12

En la sama jaro mi skribis grandan leteron al Georgi Bakalov, en kiu mi koncize priskribis ion el mia vivo, la malfelichon kiu min trafis en la infaneco, mian konsciighon kaj mian deziron ellerni la teorion de la scienca socialismo kaj dedichi miajn fortojn al la batalo por liberigho de la subprematoj, al la lukto por pli bona vivo. Mi petis lin ekspedadi al mi la revuon "Nov Pat" (Nova Vojo), cedante ghin al mi pli malkare, char estis al mi neeble pagi la tutan abonsumon de 100 levoj. Bakalov respondis per mallonga letero, ke mi ricevos la revuon kontrau kvardek levoj, sendis al mi kelkajn libretojn de biblioteko "Nova Vojo" kaj proponis al mi farighi peranto de tiu biblioteko kontrau 20-procenta rabato. Mi provis kolekti abonpagojn, sed tion mi faris nur unufoje. La frato de Georgi mendis "Patrino" de Maksim Gorki kaj kelkajn aliajn, la instruisto V.Dilchev - "Himnoj al la laboro" de A.Gastev. Librojn mendis ankau Asen kaj mi. Kiam alvenis la pakajho, nia ghojo estis tre granda. Chiuj libroj plachis al ni: "Brulshtiparoj de viktimoj" de Rascvetnikov. "Sekalo" de Karalijchev, kelkaj teoriaj verkoj de Plehhanov kaj aliaj, sed aparte fortegan impreson faris al mi "Patrino" de Gorki. Asen kun entuziasmo legis al mi la paroladon de la heroo antau la tribunalo, kaj mi koleris, char mi ja volis legi la libron sen scii pri ghi ion ajn. Poste Bakalov sendadis al mi chiujn siajn eldonajhojn senpage, kaj siajn verkojn - kun autografo. Ofte mia kuzo Marin, lau mia peto, vizitis lin. Kiam pro la Kristnasko Marin revenis al Radotina, li alportis al mi "Himnoj de la laboro" kaj multajn aliajn librojn donace. Pere de Bakalov mi mendis ankau multajn socialismajn broshurojn eldonitajn de aliaj libroeldonejoj. Mi havigis al mi ankau "Historio de la literaturo" en tri volumoj de Kohhan. Mi legis streche por kompensi la perditan tempon.

Mi sciigis al Bakalov pri la kazo kun Bunarghiev, sendante al li la manuskripton, resenditan al mi de Bunarghiev kune kun lia plagiato. En iu el la numeroj de revuo "Nova vojo" Bakalov akre senmaskigis lin pro lia friponajho, akuzante lin, ke en sia plagiato li karikaturis la simplecon kaj la naturecon de la rakonto. Al mi li skribis, ke Bunarghiev estas fiacha fripono.

Krom per Bakalov, socialisman literaturon mi havigis al mi ankau per aliaj manieroj. La fratino de Asen ricevis la revuon "Flamo". Kiam en ghi aperis la poemo de Geo Milev "Septembro", ghi faris al ni grandegan impreson. Ni legis, relegis, ech reskribis ghin. Kiam post la atenco en la Sofia kadedralo "Sveti Kral" la sekvan jaron (1925) la familianoj de Asen kaj Koce neniigis la tutan ilian maldekstran literaturon, kelke da iliaj libroj restis konservitaj che mi.

Ghis tiu chi jaro, malgrau la paralizo kaj la malforta organismo, mi ne havis seriozajn malsanojn. Mi sentis de tempo al tempo fortajn dolorojn en la dekstra flanko de la abdomeno, akompanatajn kelkiam de vomado. Ghi dauris kelkajn horojn kaj poste malaperis. Komence ili aperis post troa trinkado de akvo - mi trinkis multan akvon. Panjo supozis, ke mi havas umbilikan hernion kaj vokis avinon Vuna, la patrino de baj Petko. Shi masaghis per oleo mian abdomenon kaj metis sur ghin poton. Sed la doloroj ne pasis. Dum la masaghado levighis je la dekstra flanko io malmola, krakanta. Tiuj doloroj ne lasis min ghis 1933 kiam venis la apendicito. Tamen chiam kiam ili forpasis, de ili restis neniu spuro.

