nur du policanoj, kiuj ne povis malhelpi al ni. Plurfoje ni faris similajn decidojn, sed ili restis nerealigeblaj. Mi supozis, ke vershajne ankau nun okazos same. Sed okazis io neatendita. En la vespero, la 1-an de augusto, chirkau kvardek junuloj kolektighis sur la placo kaj kun "Vivas li vivas..." kaj aliaj revoluciaj kantoj ekmarshis sur la stratoj. La vilaghestro kaj la policistoj atingis ilin sub la vilagho kaj faris provon dispeli ilin, sed ne sukcesis. Tiam ili komencis peti kaj persvadi la junulojn chesigi la manifestacion, char en kontraua okazo la sekvoj estos malbonaj. Kiam la manifestacio finighis, oni arestis kelkajn personojn, sed baldau ilin liberigis avertante ilin chiujn en la sekva tago resti en la vilagho. Sed la junuloj ne obeis, kaj la sekvan tagon, la 2-an de augusto, ili iris al la proksima vilagho Kraevo, kie, sur la loko de iu antikva preghejo, okazis chiujare io simila al kermeso, lige kun la festotago de Sankta Elija. La vilaghoj Kraevo kaj Radotina jam dum multaj jaroj havis jughprocesojn pri komunumaj pashtejoj kaj arbaroj. Tiutempe Kraevo estis postrestinta vilagho, sen iu ajn klaskonscia vilaghano, chiuj vochdonis por la reganta partio. De la komunumo oni telefonis al la subdistrikta policejo, ke komunistoj el Radotina venis por konfuzi la vilaghan feston kaj organizi ian protestan aranghon. Tiu denunco ankorau pli malfaciligis la situacion de la junuloj. La saman tagon el la urbo alvenis dudeko da policanoj, iris al Kraevo, arestis chiujn fraulojn de Radotina kaj kondukis ilin tra nia vilagho al Botevgrad. Sed sur la placo kolektighis granda amaso da viroj kaj virinoj, kiuj ne permesis ke oni konduku al Botevgrad la arestitojn, chirkau tridek personojn. Oni shlosis ilin en la lernejo, kie ili pasigis la nokton, kaj ilin liberigis la sekvan tagon. Restis nur kvin personoj, kiujn oni venigis al la urba policejo, sed post tri tagoj liberigis ankau ilin. Tiel finighis la kontraumilita Unua-de-Augusto-protesttago, la plej alta punkto, kiun la revolucia movado atingis en nia vilagho.

Tiutempe mia populareco, por bono au por malbono, kreskis chiutage. Vershajne pro mia fizika malfelicho la polico opiniis, ke mi posedas iun diablan forton, kiu direktas la revolucian movadon en nia tuta subdistrikto. Estis kamaradoj, kiuj superis min per klereco, kapabloj, aktiveco, sed ili staris en ombro, preskau nerimarkeblaj, la celpunkto estis mi. Multfoje che arestoj au polica premo oni instigis neklaskonsciajn gepatrojn de iuj kamaradoj kontrau min. De diversaj flankoj oni direktis al mi ofendajn riprochojn kaj minacojn. Iuj atakis ech miajn gepatrojn, kiujn ili taksis respondecaj pri mia aktivado. Ankau la gepatroj komencis konsili al mi retirighi de la batalo. La blinda kampanjo de konsciaj kaj nekonsciaj malamikoj tiel fortighis, ke oni komencis teni min respondeca ech pri la mortigitoj en 1925, kvankam mi tiam estis ankorau tre juna. Kie ajn kaj kio ajn okazis io, oni opiniis, ke la fadenoj eliras el mia chambro. Tiun tutan moralan kaj fizikan turmenton mi devis toleri ghis la fino. Estis necesaj al mi multe da volo, multe da kuragho, multe da fido al la revolucia afero por povi kontraustari tiun chi vastan, diversflankan fronton. Mi devis kuraghigi spirite la kamaradojn, kiuj ofte senkuraghighis. Por mi oni kreis la opinion, ke mi estas farita el shtono, el fero, kaj mi nur devas direkti kaj subteni la aliajn. Sed mi pasigis multajn pezajn minutojn. Kiom multe da moralaj fortoj mi bezonis por rezisti ghis la fino.

