20

En tiu periodo mia familio konstante dekadencis. Mia patro ne plu povis pagi impostojn kaj oni minacis lin per ekzekuciisto. La komunuma imposto-kolektisto Krestjo Cekov, fashisto, opiniis, ke mi influas la patron ne pagi impostojn kaj konsilis al li ne obei min. Al la komunkooperativo ni ne povis pagi almenau la interezojn de la pruntitaj sumoj kaj chiujare reguligante la konton, oni aldonis en ghin ankau la interezojn plus la sumojn de iuj kredite donitaj varoj. La prunto kreskis kiel neghbulo. Ni havis shuldojn ankau che privatuloj. Posedis nur unu bubalinon. La longdaura malsanado de mia frato kaj ankau mia malsanado kontribuis al nia pli rapida bankroto. Vere, mi ricevis de mia nederlanda korespondanto okcent levojn por kuracado, sed tiu sumo tre rapide degelis; shuldojn per ghi mi ne pagis. Konstante mi dronis en mizero, konstante mi bezonis monon por medikamentoj, bandaghmaterialoj kaj por aliaj necesajhoj de malsanulo. Kelkfoje mi disvendis mian bibliotekon. K-do Bakalov sendis al mi malnovajn eldonajhojn, kiujn mi disvendis por mia propra utilo. Sed chio chi prezentis guton kompare kun la maro da grandaj bezonoj, kiuj min premis.

Ne nur nia ekonomia stato, sed ankau la stato de la plimulto de la vilaghanoj malbonighis. La krizo plifortighis chiujare. Nia vilagho ne posedis sufiche da tero kaj da arbaroj, tial ghi estis nek terkultura, nek brutbreda, nek arbarohava, nek posedis iujn ajn aliajn fontojn por ekzistado. Pro tio la superflua loghantaro, ne povante sin vivteni en la vilagho, migris al la urbo, al shtataj kaj komunumaj oficoj. Per tiuj oficoj la gvidantoj de la burghaj partioj en la vilagho amase spekulaciis. Oni prenis grandajn subachetojn, kiujn povis pagi nur la filoj de la pli bonhavaj vilaghanoj. En la partiaj bataloj de la burghaj koterioj en la vilagho mankis ech guto da idealismo. Malrichuloj senigitaj de kulturo kaj altaj idealoj, kandidatoj por oficoj, membrighis al la burghaj organizoj kaj farighis niaj plej malicaj malamikoj. Renegatighis iuj el la neklaskonsciaj bonaj junuloj kaj alighis al la regantoj por ricevi oficojn.

Post la fashista pucho de la 19-a de Majo 1934 la sama situacio kontinuis sub alia formo. La aspirado al oficoj estis chiam tiel granda kaj la subachetoj estis tute normala fenomeno. Post la pucho, pro la shanghita situacio kaj pro mia malsanigho, nia legala agado tute chesis. Multaj junuloj edzighis kaj migris al Sofio kaj aliaj urboj, kie ili trovis laboron, sed restis bonaj, fidindaj kamaradoj. Mia agado tiutempe ligighis je korespondado kun aliaj landoj, je kunlaborado al la nova legala gazetaro kaj je teoria profundigho. Mi ricevis esperantajn eldonajhojn el Chinio kaj per tradukoj en la bulgara progresema gazetaro, ekz. "Vedrina" (Sereneco) mi konigis al la bulgaraj legantoj la staton de la naciliberiga movado en tiu lando. Mi intense korespondis kun iu nederlandano, kiu peris al mi leterojn de sovetaj kolhhozanoj.

Disvendante mian bibliotekon, mi konatighis kun kelkaj bonaj kamaradoj el diversaj vilaghoj kaj urboj, kiuj poste bone helpis min kiel disvendantoj de miaj verkoj. Pro la malsanado kaj la manko de laulegha politika agado mi estis dum certa tempo forgesita de la polico, kaj la traserchoj en mia domo chesis. Sed ankau en tiu periodo pludauris la subtera agado, pri kiu oni ne povas libere paroli.

