2

Oni ne batis kaj ne insultis min, avinjo dorlotis min. Sed per tio finighis chio. Nenia speciala zorgado por malsana infano. Mi manghis la saman nutrajhon, kiun manghis la plenkreskuloj. Mi fastis kun ili dum la kristnaskaj kaj paskaj fastotagoj, dum la fastotagoj de Sankta Dipatrino, iufoje ankau dum la fastotagoj de Sankta Petro, kaj regule chiun merkredon kaj vendredon. Al neniu el la plenkreskuloj venis en la kapon la penso liberigi min almenau de fastado.Oni portis min al la preghejo, komuniis min. Fastis ankau la ceteraj infanoj, sed ili estis sanaj, povis eliri eksteren en pura aero, dum mi pasigis la tutan vintron en la chambro, kaj havis nek manghajhojn, nek aeron, kiujn mi bezonis.

La chambro prezentis veran kavon. Ghi estis largha tri metrojn kaj longa kvin au ses metrojn, kun vestiblo, kie trovighis lito. Sur la lito dormis mi kaj la gepatroj. Sur alia lito che la unusola fenestro, najlita al la muro kaj neniam malfermata, staris la malgranda kushejo de miaj geavoj. Ili ambau tabakfumadis. La forno estis malnova, kaduka kaj ankau ghi fumis. La chambro estis konstante fumplena. Planko kaj muroj estis shmiritaj per argilo. Dum balaado levighis nuboj da polvo. Kiam oni malfermis la pordon la polvo eniris "en la domon" (la chambron, en kiu mi loghis somere) kaj eliris tra la kamentubo.

Sub komuna tegmento kun la domo, apud la chambro, trovighis la stalo. Inter la chambro kaj la stalo staris muro plektita el lignostangoj kaj stukita per argilo. Komence en la stalon ni loghigis brutojn, sed poste ankau la porkon, kiun ni grasigis chiujare por la Kristnaskotagoj. La porko trafosis la tutan stalon kaj komencis detrui la muron. Iun matenon la porka muzelo enrigardis la chambron. Mia avo eniris la stalon kaj batis la porkon per stango. Oni premis ghin teren kaj metis al ghia muzelo bushumon el drato por ke ghi ne povu fosadi. Poste avo rekonstruis kaj shmiris per argila stukajho la detruitan muron.

En tiu chi kabanacho, preskau senigita de lumo kaj aero, trapasis mia vivo ghis 1923. Tie chi baciloj de osta tuberkulozo infektis miajn subevoluintajn ostojn. Se inter miaj hejmanoj trovighus iu pli inteligenta kaj klera persono por prizorgi min, oni povus shpari al mi pluajn fizikajn suferojn kaj malsanojn, kiuj ne malfruis ataki min kaj min sufokas hodiau dum mi skribas chi tiujn liniojn kaj baldau tranchos la fadenon de mia vivo.

Nia domo estis unuetagha. Sub ghi trovighis kelo, kie ni konservis brasikojn, peklitajn legomojn, terpomojn, pomojn por la vintra sezono. La kelo estis elfosita en la tero kaj estis plena de musoj, kiuj manghis la pomojn. El la muroj de la kelenirejo kreskis prunarboj; per sia verda foliaro ili mirigis chiujn vizitantojn de nia domo. La ceteraj mastrumkonstruajhoj estis jenaj: fojnejo, remizo, en kies chambro trovighis kaldronego por distilado de brando, kaj sub la remiza tegmento estis dense metitaj la charo, duetagha konstruajho kun stalo por la brutaro kaj du chambroj por la vestokestoj. En unu el la chambroj ni kun la gepatroj dormis somere. La korto estis malvasta, apenau la charo povis manovri en ghi. La kokinoj disjhetadis la sterkon tra la tuta korto kaj en ghi svarmis puloj. En la ghardeneto malantau la domo mankis herbo, staris nur kelkaj fruktarboj. Sub la remizo kaj tra la korto pasis mueleja kanalo, kovrita per grandaj shtonplatoj.

En tiu chi domo komence ni loghis kvinope: la geavoj, la gepatroj kaj mi. Kontraste de la avino, mia avo estis altkreska, preskau atleto kun larghaj shultroj, vila fortika brusto, pendantaj brovoj, elsub kiuj rigardis brilantaj okulqj. Tiuj okuloj estis neniige kruelaj kiam li koleris. Neniu povis elteni lian rigardon. Ech kiel sesdek-sepdekjarulo li estis konservinta siajn fortojn, vera Krali Marko, rektstatura kiel kandelo kaj ne kurbighinta ghis sia morto. Chio, kion li faris — pordego, seghoj, lignaj fojnoforkoj k.a., ne povis esti facile levata de aliaj personoj. Li multe laboris kaj multe manghis. Havis sian propran grandan kuleregeon kaj che la tablo sherce diris:

- Donu al mi la kulereton!