En 1924 mi eksuferis pro stomaka perturbo, kiu neniumaniere malaperis. Vane doktoro Janakiev el Botevgrad preskribis al mi diversajn kuracilojn, nenio helpis. Cetere li ne esploris min, char mi ne povis veturi al la urbo, kaj li mem ne vizitis la vilaghon. Tiel la perturbo dauris tutan jaron, pasis nur por monato, ree dauris tutajn monatojn kaj estighis kronika. Ghi dauras ankau ghis hodiau kaj la kuracistoj nomis ghin toksa.

En la sama jaro mi eksentis komence malfortajn, poste pli fortajn dolorojn che la dorso. La maldekstra flanko de la dorso stuporis, kaj pinchante la hauton, mi sentis la pinchitan lokon obtuze kaj ne tuj. Aperis evidenta deformajho, kaj en la vintro de 1925 - malnova tubero sub la maldekstra skapolo. Mi ektimis kaj vendis la malnovajn librojn de mia biblioteko kontrau mil levoj por iri kuraci min. Mi supozis, ke la shvelajho estas osto, sed baldau ghi formis absceson, kiun ni traboris, kaj el ghi elfluis iom da puso. Sed la shvelajho restis. Iun matenon, vekighinte, mi sentis mian tutan dorson malseka. Mi rapide demetis la vestajhon. Panjo vidis la dorson kaj time ekkriis. La tuta shvelajho malplenighis kaj formighis kavo ghis la osto mem: malgranda infano povus tute trankvile enshovi sian pugnon en la kavon. Mia chemizo estis tute malpurigita de puso. Panjo transvestis rnin en puran chemizon, metis paperon sur la terura vundo, kaj patro iris venigi la helpkuraciston. Sed li ne bonvolis veni, nur preskribis iun pulvoron por lavo. Neniu el la hejmanoj kuraghis lavpurigi min. Pri tiu laboro okupighis mia onklo Gergo, patro de Todor. Li estis eksigita de laboro kaj tial revenis vilaghen kun sia tuta familio. Oni plenigis du-bushan brandkrucheton per akvo, dissolvis la pulvoron en ghi, onklo Gergo proksimighis al mia dorso, per la busho blovis en la grandan aperturon de la krucheto kaj el la malgranda aperturo, el kiu oni trinkas brandon, shprucis malvarma akvostrio, kiu batis kontrau la vundon. Mi ghemis pro la doloroj kauzitaj de la malvarma akvo. Dum la tago panjo banis min. Dum la banado eniris la chambron Todor, kiu ektimis la vundon kaj ekkriis: "Kio estas tio, Trifon?" Panjo komencis plori, oni metis min sur la liton malantau la forno. Mi surhavis nur chemizon kaj pantalonon. Sed la stomaka perturbo ne lasis min trankvila. Mi povis movighi, tamen mi sentis akran malvarmon. Mi ege soifis, sed oni malpermesis al mi trinki. Mi insistis kaj oni achetis vinon. Mi eltrinkis en unu horo la litron da vino, sed poste vomis ghin. El la vundo fluetis flava akvo. Ni surmetis paperon, tute primitive. Iom post iom, tago post tago, la vundo plenighis, fermighis. Fine restis nur unu malgranda kanaleto, el kiu konstante elfluis iom da puso kaj pli ofte flava fluidajho. Virinoj diris al panjo, ke tio estas skrofolo. Ili donis al shi kuracherbojn, kiujn shi dekoktis por mi, sed neniu helpis. Tiel pasis la tuta jaro 1925. Dum la paskofestoj de 1926 mi havis fortajn dolorojn en la dorso, kiuj kushigis min por kelkaj tagoj en la lito. La kanaleto larghighis kaj el ghi denove komencis flui multe da puso kaj fluidajho. Dum la festoj mi ricevis leteron de Bakalov, tiutempe elmigrinto en Parizo, kaj en mia respondo mi plendis pri mia nova malfelicho. Li tuj skribis al d-ro Aleksandro Bogdanov pri mi, kaj al mi rekomendis viziti lin por esploro. Mi kaj doktoro Bogdanov komencis korespondi. Li vokis min al si, sed mi ne povis viziti lin, char al mi mankis monrimedoj. Per la mono akirita de la venditaj libroj de mia biblioteko mi achetis al mi novajn vestojn, char intertempe la vundo preskau fermighis kaj mi supozis, ke la malsano ne estas serioza. Kaj apenau mi estus vizitinta d-ron Bogdanov, se iu okazo ne estus helpinta min.

