Elli en kaptiteco de Hommanghulo

  La arbaro plidensighis. Branchoj de arboj plektighis supre kaj ne tralasis la sunradiojn. Sur la vojo, pavimita per flavaj brikoj, estis duonmallumo.
  Ili iris ghis malfrua vespero. Elli tre lacighis, kaj Fera Hakisto prenis shin sur la manojn. Timigulo sin trenis malantaue, klinighante de la hakila pezo.
  Finfine ili haltis por tranokto. Fera Hakisto faris por Elli komfortan kabanon el branchoj. Li kaj Timigulo sidis la tutan nokton che la eniro, auskultante la spiradon de la knabino kaj gardante shian dormon.
  La novaj amikoj mallaute konversaciis. La konversacio estis tre utila por Timigulo. Malgrau la manko de cerbo li bone memoris novajn vortojn kaj malpli ofte eraris en parolado.
  Matene denove ili ekvojaghis. La vojo ighis pli gaja: la arboj denove delokighis flanken, kaj suno brile lumigis la flavajn brikojn.
  Evidente iu zorgis pri la vojo chi tie: la brancheroj kaj branchoj, faligitaj de vento, estis kunigitaj kaj akurate metitaj sur la vojrandojn.
  Subite Elli rimarkis antaue foston kun tabulo, sur kiu estis skribite:

VOJAGHANTO, RAPIDU!
POST LA VOJTURNO
PLENUMIGHOS CHIUJ VIAJ DEZIROJ!

    Elli legis la skribajhon kaj ekmiris:
  - Kio tio estas? Chu mi tuj de chi tie trafos en Kanzason, al pachjo kaj panjo?
  - Kaj chu mi, - alparolis Totochjo,- batos la najbaran hundeton Hektoro, tiun fanfaronulon, kiu asertis, ke li estas pli forta ol mi?
  Elli ekghojis, forgesis chion en la mondo kaj jhetis sin antauen. Totochjo postsekvis shin kun gaja bojo.
  Fera Hakisto kaj Timigulo, malatentaj pro la sama disputo: kio estas pli utila - koro au cerbo, ne rimarkis, ke Elli forkuris, kaj trankvile iris lau la vojo. Subite ili ekaudis krion de la knabino kaj koleran bojon de Totochjo. La amikoj impetis al la loko de la akcidento kaj sukcesis rimarki kiel inter la arboj preterkuris iu vila kaj malhela kaj kashis sin en la arbardensejo. Che arbo kushis sensenta Totochjo, kaj el liaj naztruoj fluetis sango.
  - Kio okazis? - kun chagreno demandis Timigulo. - Vershajne, sovagha besto forportis Elli'n...
  Fera Hakisto nenion diris: li akrevide rigardis antauen kaj minace svingis per sia granda hakilo.
  - Kvirr... kvirr... - subite audighis moka kvivito de Sciuro desur la pinto de alta arbo. - Kio okazis? Du grandaj fortaj viroj lasis malgrandan knabinon, kaj shin forportis Hommanghulo!
  - Hommanghulo? - demandis Fera Hakisto. - Mi ne audis, ke en chi tiu arbaro loghas Hommanghulo.
  - Kvirr... kvirr... ciu formiko en la arbaro scias pri li. Ve, figardistoj vi estas! Vi ne povis prizorgi la malgrandan knabinon! Nur la nigra besteto kuraghe defendis shin kaj mordis Hommanghulon, sed tiu frapis lin per sia grandega piedo kaj ghi, verghajne, mortos...
  Sciuro tiel shutis al la amikoj tiajn mokojn, ke ili ekhontis.
  - Necesas savi Elli'n! - ekkriis Timigulo.
  - Jes, jes! - fervore diris Fera Hakisto.- Elli savis nin, kaj ni devas forpreni shin de Hommanghulo. Alie mi mortos de chagreno... - Kaj larmoj glitis sur la vangoj de Fera Hakisto.