Lau sia karaktero li estis maldelikata, sovagha; malofte mi audis de li karesajn vortojn. Sed kiam li maljunighis, lia karaktero abrupte shanghighis, mildighis. Mi memoras okazon, kiam la vilagha rivero shvelis kaj detruis la vojon. Tio okazis preskau chiun someron. Kiam la akvo malshvelis, sed ankorau rulis shtonojn, li altrenis iun dikan trabon kaj trempis unu el ghiaj finoj en la akvon.Li jhetis al la subakvigita fino etajn branchojn. Poste refaldis la pantalon-tubojn kaj la manikojn de siaj grandegaj vilaj kruroj kaj brakoj, prenis grandan levilon kaj eniris la riveron. El la korto lin observis panjo kaj avinjo, kiuj tremis pro timo, sed ne kuraghis voki lin. Avo translokis per la levilo shtonojn, rulis ilin che la subfosita riverbordo, surmetis malgrandajn shtonojn kaj sablon kaj tiel faris ebla la trapason de la charo en la korton.

Mia patrino estis laustature iom pli alta ol la meza, brun-hauta, kun nigraj grandaj okuloj kaj nigra hararo, kiu ne grizighis ghis sia sesdeka jaro mem, malgrau chiuj obstakloj kaj suferoj per kiuj la vivo shin sharghis. Jam tiam shi ne vizitis rondodancojn kaj amuzojn kaj ofte ploris. Mi konjektis ke shi ploris pro mia stato. Pli malfrue shia vizagho estighis vizagho de martirino, shiaj okuloj elvershintaj multajn larmojn enprofundighis en la orbitoj kaj konstante larmis, shi frue maljunighis, kadukighis kaj iris kiel ombro.

Pri mia patro el tiu tempo mi konservis palajn rememorojn. Somere li chiam forestis de la vilagho. Li laboris en la fabriko en Elisejna, faris brikojn au falchis fojnon. Kutime li revenis en malfrua autuno. Li estis malaltstatura kiel avinjo, blondulo, apenau rimarkeble li lamis per unu piedo, rompita antau kelkaj jaroj. Li ne estis kruda kiel mia avo, sed tamen heredis ion de lia obstineco. Al eksteruloj li ofte permesis trompi kaj profiti lin - ne havis kuraghon kaj volforton por kontraustari al ili, sed hejme li estis obstina kaj kruda, kiam li sin adresis al la hejmanoj. Kune kun avo li estis pretiginta materialojn por nova domo, prunteprenis monon de la banko, sed ekkverelis pri la loko de la konstruota domo - mia patro proponis la randon de la ghardeno, kaj avo - fine de la korto, apud la akvomuelejo. Tiel la domo restis nekonstruita. La materialojn forportis aliaj personoj, parto de la lignomaterialo forputris, kaj la monon oni donis al mia onklo el najbara vilagho por acheti al si lokon kaj konstrui domon. Pro malakordoj inter avo kaj patro la mastrumkonstruajhoj restis senplane disjhetitaj. La korto estis malvasta kaj netauga por drashejo, tial chiujare ni drashis apud la shafejo, kiu distancis du kilometrojn sub la vilagho, kie iam dum la turka jugo loghis mia avo. Tie ni havis kabanon kaj pajlejon.

Por la drashado ni translokighis por unu-du semajnoj al la shafejo. Tiuj tagoj estis la plej belaj en mia vivo. La charon ni sharghis per litkovriloj, hejmobjektoj, nutrajho kaj transloghighis al la kamparo. Venis ankau deko da najbaroj, kiuj helpis al ni che la drashado. Ili vespere reiris al la vilagho kaj matene denove venis al ni. Ni noktis che la shafejo. Che ni restis por nokti ankau montano Bogdan, kiu chiujare dum la rikolta tempo alvenis kun du fortikaj chevaloj por drashi al ni. Li ligis la piedojn de la chevaloj kaj kushighis sur la herbejo. Ankau ni sternis la litajhon sur la drashejo kaj kushighis en plena aero, sub la dormiga chirpado de la griloj. La tagan varmegon anstatauis nokta fresheco, sur la klara chielo ekbrilis milionoj da steloj, kiujn mi longe rigardis ghis mi endormighis. Estis tiel bele, tiel agrable dormi somere sub la libera chielo en la kamparo. La familianoj lacaj pro laboro, rapide endormighis, kaj mi longe kushis maldorma, fiksante la rigardon al la stelricha chielo kaj auskultis la noktajn sonojn. Fojfoje en sia dormo Bogdan kriis "tpru!" al iu proksimighinta chevalo. Frumatene, alportis akvon el la puto kaj aspergis la drashejon. Poste Bogdan grimpis sur iun garbaron kaj komencis jheti garbojn sur la drashejon, kaj la familianoj kun la frue alvenintaj najbaroj komencis ilin malligi kaj ordigi chirkau la fosto en la drashejmezo. Avinjo ekbruligis fajron en la kabano kaj komencis prepari manghajhon, kaj mi kushis ghis la suno forte varmigis kaj ellitigis min. Poste oni kondukis la chevalojn en la drashejon kaj la drashado komencighis. Chirkau la kabano kreskis multe da fruktarboj kun fruktoj: juglandarbo, alta cherizujo, jhetanta densan ombron - tie oni kashis nin de la taga varmego. Dum la tago iuj el miaj kamaradetoj venis kiel pashtistoj al la herbejo kaj ni ludis la tutan tagon. Tagmeze Bogdan kundukis la chevalojn al trinkejo che la loko Babina, kaj revene alportis argilpoton kun vivaj fishoj naghantaj en akvo. Li donacis ilin al mi kaj mi ne povis satighi ghurigardante ilin. Kun Bogdan ni estis grandaj amikoj. Li kondutis al mi atente, kompate, kiel al malgranda malfelichulo, kaj mi atribuis tiun atenton al aliaj kvalitoj de mia persono. Li metis min sur la chevalon kaj tenis min, char mia lumbo ne estis stabila, kaj se li ne tenus min, mi tuj falus teren. La chevalo tamen skuis min kaj mi kriis, ke li reprenu min de sur la selo.