En augusto 1933 min trafis nova malfelicho - mi malsanighis de pusa apendicito. La atako estis tiel forta, ke mi falis en la ghardeno, kie mi trovighis en tiu momento, ne povante ech movighi. Mia tuta korpo tiel intense shvitis, ke ne nur la chemizo, sed ech la jako malsekighis. Oni min enportis en la chambron, trenante min per la shultroj kaj la piedoj, kaj min metis sur la liton. La doloroj estis tiel fortaj kvazau oni enpikis palison en mian abdomenon. La saman vesperon venis la hdpkuracisto el vilagho Gurkovo. Li supozis, ke mi havas interplektighon de la intestoj. Li faris al mi du injektajhojn, oni metis min kushi en flanka pozicio kaj faris al mi klisteron, kiu estis nepermesebla en similaj okazoj. La helpkuracisto foriris, rekomendante mian tujan veturigon al Sofio, char mi havas interplektighon de la intestoj. Sub la efiko de la injektajhoj mi endormighis.

La sekvan matenon mi vekighis malfrue kaj pensis, ke la hierauaj kaj pasintaj vesperaj doloroj forpasis kiel terura koshmaro. Mi volis ellitighi por balai la chambron kaj vestighi. Estis dimancho; kaj ni devis havi kunvenon che mi. Mi levis la kapon, sed ghi refalis sur la kusenon. Mi komprenis, ke io terura okazis al mi kaj ke estos necesa longa tempo ghis mi resanighos. Chirkau tagmezo komencighis vomado kaj la doloroj ripetighis en malpli forta formo. La dekstra flanko de la abdomeno estis malmola kiel shtono. Tiel mi pasigis preskau du semajnojn sen iu ajn faciligho. Mi vizitis d-ron Valkov en Botevgrad, kiu diris, ke temas pri kapsulighinta pusa apendicito. Li sendis min al la hospitalo, preskribis ke oni metu glacion sur la dolorantan lokon. La hospital-kuracisto d-ro Todorov forestis kaj lin anstatauis d-ro Drozdov, mia konato, kiu tuj akceptis min. Sed post du tagoj revenis d-ro Todorov. Farante la chiutagan vizitadon de la malsanuloj, li venis al mi, palpis mian abdomenon kaj diris: "Kion serchas chi tie tiu chi! Se tiu absceso krevus kion ni povus fari pri li? Li tuj veturu al Sofio". Mi telefone petis monon de miaj familianoj; ili prunteprenis sescent levojn, kiujn alportis mia kuzo Koljo kaj kun li mi veturis al Sofio per autobuso. Tuj post la alveno mi iris al la Unuaranga Hospitalo, en la kirurgian fakon, kie kushis operaciitaj aliaj vilaghanoj el Radotina. Iu kuracisto malakceptis nin pro manko de libera lito kaj direktis nin al la Aleksandro-Hospitalo. Ni tuj iris tien. Vesperighis. Estante certaj, ke ni chi tie trovos liberan liton, ni pagis al la fiakristo kaj mia kuzo min enportis en la akceptejon. Sed evidentighis, ke ankau chi tie mankas libera lito. La kuracisto, kiu ekzamenis min, diris: "Se vi povus dormi tie chi, sur tiu tablo, restu, alian liberan liton ni ne havas". La tablo estis mallargha kaj alta, por medicina esplorado. Fiasko! Oni nenie akceptis min grave malsanan, nekapablan movighi, kaj mi ne havis dormlokon. Mi petis la kuzon denove venigi fiakron, sed jam mallumighis kaj la fiakristoj chirkau Aleksandro-Hospitalo foriris. Mi perdis la esperon. Mia kuzo prenis min en la brakojn kaj longe min portis, poste lasis min, ripozis, ghis ni atingis la plej proksiman hotelon. Mi povis nenion manghi, havis altan temperaturon, fortajn dolorojn che la dekstra flanko, ankau teruran stomakan perturbon. Dum la nokto mi fartis tre malbone. La sekvan matenon per la automobilo de la hotelmastro ni denove vizitis la Unuarangan malsanulejon. Lau insisto de D. Kocov, instruisto en nia vilagho, aperis d-ro Todorov, vera Herkulo kaj esploris min. La apendicito ne estis normala kaj li vokis ankau iun kuraciston. Ili du min palpis, premis, per hezitaj pashoj eniris la operaciejon. Post nelonge oni vokis kaj enportis min che la chefo mem de la kirurga fako, d-ro Morfov. Ankau li min palpis atente kaj diris al mia kuzo: "Reportu lin al via vilagho!" "Kial? Chu mi ne havas apendicon?" - mi demandis. - "Jes, vi havas, sed ghi ne estas danghera, char estas kronika. Hejme vi sekvos dieton, nutros vin per rizlaktajho, kompoto, facile digesteblaj manghajhoj kaj la malsano pasos."