Kun k-do Bakalov mi renkontighis multfoje dum mi restadis en la malsanulejo. En 1934, 1935 kaj 1936 li vizitis min chiam, kiam estis eble al li oferi kelkajn liberajn minutojn kaj li portis al mi gazetojn kaj librojn.

Tiel, sen gravaj eventoj, dum malsanado, mizero kaj spirita elkresko pasis mia vivo ghis 1938, kiam mi eldonis mian unuan memstaran broshuron "La morto de Hhristo Botev". Char pri tiu temo la cenzuro poste malpermesis iujn ajn debatojn kaj diskutojn, mi devas klarigi, kiel la broshuro venis en la blankan mondon.

Delonge la emerita instruisto Bogdanin parolis al mi pri iuj misteraj cirkonstancoj lige kun la mortigo de Botev. Char mi jam audis pri tio multajn legendojn, mi turnis nenian atenton al li. Sed kiam li alportis kaj legis al mi la protokolon de la speciala komisiono, mi estis surprizita. Mi decidis interesi pri tiu problemo, pri kiu mankis io ajn en la literaturo, k-don Bakalov, la plej bonan al mi konatan specialiston pri Botev. Mi verkis artikolon kun citajhoj el la protokolo kaj ghin sendis al li en 1937. La unua redakcio perdighis, tial mi ghin reverkis kaj duan fojon sendis al li, kune kun letero, en kiu mi rekomendis al li viziti la Sciencakademion kaj trarigardi la protokolon, de kiu unu ekzemplero trovighis tie. Komence Bakalov vere interesighis, sed pro manko de libera tempo petis Dimitrov trarigardi la protokolon. Poste li informis min, ke la neprotokolita detalo havas fiziologian karakteron kaj chesis interesighi pri tiu temo. Ankau mi forlasis ghin. Mi restis tamen kun la impreso, ke "tie chi kashighas io". Bakalov tamen transdonis la artikolon al P.K. Chinkov, kiu ghin konservis kaj en 1938 lige kun la Botev-tago (2-a de junio) ghin publikigis en jhurnalo "Literaturen chas" (Literatura horo).

La artikolo provokis veran sensacion. Post kelkaj numeroj s-ro Obretenov donis tute nemotivitan respondon en la sama jhurnalo. La respondo plifortigis che mi la konvinkon, ke li ne diras la tutan veron. Dume, Bogdanin alportis al mi la stenogramojn de la membro de la komisiono reskribitajn el jhurnalo "Pladne" (Tagmezo). En la stenogramoj s-ro Obretenov klare menciis pri iu sekreto, kiun li volis konfidi al la membroj de la komisiono, se ili jhuros ne diskonigi la sekreton. Sed char oni ne konsentis doni al li jhuron, li eksilentis. Al mi shajnis ridinda la fakto, ke serioza persono kiel s-ro Obretenov, postulos jhuron pri fiziologia akto. Mi publikigis en "Literaturen chas" novan artikolon, kiu faris ankorau pli grandan impreson. S-ro Obretenov respondis al mi per deklaro en jhurnalo "Daga" (Chielarko), en kiu li denove sin kashis malantau la fiziologia akto. Tiam mi sendis trian sufiche ampleksan artikolon, kiun oni povus publikigi nek en "Chas", nek en iu ajn alia jurnalo, kaj historiajn revuojn tiam ne aperadis. Mi decidis eldoni la tri artikolojn en aparta broshuro petante la libro-eldonejon kaj -vendejon "Nov Svjat" (Nova Mondo) okupighi pri la eldonado. Sed la respondo estis negativa.