Tiutempe oni malkovris iun "miraklofarantan" fonteton en vilagho Dalgoshevci, proksime al urbo Lom. De busho al busho cirkulis nekredebla famo pri kuracitaj lamaj, mutaj, blindaj homoj. Iu junulo de nia vilagho dufoje alportis al mi gazeton "Angelska Traba" (Anghela trumpeto), en kiu priskribis kazojn de resanigho kun portretoj de la resanighintoj; antau tiuj kazoj la medicino restis senhelpa. Al Dalgoshevci ektrenighis plenaj vagonaroj kun malsanuloj. La gazetaro informis, ke alvenadis homoj ech el Vieno.

Chio chi ne impresis min, char mi jam posedis striktan natursciencan mondkoncepton kaj mi sciis, ke mirakloj estas neeblaj. Sed miaj gepatroj rilatis alimaniere al tiu chi afero. Nekredeblaj famoj, miraklaj resanighoj vekis iliajn ekdormintajn esperojn pri mia resanigho. Komence mi repushis iliajn konsilojn viziti la miraklofarantan akvon de Dalgoshevci. Tamen iun tagon venis ekscitite hejmen onklo Dragan, kaj komencis rakonti pri reakirinta la vidpovon blinda maljunulo el vilagho Kraevo, kiu chi-momente trovighas en lia ghardeno. Onklo rerakontis al miaj familianoj la diritajhon de la blindulo kaj ege ilin emociigis. Min, la nekredanton, li prenis en la brakojn kaj alportis al la resanighinta blindulo avo Misho por ke mi persone audu lin. Li ripetis antau mi la rakontitajhon: "Mi iris al la fonteto, malfacile prenis akvon, char chirkaue sin premis amasego de miloj da personoj. Mi vizitis la domon de la malkovrinto de la fonteto. Li krucosignis min kaj survershis mian vizaghon. Poste mi iris al la drinkejo kaj tie tranoktis. Vekighinte matene, mi jam vidis la plafonon de la drinkejo, la homojn, mi distingis iliajn vizaghojn. Pli frue, antau miaj okuloj kushis nebulajho, nenion mi vidis. Mi revenis de tie reakirinte mian vidpovon. Nun mi vidas vin, vian onklon, mi vidas Cekon kaj chiujn chirkau mi".

La rakonto estis vere nekredebla. Onklo Dragan diris severe: "Chu vi vidas, chu vi vidas? Jen, la homo resanighis" Ili du kun avo Ceko komencis konvinki min iri. Avo Ceko estis interesa rakontisto. Li komencis rakonti iun fabelon pri similaj mirakloj. Post li la resanighinta blindulo rakontis ankau pri aliaj mirakloj en Dalgoshevci, iujn el kiuj li mem vidis, kaj aliajn, pri kiuj nur audis. Mi estis ghisoste nekredanto. La blindulo lasis che mi impreson de maniulo. Mi supozis ke lia blindeco rezultis de nervmalsanigho kaj ke nur la sugesto helpis al li iumaniere. Sed sub la insisto de miaj familianoj mi konsentis viziti Dalgoshevci, kondiche ke poste mi vizitos Sofion. Ili konsentis. Estis venditaj du grandaj ladoskatoloj da porka grasajho kontrau mil kvincent levoj kaj la mono estis donita al mi. Chi-jare ni buchis grandan porkon, de kiu ni ricevis kvar ladskatolojn da graso. Ni kolektighis kvin-ses lamuloj kaj malsanuloj de la vilagho kaj per kabrioleto oni veturigis nin ghis fervoja stacio Mezdra. Inter la malsanuloj trovighis iu kun osta tuberkulozo en la manartiko. Li helpis min, kaj mi pagis lian vojaghbileton.