  - Kion vi faras! - maltrankvile kriis Timigulo, vishante liajn larmojn per naztuko. - La lubrikilo estas che Elli!
  - Se vi volas savi la malgrandan knabinon, mi montros al vi, kie loghas Hommanghulo, kvankam mi tre timas lin,- diris Sciuro.
  Fera Hakisto karese metis Totochjon sur molan muskon kaj diris:
  - Se ni sukcesos reveni, ni zorgos pri li... - kaj li turnis sin al Sciuro. - Konduku nin!
  Sciuro saltadis tra la arboj, la amikoj hastis post ghi. Kiam ili atingis la arbarinternon, aperis griza murego.
  La kastelo de Hommanghulo situis sur monteto. Ghin chirkauis alta murego, sur kiun ne povus grimpi ech kato. Antau la murego estis plenakva foskavo. Forshtelinte Elli'n, Hommanghulo levis moveblan ponton kaj fermis feran pordegon per du rigliloj.
  Hommanghulo loghis sola. Antaue li havis shafojn, bovojn kaj chevalojn, kaj krom tio multe da servistoj. Tiam preter la kastelo en Smeraldan Urbon ofte iris vojaghantoj, Hommanghulo atakis ilin kaj formanghis. Poste Machuloj eksciis pri Hommanghulo, kaj la trafiko lau la vojo malaperis.
  Hommanghulo komencis dezertigi la kastelon: komence li formanghis la shafojn, bovojn kaj chevalojn, poste li turnis sin al la servistoj kaj formanghis ilin unu post alia. Dum la lastaj jaroj Hommanghulo kashis sin en la arbaro, kaptadis nesingardemajn leporojn kaj manghis ilin kun hauto kaj ostoj.
  Hommanghulo ege ghojis, ke kaptis Elli, kaj decidis aranghi por si veran festenon. Li portis la knabinon en la kuirejon, shnuris shin kaj metis sur kuirtablon, kaj poste komencis akrigi grandan tranchilon.
  "Klink... klink..." - sonoris la tranchilo.
  Kaj Hommanghulo murmuris:
  - Ba-ga-ra! Bonega estas la kaptajho! Do tuj mi frandos ghissate, ba-gar-ra! - Hommanghulo estis tiel kontenta, ke ech parolis kun Elli: - Ba-ga-ra! Sed kiel saghe mi elpensis pendigi la tabulon kun skribajho! Chu vi opiniis, ke mi vere plenumos viajn dezirojn? Atendu plu! Mi speciale tion faris por allogi tiajn naivulojn, kiel vi! Ba-gar-ra!
  Elli ploris kaj petis Hommanghulon indulgi shin, sed li ne auskultis kaj daurigis akrigi la tranchilon.
  "Klink... klink... klink..."
  Kaj jen Hommanghulo levis la tranchilon super la knabino. Shi en teruro fermis la okulojn. Tamen Hommanghulo mallevis manon kaj oscedis.
  - Ba-ga-ra! Mi lacighis akrigi chi tiun grandan tranchilon! Do venu mi ripozi por unu au kelkaj horoj. Mangho post dormo estas pli agrabla.
  Hommanghulo venis en la dormejon kaj baldau lia ronko tondris tra la tuta kastelo kaj ech audeblis en la arbaro.
  Fera Hakisto kaj Timigulo staris embarasitaj antau la foskavo, plena de akvo.
  - Mi povas tranaghi,- diris Timigulo, sed la akvo forlavos miajn okulojn, orelojn kaj bushon, kaj mi ighos blinda, surda kaj muta.
  - Sed mi dronos, - elparolis Fera Hakisto,- ja mi estas tre peza. Ech se mi eliros el la akvo, mi tuj rustighos, kaj la lubrikilo mankas.
  Tiel ili staris, pensante, sed subite ekaudis ronkadon de Hommanghulo.
  - Necesas savi Elli'n dum li dormas,- diris Fera Hakisto.- Atendu, mi ion
elpensis! Ni tuj transiros la foskavon.