Subtene al mia tezo aperis s-ro Andrejchin, kiu en jhurnalo "Zarja" direktis publike dek demandojn al s-ro Obretenov. Obretenov baldau informighis, ke Bakalov transdonis mian unuan artikolon al la redakcio de "Chas" kaj koleris al li, taksante min kiel fiktivan personon.

Mi decidis eldoni la broshuron memstare, sed mankis al mi monrimedoj. Mi provis pruntepreni po ducent levojn de la instruistoj en nia vilagho kaj ankau de aliaj komplezemaj personoj, por kompletigi la necesan sumon. Du instruistoj promesis, sed ne donis. Aliaj tamen donis kaj finfine tre malfaciele mi sukcesis kolekti la necesan sumon de du mil kvincent levoj por tri mil ekzempleroj. El iu gimnazio lernantoj sendis kvincent levojn kiel antaupagon por cent ekzempleroj.

La broshuro estis presita dum la vintro 1938 kaj finfine mi ricevis la grandegan pakajhon. Mi rigardis al ghi kun la sama ghojo, kun kiu mi antau jaroj legis mian unuan korespondajhon en jhurnalo. En la broshuro svarmis preseraroj, sed tio havis nenian signifon. Mi ja sukcesis eldoni la libron!

Mi organizis la disvendadon. Komence ghi progresis malrapide, sed poste intensighis. Mi sendis ekzemplerojn al konatoj kaj lau iliaj rekomendoj - al nekonatoj kun antaupago au kredite. Iuj misuzis mian fidon, sed la plejmulto elshuldighis. Mi sukcesis repagi la shuldojn kaj kolekti sumon, necesan por la nova libro, kiun mi preparis. Mi varbis novajn konatojn, kamaradojn, perantojn. Konstante mi ricevis leterojn de multaj legantoj ekspedi pakajhojn. Mia korespondado, sen tio intensa, farighis grandega.

Sed tiam okazis io neatendita. La instruisto Bogdanin, homo en respektinda agho, grizhara, serioza, kiu bonvole komplezis al mi per la dokumentoj, en kiuj mankis io ajn lia, subite chesis viziti mian domon kaj komencis rakonti al chiu ech hazarde renkontita persono, ke mi prirabis lin! Mi komprenis, ke kauzo de tiu konduto estis profitemo. Tutan jaron li klachis malantau mia dorso, kauzis al mi multajn malagrablajhojn, sed poste mildighis. Li provis alparoli min publike, komencis denove viziti mian domon, kvazau nenio grava estus okazinta. Mi estis necesa al li kiel pacienca auskultanto. Dum jaroj li verkis romanon kaj ege shatis paroli pri la verkitajho. Fojfoje li defendis iom strangajn teoriojn kaj ne toleris ke oni kontraustaru al li, koleris kaj kriachis. Chiam, kiam li emis babili, li povis trovi min hejme. Multfoje mi lasis flanken la plumon au la libron por auskulti dum longaj horoj liajn teoriojn pri la vivcelo de la homo, pri liaj bezonoj, bezonegoj kaj bezonetoj, kies nombron li estis kalkulinta precize. Por la izolita provinca vilagho, en kiu ni ambau loghis, chio chi ne estis miriga.

Antau ol eldoni la broshuron, mi komencis korespondi kun Mihhail Dimitrov. Li skribis al mi ke li partoprenis militon, kaj ke kiam kuglo venas de la malamika frontlinio, oni ne povas scii de kie ghi venas kaj kiu ghin elpafis. Eble Botev estis mortpafita de hazarda kuglo de iu cherkeso, tion oni ne povas diri kun plena certeco.

La cenzuro komencis malpermesi publikigon de chio ligita kun tiu temo. Iu mia artikolo ne estis publikigita. Ankau aliaj personoj sin audigis pri tiu afero. Kaj unu mia konato, kiu portis al cenzura kontrolo mian duan broshuron, informis min, ke oni severe riprochis la direktoron de la kontrolo, char li permesis mian unuan broshuron, kiu portas la spiriton de nacia kapitulacemo.

