Senmaskigo de la Grandega kaj Terura

  La vojaghantoj direktis sin lau konataj stratoj al la palaco de Gudvin. Dumvoje Faramant ne detenis sin kaj informis iujn el loghantoj pri pereo de la terura Bastinda. La novajho rapide disvastighis tra la urbo, kaj baldau post Elli kaj shiaj amikoj ghis la palaco mem iris granda amaso da respektemaj gapuloj.
  La verdbarba Soldato estis sur la gardloko, kaj, kiel chiam, rigardis sin en spegulo kaj kombis sian luksan barbon. Chifoje la amaso kolektighis tiom granda kaj kriis tiom laute, ke allogis la atenton de Soldato post ne pli ol dek minutoj. Din Gior tre ekghojis al la reveno de la vojaghantoj el la danghera ekspedicio, li vokis la junulinon Flita, kaj shi kondukis ilin en la konatajn chambrojn.
  - Bonvolu raporti al Grandega Gudvin pri nia reveno,- diris Elli al Soldato,- kaj diru, ke ni petas akcepti nin...
  Post kelkaj minutoj Din Gior revenis kaj diris:
  - Mi laute raportis vian peton che la pordo de la trona salono, sed ricevis de Grandega Gudvin nenian respondon...
  Soldato chiutage venis al la pordo de la trona salono kaj raportis pri la deziro de la vojaghantoj vidi Gudvin, kaj chiufoje anstatau respondo estis tomba silento.
  Pasis unu semajno. La atendo farighis netolereble turmenta. La vojaghantoj esperis trovi en la palaco de Gudvin varman akcepton. La indeferenteco de Magiisto timigis kaj incitis ilin.
  - Chu ne mortis li? - mediteme diris Elli.
  - Ne! Ne! Li simple ne volas plenumi siajn promesojn kaj kashas sin de ni! - indignis Timigulo. - Certe, li domaghas cerbon, koron kaj bravecon - ja tio estas valoraj ajhoj. Sed ne necesis sendi nin al la malica sorchistino Bastinda, kiun ni ekstermis.
  La kolera Timigulo deklaris al Soldato:
  - Diru al Gudvin: se li ne akceptos nin, ni alvokos la Flugantajn Simiojn.
Diru al Gudvin, ke ni estas iliaj mastroj, ni posedas Oran Chapon - pikapu, trikapu,- kaj kiam chi tie aperos la Flugantaj Simioj, tiam ni parolos kun li.
  Din Gior foriris kaj tre baldau revenis.
  - Gudvin la Terura akceptos vin chiujn morgau ghuste je la deka horo matene en la trona salono. Bonvolu ne malfruighi. Kaj sciu,- mallaute flustris Din Gior en la orelon de Elli,- shajnas, ke li ektimis. Ja li renkontis la Flugantajn Simiojn, kaj scias, kiaj estas tiuj bestoj.
  La vojaghantoj pasigis maltrankvilan nokton kaj matene, je la fiksita tempo, kolektighis antau la pordo de la trona salono.
  La pordo malfermighis, kaj ili enpashis en la salonon. Chiu atendis renkonti Gudvin en tiu aspekto, en kiu li aperis la unuan fojon. Sed ili ekmiris, vidinte, ke en la salono neniu estis. Tie regis solena kaj timiga silento, kaj la vojaghantojn kaptis timo: kion preparas al ili Gudvin?
  Ili ektremis, kiel pro subita frapo de tondro, kiam en la malplena chambro ekparolis vocho:
  - Mi estas Gudvin, Grandega kaj  Terura! Por  kio  vi maltrankviligas min?
  Elli kaj shiaj amikoj rigardis chirkauen - neniu estis videbla.
  - Kie vi estas? - per tremanta vocho demandis Elli.
  - Mi chie estas! - solene respondis la vocho. - Mi povas akcepti chiajn aspektojn kaj farighas nevidebla, kiam volas. Venu al la trono, mi parolos kun vi!
  La vojaghantoj faris kelkajn pashojn antauen. Chiuj ege timis, krom Fera Hakisto kaj Totochjo. Fera Hakisto ne havis koron, kaj Totochjo ne komprenis, kial oni devas timi vochojn.
  - Parolu! - audighis la vocho.
  - Grandega Gudvin, ni venis por peti vin plenumi viajn promesojn!
  - Kiujn promesojn?- demandis la vocho.