  Li forhakis altan arbon kun branchforko en la pinto, kaj ghi falis sur la kastelan muregon kaj firme kushighis sur ghin.
  - Grimpu!- diris li al Timigulo.- Vi estas malpli peza ol mi.
  Timigulo venis al la ponto, sed ektimis kaj retirighis.
  Sciuro ne eltenis kaj unumomente trakuris lau la arbo sur la muregon.
  - Kvirr... kvirr... Eh, vi estas timulo!- kriis ghi.- Rigardu, kiel mi tion faris!- Sed rigardante tra fenestron de la kastelo, ghi ech ho-kriis de ekscitigho.- La knabino kushas shnurita sur la kuirtablo...
Apud shi estas granda tranchilo... La knabino ploras... Mi vidas, ke el shiaj okuloj glitas larmoj...
  Audinte tiun informon, Timigulo forgesis pri la danghero kaj apenau ne pli rapide ol Sciuro surgrimpis la muregon.
  - Ho! - nure diris li, kiam ekvidis la palan vizaghon de Elli, kaj kvazau sako falis en la korton.
  Antau ol li levighis, Sciuro saltis sur lian dorson, trakuris la korton, trapenetris la kradon de la fenestro kaj komencis ronghi la shnuron, per kiu estis ligita Elli.
  Timigulo malfermis la pezajn riglilojn de la pordego kaj mallevis la moveblan ponton, kaj Fera Hakisto venis en la korton, kruele turnante siajn okulojn kaj bataleme svingante la grandan hakilon.
  Li chion chi faris por timigi Hommanghulon, se tiu vekighos kaj eliros en la korton.
  - Chi tien! Chi tien! - kvikis Sciuro el la kuirejo kaj la amikoj jhetis sin al ghia voko.
  Fera Hakisto enmetis la pinton de la hakilo en la fendon inter la pordo kaj fosto, premis ghin kaj - trah! - la pordo forrompighis de la charniroj. Elli saltis desur la tablo, kaj la tuta kvaropo - Fera Hakisto, Timigulo, Elli kaj Sciuro - kuris el la kastelo en la arbaron.
  Fera Hakisto haste tiel piedfrapis sur la shtonaj platoj de la korto, ke vekis Hommanghulon. Hommanghulo saltis el la dormejo, ekvidis, ke la knabino malaperis kaj jhetis sin en persekuton.
  Hommanghulo estis ne alta, sed tre dika. Lia kapo  similis kaldronon, kaj la korpo - barelon. Li havis longajn kvazau gorilajn brakojn, kaj liaj piedoj estis vestitaj en altajn botojn kun dikaj plandumoj. Li vestis sin en vilan mantelon el bestaj feloj. Sur la kapon anstatau kaskon Hommanghulo metis grandan kupran kaserolon kun anso malantaue kaj armis sin per grandega klabo, sur kies pinto estis tubero kovrita per akraj najloj.
  Li kolere mughegis kaj liaj botegoj tondris: "Top-top-top..." kaj akraj dentoj frapis: "Klac-klac-klac..."
  - Ba-gar-ra! Vi ne eskapos, trompuloj!..
  Hommanghulo estis rapide atinganta la fughintojn. Vidante, ke ili ne povas forkuri, Fera Hakisto lasis timigitan Elli'n che arbo kaj preparis sin al batalo. Timigulo  malantauighis:  liaj piedoj krochighis al arbaj radikoj kaj per la brusto li tushis la branchojn. Hommanghulo atingis Timigulon, sed tiu subite jhetis sin sub liajn gambojn. Ne atendinte tion Hommanghulo salte falis trans Timigulon.
   - Ba-gar-ra! Kio estas tiu chi timigilo!
  Hommanghulo ankorau ne ekposedis sin, sed malantau lin alsaltis Fera Hakisto, levis la grandan akran hakilon kaj dishakis Hommanghulon poduone kune kun la kaserolo.
