Elli en la mirakla lando de la Machuloj

  Elli vekighis char la hundeto lekis shian vizaghon per sia humida varma langeto kaj jelpetis. Komence shi pensis, ke shi vidis miraklan songhon kaj jam intencis rakonti pri ghi al la patrino. Sed kiam shi ekvidis la renversitajn seghojn kaj faligitan fornon, Elli komprenis, ke chio estis reala.   La knabino saltis de la lito. La dometo ne movighis. La suno brile lumis tra la fenestro. Elli kuris al la pordo, malfermis ghin kaj ekkriis pro miro.
  La uragano forportis la dometon en landon de nekutima beleco. Chirkaue etendighis verda herbejeto, sur la randoj vegetis arboj kun maturaj sukplenaj fruktoj; sur arbarkampetoj videblis florbedoj kun belaj rozkoloraj, blankaj kaj helbluaj floroj. En aero flirtis etaj birdoj kun brilanta plumaro. Sur branchoj de la arboj sidis oroverdaj kaj rughobrustaj papagoj kaj kriis per altaj strangaj vochoj. Proksime murmuris diafana fonto, en la akvo petolis arghentaj fishoj.
  Dum la knabino nekuraghe staris sur la sojlo, inter la arboj aperis plej amuzaj kaj charmaj hometoj, kiaj nur estas imageblaj. La viroj vestitaj  en helbluajn  velurajn kaftanojn  kaj  stretajn pantalonojn estis ne pli altaj ol Elli; sur iliaj piedoj briletis helbluaj vadbotoj kun refaldoj. Tamen pleje plachis al Elli la chapeloj: iliaj pintoj estis ornamitaj per kristalaj globetoj, kaj sub la larghaj chirkaurandoj mole sonoris etaj tintiloj.
  Maljuna virino en blanka mantelo grave elpashis antau tri viroj; sur shiaj pinta chapelo kaj mantelo scintilis etaj steletoj. Grizaj haroj de la maljunulino kushis sur la shultroj.
  Malproksime malantau la fruktarboj videblis tuta  amaso  da malgrandaj viroj  kaj  virinoj;  ili  staris  flustrante  kaj interrigardante tamen ne kuraghis alveni pli proksime.
  Kiam alvenis tiuj nekuraghaj malgrandaj homoj, ili salute kaj iomete timeme ridetis al Elli, sed la maljunulino rigardis al shi kun nekashita miro. La triopo de la viroj kune ekmovighis antauen kaj samtempe deprenis la chapelojn. "Dzin-dzin-dzin" - sonoris  la tintiloj. Elli rimarkis, ke la makzeloj de la malgrandaj homoj senchese movighas, kvazau ili machus ion.
  La maljunulino turnis sin al Elli:
  - Diru al mi, kiel vi trafis en la landon de la Machuloj, kara infano?
  - Min portis chi tien la uragano en tiu chi dometo, - timeme respondis Elli.
  - Strange, tre strange estas! - balancis sian kapon la maljunulino. - Vi tuj komprenos mian miron. La afero estis jena. Mi eksciis, ke la malica sorchistino Gingema tute perdis la saghon kaj decidis pereigi la homaron kaj loghatigi la teron per ratoj kaj serpentoj. Mi estis devigita uzi tutan mian magian sperton...
  - Ho, sinjorino! - kun timego ekkriis Elli. - Chu vi estas sorchistino? Sed panjo parolis, ke sorchistoj nun ne ekzistas!
  - Kie loghas via panjo?
  - En Kanzaso.
  - Neniam mi audis pri tiun lando, - diris la sorchistino, kunpreminte la lipojn. - Tamen, malgrau la vortoj de via panjo, en chi tieaj landoj loghas sorchistoj kaj saghuloj. Chi tie estis kvar sorchistinoj. Du el ni - feino de Flava Lando (tiu estas mi, Villina!) kaj feino de Roza Lando Stella estas bonaj. Sed sorchistino de Helblua Lando Gingema kaj sorchistino de Viola Lando Bastinda estas tre malicaj.  Via dometo dispremis Gingema'n kaj nun restas nur unu malica sorchistino en nia landaro.
  Elli estis mirigita. Kiel povis ekstermi malican sorchistinon shi, malgranda knabino, ne mortiginta dum sia vivo ech paseron?!
  Elli diris:
  - Vi, certe, eraras: mi neniun mortigis.
  - Mi vin ne akuzas, - trankvile oponis la sorchistino Villina. - Ja mi, por savi la homojn de la plago, senigis la uraganon je detrua forto kaj permesis al ghi kunpreni nur unu dometon por faligi ghin sur kapon de la malica Gingema, char mi legis en mia magia libro, ke tiu dometo chiam malplenas dum shtormoj...