  - Vi promesis venigi min en Kanzason, al pachjo kaj panjo, kiam Palpebrumuloj estos liberigitaj el la potenco de Bastinda.
  - Kaj al mi vi promesis doni cerbon!
  - Kaj al mi - koron!
  - Kaj al mi - bravecon!
  - Sed chu Palpebrumuloj efektive farighis liberaj? - demandis la vocho, kaj al Elli shajnis, ke ghi ektremis.
  - Jes! - respondis la knabino. - Mi elvershis akvon sur la malican Bastinda, kaj shi degelis!
  - Pruvu, pruvu! - insiste diris la vocho.
  - Pikapu, trikapu! - eksklamaciis Timigulo. - Chu vi, kiu estas chirkaue, ne vidas sur la kapo de Elli Oran Chapon? Au vi volas, ke ni por pruvi elvoku la Flugantajn Simiojn, bambara, chufara?!
  - Ne, ne, ne, mi kredas vin! - haste interrompis la vocho. - Sed tio estas tiel neatendita!.. Bone, venu morgau, mi pripensos viajn petojn.
  - Vi jam havis tempon por pripensi, skoriki, moriki! - ekkriegis la furioza Timigulo. - Ni atendis la akcepton dum la tuta semajno!
  - Ni ne plu volas atendi ech unu tagon! - energie subtenis la amikon Fera Hakisto, kaj Leono tiel ekmughis, ke la grandegan salonon plenigis bruego, en kiu dronis ies tima krio.
  Kiam finighis la ehho de la leona mugho, estighis silento. Elli kaj shiaj amikoj atendis, kion respondos Gudvin post ilia kuragha defio. Chitempe Totochjo fervore flaris la aeron kaj subite jhetis sin en malproksiman parton de la chambro. Post momento li jam ne estis videbla. Al la mirigita Elli shajnis, ke la hundeto trakuris la muron. Sed tuj depost la muro, ne, depost verda kurteneto, similanta muron, kun krio elsaltis malalta hometo:
  - Forpenu la hundon! Ghi mordos min! Kiu permesis konduki hundojn en mian palacon?
  La vojaghantoj kun nekompreno rigardis al la hometo. Stature li estis ne pli alta ol Elli, sed jam maljuna, kun granda kapo kaj sulkoplena vizagho. Li havis buntan veshton, strian pantalonon kaj longan surtuton. En mano li havis longan sontubon, kaj li time svingis ghin kontrau Totochjo, kiu elsaltis depost la kurteneto kaj penis mordi lian piedon.
  Fera Hakisto kun la hakilo surshultre rapide pashis renkonten al la nekonato.
  - Kiu vi estas? - severe demandis li.
  - Mi estas Gudvin, Grandega kaj Terura,- per tremanta vocho respondis la hometo. - Sed, bonvolu, bonvolu, ne tushu min! Mi faros chion, kion vi postulos de mi!
  La vojaghantoj  interrigardadis kun  neordinara  miro  kaj seniluziigho.
  - Tamen mi opiniis, ke Gudvin estas Viva Kapo,- diris Elli.
  - Sed mi opiniis, ke Gudvin estas Mara Virino, - diris Timigulo.
  - Sed mi opiniis, ke Gudvin estas Monstra Besto, - diris Hakisto.
  - Sed mi opiniis, ke Gudvin estas Fajra Globo, - diris Leono.
  - Tio estas vero, sed vi eraris,- mole diris la nekonato. - Tio estas nur maskoj.
  - Kiel maskoj?! - ekkriis Elli. Chu vi ne estas Grandega Magiisto?
  - Parolu malpli laute, mia infano! - diris Gudvin.- Oni opinias, ke mi estas Grandega Magiisto.
  - Sed kio vi estas reale?
  - Reale... ve, reale mi estas ordinara homo, mia infano!
  La larmoj ekfluis el la okuloj de Elli pro seniluziigho kaj ofendigho.
  Ankau Fera Hakisto pretis ekploregi, sed ghustatempe rememoris, ke li ne kunhavas lubrikilon.
  La furioza Timigulo ekkriis:
  - Mi diros, kio vi estas, se vi tion ne scias! Vi estas trompulo, pikapu, trikapu!
  - Absoluta vero,- respondis la hometo, karese ridante kaj frotante la manojn. - Mi estas Grandega kaj Terura Trompulo.
  - Sed kion ni faru nun?- diris Fera Hakisto.- Kie mi ricevos koron?
  - Kaj mi - cerbon? - demandis Timigulo.
