Inundo

  Dum kelkaj tagoj la vojaghantoj iris rekte al sudo. Farmejoj renkontighis pli kaj pli malofte, kaj fine malaperis. Chirkaue ghis la horizonto etendighis stepo. Chasajho ne abundis, kaj Leono vagis nokte por ion manghi. Totochjo ne povis akompani Leonon dum la longaj promenoj, sed tiu chiam portis al la amiko pecon da viando inter la dentoj.
  La vojaghantoj ne timis malfacilajhojn kaj iris chiam antauen.
  Foje meztage ilin haltigis vasta rivero kun malaltaj bordoj, kovritaj de salikoj, la sola granda rivero en la Magia Lando. Ili embarasite ekrigardis unu al alia. Tio estis la sama rivero, kie fiaskis Timigulo, sed niaj herooj tion ne sciis.
  - Chu ni faru floson? - demandis Fera Hakisto.
  Timigulo faris senesperan grimacon: li ne forgesis la aventuron kun stango dum vojagho en Smeraldan Urbon.
  - Pli bone estus, se nin transportus la Flugantaj Simioj, - grumblis li. - Se mi denove restos meze de la rivero, neniu povos min savi: chi tie cikonioj ne loghas.
  Sed Elli ne konsentis. Shi ne volis konsumi la lastan sorchon de Ora Chapo, kiam ne klaras, kiaj obstakloj aperos antau ili kaj kiel Stella akceptos ilin.
  Vespere Fera Hakisto finfaris floson, kaj la kompanio ekflosis trans la riveron. Timigulo laboris per la stango tre singarde kaj staris malproksime de la rando. Kompense Fera Hakisto laboris plenforte. La rivero montrighis neprofunda kaj kvieta; la vojaghantoj sukcese atingis glatan malgajan bordon.
  - Kia enua loko! - deklaris Leono, sulkiginte la nazon.
  - Kaj nenie eblas tranokti,- diris Elli. - Ni iru antauen.
  La vojaghantoj ne faris ech mil pashojn, sed antau ili denove ekbriletis rivero. Ili trafis sur insulon.
  - Malbone estas! - diris Timigulo. - Tre malbone! Ni devas voki la Flugantajn Simiojn, pikapu, trikapu!
  Sed la knabino planis matene chirkauflosi la insulon kaj decidis tranokti chi tie, char jam estis malfrue. Ili kolektis sekajn herbojn kaj aranghis pli malpli konvenajn litojn. Post vespermangho Elli ekdormis sub fidela gardo de la amikoj. Leono kaj Totochjo devis pasigi la nokton kun malplenaj stomakoj, sed ili humilighis pri tio kaj ekdormis.
  Timigulo kaj Fera Hakisto staris apud la dormantoj kaj rigardis al bordo de la rivero. Kvankam unu jam havis cerbon, kaj la alia - koron, sed ili neniam estis lacaj kaj dormemaj.
  Komence chio pasis trankvile. Sed poste che la horizonto aperis unu fulmobrilo, poste dua, tria... Fera Hakisto zorgoplene balancis la kapon. En Magia Lando la shtormoj okazis malofte, sed havis neordinaran forton. Tondro ghis nun ne audighis. Orienta parto de la chielo rapide mallumighis: tie amasighis nuboj, pli kaj pli ofte lumigataj de fulmoj. Timigulo rigardis al la chielo ne komprenante.
  - Kio tie okazas? - murmuris li. - Chu Gudvin bruligas tie alumetojn?
  Timigulo dum sia mallonga vivo ne vidis fulmotondrojn.
  - Estos tre granda pluvo! - diris Fera Hakisto.
  - Pluvo? Sed kio estas tio? - maltrankvile demandis Timigulo.
  - Tio estas akvo falanta de la chielo. La pluvo estas malutila al ni ambau: ghi forlavos vian farbon, kaj mi rustighos.
  - Aj-aj-aj-aj! - svingis la kapon Timigulo. - Ni veku Elli'n.
  - Ni atendu iomete, - diris Fera Hakisto. - Mi ne volas shin maltrankviligi: shi lacighis hodiau. Sed la shtormo, povas esti, preteriros.
  Sed ghi proksimighis. Baldau nubegoj kovris la chielon, ekbrilis fulmoj, kaj tondrado klare audighis.
  - Kio bruas tie? - time demandis Timigulo.