  - Kvirr... kvirr... Bonege vi tion faris! - admiris Sciuro kaj saltadis tra la arboj rakontante tra la tuta arbaro pri la pereo de la kruela Hommanghulo.
  - Tre lerte! - laudis Fera Hakisto Timigulon.- Vi ne povus pli bone faligi Hommanghulon ech se vi havus cerbon.
  - Miaj karaj amikoj, dankon al vi pro via sindonemo!- kun larmoj diris Elli.
  - Sin-don-em-o... - admire ripetis Timigulo lau la silaboj. - Uh, kia bona longa vorto, mi ankorau ne audis similajn. Chu tio estas en cerbo?
  - Ne, en cerbo estas intelekto,- klarigis la knabino.
- Sekve mi ankorau ne havas intelekton, sed nur sindonemon. Kia domagho!- chagrenighis Timigulo.
  - Ne bedauru,- diris Hakisto.- Sindonemo estas ankau bona, tio estas kiam homo ne shparas sin por aliaj. Chu doloras via vundo?
  - Do ne, tio estas bagatelo. Chu povas senti doloron pajlo? Mi nur timas, ke mia interno elshovighas el mi.
  Elli prenis kudrilon kun fadeno kaj komencis kudri. Dum shi laboris, el la arbaro audighis mallauta jelpo. Fera Hakisto jhetis sin en la densejon kaj post minuto alportis Totochjon. La brava malgranda hundeto rekonsciighis kaj rampis lau la  spuroj  de Hommanghulo...
  Shi prenis senfortan Totochjon sur la manojn, kaj la vojaghantoj ekiris tra la arbaro. Baldau ili atingis la vojon, pavimitan per flavaj brikoj kaj vigle movis sin al Smeralda Urbo.

Элли в плену у людоеда

Лес становился глуше. Ветви деревьев, сплетаясь вверху, не пропускали солнечных лучей. На дороге, вымощенной желтым кирпичом, была полутьма. Шли до позднего вечера. Элли очень устала и Железный Дровосек взял ее на руки. Страшила плелся сзади, сгибаясь под тяжестью топора. Наконец становились на ночлег. Железный Дровосек сделал для Элли уютный шалаш из ветвей. Он и Страшила просидели всю ночь у входа в шалаш, прислушиваясь к дыханию девочки и охраняя ее сон. Утром снова двинулись в путь.
Дорога стала веселее: деревья опять отступили в стороны, и солнышко ярко освещало желтые кирпичи. За дорогой здесь, видимо, кто-то ухаживал: сучья и ветки, сбитые ветром, были собраны и аккуратно сложены по краям дороги. Вдруг Элли заметила впереди столб и на нем доску с надписью:
Путник, торопись! За поворотом дороги исполнятся все твои желания!!!
Элли прочитала надпись и удивилась.
- Что это? Я попаду отсюда прямо в Канзас, к маме и папе?
- А я, - подхватил Тотошка, - поколочу соседского Гектора, этого хвастунишку, который уверяет, что он сильнее меня?
Элли обрадовалась, забыла обо всем на свете и бросилась вперед. Тотошка следовал за ней с веселым лаем. Железный Дровосек и Страшила, увлеченные все тем же интересным спором, что лучше - сердце или мозги, не заметили, что Элли убежала и мирно шли по дороге. Внезапно они услышали крик девочки и злобный лай Тотошки. Друзья устремились к месту происшествия и успели заметить, как среди деревьев мелькнуло что-то лохматое и темное и скрылось в чаще леса. Возле дерева лежал бесчувственный Тотошка, из его ноздрей текли струйки крови.
- Что случилось? - горестно спросил Страшила. - Должно быть, Элли унес хищный зверь...
Железный Дровосек ничего не говорил: он зорко всматривался вперед и грозно размахивал огромным топором. - Квирр... квирр... - вдруг раздалось насмешливое чоканье белки с верхушки высокого дерева. - Что случилось? Двое больших, сильных мужчин отпустили маленькую девочку, и ее унес людоед!