  Elli konfuzite respondis:
  - Vere, sinjorino, dum uraganoj ni kashas nin en kelon, tamen mi kuris en la dometon por kunpreni mian hundeton...
  - Tiun chi senracian agon mia magia libro ne povis antauvidi!  - chagrenighis sorchistino Villina. - Sekve, pri chio kulpas tiu besteto...
  - Totochjo, hav-hav, se  vi permesas, sinjorino!  -  subite enmiksighis en la konversacion la hundeto. - Jes, mi kun malghojo konfesas mian kulpon...
  - Chu vi ekparolis, Totochjo?! - mire ekriis Elli.
  - Mi ne scias kiel mi faras tion, Elli, sed, hav-hav, el mia busho elflugas homaj vortoj...
  - Vidu, Elli, - klarigis Villina, - en tiu chi mirakla lando parolas ne nur homoj, sed ankau chiuj bestoj kaj ech birdoj. Rigardu chirkaue, chu plachas al vi nia lando?
  - Ghi ne estas malbona, sinjorino, - respondis Elli, - sed hejme estas pli bone. Se vi nur rigardus nian bestkorton! Se vi vidus nian bovinon Buntulinon, sinjorino! Ne, mi volas reveni en la patrujon, al panjo kaj pachjo...
  - Apenau tio eblas, - diris la sorchistino. - Nia lando estas disigita disde la tuta mondo per dezerto kaj grandegaj montoj, kiujn ankorau neniu trairis. Mi timas, mia etulino, ke vi estas devigita resti kun ni.
  La okuloj de Elli plenighis de larmoj. La bonaj Machuloj tre chagrenighis kaj  ekploris kune, vishante larmojn per helbluaj naztukoj. La Machuloj deprenis chapelojn kaj metis ilin surteren por ke la tintiloj per sia sonoro ne malhelpu ploregi.
  - Chu vi tute ne helpos al mi? - malghoje demandis Elli.
  - Ah, jes, - subite rememoris Villina, - mi tute forgesis, ke mia magia libro estas kun mi. Necesas enrigardi ghin: eble mi ellegos ion utilan por vi...
  Villina eligis el la faldoj de la vesto malgrandan libreton ampleksan kiel fingringo. La sorchistino blovis al ghi kaj tuj, antau mirigita kaj iomete timigita Elli, la libro komencis kreski, kreski kaj transformighis en grandegan volumon. Ghi estis tiel peza, ke la maljunulino metis ghin sur grandan shtonon.
  Villina rigardis foliojn de la libro, kaj ili mem turnighis unu post alia sub shia rigardo.
  - Mi trovis, trovis! - diris subite la sorchistino kaj komencis malrapide legi: - "Bambara, chufara, skoriki, moriki, turabo, furabo, loriki, joriki... Grandega Magiisto Gudvin revenigos hejmen malgrandan knabinon, kiu estas portita de uragano en lian landon, se shi estos helpinta al tri uloj plenumi iliajn la plej intimajn dezirojn, pikapu, trikapu, botalo, motalo..."
  - Pikapu, trikapu, botalo, motalo... - en sankta teruro ripetis la Machuloj.
  - Sed kio estas Gudvin? - demandis Elli.
  - Ho, li estas la plej granda saghulo de nia landaro, - flustris la maljunulino. - Li estas la plej potenca kaj loghas en Smeralda Urbo.
  - Chu li estas bona au ne?
  - Tion neniu scias. Tamen vi ne timu, trovu tri ulojn, plenumu iliajn aspirojn kaj Magiisto de Smeralda Urbo helpos al vi reveni en vian landon!
  - Kie situas Smeralda Urbo? - demandis Elli.
  - Ghi estas en la centro de la landaro. La Grandega Saghulo kaj Magiisto Gudvin mem konstruigis ghin kaj regas en ghi. Tamen li chirkaubaris sin per nekutima mistero kaj neniu vidis lin post la konstruado de la urbo, sed ghi  estis finita antau multaj - multaj jaroj.
  - Kiel mi trafos en Smeraldan Urbon?
  - La vojo estas longa. Ne chie la lando estas bona same kiel chi tie. Estas obskuraj arbaroj kun teruraj bestoj, estas rapidaj riveroj - kies transiro estas danghera.
  - Chu vi ne iros kun mi? - demandis la knabino.