Mi restis sola defendanto de mia tezo. La oficiala publika opinio subtenis ne min, sed s-ron Obretenov. Kuraghite de tio, li ne deziris ekparoli. Kaj kun sia morto li forportis eble ankau la sekreton, la autentikan fakton lige kun la mortigo de Botev, kies ununura atestanto li estis; chi tiu fakto vershajne dronos en la obskuron de la historio.

Mi devis mencii ankau pri alia mia agado en la jaroj 1935 -1939. En 1935 mi konatighis kun iu bulgaro, Asen Aleksandrov, elmigrinta al Kanado. Li estis filatelisto. Komence ni intershanghis nur poshtmarkojn, post certa tempo ni farighis bonaj amikoj, konstantaj korespondantoj. Li sciigis min, ke li estas klaskonscia, organizita laboristo, ke li finis anglan gimnazion, sed ne havas monon por daurigi la studadon en supera instituto. Li bonege konis la anglan lingvon.

Li publikigis eltirajhojn el mia letero en la progresema jhurnalo "Edinstvo" (Unueco) eldonita de la bulgaraj elmigrantoj; li regule ghin sendis al mi. Tio donis al mi la ideon sendi al la jhurnalo artikolon pri la situacio en Bulgario. Aleksandrov transsendis ghin al la redakcio kaj ghi estis publikigita en la sekva numero sub pseudonimo Narodofrontovec (Popolfrontano) kaj kun tiu titolo "Registaro sen la partopreno de la popolo en ghi, ne estas registaro". Tiamaniere mi konatighis kun la redaktoro de la jhurnalo Andro Hhristov kaj farighis ties regula kunlaboranto. Por chiu numero mi sendis artikolojn pri la ghenerala politika situacio de la lando au pri la pli gravaj au pli interesaj eventoj en Bulgario. Mi indikis ankau la adresojn de multaj konatoj en Bulgario, al kiuj oni povas sendi la jhurnalon. Komence la afero iris bone, sed baldau la artikoloj altiris la atenton de la Direkcio de Polico kaj oni inkluzivis la jhurnalon en la nomaron de la malpermesita literaturo - ghi komencis perdighi. Perdighis al mi la numero kun mia artikolo "Generacio sen perspektivo", kiun mi nepre deziris vidi publikigita, sed neniam ghin vidis. Tiam mi donis al Andro la ideon, ke la ekzemplerojn por Bulgario oni presu sur cigareda papero kaj la numerojn oni ekspedu en fermitaj kovertoj. Chiuj leteroj venantaj el Ameriko estis traktataj en Bulgario kiel rekomenditaj, char oni supozis, ke la elmigrintoj sendas en ili bankobiletojn;kaj la adresatoj subskribighis por chiu letero. La ideo estis aprobita, sed tio plialtigis la elspezojn por la ekspedado, kaj la abonantoj ne pagis sian abonon. La Direkcio de Polico konjektis pri la nova maniero de ekspedo de la jhurnalo, sed ne konfiskis leterojn.

