14

En 1926 okazis en mia vivo evento, kiu animskuis min: la unuan fojon mi ekkonis la fajrajn tremojn de la amo. La rompita brancho fruktis kaj la frukto maturighis. Jam tempis, ke ghi teren falu. Sed mi ne falis teren. Kiel mi transvivis la moralan krizon, tiel same mi transvivis la amon, kiu transformighis por mi en gravan suferon. Mi denove suferis sekrete, solece, sen malkovri mian suferon al iu ajn, sen malkovri min ech antau tiu, kiu kauzis al mi la novan suferon. Mi decidis, ke tiel agi estas preferinde, ke nur tie trovighas la eliro. Mi hardis mian volon en la suferado, trinkante senfine la amaran glason. Kaj neniu, neniu povis rimarki la tempeston, kiu furiozis en mi. Ekstere chio estis trankvila.

Shi estis junulino el najbara vilagho Litakovo, tiutempe aghis deknau jarojn, malaltstatura, sed svelta, kun grandaj malhelverdaj mirinde belaj okuloj, kun nigra hararo, bela busho kaj delikata vizagho. Shiaj vestoj estis modaj, kushis bone sur shia korpo, estis kudritaj de shi mem, char shi estis kudristino.

Shi faris escepton inter la ceteraj vilaghaj fraulinoj per sia inteligenteco. Shi parolis libere, temperamente, rapide, kun rigardo fiksita al la kunparolanto. Shi povis paroli tutajn horojn sen tedi la kunparolanton, teni lin en strecha intereso, gajni lian simpation. Chio chi mankis che la aliaj knabinoj, kiujn mi konis ghis tiam. Ghis tiu momento neniu knabino turnis al mi atenton. Kio koncernas min, mi ech ne supozis, ke mi ekamos virinon en mia vivo. Sed jen, shi aperis, kaj en mi vekighis la viro. Mi konis nur la amon al suferantoj, al amikoj, al la granda afero al kiu mi servis. Nun vekighis la amo al virino, amo diferenca de la alia amo. Ghi ne povis anstataui mian amon, sed ghi charmis min, skuegis min, forprenis mian trankvilecon - mi bezonis multajn fortojn por ghin transvivi.

Kun la knabino mi konatighis hazarde. Shin venigis mia kuzino el la sama vilagho, por ke shi provu sian sorton per miaj ludkartoj. Vidinte shin, mi tuj farighis maltrankvila, eksentis, ke mi ne estas tiel libera kiel antau la aliaj knabinoj, atentis pri miaj paroloj, pri mia konduto. Kaj profunde en mia konscio mi demandis min: "Chu mi ne estas ridinda? Kial tiu chi komedio? Chio estas sensenca. Kripluloj ne devas ami. Mi vidas shin nun por unua kaj lasta fojo".

Tiel parolis la konscio, sed mia konduto farighis chiam pli kaj pli atenta, la knabino pli kaj pli konkeris min per sia rigardo, paroloj, vocho, konduto. Komence shi sin ghenis en la fremda domo antau fremdaj homoj, sed poste shi malstrechighis. Chiu parolo estis ghustaloke dirata, interesa. Konversaciante shi uzis facilan humuron. Chio chi min charmis.

Post la augurado shi petis min prunti al shi librojn por legado, char mia kuzino informis shin ke mi havas multe da libroj. Mi donis al shi la rakontojn de Elin Pelin kaj "La perfidulino"-n, dirante al shi, ke autoro de tiu chi lasta estas mi, kvankam ghi portas alian autoran nomon. Ni ankorau longe parolis, poste la knabinoj foriris.

Mi eksciis de shi jenan okazintajhon. Antau unu jaro shia amikino forkuris el la hejmo kaj edzinighis al sia amato, malgrau la malkonsento de siaj gepatroj. La patrino de tiu knabino, supozante ke la amikino de shia filino shin helpis che tiu edzinigho, atakis shin neatendite kaj bategis shin per pugnoj sur la kapon. De tiam shi sentas bruon en la kapo, precipe nokte, tio detruas shian dormon kaj dum irado shi sentas skuighon en la nuka parto de la kapo, kaj tial shi iras sur la piedfingroj. Poste tion mi mem rimarkis. Shi konsultis kuracistojn - sed senrezulte.