  - Kaj mi - bravecon? - demandis Leono.
  - Miaj amikoj! - diris Gudvin.- Ne parolu pri bagateloj. Vi imagu kiel mi vivachas en tiu chi palaco!
  - Chu vi vivachas? - miris Elli.
  - Jes, mia infano! - suspiris Gudvin. - Rimarku, neniu, neniu en la tuta mondo scias, ke mi estas Grandega Trompulo, kaj mi devis dum multaj jaroj ruzi, kashi min kaj chiel mistifiki homojn. Sed chu vi scias, ke tio estas malfacila okupo - stultigi la homojn. Kaj, bedaurinde, tio chiam malkashighas. Jen vi senmaskigis min, kaj verdire,- li suspiris,- mi ghojas pro tio! Certe, mi eraris, enlasinte vin chiujn kune, kaj ankorau kun chi malbenita hundeto...
  - Hot-hot-hot, estu pli ghentila! - diris Totochjo montrante la dentojn.
  - Mi petas pardonon,- riverencis Gudvin,- mi ne volis ofendi vin... Do, pri kio mi rakontis? Aha, mi rememoris... Mi enlasis vin chiujn, char tre ektimis Flugantajn Simiojn.
  - Sed mi nenion komprenas! - diris Elli. - Do kiel mi vidis vin en la aspekto de Viva Kapo?
  - Tio estas tre facila! - respondis Gudvin. - Sekvu min, kaj vi komprenos.
  Li kondukis ilin tra sekreta pordo en staplon malantau la trona salono. Tie ili ekvidis Vivan Kapon, Maran Virinon, Monstran Beston, fantaziajn birdojn kaj fishojn. Chio estis farita el papero, kartono, papermachajho kaj lerte farbita.
  - Jen estas la formoj, kiujn povas akcepti Gudvin, Grandega kaj Terura,- ridante diris la senmaskigita Magiisto. - Kiel vi vidas, la rekvizito estas sufiche bona kaj farus famon al chiu ajn cirko.
  Leono venis al Kapo kaj kolere frapis ghin per piedo. Kapo rulighis sur la planko, saltetante kaj kruele turnante la okulojn. La timigita Leono desaltis kun mugho.
  - Plej malfacile estas,- suspirante diris Gudvin,- movi la okulojn. Mi movis ilin depost la kurteno per fadenoj, sed la okuloj konstante rigardis ne tien, kien estis necese. Eble vi rimarkis tion, mia infano?
  - Tio konsternis min,- respondis Elli. - Sed mi estis tiel timigita, ke ne komprenis, kio okazas.
  - Mi esperis pri timo,- konfesis Gudvin. - Kvankam miaj prezentoj ne chiam estis sukcesaj, sed timo de la vizitantoj ne permesis al ili rimarki la difektojn.
  - Sed kio estis Fajra Globo? - demandis Leono.
  - Do, mi timis vin pli ol aliajn, kaj tial faris globon el vato, saturis ghin per alkoholo kaj bruligis. Bone ghi brulis, cu?
  Leono malestime deturnis sin de Grandega Trompulo.
  - Kiel vi ne hontas mistifiki la homojn? - demandis Timigulo.
  - Komence mi hontis, sed poste alkutimighis,- respondis Gudvin. - Ni iru en la tronan salonon, kaj mi rakontos al vi mian historion.

Разоблачение Великого и Ужасного

Путники направились знакомыми улицами к дворцу Гудвина. По дороге Фарамант не утерпел и сообщил кое-кому из жителей о гибели страшной Бастинды. Весть быстро распространилась по городу, и скоро за Элли и ее друзьями до самого дворца шла большая толпа почтительных зевак.
Зеленобородый солдат был на посту и, как всегда, смотрелся в зеркальце и расчесывал свою великолепную бороду. На этот раз толпа собралась такая большая и кричала так громко, что привлекла внимание солдата не больше, чем через десять минут. Дин Гиор очень обрадовался возвращению путников из опасного похода, вызвал зеленую девушку, и та отвела их в прежние комнаты.
- Пожалуйста, доложите великому Гудвину о нашем возвращении, - сказала Элли солдату. - И передайте, что мы просим нас принять...
Через несколько минут солдат вернулся и сказал:
- Я громко изложил у дверей вашу просьбу у дверей тронного зала, но не получил от великого Гудвина никакого ответа.