- Людоед? - переспросил Железный Дровосек. - Я не слыхал, что в этом лесу живет людоед.
- Квирр... квирр... каждый муравей в лесу знает о нем. Эх, вы! Не могли присмотреть за маленькой девочкой! Только черненький зверек смело вступился за нее и укусил людоеда, но тот так хватил его своей огромной ногой, что он, наверное, умрет...
Белка осыпала друзей такими насмешками, что им стало стыдно.
- Надо спасать Элли! - вскричал Страшила.
- Да, да! - горячо подхватил Железный Дровосек. - Элли спасла нас, а мы должны отбить ее у людоеда. Иначе я умру с горя... - и слезы покатились по щекам Железного Дровосека.
- Что ты делаешь! - в испуге закричал Страшила, вытирая ему слезы платочком. - Масленка у Элли!
- Если вы хотите выручить маленькую девочку, я покажу вам, где живет людоед, хотя очень его боюсь, - сказала белка. Железный Дровосек бережно уложил Тотошку на мягкий мох и сказал:
- Если нам удастся вернуться, мы позаботимся о нем... - И он повернулся к белке: - Веди нас! Белка запрыгала по деревьям, друзья поспешили за ней. Когда они зашли в глубь леса, показалась серая стена. Замок людоеда стоял на холме. Его окружала высокая стена, на которую не вскарабкалась бы и кошка. Перед стеной был ров наполненный водой. Утащив Элли, людоед поднял перекидной мост и запер на два засова чугунные ворота. Людоед жил один. Прежде у него были бараны, коровы и лошади и он держал много слуг. В те времена мимо замка в Изумрудный город часто проходили путники. Людоед нападал на них и съедал. Потом жевуны узнали о людоеде и движение по дороге прекратилось. Людоед принялся опустошать замок: сначала съел баранов,
коров и лошадей, потом добрался до слуг и съел всех, одного за другим. Последние годы людоед прятался в лесу, ловил неосторожного кролика или зайца и съедал его всего с кожей и костями. Людоед страшно обрадовался, поймав Элли и решил устроить себе настоящий пир. Он притащил девочку в замок, связал и положил на кухонный стол, а сам принялся точить большой нож.
"Клинк... клинк..." - звенел нож. А людоед приговаривал:
- Ба-га-ра! Знатная попала добыча! Уж теперь полакомлюсь вволю, ба-га-ра!
Людоед был так доволен, что даже разговаривал с Элли:
- Ба-га-ра! А ловко я придумал повесить доску с надписью! Ты думаешь, я действительно исполню твои желания? Как бы не так! Это я нарочно сделал, заманивать таких простаков, как ты! Ба-гар-ра! Элли плакала и просила у людоеда пощады, но он не слушал и продолжал точить нож. "Клинк... клинк... клинк..."
И вот людоед занес над девочкой нож. Она в ужасе закрыла глаза. Однако людоед опустил руку и зевнул. - Ба-га-ра! Устал я точить этот большой нож!Пойду-ка отдохну часок-другой. После сна и еда приятней. Людоед пошел в спальню и вскоре его храп раздался по всему замку и даже был слышен в лесу.
Железный Дровосек и Страшила в недоумении стояли перед рвом, наполненным водой.
- Я бы переплыл через воду, - сказал Страшила. - Но вода смоет мои глаза, уши и рот и я стану слепым, глухим и немым.
- А я утону, - проговорил Железный Дровосек. - Ведь я очень тяжел. Если даже и вылезу из воды, сейчас же заржавею, а масленки нет.
Так они стояли, раздумывая и вдруг услышали храп людоеда.
- Надо спасать Элли, пока он спит, - сказал Железный Дровосек. - Погоди, я придумал! Сейчас мы переберемся через ров.
Он срубил высокое дерево с развилкой на верхушке, и оно упало на стену замка и прочно легло на ней.