  - Ne, mia infano, - respondis Villina. - Mi ne povas porlonge lasi Flavan  Landon. Vi devas iri sola. La vojo en Smeraldan Urbon estas pavimita per flavaj brikoj kaj vi ne misvojighos. Kiam vi venos al Gudvin, petu lian helpon...
  - Sed chu longe mi devas esti chi tie, sinjorino? - demandis Elli, mallevinte la kapon.
  - Mi ne scias, - respondis Villina. - Pri tio nenio estas skribita en mia magia libro. Iru, trovu, batalu! Mi de tempo al tempo rigardos en la magian libron por scii kiaj estas viaj aferoj... Adiau, mia kara!
  Villina sin klinis al la grandega libro, kaj ghi tuj shrumpis ghis amplekso de fingringo kaj malaperis en faldoj de la mantelo. Alflugis ciklono, farighis mallume, kaj kiam la obskuro disighis, Villina jam ne estis: la sorchistino malaperis. Elli kaj la Maculoj ektremis pro teruro kaj tintiloj sur la chapeloj de la malgrandaj homoj eksonoris.
  Kiam chiuj trankvilighis iomete, la plej kuragha el la Machuloj, ilia chefo, turnis sin al Elli:
  - Potenca feino! Ni salutas vin en Helblua Lando! Vi murdis la malican Gingema kaj liberigis la Machulojn!
  Elli diris:
  - Vi estas tre afablaj, sed chi tie estas eraro: mi ne estas feino. Ja vi audis, ke mia dometo falis sur Gingema lau la ordono de sorchistino Villina...
  - Ni ne kredas tion, - obstine oponis la chefo de la Machuloj. - Ni audis vian interparolon kun la bona sorchistino, botalo, motalo, sed ni opinias, ke vi estas potenca feino. Ja nur la feinoj povas veturi en aero en siaj dometoj kaj nur feino povis liberigi nin de Gingema, de la malica sorchistino de Helblua Lando. Gingema dum multaj jaroj regis nin kaj devigis nin labori tage kaj nokte...
  - Shi devigis nin labori tage kaj nokte! - hhore diris la Machuloj.
  - Shi ordonis al ni kapti araneojn kaj vespertojn, kolektadi ranojn kaj hirudojn en kanaletoj. Tio estis shia plej shatata manghajho...
  - Sed ni, - ekploris la Machuloj, - ni tre timas araneojn kaj hirudojn!
  - Pri kio do vi ploras? - demandis Elli. - Ja tio pasis!
  - Vere, vere! - la Machuloj kune ekridis kaj la chapelaj tintiloj sonoris.
  - Potenca sinjorino Elli! - ekparolis la chefulo. - Chu volas vi esti nia reghino anstatau Gingema? Ni certas, ke vi estas tre bona kaj ne tro ofte punos nin!..
  - Ne, - oponis Elli, - mi estas nur malgranda knabino kaj ne taugas por regi landon. Se vi volas helpi al mi, donu al mi kapablon plenumi viajn  plej karajn dezirojn!
  - Ni havis solan deziron - liberighi de la malica Gingema, pikapu, trikapu! Sed via dometo - krak! krak! - dispremis shin, kaj ni ne plu havas dezirojn!.. - diris la chefulo.
  - Sekve mi nenion faros chi tie. Mi iros por trovi tiujn, kiuj havas dezirojn. Sed miaj shuachoj estas tre malnovaj kaj eluzitaj - ili ne eltenos longan vojon. Chu vere, Totochjo? - sin turnis Elli al la hundeto.
  - Certe, ne eltenos, - konsentis Totochjo. - Sed vi ne chagrenighu, Elli, chi tie apude mi vidis ion kaj helpos al vi!
  - Chu vi? - miris la knabino.
  - Jes, mi! - fiere respondis Totochjo kaj malaperis trans la arboj. Post  minuto li revenis kun bela arghenta shueto inter la dentoj kaj solene metis ghin al la piedoj de Elli. Sur la shueto brilis ora buko.
  - De kie vi prenis ghin? - miregis Elli.
  - Mi tuj rakontos! - respondis anhelante la hundeto, forighis kaj denove revenis kun la alia shueto.
  - Kia charmo! - admire diris Elli kaj surprovis la shuetojn - ili estis ghustmezuraj, kvazau faritaj por shi.
  - Kiam mi esploris la chirkauajhojn, - grave komencis Totochjo, - mi vidis post la arboj grandan nigran truon en la monto...
  - Aj-aj-aj! - en teruro ekkriis la Machuloj. - Ja tio estas eniro en la kavernon de la malica sorchistino Gingema! Kaj vi kuraghis eniri tien?..