Jam antau ol forveturi mi sentis malfortajn dolorojn en la dorso, kiuj plifortighis dum la vojagho. En la trajno la doloroj estighis netolereblaj. Multe da homoj elvagonighis che la stacidomo proksima al Dalgoshevci kaj chiuj kabrioletoj estis engaghitaj. Ni eniris iun chevalan sharghveturilon, kiu min plene disbatis kaj mi kurbighis pro doloroj en la lumbo. Kontrau grasa pago ni tranoktis sur la che-doma teraseto de nia veturigisto. Chiuj chambroj en la vilagho, ech en la domo de nia dommastro, estis okupitaj. Homoj dormis ankau rekte sur la kamparo.

Sekvan matenon la veturigisto transportis nin al la fonteto, al kiu impetis kelkaj miloj da homoj. Pluen estis maleble proksimighi kaj la veturilo haltis. La fonteto mem estis chirkaubarita de solida ligna barilo. Apude dejhoris kelkaj policanoj kun skurghoj en la mano. Ili kriis al la amaso, kiu alpremighis. Chiu volis ricevi iom da kuraca akvo, sed ghi kolektighis malrapide kaj ne povis kontentigi tuj chiujn. Venis rajdantaj ordonancoj de koloneloj kaj aliaj oficiroj, entranchis sin en la amason kaj forportis plenajn botelojn. La amaso ekscitighis, protestis. Ni konvinkighis, ke se ni atendus nian vicon, ni ne sukcesus ghin atingi ghis la vespero mem. Tiam ni decidis prezenti la komedion kun la rumanoj - mia helpanto min metis sur sian shultron, entranchighis en la amason, kaj la ceteraj — post nin. Mi estis bone vestita kaj probable oni min prenis por iu richa tute paralizita junulo. La amaso cedis kaj donis al ni vojon. En la amaso mi vidis diversajn kriplulojn, lamulojn, kiuj faris al mi teruran impreson; mi ja sciis, ke ankau mi apartenas al ili. Sed la plimulto suferis nerimarkeblajn malsanojn. Ni atingis la barilon kaj haltis. La policanoj svingis la skurghojn, sed nin lasis veni che la barilo. Iu el ili prenis niajn botelojn kaj plenigis ilin. Chiu el ili entenis unu au du decilitrojn da akvo. Ni revenis al la veturilo, kiu nin kondukis al la "sanktulo" — malkovrinto, se mi bone memoras, avo Angel, kiu nin krucosignis, aspergis kaj donis al ni trinki iom da akvo. Ni ekveturis al Lom. Chie en la stratoj de vilagho Dalgoshevci svarmis homoj rapidantaj al la fonteto. Sur-voje pene trenighis almozuloj, vendistoj de limonado, sukerajhoj, fruktoj.