- Полезай! - сказал он Страшиле. - Ты легче меня. Страшила подошел к мосту, но испугался и попятился. Белка не выдержала и одним махом вбежала на стену.
- Квирр... квир... эх ты, трус! - крикнула она Страшиле.
- Смотри, как это просто делается! - Но, взглянув в окно замка, она даже ахнула от волнения. - Девочка лежит связанная на кухонном столе... Около нее большой нож... девочка плачет... Я вижу, как из ее глаз катятся слезы... Услышав такие вести, Страшила забыл опасность и чуть ли не быстрее белки взлетел на стену.
- Ох! - только и сказал он, увидев через окно кухни бледное лицо Элли, и мешком свалился во двор. Прежде чем он встал, белка спрыгнула ему на спину, перебежала двор, шмыгнула через решетку окна и принялась грызть веревку, которой была связана Элли. Страшила открыл тяжелые засовы ворот, опустил подъемный мост, и Железный Дровосек вошел во двор, свирепо вращая глазами и размахивая огромным топором. Все это он делал, чтобы устрашить людоеда, если тот проснется и выйдет во двор.
- Сюда! Сюда! - пропищала белка из кухни, и друзья бросились на ее зов. Железный Дровосек вложил острие топора в щель между дверью и косяком, нажал, и - трах! - дверь слетела с петель. Элли спрыгнула со стола, и все четверо - Железный Дровосек, Страшила, Элли и белка - побежали из замка в лес. Железный Дровосек в спешке так топал ногами по каменным плитам двора, что разбудил людоеда. Людоед выскочил из спальни, увидел, что девочки нет, и пустился в погоню. Людоед был невысок, но очень толст. Голова его походила на котел, а туловище - на бочку. У него были длинные руки, как у гориллы, а ноги обуты в высокие сапоги с толстыми подошвами. На нем был косматый плащ из звериных шкур. На голову вместо шлема людоед надел большую медную кастрюлю, ручкой назад, и вооружился огромной дубиной с шишкой на конце, утыканной острыми гвоздями. Он рычал от злости, и его сапожища грохотали: "Топ-топ-топ...", а острые зубы стучали: "Клац-клац-клац..." - Ба-гар-ра! Не уйдете, мошенники!..
Людоед быстро догонял беглецов. Видя, что от погони не убежать, Железный Дровосек прислонил испуганную Элли к дереву и приготовился к бою. Страшила отстал, ноги его цеплялись за корни, а грудью он задевал за ветки деревьев. Людоед догнал Страшилу, и тот вдруг бросился ему под ноги. Не ожидавший этого людоед кувырком перелетел через Страшилу. - Ба-гар-ра! Это еще что за чучело? Людоед не успел опомниться, как к нему сзади подскочил Железный Дровосек, поднял огромный острый топор и разрубил людоеда пополам вместе с кастрюлей.
- Квирр... квирр... славно сделано! - восхитилась белка и поскакала по деревьям, рассказывая всему лесу о гибели свирепого людоеда.
- Очень остроумно! - похвалил Железный Дровосек Страшилу. - Ты не смог бы лучше свалить людоеда, если бы у тебя были мозги!
- Ты жестоко изранен! - испуганно сказала Элли.
- Пустяки! - добродушно возразил Страшила. - Надо зашить дырки. Он порвал мой костюм, и я боюсь, что из меня вылезет солома. Элли достала иголку с ниткой и принялась за дело. Пока она зашивала прорехи, из леса послышался слабый визг. Железный Дровосек бросился в чащу и через минуту принес Тотошку. Храбрый маленький песик опомнился от бесчувствия и полз по следу людоеда... Элли горячо благодарила друзей за их самоотверженность и храбрость. Она взяла обессилившего Тотошку на руки и путники пошли через лес. Вскоре они добрались до дороги, вымощенной желтым кирпичом, и бодро двинулись к Изумрудному городу.

<< >>