  - Do kio estas terura? Ja Gingema mortis! - kontraudiris Totochjo.
  - Ankau vi, sekve, estas sorchisto! - en teruro eldiris la chefulo; chiuj aliaj Machuloj konsente kapjesis kaj la chapelaj tintiloj sinkrone sonoris.
  - Jen tie, kiam mi eniris en tiun chi, kiel vi nomas ghin kavernon, mi ekvidis multe da ridindaj kaj strangaj ajhoj, sed pleje al mi plachis la shuetoj starantaj che la eniro. Grandaj birdoj kun teruraj flavaj okuloj provis malhelpi al mi preni la shuetojn, sed chu Totochjo ektimos ion se li volas komplezi al sia Elli?
  - Ho vi, mia kara bravulo! - diris Elli kaj karese premis la hundeton al la brusto. - En chi tiuj shuetoj mi iros senlace kiom necesos...
  - Tre bone, ke vi ricevis la shuetojn de la malica Gingema, - interrompis shin la chefa Machulo. - Shajnas, ke ili havas sorchan forton, char Gingema uzis ilin nur en la plej gravaj kazoj. Sed kia forto estas tio, ni ne scias... Tamen vi foriros de ni, favora sinjorino Elli? - kun ghemo demandis la chefulo. - Do ni portos al vi manghajhon por la vojo.
  La Machuloj foriris, kaj Elli restis sola. Shi trovis en la dometo pecon da pano kaj manghis ghin che la fonto, trinkante fluantan freshan akvon. Poste shi komencis prepari sin por longa vojo, sed Totochjo petolis sub arbo kaj provis kapti sidantan sur malsupra brancho krieman buntan papagon, kiu konstante incitis lin.
  Elli eliris el la furgono, zorge fermis la pordon kaj skribis sur ghi per kreto: "Mi forestas!".
  Tiutempe la Machuloj revenis. Ili kunportis tiom  multe  da manghajhoj, ke sufichus por kelkaj jaroj. Tie estis shafoj, frititaj anseroj kaj anasoj, korbo kun fruktoj...
  Elli ride diris:
  - Sed kial tiom multe, miaj amikoj?
  Shi metis en la korbon iomete da pano kaj fruktoj, adiauis al la Machuloj kaj brave ekiris kun gaja Totochjo.

   * * *

  Proksime de la dometo estis vojkrucigho: chi tie disiris kelkaj vojoj. Elli elektis vojon, pavimitan per flavaj brikoj, kaj vigle ekpashis lau ghi. La suno brilis, birdoj kantis, kaj la malgranda knabino, jhetita en fremdan landon, fartis sufiche bone.
  La vojo estis barita ambauflanke per belaj helbluaj plektobariloj, trans kiuj komencighis kulturitaj kampoj. Ie videblis dometoj. Iliaj tegmentoj similis la pintajn chapelojn de Machuloj. Sur la tegmentoj brilis kristalaj globetoj. La dometoj estis farbitaj je helblua koloro.
  Sur la kampoj laboris malgrandaj viroj kaj virinoj; ili demetis la chapelojn kaj amike riverencis al Elli. Ja nun chiu Machulo sciis, ke la knabino en arghentaj shuetoj liberigis ilian landon de la malica sorchistino, faliginte sian dometon - krak! krak! - ghuste sur shian kapon.
  Chiuj Machuloj, kiujn renkontis Elli survoje, kun timema miro rigardis al Totochjo kaj audinte lian bojon shtopis siajn orelojn. Do kiam la gaja hundeto alkuris al iu Machulo, tiu forkuris de ghi per chiuj fortoj: en la regno de Gudvin neniam estis hundoj.
  Vespere, kiam Elli malsatighis kaj pripensis kie tranokti, shi ekvidis che la vojo grandan domon. Sur herbejeto antau la domo dancis malgrandaj viroj kaj virinoj. Muzikistoj fervore ludis malgrandajn violonojn kaj flutojn. Samloke petolis infanoj, tiel etaj, ke Elli mire larghigis la okulojn: ili similis pupojn. Sur la teraso staris longaj tabloj kun vazoj plenaj de fruktoj, nuksoj, bombonoj, bongustaj kukoj kaj grandaj tortoj.
  Kiam oni ekvidis Elli'n, el amaso de la dancantoj eliris bela alta maljunulo (li estis je la tuta fingro pli alta ol Elli) kaj kun salutklino diris:
  - Mi kaj miaj amikoj festas hodiau la liberighon de nia lando de la malica sorchistino. Chu mi povas inviti la potencan feinon de Murdinta Dometo partopreni nian festenon?