Fino al miaj esperoj! Kaj nun kien? La alveno al Sofio neniel min helpis. Mi decidis viziti d-ron Bogdanov. Ni prenis fiakron kaj veturis al lia kabineto. Li jam aspektis sufiche maljuna. Li akceptis min afable kaj per la helpo de la servistino levis min al la rentgena aparato. La pulmoj estis ankorau sanaj, puraj. Al la abdomeno la rentgena aparato neniel povis helpi. La doktoro diris, ke la malmolajho en la dekstra flanko prezentas grandan kunkreskajhon de la intestoj. La kirurgio ne estis lia specialeco kaj li per nenio povis helpi min. Li donis al mi ian pulvoron kontrau stomaka perturbo. Mi longe atendis en la kabineto de la doktoro mian kuzon, irintan serchi al ni lokon por noktado. Ekstere pluvegis. Mi manghis duonkilogramon da vinberoj, achetitajn dumvoje, char mi sentis soifegon, sed mi vomis ghin tute. Che vesperigho mia kuzo alvenis kun fiakro. Mia najbaro Todor, tiutempe laboranta en Sofio, konsentis akcepti min. Ni veturis al la plej malproksima rando de kvartalo "Nadejhda", dronanta en koto. En kaduka dometo nin renkontis forta odoro de ejo neventolita, mallargha kaj malluma. Sed mi eniris la varman truon kiel en palacon, volis kushighi ripozi. Oni alportis al mi limonadon, venis el la najbaraj domoj du knabinoj, kun unu el kiuj mi longan tempon poste korespondis. La sekvan tagon el mia vilagho venis ankau la edzino kaj la bofratino de Todor. Ili ektimis, ke mi estas ftizulo, decidis forpeli min kaj mensogis, ke la sekvan tagon ili veturos ekskurse al iu urbo. Mi devis tuj forveturi. Oni levis min sur la platformon de chevala sharghveturilo kaj dum mi atingis la autoagentejon, mi grincis per la dentoj kaj kriis pro doloroj en la abdomeno. La veturado en la autobuso kiel ajn, estis tolerebla, ghis ni atingis vilaghon Litakovo. Tie ni, kune kun iu virino, luis kabrioleton ghis nia vilagho. Ni akceptis survoje ankau iun virinon senpage. Pro doloroj kaj malfortigho mi kushighis sur shiajn genuojn kaj tiamaniere mi alvenis vilaghon Radotina. Hejmen oni min malsuprenigis tenante min per la kapo kaj la piedoj, kaj denove metis min sur la liton. Mi kaj panjo kune ploris. La monon mi elspezis, kaj helpo nenia. Vicighis teruraj tagoj kaj noktoj. Tiajn noktojn la lampo lumis super mia kapo. La stomaka perturbo turmentegis min. La doloroj che la dekstra flanko de la abdomeno estis tre fortaj. Precipe kiam mi manghis ion, post tri-kvar horoj mi sentis kvazau oni min tranchus per ponardo. Mi kriegis freneze. Kaj mi ne kuraghis manghi pli ol unu fojon dum la tago, kvankam mi havis grandan apetiton. Mi senfortighis tagon post tago... Kelkiam oni malsuprenprenis min de la lito, sternis la litajhon sur la korto kaj mi tie kushis. Kiel en Botevgrad, oni metis sur la abdomenon glacion, tiel mi komencis meti sur min malsekajn malvarmajn shtonojn. Tamen estis septembro, la akvo ankorau ne estis malvarma kaj tio ne helpis min. Chiutage venis al mi kamaradoj, portis al mi tion-alian por manghi, sed mi nenion povis konsumi. Chiuj estis konvinkitaj, ke mi mortos.

Tiel mi pasigis kvardek ses tagojn post la malsanigho, ghis la 23-a de septembro. Mi komencis urini puson. Mi regule korespondis kun la kuracistoj Valkov kaj Bogdanov. Bogdanov denove min vokis al Sofio, informante min, ke li telefonis al iu profesoro, kiu promesis akcepti min. Ni denove prunteprenis kvincent levojn.

