26

La spiritaj suferoj venigis ankau fizikan malfortecon. La somero 1941 estis tre malbona, nuba, kaj mi ne povis regule sunumi min. Fojfoje la mateno estis klara, sed ghuste chirkau la 10—11 horo, tempo plej tauga por sunbanoj, aperis densaj nuboj kiuj kashis la sunon. Iujn tagojn mi apenau sukcesis min sunumi, dum kvin au dek minutoj, la chielo kovrighis per nuboj, komencighis vento au pluvo. Mi haste min vestis kaj rapidis al la chambro.

Jam en la autuno mi sentis dolorojn che la dorso, nokte mi ne povis turni min de la desktra flanko al la maldekstra en kusha pozicio, sed devis levighi kaj sidighi en la lito. Tage mi ne povis sidi sen apogi la dorson. Char ankau alifoje mi havis similajn dolorojn, mi atendis, ke ili forpasu per si mem. Tamen la malsano ne nur ne forpasis, sed male - ghi plifortighis. En la vintro la doloroj translokighis al la maldekstra flanko de la lumbo, kaj mi ne nur devis sidi apogite, sed devis proksimigi la seghon al la lito kaj per chiuj fortoj premi la lumbon al la lito. Finfine ankau tio ne helpis. Mi devis konstante kushi. Sed en la fino de la vintro ech kushado ne povis savi min de fizikaj doloroj.

Ankau la vintro 1941-42 estis terura. Negho kaj frosto. La trafikiloj estis neregulaj. Homo en mia situacio ne povis veturi en tia vetero. Mi kushis sen iu ajn medicinista helpo. Mi skribis kelkajn leterojn al d-ro Bogdanov kaj d-ro Valkov. La unua sendis al mi alonalon, la alia rekomendis al mi saridonon. La medikamentoj parte mildigis la dolorojn, sed tag-al-tage mi senfortighis, la temperaturo altighis.

Nur en marto mi sukcesis viziti d-ron Valkov. Li turnadis min, premis la shultrojn, sed la doloroj en la lumbo ne malpliakrighis. D-ro Valkov konkludis, ke la doloroj ne devenas de nova fajrujo de osta tuberkulozo, sed estas neuralgiaj. Li preskribis al mi kalcion, saridonon, pulvorojn kontrau temperatur-altigho. Sed nenio helpis. Kaj la 13-an de aprilo 1942 mi denove iris al Aleksandrov-Hospitalo, che d-ro Ploskov, kiu min akceptis kiel chiam, afable, amike.

Rentgenfotajho de la spino. Nenio speciala. Rentgenfotajho de la pulmoj. Nenio speciala. Esploro de la renoj. Nenio speciala. Chio en ordo.

- Sed, s-ro doktoro, kio kauzas la dolorojn? - mi demandas d-ron Ploskov.

- Pro la deformigho de la spino, kiu grandighis, vi havas devian premon de la vertebroj. El tio aperas la neuralgiaj doloroj, kiujn vi havas. Krom tio ankau la fistulo senfortigas vin kaj komplikas la staton. Sed ne timu, chio pasos.

Mi dubis ke chio pasos, sed chiam la paroloj de d-ro Ploskov trankviligis min, inspiris al mi kuraghon.

Lau lia preskribo oni komencis regule injekti al mi kalcion kaj dekstrozon. En seria apliko: dek tagojn injektado, dek tagojn ripozo. Jam post la unua serio la temperaturo malaltighis. Post la dua serio malaperis la stomaka perturbo kaj la apetito revenis. Post dumonata kushado mia stato videble rebonighis, kio estis konstatebla ankau lau mia vizagho. La doloroj che la lumbo malintensighis. Mi komencis sidi sur la lito. Oni regule faris al mi ankau kvarcajn varmigojn al la dorso. Sed fine de la tria monato la stomaka perturbo reaperis, mi sekvis kelkajn tagojn, malgrau la malpermeso de la kuracistoj, dieton, konsumante nur jahurton, kaj mi denove malsanighis. Mi forlasis la hospitalon la 23-an de junio 1942 kaj pasigis dek tagojn en kvartalo Nadejhda che miaj kuzoj (che la familio de onklo Stamen). Ankau tie chi la stomaka perturbo ne forlasis min, kaj che dieto kun jahurto mi suferis konstipon. Mi movighis, sed tion mi faris pli malfacile ol antaue, kvazau mi portus ian sharghon surdorse. En iuj tagoj la lumbo ege doloris. Denove mi povis legi, apoginte la dorson che la fenestro.