  - Kial vi opinias, ke mi estas feino? - demandis Elli.
  - Vi dispremis la malican sorchistinon Gingema - krak! krak! - kvazau malplenan ovoshelon; vi havas shiajn arghentajn shuetojn; kun vi estas mirinda besto, kian ni neniam vidis kaj kiu ankau posedas magian forton, lau la vortoj de niaj amikoj...
  Kontrau tio Elli nenion povis oponi kaj iris post la maljunulo, kies nomo estis Prem Kokus. Oni akceptis shin kvazau reghinon kaj la tintiloj konstante sonoris, kaj estis senchesaj dancoj, kaj oni formanghis grandegan amason da kuketoj kaj trinkis senliman kvanton da refreshigaj trinkajhoj, kaj la tuta vespero pasis tiel ghoje kaj agrable, ke Elli rememoris pri pachjo kaj panjo nur ekdormante enlite.
  Matene, post abunda matenmangho, shi demandis al Kokus:
  - Chu malproksime de chi tie estas Smeralda Urbo?
  - Mi ne scias, - mediteme respondis la maljunulo. - Mi neniam estis tie. Pli bone estas eviti Grandegan Gudvin, precipe, se vi ne havas gravan aferon al li. Kaj la vojo ghis Smeralda Urbo estas longa kaj malfacila. Vi devos trairi mallumajn arbarojn kaj rapidajn profundajn riverojn.
  Elli iomete chagrenighis, sed shi sciis, ke nur Gudvin revenigos shin en Kanzason, kaj tial shi adiauis al la amikoj kaj daurigis la vojaghon lau la vojo pavimita per flavaj brikoj.

Элли в удивительной стране Жевунов

Элли проснулась от того, что песик лизал ее лицо горячим мокрым язычком и скулил. Сначала ей показалось, что она видела удивительный сон, и Элли уже собиралась рассказать о нем матери. Но, увидев опрокинутые стулья, валявшуюся в углу печку, Элли поняла, что все было наяву. Девочка спрыгнула с постели. Домик не двигался и солнце ярко светило в окно. Элли подбежала к двери, распахнула ее и вскрикнула от удивления. Ураган занес домик в страну необычайной красоты. Вокруг расстилалась зеленая лужайка; по краям ее росли деревья со спелыми сочными плодами; на полянках виднелись клумбы красивых розовых, белых и голубых цветов. В воздухе порхали крошечные птицы, сверкавшие своим ярким оперением. На ветках деревьев сидели золотисто-зеленые и красногрудые попугаи и кричали высокими странными голосами. Невдалеке журчал прозрачный поток; в воде резвились серебристые рыбки. Пока девочка нерешительно стояла на пороге, из-за деревьев появились самые забавные и милые человечки, каких только можно вообразить. Мужчины, одетые в голубые бархатные кафтаны и узкие панталоны, ростом были не выше Элли; на ногах у них блестели голубые ботфорты с отворотами. Но больше всего Элли понравились остроконечные шляпы: их верхушки украшали хрустальные шарики, а под широкими полями нежно звенели маленькие бубенчики. Старая женщина в белой мантии важно ступала впереди трех мужчин; на ее остроконечной шляпе и на мантии сверкали крошечные звездочки. Седые волосы старушки падали ей на плечи. Вдали, за плодовыми деревьями, виднелась целая толпа маленьких мужчин и женщин, они стояли, перешептываясь и переглядываясь, но не решались подойти поближе. Подойдя к девочке, эти робкие маленькие люди приветливо и несколько боязливо улыбнулись Элли, но старушка смотрела на нее с явным недоумением. Трое мужчин дружно двинулись вперед и разом сняли шляпы. "Дзинь-дзинь-дзинь!" - прозвенели
бубенчики. Элли заметила, что челюсти маленьких мужчин беспрестанно двигались, как будто что-то пережевывая. Старушка обратилась к Элли:
- Скажи мне, как ты очутилась в стране жевунов, юное дитя?
- Меня сюда принес ураган в этом домике, - робко ответила старушке Элли.
- Странно, очень странно! - покачала головой старушка.
- Сейчас ты поймешь мое недоумение. Дело было так. Я узнала, что злая волшебница Гингема выжила из ума, захотела погубить человеческий род и населить землю крысами и змеями. И мне пришлось употребить все свое волшебное искусство...
- Как, сударыня! - со страхом воскликнула Элли. - Вы волшебница? А как же мама говорила мне, что теперь нет волшебников?
- Где живет твоя мама?
- В Канзасе.