Tiun chi nokton mi dormis maltrankvile, longe pensis kaj la unuan fojon eksentis en ghia plena graveco la malfelichon trafintan min en la infanagho, mian ekskluzivan staton. Mi konsciis, ke mi enamighis, au ke mi trovighas en la komenco de la amo. Kaj mi demandis min: kion fari? Kie serchi la eliron? Plej konvene estus ne plu vidi shin kaj jam en la komenco meti finon al chio. Tiu solvo estis la plej prudenta. Sed aliflanke, mi deziris per mia tuta estajho denove vidi shin almenau nur unu fojon, vidi shiajn belegajn okulojn, audi shian charman vochon. Tiu malprudenta deziro vidi shin denove, ghuste ghi estis la amo, la por mi nenecesa, terura evento, kiu venis tiel subite, tiel neatendite. Kion ankorau mi devos travivi? Mi diris al mi mem: "Eble nun venas la plej granda malfacilajho en via vivo".

La sekvan tagon komencighis mia ordinara vivo, sed en tiun vivon nedisigeble eniris shia bildo. Nevole miaj pensoj flugis al shi kaj kiam mi pensis, ke sufichas ekdeziri, kaj mi povus shin revidi, tremoj trakuris mian tutan estajhon. Por inklinigi shin denove min viziti mi skribis al shi, demandante kiel shin impresis la libroj, demandis pri shia sanstato, invitis shin en oportuna momento denove veni al mi kun mia kuzino.

Shi respondis al mi per longa letero, en kiu shi esprimis sian admiron al "La perfidulino", super kiu shi "vershis sennombrajn larmojn". Shi sincere konfesis al mi, ke vidinte min unuafoje, shi kompatis rnin kaj pensis kiel mi vivas. Sed nun shi komprenas, ke mi staras multe pli alte ol aliaj, deziras mian amikecon kaj ree venos che oportuna okazo min vidi kaj interparoli kun mi.

Shia letero havigis al mi senmezuran ghojon. Mi legis ghin kelkfoje. Chu estus eble, ke alia knabino el nia vilago skribus similan leteron kaj chu iu knabino el nia vilagho estus kapabla skribi similan leteron. Shi finis nur progimnazion, sed estis nature inteligenta, akirinta bonajn manierojn. Multloke shia letero estis naiva. La esprimoj - shablonaj, sed chio chi perdighis en la ghenerala tono de sincereco kaj koreco.

Mi tuj skribis al shi seriozan leteron, kies enhavon mi ne memoras, sed ghi faris al shi fortan impreson, shi ghojis pri la atento, kiun mi turnas al shi, pri la amikeco, kiun mi sentas al shi. Sian leteron al mi shi finis per saluto kaj "krono el rozoj kaj pinbranchetoj".

Tiel komencighis mia sentimentala amikeco, kiu dauris ghis 1930, kiam shi edzinighis. Por shi ghi prezentis nur amikecon, por mi - sekreton, silentan suferadon. Shi vizitis min kaj duan, kaj trian kaj multajn fojojn. Kiam shi prokrastis veni, mi riprochis shin perletere, ke shi forgesis min, kaj shi respondis ke shi "ne kvin monatoj, sed se ech kvin jaroj pasos, mi ne forgesos vin, mi neniam vin forgesos". Kaj montris la kauzojn kiuj malhelpis al shi viziti min. Vizitinte d-ron Bogdanov, mi demandis lin chu per operacio oni ne povus maflermi mian kranion kaj kuraci la difekton. Revene de Sofio mi veturis per automobilo trans Arabakonak kaj Orhhanie, kaj preterpase vizitis la domon de mia onklo en vilagho Litakovo. Mi intencis resti tie ghis la sekva tago, vendredo, kiam okazas la bazartago de Orhhanie kaj veturas charoj al Radotina. Efektive, la sekvan tagon la veturigisto, kiun ni vokis, venis por preni min. En tiu momento shi trovighis en la domo de mia onklo por renkontighi kun mi, ekprotestis kontrau mia rapida forveturo kaj petis min resti. Kaj mi restis tutan semajnon, ghis la sekva vendredo, nur por shi. Mi ne povis rifuzi. Si chiutage vizitis la domon de mia onklo kaj ni konversaciis dum horoj. Shi invitis min viziti shian domon, kiu lau shia diro trovighas tre proksime, sed nur kiam mi ekiris, mi konvinkighis, ke ghi ne trovighas proksime. Shi trompis min, dezirante ke mi nepre vizitu shian domon. Ni devis transsalti kelkajn kortbarilojn por iri rekte, sed por mi tio estis malfacila. En shia domo mi restis ghis la vespero. Shi estis nur kun sia avino. Shi proponis al mi manghajhon, fruktojn, montris al mi siajn albumojn.

