Александр Волков
ВОЛШЕБНИК ИЗУМРУДНОГО ГОРОДАAleksandr Volkov
MAGIISTO DE SMERALDA URBOANTAUPAROLO DE TRADUKINTOJ
La fabela novelo "Magiisto de Smeralda Urbo" de A.Volkov estas unua libro el cheno de aventuroj en Magia Lando, la lando Oz, kiel ghin nomis la usona verkisto Lajmen Frank Baum. La fabelo de F.Baum "Mirinda magiisto el la lando Oz" aperis en Usono en 1898 kaj tuj farighis tre populara. Chi libro malfermis la Oz-landan epopeon, kiu konsistas el pli ol kvardek libroj, el kiuj Frank Baum mem verkis nur dekkvar.
Aleksandr Volkov ne povis ne charmigi per la fantazioj de F.Baum kaj en 1939 li prezentis sian version de la unuaj aventuroj de Doroti (Elli) en libro: "Magiisto de Smeralda Urbo". Poste aperis aliaj libroj el chi tiu serio (entute 6), en kiuj oni povis trovi jam konatajn aventurojn kaj eventojn el la libroj de F.Baum, kaj tute novajn.
Preskau chiu infano en nia lando konas la librojn de A.Volkov, kaj ni esperas, ke ankau vi legos chi libron kun plezuro.
Oleg Ciganov kaj Boris Kondratjev.
S-Peterburgo 1991