- Никогда не слыхала такого названия, - сказала волшебница, поджав губы. - Но, что бы не говорила твоя мама, в этой стране живут волшебники и мудрецы. Нас здесь было четыре волшебницы. Две из нас - волшебница Желтой страны (это я - Виллина!) и волшебница Розовой страны Стелла - добрые. А волшебница Голубой страны Гингема и волшебница Фиолетовой страны Бастинда - очень злые. Твой домик раздавил Гингему, и теперь осталась только одна злая волшебница в нашей стране. Элли была изумлена. Как могла уничтожить злую волшебницу она, маленькая девочка, не убившая в своей жизни даже воробья.
Элли сказала:
- Вы, конечно, ошибаетесь: я никого не убивала.
- Я тебя в этом не виню, - спокойно возразила волшебница Виллина. - Ведь это я, чтобы спасти людей от беды, лишила ураган разрушительной силы и позволила захватить ему только один домик, чтобы сбросить его на голову коварной Гингеме, потому что вычитала в своей волшебной книге, что он всегда пустует в бурю...
Элли смущенно ответила:
- Это правда, сударыня, во время ураганов мы прячемся в погреб, но я побежала в домик за моей собачкой...
- Такого безрассудного поступка моя волшебная книга никак не могла предвидеть! - огорчилась волшебница Виллина.
- Значит, во всем виноват этот маленький зверь...
- Тотошка, ав-ав, с вашего позволения, сударыня! - неожиданно вмешался в разговор песик. - Да, с грустью признаюсь, это я во всем виноват...
- Как, ты заговорил, Тотошка!? - с удивлением вскричала изумленная Элли.
- Не знаю, как это получается, Элли, но, ав-ав, из моего рта невольно вылетают человеческие слова...
- Видишь ли, Элли, - объяснила Виллина. - В этой чудесной стране разговаривают не только люди, но и все животные и даже птицы.
Посмотри вокруг, нравится тебе наша страна?
- Она недурна, сударыня, - ответила Элли. - Но у нас дома лучше. Посмотрели бы вы на наш скотный двор! Посмотрели бы вы на нашу пестрянку, сударыня! Нет я хочу вернуться на родину, к маме и папе...
- Вряд ли это возможно, - сказала волшебница. - Наша страна отделена от всего света пустыней и огромными горами, через которые не переходил ни один человек. Боюсь, моя крошка, что тебе придется остаться с нами. Глаза Элли наполнились слезами. Добрые жевуны очень огорчились и тоже заплакали, утирая слезы голубыми носовыми платочками. Жевуны сняли шляпы и поставили их на землю, чтобы бубенчики своим звоном не мешали им рыдать.
- А вы совсем-совсем не поможете мне? - грустно спросила Элли у волшебницы.
- Ах да, - спохватилась Виллина, - я совсем забыла, что моя волшебная книга при мне. Надо посмотреть в нее: может быть, я там что-нибудь вычитаю полезное для тебя...
Виллина вынула из складок одежды крошечную книжечку величиной с наперсток. Волшебница подула на нее и на глазах удивленной и немного спуганной Элли книга начала расти, расти и превратилась в громадный том. Он был так тяжел, что старушка положила его на большой камень. Виллина смотрела на листы книги и они сами переворачивались под ее взглядом.
- Нашла, нашла! - воскликнула вдруг волшебница и начала медленно читать: - "Бамбара, чуфара, скорики, морики, турабо, фурабо, лорики, ерики... Великий волшебник Гудвин вернет домой маленькую девочку, занесенную в его страну ураганом, если она поможет трем существам добиться исполнения их самых заветных желаний, пикапу, трикапу, ботало, мотало..."
- Пикапу, трикапу, ботало, мотало... - в священном ужасе повторили жевуны.
- А кто такой Гудвин? - спросила Элли.
- О, это самый великий мудрец нашей страны, - прошептала старушка. - Он могущественнее всех нас и живет в Изумрудном городе.
- А он злой или добрый?
- Этого никто не знает. Но ты не бойся, разыщи три существа, исполни их заветные желания и волшебник Изумрудного города поможет тебе вернуться в твою страну!
- Где Изумрудный город?
- Он в центре страны. Великий мудрец и волшебник Гудвин сам построил его и управляет им. Но он окружил себя необычайной таинственностью и никто не видал его после постройки города, а она закончилась много-много лет назад.
- Как же я дойду до Изумрудного города?
- Дорога далека. Не везде страна хороша, как здесь. Есть темные леса со страшными зверями, есть быстрые реки - переправа через них опасна...
- Не поедете ли вы со мной? - спросила девочка.