Kaj jen iun vesperon de 1938 venis al mi gasto el la Direkcio de Polico. Enirinte li diris malkashe: "Donu al mi chiujn numerojn de "Edinstvo", kiujn vi posedas, kaj vi venos kun mi al la subdistrikta policejo, tie mi donos al vi bonan lecionon, mi pagos al vi laumerite". Sed mi posedis ech ne unu ekzempleron de la jhurnalo, mi chion neniigis au transsendis al amikoj. Mi diris al li, ke mi havas neniun numeron. La agento komencis la traserchadon. Li trovis sur la tablo grandan koverton jhus ricevitan el Kanado, sed la jhurnalo mankis - mi estis transdoninta ghin al alia leganto. En mia libro trovighis letero de Andro, kiun mi preterlasis neniigi kaj nun mi bedauris pro mia malatento. En la letero estis menciite pri publikigo de mia artikolo, kaj mia kunlaborado farighis evidenta. La shtata povo bezonis nur tion - ekscii kiu estas la kunlaboranto el Bulgario. Mia stato estis tre malbona. La agento sin tenis al mi simple kiel idioto, similan konduton kun trasercho ghis nun mi neniam vidis. Kiam li komencis foliumi miajn korespondajhojn sur la tablo, ghuste tie, kie trovighis la letero, mi rigidighis pro timo. Sed mia mieno estis trankvila kaj kun indiferenta vocho mi diris: "Tio estas leteroj, estas nenio danghera en ili, se estus io danghera mi ne tenus ilin tie chi por ke vi povu fosi en ili." La agento longe kaj malice min rigardis, daurigante la serchadon. Sed leginte kelkajn ordinarajn leterojn, li komencis fosi en la korspondajhoj jam ne tiel detale kaj pretervidis la dangheran leteron. Mi ekspiris libere. Kaj jam kiam li direktighis al mia chambro, mi jhetis la leteron en la fornon. En la chambro vidinte la grandan bibliotekon en la kofro kaj la amasegon da jhurnaloj kaj revuoj, stokigitaj en la angulo, vidinte kia homo mi estas, kaj kiamaniere mi movighas, li perdis la emon traserchi. Vesperighis, la chambro estis malvarma, se mi ne eraras, estis februaro 1938. Mi diris al li: "Komencu la kontroladon, sed mi ne cheestos char mi sentas malvarmon, venos mia patro". La agento sen deziro prenis kelkajn librojn kaj demandis: "Chu ili estas kontrolitaj alifoje?" "Plurfoje" - mi respondis. Li fermis la kofron. Komencighis esplorado:

- Kiu sendas al vi la jhurnalon el Kanado?

- Iu amiko, sed mi ne postulis ghin. Mi ne sciis, ke ghi estas malpermesita.

- Malpermesita ghi estas, jes, malpermesita. Skribu al li, ke li chesigu la ekspedadon.

- Bone, mi skribos al li, ke ghi estas malpermesita.

Poste la agento forlasis la malvarman chambron.

Al Andro mi daure sendis literaturon, plejparte dramojn necesajn al la organizoj de l' elmigrintoj en pluraj urboj, por aranghi vesperamuzojn. Mi sendis al li ankau dudekon da aboco-libroj por la bulgara lernejo en Toronto. Mi ekspedis ankau kelke da gravaj nelegalaj broshuroj, kiujn li represis en la jhurnalo kiel felietonojn. Mi sendis al li tradukojn el la hispana esperanto-gazeto "Popola Fronto", ankau dudek ekzemplerojn de mia broshuro "La morto de Hhristo Botev" kaj ion el ghi li publikigis en la jhurnalo. Okaze de la kvinjara jubileo de ja jhurnalo mi sendis al li salutleteron.

Por chio Andro pagis per kanadaj dolaroj, aparte aldonante por mi malgrandajn sumojn por la kunlaborado, poshtelspezoj kaj komplezoj.

Multaj miaj artikoloj estis represitaj en la elmigranta jhurnalo "Saznanie" (Konscio), kiu aperis en Detroit (Usono) kaj estis progresema, ankau kiel premion mi ricevis de la redakcio de "Saznanie" bone binditan volumon de la verkaro de Lenin, publikigitan en Moskvo en bulgara lingvo. Kiel ghi pasis per la poshto, mi ne provis klarigi al mi!

Post la eksplodado de la intercivitana milito en Hispanio mi komencis ricevi de tie esperantajn periodajhojn stencile presitajn. Komence ili venis el Barcelono, kaj poste venis ankau la esperanta revuo "Popola Fronto", aperanta en Valencio. En tiu chi lasta oni publikigis sur tuta pagho mian grandan salutleteron. Mia franca korespondanto informis min regule pri la stato de la hispanaj aferoj, kiuj malbonighis pro la ekstera interveno.

