16

En la somero de la sama jaro mi konatighis kun ekskluzive admirinda virino, simila al la "Patrino" el la romano de Gorki - avino Kojna el Orhhanie, patrino de Ivan kaj Vasil Peev, mortigitaj en 1925. Belstatura virino kun impona eksterajho, shi estis edzino de oficiro kaj shia vivo pasis en etburgha abundeco. Shi ne supozis kiaj suferoj shin atendas en maljuna agho. Kiam oni mortigis shiajn du filojn, la maljuna kapitano Peju Todorovski sin shlosis en chambro, mallevis la kurtenojn, neniun akceptis, ech la edzinon. Chiuj, kiuj vizitis la domon por diri al li kelkajn konsolajn parolojn, vidi lin, esprimi antau li sian kunsenton, estis revenigataj. En la chambro la maljunulo akceptis nur akvon kaj iom da pano. Je la kvardeka tago li mortis pro malghojo kaj elcherpigho. Avino Kojna restis sola en la mondo. Sed shi stoike eltenis chion.

La edzino de shia filo, kapitano Ivan Peev, reedzinighis al iu richulo el Sofio kaj ne plu deziris vidi sian bopatrinon. La vidvino de Vasil havis infanon, knabineton, al kiu koncentrighis chiuj esperoj de la brava maljuna virino. Vasil-edzino laboris ie kiel instruistino, kaj chiun someron pasigis siajn feriojn en Orhhanie che sia bopatrino.

Avino Kojna venis al Radotina sub la preteksto, ke shi serchas acheti morusfoliaron por nutri silkraupojn, sed efektive kiel funkciulino de la Rugha Helpo, kaj alportis sepcent levojn por la vidvino de Koco. Char shi en tiu momento forestis, la monon ricevis mi kun la tasko transdoni ghin.

Ni longe konversaciis kun la maljuna virino. En Sofio shi havis kontaktojn kun la partiaj rondoj, konis persone preskau chiujn partiajn funkciulojn, vizitis la partian klubejon, la redakcion de gazeto "Novajhoj". Kiam shi diris pri la nekrologo de Koco, ke en la redakcio ghi tre plachis al chiuj, mi demandis shin: "Kaj kiu verkis la nekrologon pri via filo Ivan?", shi klinighis al mi kaj mallaute diris: "d-ro Djukmeghiev". Evidente, avino Kojna jam estighis sperta konspirantino. Kun la sama duonflustrado, kvankam en la chambro estis nur ni du, shi rakontis al mi multon pri la mortigoj de la arestitoj en la kazerno. Sed ankau shi mem ne konis la lokon, kie oni mortigis kaj enterigis ilin. Shiaj filoj estis mortigitaj - Ivan en la Direkcio de la Polico, kaj Vasil - che amasa murdado per bomboj survoje al vilagho Dolna Banja, kie li oficis kiel geodeziisto. "Mi perdis chion plej karan - shi daurigis - nun mi estas tutsola. Sed mi agados por la efektivigo de ia ideoj, por kiuj pereis miaj du filoj, mi kunlaboros kun iliaj kamaradoj. Se la polico min kaptos, ech se oni dispecigus min, oni neniam audus ech vorton de mi. Oni forprenu ankau mian vivon, se ghi estas necesa al la reghimo".

Shi venis ankau duan fojon kaj alportis pliajn tricent levojn. Por ambau sumoj la vidvino de Koco subskribis kvitancon. Poste mi dufoje vizitis avinon Kojna en shia domo en Orhhanie. Ambaufoje mi shin trovis sola. Shia ghojo estis senlima. La unua vizito okazis dum la regado de "Sgovor", shi estis ankorau bonfarta. Plendis al mi, ke shiaj chambroj restas vakaj, char neniu lernejano kuraghas lui chambron en shia domo, ja oni lin kulpigos, ke li simpatis "kontraushtatajn" ideojn. Stefan Ivanov atente observis kiu eniras shian domon kaj kiu eliras el ghi. Duan fojon mi vizitis shin dum la reghimo de la "Popola Bloko". Subdistrikta chefo tiam estis shia bofrato Nikola Todorovski, frato de shia edzo, terura alkoholulo. Li celis forpreni shian domon por la komunumo, oni plilarghigis la straton, preninte parton de shia korto, ordonis al shi chirkaubari la korton per altaj tabuloj. Ghenerale shi plendis pri la embarasoj, kiujn li starigis antau shi kaj kiuj superis la embarasojn, kauzitajn de Stefan Ivanov. Shi estis forlasita kaj chagrenita. Dume, por sin konsoli, shi vizitis kaj monatojn longe restis che sia bofilino, la vidvino de Vasil, kaj che sia nepino. Avino Kojna ne bezonis materialan helpon, char shi ricevis pension de sia edzo. Sed shi petis moralan helpon, petis interesighon kaj rekonon fare de la kamaradoj.

