Sabrodentaj tigroj

  Chi-vespere ili iris longe kaj haltis por tranokti sub multbrancha arbo. Fera Hakisto preparis hejtlignon kaj faris grandan lignofajron, apud kiu Elli fartis tre komforte. Shi invitis la amikojn por dividi la plezuron, tamen Timigulo kategorie rifuzis, foriris de la fajro malproksimen kaj atente zorgis ke ech ne unu fajrero trafu lian kostumon.
  - Mia pajlo kaj fajro estas ajhoj, kiuj ne povas esti najbaroj,- klarigis li.
  Ankau Timema Leono ne volis proksimighi al la lignofajro.
  - Ni sovaghaj bestoj ne tre shatas fajron,- diris Leono.- Poste, char mi estas en via kompanio, Elli, mi, povas esti, alkutimighos. Sed nun ghi min tro timigas ankorau...
  Nur Totochjo, ne timanta fajron, kushighis sur la genuojn de Elli, duonfermis siajn malgrandajn brilantajn okuletojn kaj ghuis varmon. Elli poduone dividis kun Totochjo lastan pecon da pano.
  - Kion mi manghos de nun? - demandis shi, shpareme kolektante la panerojn.
  - Chu vi volas, ke mi kaptu en la arbaro cervon?- demandis Leono.- Vere, vi homoj, havas malbonan guston kaj preferas frititan viandon anstatau la kruda, sed vi povas friti ghin en la fajro.
  - Ho, nur neniun murdu!- ekpetegis Fera Hakisto.- Mi tiel ploros pri la malfelicha cervo, ke chioma oleo ne sufichos por lubriki mian vizaghon...
  - Kiel vi deziras,- grumblis Leono kaj foriris en la arbaron. Li revenis de tie ne baldau, kushighis kun sata murmuro malproksime de la lignofajro kaj fiksis al la fajro siajn flavajn okulojn kun mallarghaj fendetoj de pupiloj.
  Por kio Leono iris en la arbardensejon neniu sciis. Li mem silentis, kaj aliaj ne demandis.
  Ankau Timigulo venis en la arbaron, kaj li sukcesis trovi arbon, sur kiu kreskis nuksoj. Li deshiris ilin per siaj molaj neobeemaj fingroj. La nuksoj glitis el liaj manoj kaj li devis kolekti ilin sur herbo. En la arbaro estis mallume kvazau en kelo, kaj nur al Timigulo, kiu povas vidi nokte kaj tage, tio ne malhelpis. Sed kiam li kolektis la plenmanojn da nuksoj, ili subite falis el liaj manoj kaj li devis komenci chion denove. Tamen Timigulo kun plezuro kolektis la nuksojn, char li timis veni al la fajro. Nur kiam li ekvidis, ke la lignofajro komencis estingighi, li proksimighis al Elli kun korbo plena de nuksoj, kaj la knabino dankis lin pro la laboro.
  Matene Elli manghis la nuksojn. Shi proponis ilin al Totochjo, sed la hundeto kun malshato turnis la nazon: fruvekighinte ghi kaptis en la arbaro grasan muson (feliche, Hakisto ne vidis tion).
  La vojaghantoj denove movis sin al Smeralda Urbo. Tiu chi tago donis al ili multe da aventuroj. Post preskau unu horo ili haltis antau ravino, kiu etendighis tra la arbaro dekstren kaj maldekstren ghis kie la okuloj vidis.
  La ravino estis largha kaj profunda. Kiam Elli rampis al ghia rando kaj ekrigardis malsupren, shi ekhavis kapturnighon, kaj shi nevole reshovighis malantauen. Sur la fundo de la abismo estis akraj shtonoj, kaj inter ili susuris nevidebla fonto.
  La deklivoj de la ravino estis vertikalaj. La vojaghantoj staris malgaje, kaj al ili shajnis, ke la vojagho al Gudvin finighis kaj ili devas iri reen. Timigulo embarasite balancis la kapon, Fera Hakisto premis la manojn al la brusto, kaj Leono malgaje mallevis la muzelon.
  - Do kion fari?- demandis Elli malespere.