En la malsanulejo mi konatighis persone kun Dochka kaj kun chiuj miaj sofiaj amikoj, kiujn mi konis nur per leteroj. Ili vizitis min amase, kaj la teda hospitala reghimo varmighis dum unu-du horoj. Che mi konstante trovighis Vesa kaj faris al mi diversajn komplezojn; nia longjara amikeco ankorau pliprofundighis. Flustre ni komentis la situacion, kelkiam ech kverelis, char che mi ankorau ne malaperis la lastaj restajhoj de pesimismo.

Mi revenis vilaghen kun la espero, ke sunumado, fresha aero kaj bona manghajho kontribuos por la plena malapero de la doloroj. Sed okazis tute male - post unu monato mi ne povis ellitighi. La 4-an de augusto mia fratino min portis en siaj brakoj en la chambron kaj min metis sur la liton. Krom la doloroj de la lumbo, aperis teruraj doloroj kun tremoj en la piedoj. Chiutage mi glutis kombinitajn pulvorojn. Mi ne povis turnighi en la lito. La stomaka perturbo prenis teruran formon. Denove mi ege malfortighis.

La 15-an de augusto oni transportis min en kusha pozicio al la Botevgrada malsanulejo, kie d-ro Valkov dum dudek kvin tagoj faris al mi dudek kalciajn injektojn. Ili denove ebligis al mi sidi en la lito. Sentinte, ke mi povas veturi, mi tuj direktighis de Botevgrad al Sofio, al d-ro Ploskov, kiun oni avertis pri mia stato. Denove enjektado per kalcio kaj dekstrozo. Sed la doloroj che la lumbo ne chesis.

Pasis monatoj. Al miaj amikoj tedis viziti min. Jen, la autuno finighis, venis ankau la unuaj tagoj de la vintro, kaj mi ankorau kushis en la malsanulejo. La doloroj ne malaperis — jen iom mildighas, jen denove akrighas au che la desktra, au che la maldekstra flankoj. La temperaturo estis normala. Nur la pulso estis inter 100 kaj 120. Mi konstante prenis kombinitajn pulvorojn. Por forigi la enuon kaj la malgajon, kiuj min premis, mi komencis relabori la manuskripton de mia lasta libro. "Amo kaj geedzigho", kiun mi verkis dum mia unumonata kushado en la vilagho. Mi skribis ghin duonkushante sur la maldekstra flanko kaj apogante min sur la kubuto, char ghi estis la sola sendolora pozicio.

Chiutage post la kuracista vizitado je la 10-a horo 30 minutoj kaj post la injektado, mi metis la manuskripton sur la liton, plene kurbighis kaj komencis skribi. Mi skribis ankau en la Sankta Vespero. Por tiu vespero oni organizis en la malsanulejo kristarbon kun bagatelaj donacoj por la malsanuloj kaj pli grandaj por la oficistoj. Kolektighis la tuta personaro - kuracistoj, flegistinoj, sanitaraj laboristoj kaj malsanuloj, kapablaj stari. Mi estis sola en la dulita chambro. Oni forgesis pri mi. Mi fartis malbone, estis maltrankvila. Mi kontrolis la pulson— 120 batoj. Mi kushighis, sed dum la nokto mi eksentis en la brusto. ion similan al astmo. Ne povis regule spiri. Venigis la dejhorantan flegistinon, kiu donis al mi kofeinon kaj mi povis endormighi. Sed post tri-kvarhora dormo mi vekighis kaj maldormis ghis la mateno. Mi fartis malbone. Matene mia temperaturo altighis kaj mi ne havis apetiton. Eltrinkis la teon, sed post nelonge ghin vomis. Komencighis terura tusado. Subite malfermighis la dorsa fistulo, cikatrighinta antau kelkaj monatoj. Ekfuriozis ankau la fistulo che la abdomeno. Aperis terura stomaka perturbo. La temperaturo atingis 39.7 gradojn. En tia stato mi renkontis Kristnaskon.