- Нет, дитя мое, - ответила Виллина. - Я не могу надолго покидать Желтую страну. Ты должна идти одна. Дорога в Изумрудный город вымощена желтым кирпичом и ты не заблудишься. Когда придешь к Гудвину, проси у него помощи...
- А долго мне придется здесь прожить, сударыня? - спросила Элли, опустив голову.
- Не знаю, - ответила Виллина. - Об этом ничего не сказано в моей волшебной книге. Иди, ищи, борись! Я буду время от времени заглядывать в мою волшебную книгу, чтобы знать как идут твои дела... Прощай, моя дорогая!
Виллина наклонилась к огромной книге, и та тотчас сжалась до размеров наперстка, и исчезла в складках мантии. Налетел вихрь, стало темно, и, когда мрак рассеялся, Виллины уже не было: волшебница исчезла. Элли и жевуны задрожали от страха, и бубенчики на шляпах маленьких людей зазвенели сами собой.
Когда все немного успокоились, самый смелый из жевунов, их старшина, обратился к Элли:
- Могущественная фея! Приветствуем тебя в Голубой стране! Ты убила злую Гингему и освободила жевунов!
Элли сказала:
- Вы очень любезны, но тут ошибка: я не фея. И ведь вы же слышали, что мой домик упал на Гингему по приказу волшебницы Виллины...
- Мы этому не верим, - упрямо возразил старшина жевунов.
- Мы слышали твой разговор с доброй волшебницей, ботало, мотало, но мы думаем, что и ты могущественная фея. Ведь только феи могут разъезжать в своих домиках, и только фея могла освободить нас от Гингемы, злой волшебницы Голубой страны. Гингема много лет правила нами и заставляла нас работать день и ночь...
- Она заставляла работать нас день и ночь! - хором сказали жевуны.
- Она приказывала нам ловить пауков и летучих мышей, собирать лягушек и пиявок по канавам. Это были ее любимые кушанья...
- А мы, - заплакали жевуны. - Мы очень боимся пауков и пиявок!
- О чем же вы плачете? - спросила Элли. - Ведь все это прошло!
- Правда, правда! - Жевуны дружно рассмеялись и бубенчики на их шляпах весело зазвенели.
- Могущественная госпожа Элли! - заговорил старшина.
- Хочешь стать нашей повелительницей вместо Гингемы? Мы уверены, что ты очень добра и не слишком часто нас будешь наказывать!
- Нет! - возразила Элли, - я только маленькая девочка и не гожусь в правительницы страны. Если вы действительно хотите помочь мне, дайте возможность исполнить ваши самые заветные желания!
- У нас было единственное желание избавиться от злой Гингемы, пикапу, трикапу! Но твой домик - крак! крак! - раздавил ее, и у нас больше нет желаний!.. - сказал старшина.
- Тогда мне нечего здесь делать. Я пойду искать тех у кого есть желания. Только вот башмаки у меня уж очень старые и рваные - они не выдержат долгого пути. Правда, Тотошка? - обратилась Элли к песику.
- Конечно, не выдержат, - согласился Тотошка. - Но ты не горюй, Элли, я тут неподалеку видел кое-что и помогу тебе!
- Ты?! - удивилась девочка.
- Да, я! - с гордостью ответил Тотошка и исчез за деревьями. Через минуту он вернулся с красивым серебряным башмачком в зубах и торжественно положил его у ног Элли. На башмачке блестела золотая пряжка.
- Откуда ты его взял? - изумилась Элли.
- Сейчас расскажу! - отвечал запыхавшийся песик, скрылся и вернулся с другим башмачком.
- Какая прелесть! - восхищенно сказала Элли и примерила башмачки - они как раз пришлись ей по ноге, точно были на нее сшиты.
- Когда я бегал на разведку, - важно начал Тотошка, - я увидел за деревьями большое черное отверстие в горе...
- Ай-ай-ай! - в ужасе закричали жевуны. - Ведь это вход в пещеру злой волшебницы Гингемы! И ты осмелился туда войти?..
- А что тут страшного? Ведь Гингема-то умерла! - возразил Тотошка.
- Ты, должно быть, тоже волшебник! - со страхом молвил старшина; все другие жевуны согласно закивали головами и
бубенчики под шляпами дружно зазвенели.
- Вот там-то, войдя в эту, как вы ее называете, пещеру, я увидел много смешных и странных вещей, но больше всего мне понравились стоящие у входа башмачки. Какие-то большие птицы со страшными желтыми глазами пытались помешать мне взять эти башмачки, но разве Тотошка испугается чего-нибудь, когда он хочет услужить своей Элли?