  - Mi ne povas imagi,- malgaje respondis Fera Hakisto, kaj Leono embarasite gratis la nazon per piedo.
  Timigulo diris:
  - Ho, kia granda kavo! Trans ghin ni ne povas salti. Chi tie ni restos!
  - Vershajne, mi povas transsalti,- diris  Leono,  mezurinte perrigarde la distancon.
  - Sekve vi transportos nin?- konjektis Timigulo.
  - Mi provos,- diris Leono.- Kiu audacas esti la unua?
  - Vershajne mi devas fari tion,- diris Timigulo. - Se vi falos, Elli disbatighos ghismorte, kaj al Fera Hakisto estos malbone. Sed mi ne kontuzighos, estu trankvilaj!..
  - Chu mi mem timas fali au ne?- kolere interrompis Leono la babiladon de Timigulo.- Do, se nenion ni povas fari, mi saltos. Sidighu!
  Timigulo grimpis sur lian dorson, kaj Leono premis sin che la rando de la fendego, preparante sin al salto.
  - Kial vi ne kurstartas? - demandis Elli.
  - Tio ne estas leona moro. Ni saltas de samloke.
  Li faris grandegan salton kaj sukcese transsaltis en la alian flankon. Chiuj ekghojis, kaj Leono desidiginte Timigulon tuj saltis reen.
  Poste sursidighis Elli. Tenante Totochjon per unu mano, per la alia shi krochighis al la rigida kolhararo de Leono. Elli ekflugis en aeron, kaj al shi shajnis, ke shi denove suprenighas en Mortiganta Dometo. Sed shi ne sukcesis ektimi, char tuj atingis la solidan teron.
  La lasta estis transportita Fera Hakisto, kiu apenau ne perdis dum la salto sian chapel-funelon.
  Post kiam Leono ripozis, la vojaghantoj movis sin pluen lau la vojo, pavimita per flavaj brikoj. Elli konjektis, ke la ravino aperis, vershajne, pro tertremo, post kiam oni konstruis la vojon en Smeraldan Urbon. Elli audis, ke pro la tertremoj en la tero povas aperi krevajhoj. Vere, la patro ne rakontis al shi pri tiaj grandegaj krevajhoj, sed ja la lando de Gudvin estis tute neordinara kaj chio en ghi estis ne tia, kiel en la alia mondo.
  Post la ravino lau ambau flankoj de la vojo etendighis pli malgaja arbaro, kaj ighis mallume. El la densejo audighis obtuza snufo kaj longsona mugho. La vojaghantoj eksentis teruron, kaj Totochjo kashis sin inter la gamboj de Leono, char opiniis nun, ke Leono estas pli forta ol Fera Hakisto. Timema Leono informis la kunulojn, ke en chi tiu arbaro loghas sabrodentaj tigroj.
  - Kio estas tiuj bestoj? - demandis Fera Hakisto.
  - Ili estas teruraj monstroj, - timeme flustris Leono. - Ili estas multe pli grandaj ol aliaj tigroj, loghantaj en aliaj partoj de la lando. El iliaj supraj makzeloj elighas kojnodentoj kvazau sabroj. Per tiuj kojnodentoj la tigroj povas trapiki min kvazau katidon... Mi terure timas sabrodentajn tigrojn...
  Chiuj tuj ighis silentemaj kaj komencis pli atente pashadi sur flavaj brikoj.
  Elli diris flustre:
  - Mi legis en libro, ke sabrodentaj tigroj loghis en Kanzaso en la antikva tempo, sed poste chiuj elmortis, sed chi tie, vershajne, ili loghas ghis nun...
  - Jes, ili loghas, bedaurinde, - eldiris Timema Leono. - Mi vidis unun demalproksime kaj poste malsanis pro teruro...
  - Dum chi tiu parolado la vojaghantoj subite venis al sekva ravino, kiu okazis pli largha kaj profunda ol la unua. Rigardinte ghin, Leono rifuzis salti: tio estis ne lau liaj fortoj. Chiuj staris silente, ne sciante kion fari. Subite Timigulo diris:
  - Jen sur la rando kreskas granda arbo. Hakisto dehaku ghin tiel, ke ghi falu trans la abismon kaj ni ekhavos ponton.