  Sed Fera Hakisto jam ne havis tempon por klarigi.
  - Malbone! - kriis li kaj vekis Elli'n.
  - Kio okazis? Kio estas tio? - demandis la knabino.
  - Proksimighas terura shtormo! - kriis Fera Hakisto.
  Ankau Leono vekighis. Li tuj eksentis dangheron.
  - Rapide voku la Flugantajn Simiojn, alie ni pereos! - ekmughis li plenforte.
  Timigita Elli komencis paroli la magiajn vortojn:
  - Bambara, chufara...
  - U-ar-ra!..- sovaghe ekbruis alfluginta ventimpeto kaj deshiris Oran Chapon de la kapo de Elli.
  La Chapo ekflugis, kvazau blanka steleto ekbrilis en la mallumo kaj malaperis. Elli ekploregis, sed la tondro bruanta super la kapoj de la vojaghantoj, obtuzigis shian ploregon.
  - Ne ploru, Elli! - mughis en shian orelon Leono. - Memoru, ke nun mi estas la plej kuragha besto en la mondo!
  - Memoru, ke mi havas bonegan cerbon, plenan de neordinaraj pensoj! - kriis Timigulo.
  - Memoru pri mia koro, kiu ne toleros, se vi estos ofendita! - aldonis Fera Hakisto.
      La tri amikoj ekstaris chirkau Elli, brave preparante sin al la atako de la shtormo.
  Kaj la shtormo komencighis! Alflugis ventego. Oblikva pluvo forte vipis Leonon kaj Elli'n per grandaj gutoj. Leono turnis la dorson al la vento kaj fleksis ghin, vaste starigis la piedojn. Sub li aperis komforta loko, kien kashis sin Elli kaj Totochjo.
  Fera Hakisto komence prenis la lubrikilon, sed poste senespere svingis la manon: eviti rustighon en tia pluvego eblis nur en barelo kun oleo.
  Timigulo, plene malsekighinta kaj  plipezighinta,  havis  tre kompatindan aspekton. Per siaj molaj, neobeemaj manoj li defendis kontrau la pluvo la farbon de la vizagho.
  - Jen kio estas pluvo! - murmuris Timigulo.- Kiam la decaj homoj volas sin bani, ili mem enakvighas kaj tute ne bezonas, ke iu nevidebla akvumu ilin desupre. Kiam mi revenos en Smeraldan Urbon mi deklaros leghon, kiu malpermesos pluvojn!..
  La shtormo dauris ghis mateno. Kun unuaj sunradioj la vojaghantoj kun teruro ekvidis, ke vilaj ondoj de Granda Rivero kovras la insulon.
  - Ni dronos!- kriis Timigulo, defendante per la  manoj  la duone forlavitajn okulojn.
  - Tenu vin pli firme! - respondis Fera Hakisto, penante superkrii la bruon de la shtormo kaj plaudon de la ondoj. - Tenu vin je mi.
  Li vaste starigis la piedojn, enshovinte ilin en la sablan grundon, kaj firme apogis sin per la hakilo. Starante tiel  li  estis neshancelebla kiel roko.
   Timigulo, Elli kaj Leono krochighis al Fera Hakisto kaj atendis.
   Kaj jen, rulighante alvenis unua ondego kaj  kovris  la vojaghantojn de kapo ghis piedoj. Kiam ghi pasis, en akvo staris Hakisto, kaj la aliaj krochighis al li kun senespera braveco. Fera Hakisto rustighis, kaj nun nenia shtormo povus demovi lin. Sed al la aliaj vojaghantoj estis malbone. La malpeza Timigulo estis sur surfaco, kaj ondoj jhetadis lin chiuflanken. Leono staris sur malantauaj piedoj kaj elkrachis akvon. Elli baraktis en ondoj  plene terurigita.
  Leono ekvidis, ke la knabino dronas.
  - Sidighu sur min,- raukis li. - Ni naghu al tiu bordo de la rivero! - kaj mallevighis antau Elli kvarpiede.
  Lastforte la knabino rampis sur la dorson de Leono kaj konvulsie krochighis al la malseka vila kolhararo. Totochjon shi firme tenis per la maldekstra mano.
  - Adiau, amikoj! - mughis Leono, kaj pushinte sin de Fera Hakisto eklaboris per la gamboj, forte fendante ondojn.
  - ..iau! - mallaute audighis respondo de Timigulo, kaj Fera Hakisto malaperis en mallumo.