Kvar tagojn kaj kvar noktojn mi senchese vomis, la ostaro kraketis pro strecho. Nenion mi povis meti en la bushon krom akvo kaj teo, sed mi ilin tuj vomis.Oni bandaghis min dufoje dum la tagnokto.

Kio okazis al mi? Au mi malvarmumis, au mi malsanighis de gripo. Sed chiuj malsanoj prenis che mi specifan formon.

Post semajno chio pasis escepte de temperaturo kaj tusado. Ankau la apetito ne revenis. Mi ricevis chiutage 300 gramojn da tritika pano, sed mi disdonis ghin al la aliaj. Vane mi uzis tri diversajn medikamentojn kontrau la tusado. Ghi, kvankam ne en la antaua akuta formo, dauris plu. La temperaturo konstante faris grandajn saltojn. En mia menso enradikighis la supozo pri tuberkulozo. En marto oni faris novan rentgenan fotajhon de la pulmoj. Mankis io ajn malbona. Mi iom trankvilighis. Mi forlasis la malsanulejon la kvinan de aprilo 1943, kiam oni preparis ghin por evakuado. Revenis vilaghen kun la tusado.

Denove la supozo pri la flava gastino aperis en mia menso. La rentgeno malkovris nenion.Mi sendis al Vesa krachajhojn por esplorado en la malsanulejo. D-ro Ploskov ordonis al mi chesigi la sunumadon, kushi dum la pli granda parto de la tago, trinki salitan akvon ktp. La esplorado denove donis negativan rezulton - baciloj mankis. Mi retrankvilighis anime. Sed la tusado ne chesis, ech iufoje farighis tutsimple terura. Vane mi provis diversajn medikamentojn kontrau tusado - nenio helpis. La doloroj de la lumbo malintensighis kaj mi komencis movighi tra la korto, ech dufoje, kvankam tre malfacile, mi eliris en la vilagho.

En junio ekdoloris la dekstra kruro en la sida parto. Komence la doloroj ne estis seriozaj kaj de tempo al tempo pasis. Sed poste la kruro shvelis, la doloroj plifortighis, ne plu pasis ech por momento kaj malhelpis al mi movighi. Nur penege mi sukcesis iri ghis la kortpordo. Meze de junio mi denove veturis al rentgena kontrolo che d-ro Valkov en Botevgrad. La pulmoj — en ideala stato, chio normala. Oni trovis nur komencan emfizemon, kiu kauzis la sufokighon. Pri la kruro oni nenion povis diri, necesa estis rentgena fotajho. Denove medikamentoj kontrau tuso, fluida kalcio k.a.

Samtempe la abdomena fistulo post naujara ekzistado produktis novan absceson kaj novan kanalon. Mi informis pri tio d-ron Ploskov kaj li respondis, ke estas nenio danghera.

Post tri-kvar semajnoj d-ro Valkov ree vizitis kaj esploris min hejme. Mi estis tre malgrasa. La esplorado montris nenion maltrankviligan. Malbona estis mia tusado kaj doloris min la kruro. Krome, denove mi havis teruran stomakperturbon, kontrau kiu la antauaj medikamentoj ne efikis. Estis denove necesa kalcia terapio. Ni interkonsentis kun d-ro Valkov, ke mi iros al la malsanulejo de Botevgrad che lia kolego Lazarov, kie mi restos chirkau dudek tagojn por dieto kaj kalciaj injektoj.