Tiutempe en Chinio, en Chunchin, aperis la revuo "Chinio hurlas". Kaj en Kantono komencis aperi "Justeco". Mi publikigis anoncon, ke mi kolektas abonprezojn por la du revuoj, kun kies redakcioj mi jam delonge tenis kontakton. Por tiuj revuoj mi varbis sesdek abonantojn. Per la ricevitaj abonpagoj mi achetis librojn por Andro kaj liajn dolarojn mi sendis per rekomenditaj leteroj en solidaj dikaj kovertoj, al Chinio. Mi komencis ricevi el Chinio grandegajn pakojn. Baldau la revuoj shanghis siajn nomojn: la unua farigis "Heroldo de Chinio" kaj la dua, post la okupo de Kantono, komencis aperi en Kongkongo sub la titolo "Vochoj el Oriento". Komencis aperi ankau pli serioza kaj dika revuo en franca libroformato, "Orienta Kuriero", por kiu mi kolektis dek abonpagojn. Krom la pakoj de revuoj, mi ricevis ankau multajn pakajhojn de broshuroj, inter ili tridek ekzemplerojn de "Memorando de barono Tanaka", dek ekzemplerojn de ampleksa volumo de la verkaro de la plej granda china poeto Lu-Sin, dek ekzemplerojn de granda volumo da rakontoj "Nova tasko", parton de kiuj mia amiko Georgi Dakovski tradukis poste en bulgaran lingvon sub titolo "Cabanche Makaj", kaj multajn aliajn. Kaj chio chi devis esti repakata kaj dissendata al la bulgaraj abonantoj. Mi chiam pretigis sesdek pakojn por ili, skribis la adresojn, skribis ankau mian adreson de ekspedanto, ghis la momento kiam mi sukcesis havigi al mi propran stampilon, afrankis ilin kaj ilin transdonis al la poshtejo. La mano doloris pro la multa skribado. Iufoje mi havis ankau ekspedotajn pakajhojn kun miaj broshuroj. La poshtisto baj Ceko apenau sukcesis enmeti chion en siajn dusakojn. Pli malfrue, kiam ekfunkciis la autobusa linio inter Botevgrad kaj Rashkovo, la afero estis plifaciligita kaj ni ricevis la poshton chiutage. Mia chambro similis al redakcio, kaj la tutan laboron plenumis mi mem, sen ies ajn helpo. Mi chiam estis okupita per registritaj sendajhoj, poshtmandatoj k.a. El Chinio leteroj per aer-poshto venis dum unu semajno.

Tiun grandegan materialon mi uzis por verki mian grandan broshuron "La milito en Malproksima Oriento", riche provizitan per ilustrajhoj, senditaj al mi speciale por tiu chi broshuro. La libro devis konigi al la bulgara legantaro la veran aferstaton en Malproksima Oriento la nevenkeblon de la china revolucio, la konstruadon kaj la naturrichajhojn de Okcidenta Chinio, pri kio nia tendenca bulgara gazetaro nenion skribis. La libro estis verkita en tia spirito, ke ghi povu esti permesita de la cenzuro. Nenion mi menciis pri la japanaj kruelajhoj kaj perfortoj en Chinio. Sed malgrau tio, la cenzuro malpermesis ghian publikigon kaj ghi restis kiel memorajho en mia arkivo. Mia konato, kiu ghin portis al cenzurado, sciigis min, ke la ekzemplero restinta en la kontrolejo estas terure forstrekita.

Hodiau ghi jam perdis multon de sia aktualeco, morgau ghi perdos ankorau pli multon, ghi ja estas publicista verko. Sed iun tagon, kiam la cirkonstancoj tion permesos, oni devus ghin eldoni por demonstri kiel obskurantisma estis la persekutado de la progresema penso che ni.

<< >>