  - Estas bone elpensite! - admiris Leono. - Oni povas ekpensi, ke vi tamen havas cerbon en la kapo.
  - Ne, - modeste eldiris Timigulo, por chiu okazo tushinte la kapon. - Mi simple rememoris, ke la samon faris Fera Hakisto, kiam ni savis Elli de Hommanghulo.
  Per kelkaj fortaj batoj de la hakilo Fera Hakisto duonhakis la arbon, kaj poste chiuj vojaghantoj, inkluzive Totochjon, sin apogis al la trunko, iu per la manoj, iu per piedoj kaj frunto. La arbo krakis, kaj ghia pinto falis sur alian flankon de la ravino.
  - Hura! - kune kriis chiuj.
  Sed apenau la vojaghantoj ekiris lau la trunko, apogante sin per la branchoj, tuj el la arbaro audighis longsona mugho, kaj al la ravino elkuris du furiozaj bestoj kun kojnodentoj, elshovighantaj el la faukoj, kvazau brilantaj blankaj sabroj.
  - Sabrodentaj tigroj...- flustris Leono, tremante kvazau folio.
  - Trankvilighu! - kriis Timigulo. - Transiru!
  Leono, irante malantau chiuj, turnis sin al la tigroj kaj eligis tian ekskluzivan mughon, ke Elli pro timo apenau ne falis en la abismon. La monstroj haltis kaj rigardis al Leono, ne komprenante, kiel tia malgranda besto povas tiel laute mughi.
  Tiu prokrasto donis eblecon al la vojaghantoj transiri la ravinon, kaj Leono per tri saltoj atingis ilin. La sabrodentaj tigroj ekvidis, ke la chasajho forkuras kaj enpashis sur la ponton. Ili iris lau la arbo, de tempo al tempo haltis, mallaute sed minace mughis kaj brilis per la blankaj kojnodentoj. Ilia aspekto estis tiel terura, ke Leono diris al Elli:
  - Ni pereos! Kuru, sed mi provos deteni tiujn bestiojn. Bedaurinde mi ne sukcesis ricevi de Gudvin almenau iomete da braveco! Tamen mi batalos ghis la morto.
  En la pajlan kapon de Timigulo chi-tage venis brilaj pensoj. Pushinte Hakiston, li kriis:
  - Haku la arbon!
  Fera Hakisto ne longe atendis. Li faris per sia grandega hakilo tiajn furiozajn batojn, ke post du-tri svingoj li dishakis la pinton de la arbo kaj la trunko sen la apogo brue falis en la abismon.
  La grandegaj bestoj falis kun ghi kaj disbatighis sur akraj shtonoj sur la fundo de la ravino.
  - Uf! - diris Leono kun profunda ekspiro pro trankviligho kaj solene donis al Timigulo piedon. - Dankon! Ni ankorau vivos, char mi preskau adiauis al la vivo. Ne tre agrable estas trafi sur la dentojn de tiuj monstroj! Chu vi audas kiel batas mia koro?
  - Ve! - malgaje sopirghemis Fera Hakisto. - Mi volus, ke ankau mia koro tiel batu!
  La amikoj hastis lasi la malghojan arbaron, el kiu povis elsalti aliaj sabrodentaj tigroj.
  Sed Elli tiel lacighis kaj ektimis, ke ne povis iri. Leono sidigis shin kaj Totochjon sur sian dorson, kaj la vojaghantoj rapide iris antauen. Kiel ili ekghojis vidinte baldau, ke la arbaro ighas pli maldensa kaj la arboj pli maldikaj! La suno per la gajaj radioj lumigis la vojon, kaj baldau la vojaghantoj venis al bordo de largha kaj rapidflua rivero.
  - Nun ni povas trankvilighi,- ghoje diris Leono. - La tigroj neniam eliras el sia arbaro: chi tiuj bestegoj ial timas vastan spacon...
  Chiuj sopirghemis libere, tamen aperis nova problemo.
  - Kiel ni transiros? - diris Elli, Fera Hakisto, Timema Leono kaj Totochjo, kaj chiuj kune ekrigardis al  Timigulo, - ili  jam konvinkighis, ke liaj sagho kaj kapabloj kreskas chiuhore.