Tiu bravega virino vivis ghis 1940 kaj forpasis post kelkjara paralizo. Mi kredas, ke kiam la sociaj cirkonstancoj che ni shanghighos, trovighos kamaradoj, kiuj rememoros ankau pri shi.

En 1928 ni organizis novan konferencon por ambau partiaj centroj kun delegito de la Centra Komitato de la Laborista Partio Avram Stojanov. Tiun chi konferencon mi partoprenis kiel delegito de mia vilagho. Tiun tagon miaj familianoj pretighis drashi kaj mi devis teni konton pri la grensiteloj. "Unufojon en la jaro vi estas necesa al nl kaj ghuste tiam vi mankas" - kolerighis panjo. Mi tamen ne petis shian permeson kaj forveturis. Char mankis rekta trafiko al vilagho Novachene, mi veturis per autobuso al Orhhanie, kaj de tie per alia buso al Novachene, kie mi pasigis tutan semajnon che k-do Ivan Hhaghijski (Strangha). Ni denove organizis la konferencon sekrete. Tiele ni organizis chiujn niajn konferencojn ghis la fashista pucho de 19-a de majo 1934; ni neniam sukcesis permiliti legalecon en nia subdistrikto. La konferenco pasis tre bone, sed mi ne povis partopreni ghin, char la kamaradoj, kvankam ili alvenis en la domon de Hhaghijski, faris la konferencon en alia domo. Poste oni venigis Avram Stojanov al mi en la domo de Hhaghijski, kie ni interparolis pri multaj problemoj, mi demandis lin pri multaj aferoj, kiuj min interesis. Avram Stojanov havis junan inteligentan fizionomion, sed blankan hararon, kiu donis al li ian specifan aureolon. Lau liaj klarigoj ghi blankighis pro la torturoj en 1925.

En la sama jaro ni fondis ankau junularan societon komence kun ok membroj, sed plue la nombro de la membraro kreskis kaj atingis dum la reghimo de la "Bloko" ghis tridek. Ankau la kunvenoj de la laborista junula societo okazis en mia chambro, mi gvidis ankau ghian aktivadon, kvankam oni elektis apartan estraron - la junuloj estis ankorau nespertaj kaj mankis alia junulo, kiu povus ilin gvidi. Mia tempo estis preskau tute okupita per partia aktivado. La laboro progresis malvigle, ni ne havis kadrojn, la kadroj malaperis en 1925 kaj novajn ni ne povis eduki facile. Precipe che komunumaj elektoj ni ne disponis pri plenaghuloj, kiujn ni povus kandidatigi. Ni chiuj estis junaj, la pli aghaj ne estis partianoj kaj ne kuraghis alighi al la partia grupo. En la pagado de la membrokotizo iuj estis tre malakurataj. Tio kreis al mi chiam grandajn malagrablajhojn kaj konfliktojn. Dum kunvenoj chiam kelkaj membroj forestis. Kiam ni ricevis partian cirkuleron, mi ilin kunvenigis, vochlegis la cirkuleron, klarigis ghian sencon, ni diskutis, faris iun decidon, kiu ofte restis neplenumita. Protokolojn pri la kunsidoj ni ne faris.

En 1928 venis en la mondon mia frato Dimitro. Ni estis kvin infanoj en la familio kaj kune kun miaj gepatroj sume sep personoj.

La elspezoj de la familio plialtighis, dum la enspezoj malaltighis.

Post la morto de avo ankau la du fratinoj de mia patro prenis herede parton de la bieno. Ni jam produktis malpli multe da tritiko, malpli multe da maizo, malpli multe da fojno. Precipe grave malbonighis nia stato en 1929, kiam unu el la bubalinoj mortis kaj ni devis anstatauigi shin per alia. Patro malsanighis kaj elspezis chirkau tri mil levojn por kuracado. Li vendis la arbojn de unu nia negranda arbaro por ok mil levoj kaj la tuta sumo estis elspezita ghis lasta stotinko. Chi-jare li por unua fojo ne povis pagi la shtatan kaj la komunuman impostojn. Oni komencis senti hejme la mizeron. Ni kontentigis nur niajn plej necesajn bezonojn; ne povis acheti ech pecon da tolajho.