La 15-an da augusto mi vizitis d-ron Lazarov. Sed li ne similis al Valkov kaj Bogdanov, li estis fiera persono, erarinta che la elekto de sia profesio. Li ne deziris akcepti min, simple ne volis auskulti min. Mi kulpigis lin pri burokratismo, pedanteco, manko de humaneco. Orientighinte kun kia persono li kunpushighis, li mildighis kaj konsentis akcepti min. Sed en la malsanulejo regis terura mizero. Mankis bandaghmaterialoj, mankis jahurto, sed mi pro la stomaka perturbo devis konsumi nur jahurton. Mi apenau toleris ok tagojn, estis mortonta pro malsato, kaj forkuris hejmen.

En nia vilagho mi renkontis la bopatron de nia progimnazia direktoro, d-ron Viktor Nikolov. Ni interkonsentis, ke li faros al mi injektojn. Mi petis lin preni de mi modestan honorarion, char pro la longa kuracado miaj monrimedoj estas ege limigitaj. Li ofendighis, diris, ke monon de mi ne prenus. Donis al mi recepton por kalcio "Sandoz", la plej bonkvalita, kaj per miaj lastaj ducent levoj mi achetis kvin ampolojn "Sandoz".

Sed pasis tago, pasis du, tri, tamen d-ro Nikolov ne venis. Mi sendis al li familianon peti lin pri vizito al mi, sed li au mankis, au estis okupita. Mi neniam havis tian kazon. Al mia kuzo Koljo mi diris, ke li malhoneste min trompis, ke li igis min elspezi la lastan monon por multekostaj injektoj kaj poste ne venis apliki ilin. Li venis sabate je la 15-a horo por diri al mi, ke la sekvan tagon je la 16- a horo li forveturos. Volis fari al mi chiujn kvin injektojn sabate! Mi ricevos shokon pro la kalcio, sekve de kiu la tusado kaj la pertubo estos likviditaj. Mi ne kuraghis, tamen konsentis nur pri du injektoj sur brakoj. Chiu ampolo entenis dudek kubojn da fluidajho. Mia tuta korpo ekflamis!

D-ro Nikolov forveturis, kaj la tri injektoj restis nemetitaj. Mia stato senchese malbonighis. Mi ne plu povis iri ech ghis la korta pordo, apenau povis malsuprentrenighi sur la shtuparo kaj tutan tagon pasigis sidante antau la domo, sur la sama loko. Mi hezitis chu reiri al la malsanulejo au resti hejme. Mi senchese korespondis kun Vesa, kiu informis min, ke d-ro Ploskov estas mobilizita kaj ke en la Unuaranga Hospitalo restis nur d-ro Vasilev, kiu apenau sukcesas plenumi la grandegan laboron. Shi konsilis al mi reiri al la hospitalo. Premate de fizikaj doloroj, esperante ke almenau parte mia sanstato plibonighos, mi komencis prepari min por nova veturo al Sofio. Unue mi devis certigi min finance. Mi vendis librojn el mia biblioteko por du mil levoj.