  Leono naghis longe kaj obstine. La fortoj preskau lasis lin, sed braveco bolis en lia koro, kaj fiera pri si mem, li eligis minacan mughon. Per chi triumfa mugho Leono volis esprimi, ke li pretas perei, sed ne enlasi ech unu guton da timo en sian kuraghan koron.
  Sed kio estas tio?
  El humida mallumo respondis ankau leona mugho.
  - Tie estas grundo! Tien! Tien!
  Dekoble pli forte Leono jhetis sin antauen, kaj antau li aperis nekonata alta bordo. Al li respondis ne leono, sed ehho!
  Leono surgrimpis la bordon, mallevis la rigidighintan  Elli, chirkauprenis shin kaj komencis varmigi shin per sia varma spiro.
  Timigulo sin tenis je Fera Hakisto ghis la malsekaj manoj ankorau obeis lin. Poste la ondoj deshiris lin de Hakisto kaj fortiris lin balancante kvazau ligneron. La sagha kapo de Timigulo montrighis pli peza ol la korpo. La sagha reganto de Smeralda Urbo flosis kapmalsupren, kaj akvo forlavis lastajn farbojn de liaj okuloj, busho kaj oreloj.
  Fera Hakisto dum ioma tempo estis videbla inter la ondoj, sed levighanta akvo surkovris lin. Jen nur la funelo restis super la akvo, poste ankau ghi malaperis. Kaj netimigebla bonanima Fera Hakisto tute malaperis en la furioza rivero.

* * *

  Elli, Leono kaj Totochjo dum tri tagoj atendis surborde mallevighon de la akvo. La vetero estis bonega, la suno brilegis, kaj la akvo rapide mallevighis. En la kvara tago Leono naghis al la insulo. Elli sidis sur lia dorso kun Totochjo en la manoj.
  Pashinte sur la insulon, Elli ekvidis, ke la rivero kovris ghin per shlimo kaj koto. Leono kaj la knabino iris diversflanken. Baldau vidighis senforma figuro, chirkaugluita de la shlimo kaj algoj. Ne estis malfacile rekoni Feran Hakiston en chi tiu figuro. Leono rapidkuris al la voko de Elli per grandaj saltoj kaj demetis la sekan koton kaj shlimon.
  Nevenkebla Fera Hakisto staris sampoze, kiel li restis inter la ondoj. Elli per herba tufo akurate vishis la rustajn artikojn de Hakisto, prenis de lia zono la lubrikilon kaj lubrikis  liajn makzelojn...
  - Dankon, kara Elli,- estis liaj unuaj vortoj,- vi denove revivigas min! Saluton, Leono, kara amiko! Kiel mi ghojas vidi vin!
  Leono deturnis sin: li ghoje ploris kaj rapidis vishi larmojn per la vosta pinto.
  Baldau chiuj artikoj de Fera Hakisto ekfunkciis, kaj li gaje pashis kun Elli, Totochjo kaj Leono. Ili serchis la floson. Dum la irado Totochjo jhetis sin al alg-amaso, flaris kaj komencis fosi ghin per la piedoj.
  - Chu akva rato estas tie? - demandis Elli.
  - Mi ne maltrankvighus pri diversaj achajhoj,- respondis Totochjo. - Ne, chi tie estas io pli interesa!
  Sub la algoj io subite ekbriletis, kaj por ghojego de Elli, aperis Ora Chapo. La knabino karese chirkauprenis la hundeton kaj kisis lian shlimkovritan muzeleton, kaj metis Chapon en la korbon.
  La vojaghantoj trovis la floson, firme ligitan al palisoj enbatitaj en la grundon. Puriginte ghin de la  koto  kaj  shlimo,  ili chirkauflosis la insulon, sur kiu ili fiaskis. Preterinte longan sablan terlangon, la vojaghantoj trafis en chefan fluejon de la rivero. Sur la dekstra bordo vidighis arbustoj. Elli petis Feran Hakiston flosi tien: shi rimarkis sur arbusto la chapelon de Timigulo.
  - Hura! - kriis la tuta kvaropo.
  Baldau ili trovis Timigulon mem, kiu pendis inter arbustoj en bizara pozo. Li estis malseka kaj tauzita kaj ne respondis al demandoj de la amikoj: akvo plene forlavis liajn bushon, okulojn kaj orelojn. Ili ne sukcesis trovi nur la luksan bastoneton de Timigulo - donacon de Palpebrumuloj: evidente ghi estis forportita de la akvo.