- Ах ты, мой милый смельчак! - воскликнула Элли и нежно прижала песика к груди. - В этих башмачках я пройду без устали сколько угодно...
- Это очень хорошо, что ты надела башмачки злой Гингемы, - перебил ее старший жевун. - Кажется, в них заключена волшебная сила, потому что Гингема надевала их только в самых важных случаях. Но какая это сила, мы не знаем... И ты все-таки уходишь от нас, милостивая госпожа Элли? - со вздохом спросил
старшина. - Тогда мы принесем тебе пищи на дорогу...
Жевуны ушли и Элли осталась одна. Она нашла в домике кусок хлеба и съела его на берегу ручья, запивая прозрачной холодной водой. Затем она стала собираться в далекий путь, а Тотошка бегал под деревом и старался схватить сидящего на нижней ветке крикливого пестрого попугая, который все время дразнил его. Элли вышла из фургона, заботливо закрыла дверь и написала на ней мелом: "Меня нет дома"! Тем временем вернулись жевуны. Они натащили столько еды, что Элли хватило бы ее на несколько лет. Здесь были бараны, связанные гуси и утки, корзины с фруктами...
Элли со смехом сказала:
- Ну куда мне столько, друзья мои?
Она положила в корзину немного хлеба и фруктов, попрощалась с жевунами и смело отправилась в дальний путь с веселым Тотошкой. Неподалеку от домика было перепутье: здесь расходились несколько дорог. Элли выбрала дорогу, вымощенную желтым кирпичом и бодро зашагала по ней. Солнце сияло, птички пели, и маленькая девочка, заброшенная в удивительную чужую страну, чувствовала себя совсем неплохо. Дорога была огорожена с обеих сторон красивыми голубыми изгородями, за которыми начинались возделанные поля. Кое-где виднелись круглые домики. Крыши их были похожи на остроконечные шляпы жевунов. На крышах сверкали хрустальные шарики. Домики были выкрашены в голубой цвет. На полях работали маленькие мужчины и женщины, они снимали шляпы и приветливо кланялись Элли. Ведь теперь каждый жевун знал, что девочка в серебряных башмачках освободила их страну от злой волшебницы, опустив свой домик - крак! крак! - прямо ей на голову. Все жевуны, которых встречала Элли на пути, с боязливым удивлением смотрели на Тотошку и слыша его лай, затыкали уши. Когда же веселый песик подбегал к кому-нибудь из жевунов, тот удирал от него во весь дух: в стране Гудвина совсем не было собак. К вечеру, когда Элли проголодалась и подумывала, где провести ночь, она увидела у дороги большой дом. На лужайке перед домом плясали маленькие мужчины и женщины. Музыканты усердно играли на маленьких скрипках и флейтах. Тут же резвились дети, такие крошечные, что Элли глаза раскрыла от изумления: они походили на кукол. На террасе были расставлены длинные столы с вазами, полными фруктов, орехов, конфет, вкусных пирогов и больших тортов. Завидев приближающуюся Элли, из толпы танцующих вышел красивый высокий старик (он был на целый палец выше Элли!) и с поклоном сказал:
- Я и мои друзья празднуем сегодня освобождение нашей страны от злой волшебницы. Осмелюсь ли просить могущественную фею убивающего домика принять участие в нашем пире?
- Почему вы думаете, что я фея? - спросила Элли.
- Ты раздавила злую волшебницу Гингему - крак! крак! - как пустую яичную скорлупу; на тебе ее волшебные башмаки; с тобой удивительный зверь, какого мы никогда не видали и по рассказам наших друзей, он тоже одарен волшебной силой... На это Элли не сумела ничего возразить и пошла за стариком, которого звали Прем Кокус. Ее встретили как королеву, и бубенчики непрестанно звенели, и были бесконечные танцы, и было съедено великое множество пирожных и выпито великое множество прохладительного, и весь вечер прошел так весело и приятно, что Элли вспомнила о папе и маме, только засыпая в постели.
Утром после сытного завтрака, она спросила Кокуса:
- Далеко ли отсюда до Изумрудного города?
- Не знаю, - задумчиво ответил старик. - Я никогда не бывал там. Лучше держаться подальше от великого Гудвина, особенно, если не имеешь к нему важного дела. Да и дорога до Изумрудного города длинная и трудная. Тебе придется переходить через темные леса и переправляться через быстрые глубокие реки. Элли немного огорчилась, но она знала, что только великий Гудвин вернет ее в Канзас, и поэтому распрощалась с друзьями и снова отправилась в путь по дороге, вымощенной желтым кирпичом.

<< >>