La 23- an de septembro mi denove alvenis Sofion kaj prezentis min al la profesoro, kiu diris, ke la absceso traboris la urinvezikon kaj purighas per ghi. Li donis al mi noton por ke oni akceptu min en la kirurgian fakon de la Aleksandro-Hospitalo, kie mi restis la saman tagon. Honorarion li ne prenis de mi - d-ro Bogdanov avertis lin kia birdo mi estas...

Komencighis la kuracado - oni metis sur la abdomeno glacion, kiun achetis per mia mono, dieto - nur teo, fresha kaj acida lakto kaj urotropino por desinfektado. Tiel mi pasigis dudek kvin tagojn. La temperaturo normalighis, la doloroj malaperis, sed restis la malmola loko che la desktra flanko de abdomeno, kaj mi plue urinis puson. Mi ege malsatadis. Oni permesis al mi uzi facile digesteblan nutrajhon kaj elhospitaligis min kun komisio reveni post tri monatoj, char en tiu momento estis neeble operacii min. Oni instrukciis min kiajn nutrajhojn uzi kaj mi forlasis la malsanulejon. Mi restis kelkajn tagojn che mia onklo Stamen en la Sofia kvartalo Nadejhda, kie mi pasigis la terapon tre bone.

En la malsanulejo mi konatighis kun la Centra Komitato de Laborista Esperanto-Asocio. La samideanoj min vizitis kolektive. Mi persone vidis la homojn, kun kiuj mi korespondis, sed ne konis ilin. Kaj en Nadejhda mi fine renkontighis persone kun Georgi Bakalov, kun kiu mi tiom longe korespondis. Li venis akompanate de sia filino Lora kaj la poeto Hhristo Radevski. Mi ricevadis la revuon "Zvezda" jam de !a unua numero. Georgi Bakalov alportis al mi librojn, ni multe parolis pri mia malsano kaj pri gheneralaj politikaj problemoj. Tiam ne antau longe komencis aperi jhurnalo "Svjat" (Mondo), redaktata de Orlin Vasilev. Bakalov rekomendis, ke ni subtenu ghin kiel antifashistan periodajhon. Mi estis ghia abonanto. Hejme mi denove ekfartis malbone. La abdomeno che la dekstra flanko shvelis kaj komencis min forte dolori. Mi jam sciis kiel ghin kuraci - mi metis glacion en rompitan botelon kaj malvarmigis la malsanan lokon. Ankau la urinveziko infektighis kaj kauzis al mi multajn suferojn. Mi kuracis min per urotropino. Manghis nur freshan lakton kaj jahurton kiel en la malsanulejo. Malfeliche ni ne havis lakton kaj devis acheti ghin. Sed ankau monon ni ne havis kaj devis ghin preni kredite. Ankau mia frato sekvis dieton pro reumatismo. Sed char li uzis ankau alian nutrajhon, oni prenis por li de niaj parencoj senbuterigitan lakton. Senghojiga, trista estis tiu chi vintro. Malsanoj kaj mizero. Pro la malsanado mi ege konsumighis. La osta tuberkulozo denove sin montris. Mi kushighis en liton malantau la forno kun glacio sur la abdomeno; la maldekstra flanko de la dorso truita pusis, de la ostoj skvamoj falis; doloroj che la antaua kaj la malantaua flankoj de la korpo. Kiam la krizo forpasis, mi manghis ankau alian nutrajhon krom lakto.

En la sama jaro iu kamarado el Radotina estis operaciita en urbo Vraca de d-ro Georgiev. Dum la lastaj kvar jaroj li suferis ege malbonan apendicon kaj oni nenie konsentis operacii lin, char apendico konstante inflamis. Unu fojon oni malfermis lian abdomenon, sed tuj ghin refermis neoperaciita. Pro konstanta dieto, doloroj kaj spiritaj suferoj ankau li estis ege senfortighinta. D-ro Georgiev lin savis.

Mi kolektis kuraghon kaj decidis viziti tiun kuraciston. Kaj en januaro, trafinte kelkajn varmajn tagojn, mi akompanate de la emerita instruisto Bogdanin kaj lia edzino, same tiel suferanta de apendico, vizitis d-ron Georgiev. La edzinon de Bogdanin oni tuj akceptis por operaciado. Sed min la kuracisto rifuzis akcepti. "La risko estas tre granda, knabo mia, ne eblas." "Sed mi akceptas la riskon — mi rediris — vivi au morti" "Vi ghin akceptas, sed ne mi, char post la operacio povas ekfunkcii iu fistulo, ne, ne, ne eblas".