  La amikoj eltiris Timigulon sur la sablan bordon, elshutis la pajlon kaj sternis ghin sub la sunradioj, pendigis por sekigi la kostumon kaj chapelon. La kapo sekighis kun la brano ene de ghi; eligi la grandvaloran cerbon la knabino ne audacis.
  Kiam la pajlo sekighis, ili shtopis Timigulon, la kapon instalis sur ghian lokon, kaj Elli prenis farbojn kaj penikon el akvorezista kesto, kiun shi akiris en Smeralda Urbo.
  Komence Elli pentris la dekstran okulon al Timigulo, kaj chi dekstra okulo amike kaj tre karese okulsignis al shi. Poste aperis dua okulo, kaj post ghi oreloj. Elli ankorau ne finis pentri la bushon, sed la gaja Timigulojam kantis, malhelpante al la knabino pentri:
  - Ej-gej-gej-go! Elli denove savis  min!  Ej-gej-gej-go!  Mi denove-nove kun Elli!
  Li dancante kantis kaj jam ne timis, ke lin vidas iu el la shtatanoj: ja tie estis tute dezerta lando.

Наводнение

Несколько дней путники шли прямо на юг. Фермы попадались все реже и реже и, наконец, исчезли. Вокруг до самого горизонта тянулась степь. Даже дичи было мало в этих пустынных местах, и Льву приходилось долго рыскать по ночам в поисках добычи. Тотошка не мог сопровождать Льва в его продолжительных прогулках, но тот, возвращаясь, всегда приносил приятелю кусок мяса в зубах.
Путники не смущались трудностями и шли вперед да вперед. Однажды в полдень их остановила широкая река с низкими берегами, покрытыми ивами. Все озадаченно посмотрели друг на друга.
- Будем делать плот? - спросил Железный Дровосек.
Страшила скорчил отчаянную гримасу: он не позабыл приключение с шестом по дороге в Изумрудный город.
- Уж лучше бы нас перенесли летучие обезьяны, - пробурчал он. - Если я опять застряну посреди реки, то спасать меня некому: здесь аистов нет.
Но Элли не согласилась. Она не хотела тратить последнее волшебство золотой шапки, когда неизвестно, какие трудности еще встретятся на пути и как их примет Стелла. Железный Дровосек сделал к вечеру плот и компания поплыла через реку. Страшила действовал шестом осторожно, держась подальше от борта. Зато Железный Дровосек работал из последних сил. Река оказалась мелководной и тихой, путники благополучно переплыли ее и вышли на плоский и унылый берег.
- Какое скучное место! - заявил Лев, сморщив нос.
- И переночевать-то негде, - молвила Элли. – Идемте вперед.
Не прошли путники и тысячи шагов, как перед ними снова блеснула река. Они были на острове.
- Скверное дело! - сказал Страшила. - Очень скверное дело! Придется вызвать летучих обезьян, пикапу, трикапу!
Но девочка, рассчитывая утром обогнуть остров на плоту, решила переночевать здесь, так как было уже поздно. Собрали сухой травы и устроили ей сносную постель. Поужинав, Элли легла под надежной охраной друзей. Льву и Тотошке пришлось провести ночь с пустыми желудками, но они смирились с этим и заснули. Страшила и Железный Дровосек стояли около спящих и смотрели на берег реки. Хотя один имел теперь мозги, а другой сердце, все же они никогда не уставали и не спали. Сначала все было спокойно. Но потом на горизонте блеснула зарница, за ней другая, третья. Железный Дровосек озабоченно покачал головой. В стране Гудвина грозы случались редко, зато достигали неимоверной силы. Грома еще не было слышно. Восточный край неба быстро темнел: там громоздились клубы туч, все чаще озаряемых молниями. Страшила глядел на небо в недоумении - Что там такое? - бормотал он. - Не Гудвин ли зажигает спички?
Страшила за свою недолгую жизнь еще не видал грозы.
- Будет сильный дождь! - сказал Железный Дровосек.
- Дождь? А что это такое? - с беспокойством спросил Страшила.
- Вода, падающая с неба. Дождь вреден нам обоим: с тебя смоет краску, а я заржавею.
- Ай-яй-яй-яй! - замотал головой Страшила. – Давай разбудим Элли?