Chirkau tagmezo la drashado finighis. Malbona estis tio, ke ni ne posedis grenmashinon kaj ventumis la grenon per shoveliloj. Avo ligis chifoneton sur iun stangon, fiksis tiun chi lastan al la fosto en la centro de la drashejo. Ghi servis kiel ventomontrilo. Poste al la flanko de la ventblovado, li komencis jheti per ligna shovelilo el la granda gren-amaso che la fosto. Avino Pena Krestjuvica kun kapo kovrita de kapucho, forbalais la grandpecan pajlon, kiu falis apud la greno. La vento ofte shanghis la direkton, avo jhetis la grenon al diversaj flankoj sur la drashejo, kaj, kiam la vento tute chesis kaj oni sentis neniun blovon li sidighis kaj ripozis.

En tiu agho, kaj ech pli malfrue, mi chiam akompanis avon kiam li veturis ien ajn per la veturilo. Kiam li ne deziris kunpreni min, mi ploris, petolachis kaj li cedis. Ech kiam la familianoj iris transporti fojnon, mi konstante sidis sur la veturilo. Che la reveno, kiam la veturilo estis plene sharghita, oni metis min sur la pinton de la fojnamaso, kie mi sidis kiel cikonio. Unu fojon la fojnamaso klinighis flanken kaj minacis renversi kune kun la veturilo ankau min. Miaj hejmanoj timegis ghis ni atingis la unuajn vilaghajn domojn. Avo petis de iu domo shtupareton, supreniris la veturilon kaj mallevis min. Hejmen oni alportis min surbrake, minacante, ke alian fojon oni kondukos min nenien. Sed poste oni forgesis la minacajn vortojn.

Kiam mi restis en la vilagho, tutan tagon mi vagadis en ludoj kaj revenis hejmen en malfrua vespero. Hejme la dombestoj kutimighis al mi, sed kiam mi vizitis fremdan domon, chiuj dombestoj, ech la kokinoj, fughis kaj timis min. Plej timemaj estis la shafoj kaj la brutoj. Kiam vespere la chevaloj revenis de pashtejo kaj mi movighis sur la stratoj, ili tiel timis kaj kuregis, ke fajreroj aperis sub la hufoj. La hundoj bojis kontrau min, sed neniam iu hundo kuraghis proksimighi kaj mordi min.

Ankau la vilaghanoj kutimighis al mi. Sed kiam trapasis personoj el alia vilagho dum festotagoj au en labortagoj, ili longe rigardis min, la virinoj krucosignis kaj ekkriis: "Dio gardu!" kaj el inter la viroj iu proksimighis kaj donis al mi kelkajn monerojn. Dum mi estis malgranda tio ege deprimis min, sed kiam mi kreskis granda, ghi simple frakasis min. Mi ne kuraghis movighi, vidante homojn el alia vilagho chirkau mi. La monon mi prenis ne volonte. Mi shatis preni monon nur kiam ghin donis gastoj kaj parencoj.

Kiam mi aghis kvin jarojn nia familio pligrandighis pef ankorau unu membro - mia eta fratinjo Velka. Shi vekis la esperojn de chiuj familianoj, pleje che panjo, kiu prizorgis la novenaskitan infanon kaj chesis plori. Antaue panjo havis chiam zorgojn pri mi, kaj nun kredis, ke jam ekzistas persono, al kies manoj shi lasos min, kiam shi maljunighos kaj mortos. La infanino kreskis sub la zorgoj de la tuta familio. Shi havis brunan hauton, nigrajn okulojn kaj hararon kiel che mia patrino, estis tre petolema. Kiam shi koleris kaj komencis plori, se iu ne trankviligis shin, shi mem neniam chesis plori. Iufoje panjo koleris kaj lasis shin plori. Shi tiel longe ploris, ke shia vocho raukighis kaj poste tutan semajnon ne kapablis prononci ech unu vorton. Kiam shi aghis du-tri jarojn, shi konstante sekvis min. Ni ludis kune.

<< >>