Denove mi revenis hejmen. Chie oni rifuzis operacii min. La krizoj sekvis regule chiun kvaran - kvinan semajnon. Komence de la printempo mia sanstato certagrade bonighis. Mi komencis min nutri pli bone kaj mi iom restarighis. Kun d-ro Bogdanov mi korespondis akurate. Li informis min, ke la 24-an de majo 1934 la kirurgo de malsanulejo "Rugha Kruco" trovighos en Botevgrad kaj konsilis al mi aperi antau li por esploradoj; li jam avertis lin telefone.

Je la menciita dato mi vizitis ankau tiun doktoron. Li sufiche longe pripalpis la malnovan lokon che la dekstra flanko de la abndomeno kaj konkludis: "La abdomenon jam oni povas malfermi. Se estas eble, ni operacios kaj savos vin. Se ne - ni rekudros la abdomenon tia, kia ghi nun estas. Vi ne fartos malpli bone ol nun. Tiam vi ne kulpigos la medicinon, ke ghi ne povis helpi vin, char ni helpas, sed nur tie, kie estas eble helpi". Mi klarigis al li, ke mi ne povas viziti la malsanulejon de "Rugha Kruco", char mi estas malricha kaj ke oni kuracas min nur surbaze de komunuma dokumento pri malricheco. "Tiam vi venos al la Unuaranga Hospitalo. La chefo de la kirurgio d-ro Morfov estas mia konato, kaj mi petos lin vin operacii". Audinte la nomon de d-ro Morfov, mi sulkis la frunton. Ja ghuste li malakceptis min en la pasinta autuno - pretekste, ke mi havas kronikan, sendangheran apendicon, kiun mi povas kuraci per dieto! Sed reveninte Sofion, la kuracisto skribis al mi poshtkarton, ke d-ro Morfov estas eksigita el la Unuaranga Hospitalo kaj ke lian anstatauanton li ne konas, tial mi operaciigu min ie ajn, lau mia bontrovo.

Mi denove min adresis al d-ro Bogdanov, kaj li siaflanke - al d-ro Georgiev en Vraca. Tiu chi lasta skribis al mi, ke se mi fizike sentas min relative pli forta, mi povas aperi che li por operaciado. Sed anstatau al Vraca, fine de julio 1934 mi denove veturis al Sofio kaj per la helpo de d-ro Bogdanov vizitis la Unuarangan malsanulejon che la kirurgo d-ro Ploskov. En 1933 li estis supera kuracisto en la Aleksandro-Hospitalo, sed en alia kabineto. Li renkontis min afable ridetante: "Mi konas vin de la Aleksandro-Hospitalo, konas ankau vian apendicon". Do, en la kuracista kolegio oni priparolis mian apendicon.

En la malsanulejo mi restis dek unu tagojn antau ol oni alpashis al operacio. Iun vendredon, la 9-an au la 10-an de augusto 1934, estis neniu operaciota malsanulo. Oni min preparis kaj transportis al la operaciejo. Mi estis ghoja, char mi timis, ke ankau tie chi oni ne operacios min. Oni komencis per loka anestezo kaj dum 45 minutoj d-ro Ploskov purigis la vezikon de la al ghi gluighinta restajho de l' apendico. Ghis tiu momento chio pasis bone. Sed jen la doktoro ekkriis: "c.c.c. kion faru nun?" - "Kio estas, s-ro doktoro - demandis mi maltrankviligite - chu eble estas io danghera ankorau por la apendico?" "Jes, jes, estas io, silentu!" Li levis per instrumento ion el la abdomeno. Al mi shajnis, ke mi mortas. Mi anhelis, shvitis. Komencis spiri malfacile. Mi ghemis, kriis. "Ahh, - mi diris - se mi estus sciinta, ke la operacio estas tiel serioza, mi estus preninta gheneralan anestezon". "Donu al li iom da ghenerala anestezo" - diris d-ro Ploskov - en tiu chi kazo oni ne povas labori sen ghenerala anestezo". Li chesis labori por momento. Oni metis al mi maskon. La lasta ekbrilo de la konscio estis jena: mi kushas sur iu roko kaj chirkaue -shtonhakistoj kun marteloj kaj kun maskoj sur la vizaghoj. Ili parolas, sed la vochoj venas de fore. Mi endormighis.