Солдат каждый день являлся к дверям тронного зала и докладывал о желании путников видеть великого Гудвина, и каждый раз ответом была гробовая тишина. Прошла неделя. Ожидание стало невыносимо томительным. Путники ожидали встретить во дворце Гудвина горячий прием. Равнодушие волшебника пугало и раздражало их.
- Уж не умер ли он? - задумчиво говорила Элли.
- Нет, нет! Он просто не хочет выполнять своих обещаний и прячется от нас! - возмущался Страшила. - Конечно, ему жаль мозгов, и сердца, и смелости - ведь это все ценные вещи. Но не надо было посылать нас к злой волшебнице Бастинде, которую мы так храбро уничтожили.
Разгневанный Страшила объявил солдату:
- Скажите Гудвину: если он нас не примет, мы вызовем летучих обезьян, скажите Гудвину, что мы - их хозяева, мы владеем золотой шапкой - пикапу, трикапу - и когда сюда явятся летучие обезьяны, мы с ним поговорим.
Дин Гиор ушел и очень скоро вернулся.
- Гудвин ужасный примет всех вас завтра ровно в девять часов утра в тронном зале. Просьба не опаздывать. И знаете что, - тихонько прошептал он на ухо Элли. - Он, кажется, испугался. Ведь он имел дело с летучими обезьянами и знает, что это за звери. Путешественники провели тревожную ночь и утром, в назначенное время, собрались перед дверью тронного зала. Дверь открылась и они вступили в тронный зал. Каждый ожидал встретить Гудвина в том виде, в каком он показывался им в первый раз. Но они удивились, увидев, что в зале не было никого. Там царила торжественная и жуткая тишина, и путников охватил страх: что готовит им Гудвин?
- Я Гудвин, великий и ужасный! Зачем вы беспокоите меня!
Элли и ее друзья посмотрели вокруг - никого вокруг не было видно.
- Где вы? - дрожащим голосом спросила Элли.
- Я - везде! - торжественно отвечал голос. - Я могу принимать любой образ и становлюсь невидимым, когда захочу. Подойдите к трону, я буду говорить с вами!
Путники сделали несколько шагов вперед. Все ужасно боялись, кроме Железного Дровосека и Тотошки. Железный Дровосек не имел сердца, а Тотошка не понимал, как можно бояться голосов.
- Говорите! - послышался голос.
- Великий Гудвин, мы пришли просить вас исполнить ваши обещания!
- Какие обещания? - послышался голос.
- Вы обещали отправить меня в Канзас, к папе и маме, когда мигуны будут освобождены от власти Бастинды.
- А мне вы обещали дать мозги!
- А мне сердце!
- А мне смелость!
- Но разве мигуны действительно стали свободными? - спросил голос, и Элли показалось, что он задрожал.
- Да! - ответила девочка. - Я облила злую Бастинду водой и она растаяла.
- Доказательства, доказательства! - настойчиво сказал голос.
- Пикапу, трикапу! - воскликнул Страшила. - Разве вы, который везде, не видите на голове у Элли золотую шапку? Или вы хотите, чтобы мы для доказательства вызвали летучих обезьян, бамбара, чуфара?!
- О, нет, нет, я вам верю! - поспешно перебил голос. - Но как это неожиданно!.. Хорошо, приходите послезавтра, я подумаю о ваших просьбах!
- Было время подумать, скорики, морики! - заорал разъяренный Страшила. - Мы ждали приема целую неделю!
- Не хотим больше ждать ни одного дня! – энергично поддержал товарища Железный Дровосек, а Лев так рявкнул, что огромный зал заполнился гулом, в котором потонул чей-то испуганный возглас.
Когда смолкли отзвуки львиного рева, наступило молчание. Элли и ее товарищи ждали, как ответит Гудвин на их смелый вызов. В это время Тотошка усиленно нюхал воздух и вдруг с лаем бросился в дальнюю часть комнаты. Мгновение - и он скрылся из глаз. Удивленной Элли показалось, что песик проскочил сквозь стену. Но тотчас же из стены, нет, из-за зеленой ширмочки, сливавшейся со стеной, с криком выскочил маленький человечек:
- Уберите собаку! Она укусит меня! Кто разрешил приводить в мой дворец собак?
Путешественники с недоумением смотрели на человечка. Ростом он был не выше Элли, но уже старый, с большой головой и морщинистым лицом. На нем был пестрый жилет, полосатые брюки и длинный сюртук. В руке у него был длинный рупор и он испуганно отмахивался им от Тотошки, который выскочил из-за ширмочки и старался укусить его за ногу. Железный Дровосек с топором на плече стремительно шагнул к незнакомцу.