La 27-an de septembro 1943 mi denove aperis en la malsanulejo, instalita en la Sofia lernejo "Graf Ignatiev". Anstatauanto de mia amiko estis d-ro Dimitrov, la sama, kiu en 1934 min esploris en Botevgrad. Ni ne rekonis unu ia alian. Komence li renkontis min kiel d-ro Lazarov — li ne deziris ech akcepti min. Sed poste ni rekonis unu la alian kaj mi shanghis mian opinion pri li. Konatighinte funde kun mia malsano kaj ghia multjara evoluo, li venis al la ideo pri nova operacio por izoli la malsanan inteston, por ke nutrajho ne pasu tra ghi, lasi ghin ripozi. Eble en tiu situacio la fistulo per si mem malaperos. Kaj se tio ne okazos, oni povus per nova operacio, post duonjaro au ech post jaro forigi la fokuson mem de la inflamo. Tiamaniere mi povus savighi de tiu fistulo, kiu malsanigis mian tutan organismon. La operacio ne estas riskoplena, se ghi estus tia, li ne proponus ghin al mi. Sed ech se ghi estus riskoplena, mi akceptus ghin, char mi tenis min ech je pajlero, same kiel dronanto. Lastatempe la sekreciado de la fistulo farighis tre intensa, la doloroj — same, la temperaturo estis konstante alta kaj nenio alia povus helpi al mi, krom nova operacio.

Mi konsentis kaj d-ro Dimitrov komencis serioze okupighi pri mi. Unue oni esploris per rentgeno la staton de miaj pulmoj kaj de la kruro. La fotajho de la pulmoj estis malsukcesa kaj oni esploris kvinfoje la krachajhojn, sed bacilojn oni ne trovis. Ankau la osto de la kruro estis sana. Poste mi glutis kontraste koloritan kachon kaj oni fotis la abdomenon, sed mi supozas, ke de ghi d-ro Dimitrov ne povis ekscii tion, kion li bezonis. Finfine venis la momento por la operacio mem.

Ghi evidentighis tre peza kaj danghera kaj dauris 2 horojn kaj 15 minutojn. Oni denove komencis per loka anestezo, kaj poste, kiam komencighis la manipulado de la kunkreskajhoj, oni faris gheneralan anestezon. Ankau tiun chi operacion mi eltenis peze, multe pli peze ol la antauaj. Kvar tagojn mi senchese vomis, kaj mian vivon oni subtenis per dormigaj injektoj kaj dekstrozo en la vejnojn. Poste, lau la esprimo de iu kuracisto, mi "transpasis Rubikonon". Mi komprenis, ke mi vivos kaj komencis akcepti iom da nutrajho. Sed en la malsanulejo mankis konvena nutrajho, kaj ankau ekstere estis neeble trovi. Mi petis freshan lakton sed apenau post du semajnoj mi havigis al mi kontrabande ofican noton pri fresha lakto. Tiam mi ne plu emis manghi lakton, sed ion kuiritan. En la malsanulejo oni nutris nin per brasiko, fazeolo kaj aliaj senviandaj manghajhoj, char ghuste tiam komencighis senvianda semajno. Mi ege malsatis.

La trian tagon post la operacio shvelis miaj kruroj. La shvelajhoj, precipe tiu de la maldekstra kruro, estis akompanataj de teruraj doloroj. Denove esplorado de la urino, de la sango ktp. La renoj estis sanaj, la urino - normala, ankau la koro - sana. Venadis ankau kuracistoj el la fako pri internaj malsanoj, sed oni ne sukcesis malkovri la kauzon de la shvelajhoj. La kuracistoj de la kirurgia fako opiniis, ke la shveloj estas sekvo de malsatado. Malaperis la shvelo de la dekstra kruro,escepte de tiu de la sida parto, kun kiu oni min akceptis en la malsanulejon. Sed la shvelo de la maldekstra kruro restis. La tagoj pasis, sed la shveloj ne malaperis. Komencighis la bombardoj de Sofio. La unua okazis jam la duan tagon post mia operacio. La lernejo skuighis de la eksplodoj. La elektra reto ne funkciis regule, kaj vepere oni kontrolis la temperaturon lumigante per poshaj elektrolampetoj. Ni vespermanghis en mallumo. La shveloj de miaj kruroj ne malaperis kaj oni donis al mi neniujn medikamentojn, oni nur bandaghis min. Plua restado en la malsanulejo prezentis ne nur malsatan reghimon, sed ankau riskon, ke post iu pli intensa bombardado kaj difekto de la transporto mi ne povus reiri hejmen.Mi decidis forlasi la malsanulejon, kion mi faris la 27- an de decembro, ghuste post tri monata kushado kaj ghuste du semajnojn antau la terura bombardado de Sofio la 10-an de januaro 1944, kiu rompis la fenestrovitrojn kaj la plafonon de la nova ejo de la hospitalo en la lernejo.