Mi ne faris al mi iluziojn, komprenis, ke tio estas nenio alia krom amikaj sentoj. Oni ech povus meti la demandon - kial aperis che shi similaj sentoj, char ghis tiam neniu knabino havis ilin al mi. Multfoje mi ege deziris fari al shi amkonfeson, sed mi detenis min. Mi rezonis: ech se shi reciprokus miajn sentojn, kia utilo? Mi nur malkvietigus shian spiritan vivon. Okazus vera tragedio, ni ambau suferus, nun tamen suferas nur mi sola. Restu do trankvila almenau shi. Char mi amas shin, mi devas gardi tiun trankvilon. La knabino havas ja nur amikajn sentojn al mi.Vere, en ili kashighas multe da sentimentaleco, sed tio estas kutima por shia agho kaj eduko. Krome, en mia amo mem trovighis multe da sentimentaleco. Ghi estis amo netera, amo - adoro, kun multe da junula idealismo, multe da naiveco.

Ne vidinte shin kelkajn semajnojn, mi apenau eltenadis kaj insistis, ke shi venu plejeble baldau. Shi venus, se tio estus ebla. Kelkajn vesperojn shi tranoktis en la domo de sia kuzino kaj forveturis la sekvan tagon. La antauan vesperon ni kolektis la knabinojn de la kvartalo, aranghis vesperan laborfeston au degrajnigon de maizo. Venis ankau junuloj kaj ni pasigis gaje la vesperon. Tiutempe mi pretigis unu chambron en la mastruma konstruajho kaj somere loghis tie, transportinte liton, kofron kun libroj, tableton. En la chambro restis el la antauaj mebloj nur unu kestego kun vestoj kaj barelo da brando, sed poste oni elportis ankau ilin - mi plene okupis la chambron. Ghi tute ne estis komforta, posedis nur orientan kaj okcidentan fenestrojn kaj che la suda flanko trovighis malgranda chambro kun pakajho kaj balkono. La plafontabuloj estis najlitaj rekte sur la trabojn, kun fendoj inter ili, do ne-metitaj mortezo-en-tenone (unu en la alia) tial konstante falis polvo, surshutante chion. Tial mi tegis la plafonon per papero de cementaj sakoj. La muroj estis stukitaj unue per argila mortero, poste per kalklakto, sed la kalko ne bone tenighis, multloke falis. Ankau la planko estis shmirita per argilo, kiu tamen estis frostinta, kaj tial konstante erighis. Chio chi prezentis grandajn maloportunajhojn, sed havis ankau grandan oportunajhon - mi jam posedis apartan kabineton—chambron, en kiu neembarasate de iu ajn bruo, mi povis legi kaj skribi, akcepti miajn amikojn kaj paroli kun ili libere, ne ghenate de la cheesto de la familianoj. Vintre tamen mi revenis al la komuna chambro por fari ekonomion pri ligno, kaj mian chambron mi eniris nur en festotagoj au kiam venis al mi gastoj. En la komuna chambro estis tre malkomforte. La du etaj infanoj ploris au interbatighis, kaj en la lulilo kushis alia - en la kuranta jaro vidis la lumon de la mondo mia fratineto Cveta. Mia avo ne povis ellitighi. Mia patro neniam elbushigis la pipon, kaj la chambro estis konstante fumoplena. Chirkau la fornotuboj sekighis vindajhoj, malsekaj piedtukoj, putraj mokasenoj. Panjo estis chiam okupata pri la infanoj kaj ne povis purigi la chambron. Shi apenau sukcesis prepari al ni manghajhon, fliki kaj lavi niajn vestajhojn.

En tiu chamoro mi pasigis la vintron kun mia osta tuberkulozo Kiam alproksimighis vintro, kvazau al mi estis venanta la pesto. Mi sciis ke mi devas reiri la komunan chambron. Sed kompense mi fartis des pli bone dum la somero en mia aparta chambro, en kiu unu el la fenestroj estis chiam malfermita. Mia chambro estis konstante balaita, pura. Mi neniam hontis, akceptante gastojn.

En la sama chambro ni konversaciis kun shi horojn longe, kiam shi venis al mi gaste en festotagoj. Tio estis por mi veraj festotagoj. Sed kiam shi forveturis, min kaptis malgajo, melankolio. La amo kun chiu plia tago plifortighis. Sed mi nur deziris la felichon de mia amatino, mi deziris, ke shi resanighu, edzinighu kaj ekvivu kiel la aliaj homoj. Komence shi timigis min per siaj leteroj. Mi rezonadis, kio okazus kun mi, se shi mortus. Kaj mi ektremis che tiu demando. Sed poste shi ekfartis pli bone, kaj la malsano iom post iom malaperis. Foje, en momentoj de malespero, mi deziris meti finon al tiuj ligoj, mi volis skribi al shi neniam plu viziti min. Sed poste mi rezignis. Mi supozis, ke tio nepre pligrandigus miajn suferojn. Mi lasis la aferojn sekvi sian vojon, sen influi ilin.