- Кто вы такой? - сурово спросил он.
- Я Гудвин, великий и ужасный, - дрожащим голосом ответил человечек. - Но, пожалуйста, пожалуйста, не трогайте меня! Я сделаю все, что вы от меня потребуете! Путники переглядывались с необычайным удивлением и разочарованием.
- Но я думала, что Гудвин - это живая голова, - сказала Элли.
- А я думал, что Гудвин - морская дева, - сказал Страшила.
- А я думал, что Гудвин - страшный зверь, - сказал Железный Дровосек.
- А я думал, что Гудвин - огненный шар, - сказал Лев.
- Все это верно, и все вы ошибаетесь, - мягко сказал незнакомец. - Это только маски!
- Как маски!? - вскричала Элли. - Разве вы не великий волшебник?
- Тише, дитя мое! - сказал Гудвин. - Обо мне составилось мнение, что я великий волшебник.
- А на самом деле?
- На самом деле... увы, на самом деле я обыкновенный человек, дитя мое!
Слезы покатились из глаз Элли от разочарования и обиды. Железный Дровосек тоже готов был зарыдать, но вовремя вспомнил, что при нем нет масленки. Рассерженный Страшила закричал:
- Я скажу, кто вы такой, если вы этого не знаете! Вы обманщик, пикапу, трикапу!
- Совершенно верно! - отвечал человечек, ласково улыбаясь и потирая руки. - Я - великий и ужасный обманщик!
- Но как же теперь быть? - сказал Железный Дровосек. - От кого же я получу сердце?
- А я мозги? - спросил Страшила.
- А я смелость? - спросил Лев.
- Друзья мои! - сказал Гудвин. - Не говорите о пустяках. Подумайте, какое ужасное существование я веду в этом дворце!
- Вы ведете ужасное существование?! - удивилась Элли.
- Да, дитя мое! - вздохнул Гудвин. - Заметьте: никто, никто в мире не знает, что я - великий обманщик, и мне многие годы приходиться хитрить, скрываться и всячески дурачить людей. А вы знаете, это нелегкое занятие - морочить головы людям. И, к несчастью, это всегда раскрывается. Вот вы разоблачили меня, и, по правде сказать, - он вздохнул. - Я рад этому! Конечно, я ошибся, впустив вас сюда всех вместе, да еще с этой проклятой собачонкой...
- Но-но-но, поосторожнее! - сказал Тотошка, оскалив зубы.
- Прошу прощения, - поклонился Гудвин. - Я не хотел оскорбить вас... Да, так на чем я остановился? Ага, вспомнил...
Я впустил вас всех потому, что очень испугался летучих обезьян.
- Но я ничего не понимаю! - сказала Элли. - Как же я тогда видела вас в образе живой головы?
- Это очень просто! - ответил Гудвин. - Идите за мной и вы поймете.
Он провел их через потайную дверь в кладовую позади тронного зала. Там они увидели живую голову, морскую деву, зверя, фантастических птиц и рыб. Все это было сделано из бумаги, картона, папье-маше и искусно раскрашено.
- Вот формы, которые может принимать Гудвин, великий и ужасный! - смеясь, сказал разоблаченный волшебник. – Как видите, выбор достаточно хорош и сделает честь любому цирку.
Лев подошел к голове и сердито ударил ее лапой. Голова покатилась по полу, кувыркаясь и свирепо вращая глазами. Испуганный Лев отскочил с рычанием.
- Самое трудное, - вздыхая, сказал Гудвин. - Управлять глазами. Я тянул их из-за ширмы за ниточки, но глаза вечно смотрели не туда куда нужно. Ты, может быть, заметила это, дитя мое?
- Меня это поразило, - ответила Элли. - Но я была так напугана, что не понимала, в чем дело.
- Я на испуг-то и рассчитывал, - признался Гудвин. - Если мои превращения и не всегда бывали удачны, все же страх посетителей не давал им заметить недостатки.
- А огненный шар? - вскричал Лев.
- Ну, вас-то я боялся больше всех, а потому сделал шар из ваты, пропитал спиртом и зажег. Недурно горело, а?
Лев с презрением отвернулся от великого обманщика.
- Как вам не стыдно дурачить людей? - спросил Страшила.
- Сначала было стыдно, а потом привык, - ответил Гудвин.
- Идемте в тронный зал, я расскажу вам свою историю.

<< >>