En Lom miaj kunvojaghantoj achetis veturbiletojn al Mezdra, mi - al Sofio. Estis septembro. En Lom jhus estis finighinta la kongreso de la rezervistaj chefserghentoj. Om akompanis la kongresanojn al la stacidomo kun muziko. La vagonaro estis ekskursa, kun malkaraj biletoj kaj troplena. Ni apenau sukcesis eniri. Mi deziris resti ekstere, che la pordo, por observi senghene la lokojn preter kiuj ni veturas, char antaue, el la vagono mi nenion povis vidi. Komence chio pasis bone, mi ghue observis la vastan Danuban Ebenajhon, agrojn kun alte kreskantaj maizoj kaj heliantoj, ne kiel en nia regiono. Tamen en chiu nova stacidomo anstatau malsupreniri, kontraue, supreniris novaj veturantoj. La vagonoj estis plenplenaj kaj ili instalighis ie ajn, alpremighis ankau chirkau mi kaj minacis min frakasi. Mi petis la konduktoron trovi al mi lokon, sed li senhelpe levis la manojn kaj forrapidis tra la vagonoj. Proksime al Mezdra la suno subiris kaj mi eksentis frostotremojn. Onklino Vuna, la edzino de onklo Marin, kiu akompanis min, kondukis al mi iun fervojiston, konatan al la patro de mia kuzo Marin, kiu estis helponta min che la Sofia stacidomo. Mi dankis al li kaj lin petis trovi al mi sidlokon en la vagonoj. Li vidis, ke mi frostotremas, prenis min en la brakojn kaj apenau eniris iun kupeon. La homoj sidis komforte en la varma kupeo kaj neniu volis liberigi por mi lokon. Iu malgrasa sinjoro, kiu parolis ion pri sia artikolo en jhurnalo "Slovo" (Parolo), komencis kvereli kun la fervojisto. Chi tiu koleris, lasis min sur la plankon kaj eliris. Mi ne povis movighi de mia loko, observis la vojaghantojn kiel homo trafinta sovaghan insulon inter kanibaloj. Fine iu hontis kaj levighis de sia sidloko. Kiam la fervojisto post kelkaj minutoj denove eniris vidis la vakan sidlokon, li metis min sur ghin. Mi frostotremis plu kaj komprenis, ke mi havas altan temperaturon. La doloroj che la dorso plifortighis. Sed mi plu observadis tra la fenestro la intermonton de rivero Iskar.

Chirkau la deka horo en la ebenajho ekbrilis maro da lumo. Mi komprenis, ke ni alvenas la chefurbon. La plenega vagonaro akrege fajfis. Hharizanov, la fervojisto, aperis, antau mi kun la vortoj: "Kara mia, ni alvenis" kaj denove malaperis. La trajno alvenis kaj haltis. La veturantoj malsuprenportis siajn pakajhojn, sharghis per ili autojn kaj fiakrojn kaj perdighis sur la stratoj de Sofio.

Hharizanov revenis. Mi petis lin lui fiakron al kvartalo Nadejhda (Espero). Estis multe da veturantoj kaj neniu kochero deziris veturi en la nokto al Nadejhda. La fervojisto revenis malespera.

- Kion fari, junulo? Mankas fiakro por Nadejhda. Chu trovi fiakron por iu hotelo?

Persono en mia stato - en hotelo! Mi maltrankvilighis.

- Pagu kiom ajn oni postulas. Je chiu prezo trovu fiakron al Nadejhda.

Hharizanov iris serchi fiakron kaj longe ne revenis. Mi restis sola en la vagono.

Post kelka tempo li revenis kaj diris:

- Mi trovis fiakriston, li postulas cent levojn. Se vi konsentas, mi vin prenos kaj alportos al la fiakro.