Shia eduko estis filistra. Mi rimarkis multajn ghiajn mankojn. Sed ghis tiu momento mi ne renkontis klaskonscian virinon, kaj tio ne faris al mi tiom fortan impreson. Tiutempe en nia vilagho oni ankorau ne venis al la penso influi idee al la virinoj, kaj mi ne provis klaskonsciigi shin. Shi nur sciis kion prezentas miaj ideoj, sed tio ne timigis, ne repushis shin.

La vivo restas vivo kun siaj bezonoj kaj konvenciaj valoroj. Malgrau la nova animtumulto, kiu forprenis mian trankvilon, mi devis vivi kaj labori t.e. kune kun la aliaj kamaradoj provi ripari la terurajn domaghojn, kiujn la fashismo faris al ni. Tiutempe baj Petko laboris en Gorna Ghumaja kaj de tie sendis al mi per registritaj leteroj la gazeton "Makedonsko Delo" (Makedona Afero) presata sur tre maldika papero, organo de V.M.R.O. - Obedinena (Interna Makedona Revolucia Organizajho (Unuighinta). Ghi estis bonega batalorgano, kiu levis mian spiriton. Miaflanke, mi ghin transsendis al aliaj kamaradoj per registritaj leteroj. Fine de la jaro au komence de la sekva komencis aperi "Cherveno Zname" (Rugha Standardo), teoria organo de Bulgara Komunista Partio. La restintaj vivaj partianoj plukolektighis kaj konversaciis, sed ni havis neniun ligon kun la pli superaj partiaj instancoj. Fine de la jaro komencis aperi gazeto "Zemja i Trud" (Tero kaj laboro). Mi tuj abonis ghin, abonigis ankau la eksan agraranan vilaghestron kaj mi farighis korespondanto de la redakcio. Tamen ghis venis momento publikigi iun mian korespondajhon, la gazeto estis malpermesita. La sekvan jaron komencis aperi la literatura-socia gazeto "Nakovalnja" (Amboso) kaj mi tuj abonis ghin. En ghi aperis mia traduko el esperanto.

La saman jaron (1926) mi eksciis pri esperanto. Min interesigis la direktoro de la loka progimnazio, kiu insistis, ke mi nepre lernu ghin, char Esperanto estos ege utila al mi. Mi mendis lernolibron. Mi komencis okupighi chiutage du horojn. Pashante al nova leciono, mi ghin studis funde. La okupado iris bonege, ghis mi atingis la lecionon pri participoj. Ili malesperigis min kaj mi flankenlasis la lernolibron dum sufiche longa tempo, sed poste per serioza laboro superis ankau tiun chi obstaklon.

La sekvan jaron, mi ne memoras kiamaniere, mi eksciis pri la ekzistado de internacia proleta esperanto-organizajho. Mi trovis la adreson de Maria Van Essen el Nederlando kaj komencis korespondi kun shi. En la revuo de la organizo mi publikigis grandan artikolon kun fotoj de la edzino kaj la infanoj de Koco Peev kaj informojn pri la kruelaj mortigoj en nia subdistrikto. Tiun chi numeron mi sendis al Stojan Uzunov, instruisto en vilagho Novachene, ankau esperantisto. Mia artikolo plachis al Maria van Essen kaj shi sendis al mi eltranchajhon de ghi.

Tiutempe chirkau mi formighis granda kompanio de gejunuloj. Pesho Kocov alportis malnovan gramofonon, per kies helpo ni organizis amuzojn en festotagoj. Ni disponis ankau pri fotoaparato, kiun iu amiko lasis al Hhristo Nikolov. Ni faris fotojn kaj sendis ilin al Maria van Essen. Ankau Hhristo Nikolov, mia kuzo Koljo kaj aliaj kamaradoj komencis lerni esperanton, sed finlernis ghin nur Hhristo. El tiu chi granda kompanio mi elektis la plej inteligentajn junulojn, kun kiuj mi konversaciis pri politikaj temoj. Multaj estis varbitaj, ofte vizitis min; poste ili disiris al diversaj urboj, sed restis bonaj homoj, fidelaj al siaj ideoj. La ceteraj perdighis.

En la sama tempo mi farighis proksima al la familio de Koco Peev, kun lia edzino, liaj du infanoj kaj du el liaj fratinoj. Ili estis preskau chiutage en mia domo, ankau mi ofte vizitis ilin kaj ege bedauris, ke mi tion ne faris pli frue, kiam ankorau Georgi estis viva. La fratinoj havis fianchojn, ankau ili konstante vizitis mian domon. Mi provis influi ilin idee. Ambau estis varbitaj, sed nur unu el ili restis ghis la fino fidela al la movado, la aliaj forfalis.

<< >>