- Подождем немного, - сказал Железный Дровосек. - Мне не хочется ее беспокоить: она устала сегодня. А гроза, быть может, пройдет стороной. Но гроза приближалась. Скоро тучи закрыли полнеба, заблистали молнии и раскаты грома явственно донеслись до слуха дозорных.
- Что это там шумит? - в испуге спрашивал Страшила. Но Железному Дровосеку некогда было объяснять.
- Плохо дело! - крикнул он и разбудил Элли.
- Что такое? Что случилось? - спросила девочка.
- Приближается страшная гроза! - закричал Дровосек.
Лев тоже проснулся. Он сразу понял опасность.
- Скорее вызывай летучих обезьян, иначе мы погибли! - заревел он во все горло.
Испуганная Элли, нетвердо держась на ногах, начала говорить волшебные слова:
- Бамбара, чуфара...
У-ар-ра!.. - яростно взвизгнул налетевший вихрь и сорвал золотую шапку с головы Элли.
Шапка взлетела, белой звездочкой мелькнула во мраке и исчезла. Элли зарыдала, но громовой раскат, раздавшийся над головами путников, заглушил ее рыдания.
- Не плачь, Элли! - заревел ей в ухо Лев. - Помни, что я теперь храбрее всех зверей на свете!
- Помни, что у меня чудесные мозги, наполненные необычайными мыслями! - прокричал Страшила.
- Помни о моем сердце, которое не стерпит, чтобы тебя обидели! - добавил Железный Дровосек.
Три друга встали вокруг Элли, мужественно готовясь встретить натиск бури.
И буря грянула! Налетел ветер. Косой дождь больно хлестал Льва и Элли крупными каплями. Лев встал спиной к ветру, расставил лапы, выгнул спину. Под ним оказался уютный шалаш, куда забрались Элли и Тотошка, спасаясь от ливня.
Железный Дровосек взялся за масленку, но махнул рукой:
спастись от ржавчины при таком ливне можно было только в бочке с маслом.
Страшила, насквозь промоченный дождем, сразу отяжелевший, имел самый жалкий вид. Своими мягкими, непослушными руками он защищал от дождя краску на лице.
- Так вот что такое дождь! - бормотал Страшила. – Когда порядочные люди хотят купаться, они лезут в воду и вовсе не нуждаются в том, чтобы кто-то невидимый поливал их сверху. Как только вернусь в Изумрудный город, объявлю закон, запрещающий дожди...
Гроза не переставала до утра. При первых лучах рассвета путники с ужасом увидели, как косматые волны вздувшейся реки заливают остров.
- Мы утонем! - закричал Страшила, закрывая рукой полусмытые глаза.
- Держитесь крепче! - ответил Железный Дровосек, стараясь перекричать шум бури и плеск волн. - Держитесь за меня!
Он расставил ноги, врыв их в песчаную почву и крепко оперся о топор. В таком положении он был непоколебим, как скала. Страшила, Лев и Элли вцепились в Железного Дровосека и застыли в ожидании.
И вот, крутясь, налетел первый вал и накрыл путников с головой. Когда он схлынул, среди воды стоял Железный Дровосек, а остальные цеплялись за него с мужеством отчаянья. Железный Дровосек заржавел и теперь никакая буря не сдвинула бы его с места. Но остальным приходилось плохо. Легкий Страшила весь был на поверхности воды, и волны бросали его во все стороны. Лев стоял на задних лапах, отплевываясь от воды. Элли барахталась в волнах, охваченная ужасом.
Лев увидел что девочка тонет.
- Садись на меня, - пропыхтел он. - Поплывем на ту сторону реки! - и он опустился перед Элли на все четыре лапы. Собрав последние силы, девочка вскарабкалась на спину Льва и судорожно вцепилась в мокрую косматую гриву. Тотошку она крепко держала левой рукой.
- Прощайте, друзья! - проревел Лев и оттолкнувшись от Железного Дровосека, заработал лапами, мощно рассекая волны.
- ...щай! - слабо донесся отклик Страшилы, и Железный Дровосек исчез во мгле.
Лев плыл долго и упорно. Силы покидали его, но смелость играла в его сердце и, гордый собой, среди разыгравшейся бури он испустил грозный рык. Этим торжествующим ревом Лев хотел показать, что он готов погибнуть, но ни одна капля трусости не закрадется в его смелое сердце.
Но что за чудо?
Из влажной мглы послышался ответный рев Льва.