  Flatita per komuna atento, Timigulo faris gravan aspekton kaj tushis per fingro la frunton. Pensis li ne tre longe.
  - Ja akvo ne estas la solida tero, kaj la solida tero ne estas akvo!- grave eldiris li. - Trans la riveron ni ne povas iri perpiede, sekve...
  - Sekve? - demandis Elli.
  - Sekve, Fera Hakisto devas fari floson kaj ni transflosos la riveron!
  - Kiel sagha vi estas! - admire ekkriis ciuj.
  - Ne, mi ankorau ne estas sagha, sed nur sin-don-em-a,- oponis Timigulo.- Kiam mi ricevos de Gudvin cerbon, tiam mi chesos esti sin-don-em-a kaj farighos sagha.
  Hakisto komencis haki arbojn, kaj forta Leono tiris ilin al la rivero. Elli kushighis ripozeti surherbe. Timigulo lau sia kutimo ne sidis samloke. Li promenis lauborde kaj trovis chi tie arbojn kun maturaj fruktoj. La vojaghantoj decidis aranghi chi tie dormlokon.
  Elli vespermanghis per bongustaj fruktoj kaj ekdormis gardata de siaj fidelaj amikoj kaj ensonghe vidis la miraklan Smeraldan Urbon kaj Grandegan Magiiston Gudvin.

Саблезубые тигры

В этот вечер шли долго и остановились ночевать под развесистым деревом. Железный Дровосек нарубил дров и развел большой костер, около которого Элли чувствовала себя очень уютно. Она и друзей пригласила разделить это удовольствие, но Страшила решительно отказался, ушел от костра подальше и внимательно следил, чтобы ни одна искорка не попала на его костюм.
- Моя солома и огонь - такие вещи, которые не могут быть соседями, - объяснил он. Трусливый Лев тоже не пожелал приблизится к костру.
- Мы, дикие звери, не очень-то любим огонь, - сказал Лев. - Теперь, когда я в твоей компании, Элли, и может быть, и привыкну, но сейчас он меня еще слишком пугает... Только Тотошка, не боявшийся огня, лежал на коленях у Элли, щурил на костер свои маленькие глаза и наслаждался его теплом. Элли по братски разделила с Тотошкой последний кусок хлеба.
- Что я буду теперь есть? - спросила она, бережно собирая крошки.
- Хочешь, я поймаю в лесу лань? - спросил Лев. - Правда, у вас, людей, плохой вкус, и вы предпочитаете жареное мясо сырому, но ты можешь поджарить его на углях.
- О, только никого не убивать! - взмолился Железный Дровосек. - Я так буду плакать о бедной лани, что никакого масла не хватит смазывать мое лицо...
- Как угодно, - пробурчал Лев и отправился в лес. Он вернулся оттуда нескоро, улегся с сытым мурлыканьем поодаль от костра и уставил на пламя свои желтые глаза с узкими щелками зрачков.
Зачем Лев ходил в лесную чащу, никому не было известно. Сам он молчал, а остальные не спрашивали. Страшила тоже пошел в лес, и ему посчастливилось найти дерево, на котором росли орехи. Он рвал их своими мягкими непослушными пальцами. Орехи выскальзывали у него из рук, и ему приходилось собирать их в траве. В лесу было темно, как в погребе, и только Страшиле, видевшему ночью, как днем, это не причиняло никаких неудобств. Но, когда он набирал полную горсть орехов, они вдруг вываливались у него из рук, и все приходилось начинать снова. Все же Страшила с удовольствием собирал орехи, боясь подходить к костру. Только увидев, что костер начинает угасать, он приблизился к Элли с полной корзиной орехов и девочка поблагодарила его за труды. Утром Элли позавтракала орехами. Она и Тотошке предложила орехов, но песик с презрением отвернул от них нос: встав спозаранку, он поймал в лесу жирную мышь (к счастью, Дровосек этого не видел).