Post mia reveno hejmen, mia sanstato denove malbonighis. Tie chi mankas kuracisto por fari al mi kalciajn injektojn, kiuj almenau parte povus plibonigi mian staton.

Ankau nun, kiam mi finskribas jenajn liniojn, mi kushas en la lito tute senmova, servata de mia maljuna patrino, kiun mi faris flegistino. Ambau fistuloj - dorsa kaj abdomena - terure sekrecias. Mi ne povas trovi materialon por ilin bandaghi. La du kruroj restas shvelaj, la dekstra - che la sidoparto, la maldekstra - che la femuro kaj la genuo, ambau kun teruraj doloroj, kiuj ne permesas al mi turnighi, movighi. La kuracisto de la centra komunumo, mia persona amiko, ofte vizitas min, sed per nenio povas min helpi. Skuegas min terura tusado, ne permesanta al mi iom kushi trankvile, ripozi. Mi supozas, ke mi malsanighis de tuberkulozo, sed la nova esplorado de la krachajhoj en la sanatorio por ftizuloj en Iskrec denove pruvis, ke mankas baciloj. Renovighis ankau la neuralgiaj doloroj che la lumbo. Chiutage mia temperaturo atingas 39 gradojn, akompanate de febro kaj malfortigho, kaj mi konstante prenas pulvorojn.

Mia vivo estingighas, sed tre malrapide, tre suferige. Mia tiel malforta kaj disbatita organismo obstine luktas kontrau la morto. Vere mirinde, de kie ghi prenis fortojn por rezisti kontrau tiom multe da fizikaj suferoj. Eble grandparte tio shuldighas al la spirito. Mi ghisvivis kvardekjaran aghon, kio estas ech tro multe por nia shtorma epoko. Mi opinias, ke tiu vivo estis fruktodona kaj lasos spuron post mi. Ghi estas ekzemplo, ke "el nenio povas estighi io" ech sub plej mabonaj kondichoj, nur se oni havas deziron kaj volon fari ion el si.

La vivo iom post iom estingighas che mi. Kiom longe dauros mia agonio - ne sciate. Mi akceptos la finon trankvile, firme, same kiel mi akceptis chiujn malfelichajhojn kaj maloportunajhojn en la vivo. La ununura deziro, kiu ankorau min tenas blinde al la vivo, estas la deziro ghisvivi kaj ghisatendi la realigon de la granda idealo, por kiu milionoj da homoj oferis sian vivon. Sed tio prezentas egoismon de malsanulo, kiu mortas sur sia lito, kaj ne sur la batalkampo, en la malliberejo au sur la eshafodo. Chiuj chi bonegaj homoj batalis, esperante ghisvivi la realigon de tiu idealo, sed ilia vivo eniris la piramidon de homaj vivoj ghis oni sukcesos realigi la idealon. Char, kiel estis ghis nun, chiu guto da homa libereco estis akirita per riveroj da homa sango.

En tiu batalo mi perdis kaj plu perdas multajn el miaj plej bonaj amikoj kaj kamaradoj, kiujn mi ne povas forgesi. Sed la ekzekutisto ne sukcesos ekstermi chiujn. Multaj el ili restos vivaj kaj zorgos pri la eldono de tiuj notoj, kiam mi ne plu ekzistos.

Mia lasta testamento, mia peto al ili estas: pardoni al mi la malkuraghon, kiun mi manifestis en la unua momento de la invado en Sovet-Union, prizorgi la sorton de la restontaj vivaj membroj de mia familio.

<< >>