En 1929 krom la partia agado, mi disvolvis ankau grandan Esperanto-agadon. Char mia korespondantino Maria van Essen lastatempe komencis respondi al mi neakurate, malfruigante la respondojn tutajn monatojn, mi publikigis mian adreson kaj ricevis sepdek leterojn kun propono korespondi. Mi neniam supozis, ke tiel multaj leteroj supershutos min. La plimulto el ili venis el USSR kaj Germanio; el aliaj landoj mi ricevis nur po unu-du leterojn. Mi elektis kvar korespondantojn el Germanio, kvin el USSR, du el Svedio, du el Francio, unu el Nederlando, unu el Austrio, unu el Usono. Poste aldone mi prenis de Esperanta revuo adresojn el Britlando, Japanio, Chinio k.a. landoj. En 1930 kreighis nova intemacia proleta Esperanto-organizo IPE (Internacio de Proletaj Esperantistoj) kun organo "Internaciisto". Sur la paghoj de "Internaciisto" mi publikigis multajn artikolojn pri la situacio en Bulgario. La revuo estis klasbatala proleta organo. Chion mi publikigis sub pseudonimo "Kamparano X". En Bulgario tiutempe komencis aperi en bulgara lingvo gazeto "Mejhdunaroden Ezik" (Internacia lingvo), en kiu mi verkis du artikolojn. La sama gazeto poste transformighis en "Mejhdunaroden Rabselkor" (Internacia Laborista-Kamparana Korespondanto). En ghi oni publikigis leterojn de eksterlandaj laboristaj esperantistoj kun konvenaj fotoj. Iutempe ghi estighis tiel grandformata kaj kun tiom multe da ilustrajhoj, ke ghi jam rivalis la gazeton "Pogled" (Rigardo). La korespondantoj en eksterlando, al kiuj mi sendis tiun gazeton, miris kiel niaj esperantistoj povas eldoni kaj financi similan gazeton.

La klasbatala proleta gazetaro de tago al tago kreskis kaj de chiu gazeto ni ricevis unu au kelkajn ekzemplerojn, kaj chion ni devis pagi, sed tio estis malfacila afero. Chion mi distribuis kredite, la sumon mi kolektadis poste kaj mi havis multajn zorgojn ankorau pri la financa laboro.

En tiu kaj en sekvaj jaroj mia korespondado kun eksterlando estis tre intensa. En koverto adresata al Germanio, USSR au alia lando mi aldonis pliajn du-tri leterojn, kun peto, ke mia korespondanto ilin transsendu al la koncemaj adresoj, pagante mem la afrankon. Al mi la kamaradoj sendis specialajn internaciajn respondkuponojn, char mi disponis pri ege mizera sumo por subteni similan ampleksan korespondadon. Iufoje oni ech sendis al mi etajn sumojn. Mi amikighis precipe kun studento Eugeno Melnik el USSR, loghanta en granda moskva komuna loghejo por sescent studentoj. Unu el miaj leteroj estis publikigita kiel artikoleto en la soveta revuo "Bezbojhnik" (Ateisto). Interesaj estis la ilustrajhoj en "Ateisto". Melnik sendis al mi "USSR en konstruado", grandformatan luksan revuon kun mirinde belaj ilustrajhoj. La socialisma konstruado min entuziasmigis kaj la du ekzempleroj de la revuo, kiujn mi ricevis, transiris de mano al mano tra la najbaraj vilaghoj. Al mi sendis interesan literaturon ankau doktoro Pencik el Hharkov (Ukrajno).

Mia korespondado, en- kaj eksterlanda, estis grandampleksa kaj de jaro al jaro kreskis. Ghi superis la duonon de la poshtajhoj de la tuta vilagho. La regado de fremda lingvo portis al mi neanstatauigeblan utilon. Ghi vastigis mian mensan horizonton, donis al mi multajn konojn, ligis min kun malproksimaj kaj nekonataj landoj. Chio chi faris al mi grandan ghojon kaj ofte mi pensis kiom malvasthorizonta, kiom regresinta mi restus sen ghi. Dank' al Esperanto mi pli bone studis ankau la bulgaran gramatikon, lernis multajn vortojn el diversaj lingvoj, precipe el la latina.

En 1929 kaj 1930 ni komencis altiri al socia agado ankau la virinojn. Multaj knabinoj alighis al la junulara societo. Mia chambro apenau entenis la kunvenojn de la membroj. Mi igis fari kaj meti longan benkon, multajn seghojn, la cheestantoj sidighis ankau sur la liton, kaj tamen mankis loko por chiuj - multaj devis resti starantaj. Ankau tio tre ghojigis min, char mi vidis la rezultojn de mia agado, kiu helpis por la klasa konsciigho de la plimulto de la vilagha junularo. La junula societo jam disponis pri bonaj kadroj.

<< >>