Путники снова двинулись к Изумрудному городу. Этот день принес им много приключений. Пройдя около часа, они остановились перед оврагом, который тянулся по лесу вправо и влево насколько хватало глаз. Овраг был широк и глубок. Когда Элли подползла к его краю и заглянула вниз, у нее закружилась голова и она невольно отпрянула назад. На дне пропасти лежали острые камни и между ними журчал невидимый ручей. Стены оврага были отвесны. Путники стояли печальные: им казалось, что путешествие к Гудвину окончилось и придется идти назад. Страшила в недоумении тряс головой, Железный Дровосек схватился за грудь, а Лев огорченно опустил морду.
- Что же делать? - спросила Элли с огорчением.
- Не имею понятия, - огорченно ответил Железный Дровосек, а Лев в недоумении почесал лапой нос.
Страшила сказал:
- Ух, какая большая яма! Через нее мы не перепрыгнем. Нам тут и сидеть!
- Я бы, пожалуй, перепрыгнул, - сказал Лев, измерив глазом расстояние.
- Значит, ты перенесешь нас? - догадался Страшила.
- Попробую, - сказал Лев. - Кто осмелится первым?
- Придется мне, - сказал Страшила. - Если ты упадешь, Элли разобьется насмерть, да и Железному Дровосеку плохо будет. А уж я не расшибусь, будьте спокойны... - Да я-то сам боюсь свалиться или нет? - сердито перебил Лев разболтавшегося Страшилу. - Ну, раз больше ничего не остается, прыгаю. Садись Страшила влез к нему на спину и Лев съежился на краю расселины, готовясь к прыжку.
- Почему ты не разбегаешься? - спросила Элли.
- Это не в наших львиных привычках. Мы прыгаем с места. Он сделал огромный прыжок и благополучно перескочил на другую сторону. Все обрадовались, и Лев, ссадив Страшилу, тотчас прыгнул обратно. Следующей села Элли. Держа Тотошку в одной руке, другой она вцепилась в жесткую гриву Льва. Элли взлетела на воздух, и ей показалось, что она снова поднимается на убивающем домике но не успела испугаться, как была уже на твердой земле. Последним переправился Железный Дровосек, чуть не потеряв во время прыжка свою шапку-воронку. Когда Лев отдохнул, путешественники двинулись дальше по дороге, вымощенной желтым кирпичом. Элли догадалась, что овраг появился, вероятно, от землетрясения, уже после того, как провели дорогу к Изумрудному городу. Элли слыхала, что от землетрясений в земле могут образовываться трещины. Правда, отец не рассказывал ей о таких громадных трещинах, но ведь страна Гудвина была совсем особенная, и все в ней было не так, как на всем прочем свете. За оврагом по обеим сторонам дороги потянулся еще более угрюмый лес, и стало темно. Из зарослей послышалось глухое сопение и протяжный рев. Путникам стало жутко, а Тотошка совсем запутался в ногах у Льва, считая теперь, что Лев теперь сильнее Железного Дровосека. Трусливый Лев сообщил путникам, что в этом лесу живут саблезубые тигры.
- Что это за звери? - осведомился Дровосек.
- Это страшные чудовища, - боязливо прошептал Лев. - Они куда больше обыкновенных тигров, живущих в других частях страны. У них из верхней челюсти торчат клыки, как сабли. Такими клыками эти тигры могут проколоть меня, как котенка. Я ужасно боюсь саблезубых тигров...
Все сразу притихли и стали осторожно ступать по желтым кирпичам. Элли сказала шепотом:
- Я читала в книжке, что у нас в Канзасе саблезубые тигры водились в древние времена, но потом все вымерли, а здесь, видно, живут до сих пор...
- Да вот живут, к несчастью, - отозвался трусливый Лев.
- Я увидел одного издалека, так заболел от страха...
За этими разговорами путники неожиданно подошли к новому оврагу, который оказался шире и глубже первого. Взглянув на него, Лев отказался прыгать: эта задача была ему не под силу. Все стояли в молчании, не зная, что делать. Вдруг Страшила сказал:
- Вот на краю большое дерево. Пусть Дровосек подрубит его так, чтобы оно упало через пропасть, и у нас будет мост.
- Ловко придумано! - восхитился Лев. - Можно подумать, что все-таки у тебя в голове есть мозги.