- Там земля! Туда! Туда!
С удесятеренной силой Лев бросился вперед и перед ним зачернел неведомый высокий берег. Ему отвечал не Лев, а эхо!
Лев выбрался на землю, опустил окоченевшую Элли, обнял ее передними лапами и стал согревать ее своим горячим дыханием.
Страшила держался за Железного Дровосека, пока намокшие руки еще служили ему. Потом волны оторвали его от Дровосека и повлекли, качая, как щепку. Умная голова Страшилы с драгоценными мозгами оказалась тяжелее туловища. Мудрый правитель Изумрудного города плыл вниз головой и вода смывала последнюю краску с его глаз, рта и ушей.
Железный Дровосек еще виделся среди волн, но поднимающаяся вода заливала его. Вот лишь воронка осталась над водой, но потом скрылась и она. И неустрашимый и добродушный Железный Дровосек весь исчез в разбушевавшейся реке. Элли, Лев и Тотошка три дня ожидали на берегу спада воды. Погода была прекрасная, солнце ярко светило, и вода убывала быстро. На четвертый день лев поплыл к острову. Элли сидела на его спине с Тотошкой в руках.
Выйдя на остров, Элли увидела, что река покрыла его илом и тиной. Лев и девочка пошли в разные стороны, наудачу. И скоро впереди показалась бесформенная фигура, облепленная илом и опутанная водорослями. Нетрудно было узнать в этой фигуре Железного Дровосека. Лев примчался на зов Элли огромными прыжками и разбросал засохшую грязь и тину. Непобедимый Железный Дровосек стоял в той же позе, в которой остался посреди волн. Элли пучком травы тщательно оттерла заржавевшие члены Дровосека, отвязала от его пояса масленку и смазала ему челюсти...
- Спасибо, милая Элли, - были первые его слова. – Ты снова возвращаешь меня к жизни! Здравствуй, Лев, старый дружище! Как я рад тебя видеть!
Лев отвернулся: он плакал от радости и спешил вытереть слезы кончиком хвоста.
Скоро все суставы Железного Дровосека пришли в действие, и он весело зашагал рядом с Элли, Тотошкой и Львом. Они искали плот. По дороге Тотошка бросился к куче водорослей, принюхался и начал разрывать ее лапами.
- Водяная крыса? - спросила Элли.
- Стану я беспокоиться из-за такой дряни, - с пренебрежением ответил Тотошка. - Нет, тут кое-что получше!
Под водорослями что-то вдруг блеснуло и к великой радости Элли, показалась золотая шапка. Девочка нежно обняла песика и поцеловала его в мордочку, измазанную тиной, а шапку спрятала в корзинку.
Путники нашли плот, крепко привязанный к шестам, вбитым в землю. Очистив плот от грязи и тины, они поплыли вниз по реке огибая остров на котором потерпели бедствие. Миновав длинную песчаную косу, путешественники попали в главное русло реки. На правом берегу виднелся кустарник. Элли попросила Железного Дровосека править туда: она увидела на кусте шляпу Страшилы.
- Ура! - закричали все четверо. Скоро нашли и самого Страшилу, висевшего среди кустов в причудливой позе. Он был мокрый и растрепанный и не отвечал на приветствия и расспросы товарищей: вода начисто смыла у него рот, глаза и уши. Не удалось найти только великолепную трость Страшилы - подарок мигунов: очевидно ее унесло рекой.
Друзья вытащили Страшилу на песчаный берег, вытрясли солому и разостлали на солнышке, развесили сушить костюм и шляпу. Голова сушилась вместе с отрубями: вытряхивать драгоценные мозги девочка побоялась.
Когда солома высохла, Страшилу набили, голову поставили на место и Элли вытащила из-за пояса краски и кисть в непромокаемой жестяной коробочке, которыми она запаслась в Изумрудном городе.
Элли прежде всего нарисовала Страшиле правый глаз, и этот правый глаз дружески и очень нежно подмигнул ей. Потом появился второй глаз, а за ним уши и Элли еще не закончила рот, как веселый Страшила уже пел, мешая девочке рисовать.
- Эй-гей-гей-го! Элли опять спасла меня! Эй-гей-гей-го! Я снова-снова-снова с Элли!!!
Он пел, приплясывая, и уже не боялся, что его увидит кто-нибудь из подданных: ведь это была совершенно пустынная страна.

<< >>