Cent levoj - do cent. Tage ghis Nadejhda oni postulas ordinare tridek-kvardek levojn. Kion mi povus fari nokte sola en la chefurbo? Mi konsentis. Harizanov alportis kaj metis min en la fiakron. Ni alvenis nokte al Nadejhda. La fiakristo postulis de mi ankau trinkmonon. Mi donis al li cent kvin levojn, sed li grimacis malkontente, postulis pli da mono. Onklo Stamen jhus estis ekironta al sia laborloko kaj miris, vidante min sola antau lia domo en tiu nokta horo. Li prenis min el la fiakro kaj min enportis hejmen. En la domo estis neniu, char la familio tiutempe trovighis ankorau en Bankja, kie li posedis vilaon. Li klopodis manghigi min. Mi provis manghi, sed nutris min sen apetito. Mi sentis min malbone. Li lasis min sola en la chambro kaj iris al laboro. La sekvan matenon mi vekighis sed mi povis nek ellitighi, nek turnighi en la lito. La doloroj en la tuta dorso estis netolereblaj che movigho kaj maldekstre aperis terura shvelajho. Mi amare ekridetis. Similis al kamelo irinta serchi kornojn kaj reveninta sen oreloj. Mi iris al Dalgoshevci kuraci la paralizon, sed ne nur ne ekmarshis, ech ne kapablis ellitighi. Post kelka tempo en la chambron venis unu el la luantoj, al kiu mia onklo komisiis kontroli min. Shi helpis min kaj mi kun granda peno levighis. Shi ankau helpis min levighi. Chirkau-tagmeze venis onko kaj ni direktighis al doktoro Bogdanov. La atendejo estis plena de homoj kaj ni longe atendis nian vicon. Fine mi informis per noteto per malsanulo, ke mi trovighas en la atendejo. Li eliris el la kabineto, riprochis min, ke mi ne tuj informis lin, manifestis viglan intereson kaj humanecon, kiuj malkovris en lia persono alte noblan homon. Pri tio mi konvinkighis ankau poste, char mi konservis miajn ligojn kun d-ro Bogdanov ghis hodiau. Li neniam prenis de mi monon por la esploro kaj konsiloj, ech male - multfoje sendis al mi senpage medikamentojn al la vilagho.

Ni eniris la kabineton. Li prenis min en siajn brakojn kaj min metis che la rentgenan aparaton. La pulmoj estis en ordo. Je la maldekstra flanko videblighis la malhela ombro de la granda shvelajho.

D-ro Bogdanov diris, ke mi havas ostan tuberkulozon de la vertebraro kaj ke oni devas operacii min. Li telefonis al la Aleksandra-Hospitalo kaj demandis pri libera lito en la kirurgia fako. Oni respondis negative. Li kontrolis en la Unuaranga Hospitalo. Oni respondis pozitive. Li vokis mian onklon, instrukciis lin - la sekvan tagon precize je la 8-a horo esti en la kuracejo. Li mem venos kaj aranghos mian akcepton.

Dum la nokto la absceso sur la dorso rompighis kaj la puso elfluis per la malnova kanalo. Vekighinte matene mi konstatis, ke ne nur vestoj, sed ech litajhoj kaj tabuloj sub mi estis malsekaj. Sed mi ne konsideris ke en tiu stato mi ne plu bezonas operacion, nek mi konsideris diri tion al la kuracisto, kiam li precize je la 8-a horo alvenis la hospitalon. Oni akceptis min en la kirurgio, kie mi enuis kvar tagojn. La kvaran tagon oni portis min en la operaciejon. Sed konstatinte, ke la absceso senpusighis, oni elhospitaligis min kaj mi revenis denove al kvartalo Nadejhda.

Mi informis d-ron Bogdanov pri la okazintajho. Li venis al mi, donis vastajn instrukciojn pri higieno, nutrado, kuracado kaj recepton por medikamentoj. Rekomendis al mi utiligi laueble maksimume sunradiojn ech vintre tra la fenestro, kaj en la somero de la venonta jaro veturi al la marbordo. Mi revenis vilaghen kaj komencis apliki liajn konsilojn. La sensala manghajho estis neapetita. Oni apartigis al mi porkajhon nur iom salitan. La medikamentojn mi prenis du-tri foje kaj rezignis - la mono finighis. Pli sisteme mi subtenis min per fisholeo.

La sekvan printempon en majo mi ricevis sciigon de d-ro Bogdanov, ke mi devas tuj forveturi al la malsanulejo de Burgas, kie li aranghis mian akcepton kaj lito estis rezervita. Sed miaj familianoj ne donis al mi monon kaj mi ne povis forveturi. Ili observis min, vidis, ke mi tamen movighas kaj plendas pro neniuj doloroj - ili subtaksis mian malsanon.

Depost tiam preskau dudek jarojn mi elmetis min al la sunradioj, en la ghardeno, sed la malsano ne malaperas. Kaj ankau nun, kiam mi skribas jenajn liniojn, ghi detruas mian malfortighintan organismon kaj proksimigas mian morton.

<< >>