- Нет, - скромно отозвался Страшила, на всякий случай пощупав голову. - Я просто вспомнил, что так сделал Железный Дровосек, когда мы с ним спасали Элли от людоеда. Несколькими мощными ударами топора Железный Дровосек подрубил дерево, потом все путешественники, не исключая Тотошки уперлись в ствол, кто руками, а кто лапами и лбом. Дерево затрещало и упало вершиной на ту сторону рва.
- Ура! - разом крикнули все. Но только что путники пошли по стволу, придерживаясь за ветки, как в лесу послышался продолжительный вой, и к оврагу
подбежали два свирепых тигра с клыками, торчавшими из пасти, как сверкающие белые сабли.
- Саблезубые тигры... - прошептал Лев, дрожа, как лист.
- Спокойствие! - закричал Страшила. - Переходите!
Лев, замыкавший шествие, обернулся к тиграм и испустил такое великолепное рычание, что Элли с перепугу чуть не свалилась в пропасть. Даже чудовища остановились, и глядели на Льва, не понимая, как такой небольшой зверь может так громко реветь. Эта задержка дала возможность путникам перейти овраг, и Лев в три прыжка нагнал их. Саблезубые тигры, видя, что добыча ускользает, вступили на мост. Они шли по дереву, то и дело останавливаясь, негромко, но грозно рыча и блестя белыми клыками. Вид их был так страшен, что Лев сказал Элли:
- Мы погибли! Бегите, я постараюсь задержать этих бестий. Жаль, что я не успел получить от Гудвина хоть немного смелости! Однако буду драться, пока не умру.
В соломенную голову Страшилы в этот день приходили блестящие мысли. Толкнув Дровосека, он закричал:
- Руби дерево!
Железный Дровосек не заставил себя долго просить. Он наносил своим огромным топором такие отчаянные удары, что в два-три удара перерубил верхушку дерева, и ствол, лишенный опоры, с грохотом повалился в пропасть. Громадные звери полетели вместе с ним и разбились об острые камни, лежащие на дне оврага.
- Ффу! - сказал Лев с глубоким вздохом облегчения и торжественно подал Страшиле лапу. - Спасибо! Поживем еще, а то я совсем было простился с жизнью. Не очень-то приятная штука попасть на зубы к таким чудовищам! Слышите, как у меня бьется сердце?
- Ах! - печально вздохнул Железный Дровосек. - Хотел бы я, чтобы у меня так билось сердце! Друзья торопились покинуть мрачный лес, из которого могли
выскочить другие саблезубые тигры. Но Элли так устала и напугалась, что не могла идти. Лев посадил ее и Тотошку на спину, и путники быстро пошли вперед. Как они обрадовались, увидев вскоре, что деревья становятся все реже и тоньше! Солнышко веселыми лучами освещало дорогу, и скоро путники вышли на берег широкой и быстрой реки.
- Теперь уж можно не беспокоится, - радостно сказал Лев.
- Тигры никогда не выходят из своего леса: эти зверюги почему-то боятся открытого пространства...
Все вздохнули свободно, но сейчас же у них появилась новая забота.
- Как же мы переправимся? - сказали Элли, Железный Дровосек, трусливый Лев и Тотошка и все разом посмотрели на Страшилу.
Польщенный общим вниманием, Страшила принял важный вид и приложил палец ко лбу. Думал он не очень долго.
- Ведь река - это не суша, а суша - не река! - важно изрек он. - По реке не пойдешь пешком, значит...
- Значит? - переспросила Элли.
- Значит, Железный Дровосек должен сделать плот, и мы переплывем реку!
- Какой ты умный! - восхищенно воскликнули все.
- Чрезвычайно признателен! - Страшила раскланялся. Дровосек принялся рубить деревья и стаскивать их к реке с помощью сильного Льва. Элли прилегла на траве отдохнуть. Страшиле по обыкновению не сиделось на месте. Он разгуливал по берегу реки и нашел деревья со спелыми плодами. Путники решили устроить здесь ночлег. Элли, поужинав вкусными плодами, заснула под охраной своих верных друзей и во сне видела удивительный Изумрудный город и великого волшебника Гудвина.

<< >>