La vekigho estis turmenta, terura, akompanata de sovaghaj krioj, vomado. Kiam fine mi rekonsciighis, mi vidis min ligita al la lito kun glaciplena veziko sur la abdomeno, kun vakstolo sub la dorso. La malsanuloj diris al mi, ke oni min tenis en la operaciejo du horojn kaj duonon. La trian tagon post la operacio al mi shajnis, ke mi mortos. Mi estis ege malforta, kun ghenerala malbonfarto, mi volis pensi pri io, fiksi mian atenton al io - neeble. Sed la kvaran tagon mia sanstato plibonighis. Mi supozis, ke la kvaran tagon d-ro Ploskov faris al mi kontrolan bandaghon, eltirinte la duonon de longa gazbandagho enshovita en la abdomeno. "Hm.. li diris - transportu lin al chambro numero 5" (kun la plej grave malsanaj kaj malpuraj).

Depost tiam mi restis en ghi. Oni purigis min matene kaj vespere, sed la stato estis terura. Kiam mia kuracisto, kun kuracistoj de aliaj malsanulejoj iris de lito al lito al la pli interesaj kazoj, veninte al mia lito, li klarigis: "Tie chi mi havas kazon de apendico kun kunkreskintaj intestoj, kun dispozicio transiri al tuberkulozo de la intestoj, kun io simila al tumoro. Ni apenau purigis ghin. Dum mi reguligis parton de la kunkreskajhoj, unu intesto shirighis. Mi lasis ghin nekunkudrita. Sed chio pasos bone. Nun, post kiam ni lin prilaboris, li povos vivi".

Kvardek tagojn mi kushis sur la dorso. La malfermita vundo sur la abdomeno cikatrighis, sed restis malgranda kanaleto, el kiu fluetis puso. Oni elhospitaligis min. Post chirkau monato la kanaleto chesis funkcii, la dekstra flanko de la abdomeno shvelis kaj min ekdoloris, la temperaturo levighis. Mi reiris al la malsanulejo kaj tie kushis tri plenajn monatojn. Oni eligis chiujn internajn fadenojn de la operacio, supozante ke ili kauzis la pusadon, ghis fine oni komprenis, ke mi havas fistulon, devenantan de la truita intesto. La kuracisto ne elhospitaligis min, dirante ke mi povus resti en la malsanulejo tiom longe, kiorn mi deziras, sed mi propravole eliris el ghi en decembro 1934.

En junio 1935 mi denove vizitis la malsanulejon kaj mia kirurgo d-ro Ploskov per dua operacio fermis la fistulon. La operacio estis sukcesa. Sed kiam rni revenis hejmen, min kaptis tia peza krizo, ke kvar plenajn semajnojn mi ne povis ellitighi kaj trinkis nur lakton. Ghuste kiam d-ro Ploskov skribis al mi reiri al la malsanulejo, la krizo pasis. Sed poste la krizoj ripetighis periode chiun trian-kvaran semajnon, kvankam ne kun tia forto kiel la unua. La dekstra parto de la abdomeno shvelis, forte doloris. En februaro 1936 denove aperis absceso, la loka kuracisto ghin truis, kaj la fistulo reaperis. Komence ghi chesis sekrecii unu au du semajnojn, fermighis per nova hauto sed poste la sekrecio farighis konstanta kaj la vundo - chiam malfermita.

En la somero 1936 mi revenis al la malsanulejo por nova operacio. Sed d-ro Ploskov ne faris ghin. Oni varmigis min per elektra rentgenoterapio kaj min elhospitaligis post kvardek tagoj sen iu ajn rezulto — la fistulo restis. Mi bezonis multe da bandaghmaterialoj, sed mankis mono. Mi kutimighis al la nova malfelicho same kiel mi kutimighis al la pli granda — la paralizo. La fistulo ne malhelpis min movighi kaj fari mian laboron. Nur dum krizaj momentoj mi fartis malbone. La temperaturo altighis, ankau la sekreciado, ofte mi ne ellitighis.

Kun mia kuracisto d-ro Ploskov mi konservis konstantajn amikajn ligojn. Mi informis lin pri la evoluo de la malsano, kaj kiam necese - iris al la malsanulejo - oni chiam akceptis min. Sed ghis 1939 ne necesis viziti lin. Tiam aperis nova komplikajho, kaj en 1942 komencighis novaj malsanoj, kiuj definitive min ruinigis.

<< >>