I.A.Krilov

111 FABLOJ

Hungara Esperanto-Asocio
Budapest, 1979

I. A. KRILOV

La elstara, eminenta rusa verkisto Ivan Andrejevich Krilov (1769-1844), komence verkinto de komedioj kaj publicisto, vere glorighis en la 19-a jarcento kiel genia fablisto, kreinto de multaj mirindaj fabloj.

En tiuj fabloj spegulighis la profunda sagho kaj spri-teco de la autoro, kiu tute reale kaj vigle transdonis en versaj rakontoj la multflankan vivon de sia epoko.

La temo de kelkaj fabloj estis prenita el versoj de gloraj antauuloj (Ezopo, Fedro, Lafonteno), sed la plej granda parto de liaj fabloj estis tute originala, kaj ili chiuj, chu adaptitaj, chu originalaj, estis verkitaj libere, en siaspeca, memstara stilo, en bonega bel-sona lingvo, richa je popolaj parolturnoj.

Krilov agis kiel granda satiristo: li akre prijughis ne-gativajn flankojn de la homaj moroj kaj de sociaj rilatoj de la epoko, en kiu li vivis. La majstra ironio kaj sagha prudento de Krilov aperas tre koncize kaj trafe: pluraj esprimoj el liaj fabloj baldau farighis popolaj proverboj, kiuj perfekta kaj sprite ludas sian rolon en la chiutaga parolo ghis nun. Jen, kelkaj tiaj ekzemploj:

Plej fortas Mopso, sen demand', - Ghi bojas kontrau Elefant',
Okulo ja pretendas, sed malproksimas dent',
Al fremda malfelich' ne moku kun facil',
La elefanton mi tutplene ne atentis,
Post bojo eksilentas ili,
Amiko-malsaghul' dangheras per kares',
Sed sur la sama lok' ghis nun senmovas char',
Malpravas senfortul' konstante en la mond'

Krilov sarkasme kaj indigne priskribis la senmoralighon de la nobelaro, ghian rabistan ekspluatadon al la sendefenda popolo, la korupton, maljuston, socian neegalecon. Krilov senkompate vipis la malkleron kaf stulton, flatemon kaj mensogon, fanfaronon kaj vantecon, senzorgon, kalumnion, egoismon, sendankon, envion, avidecon ktp.

En siaj fabloj Krilov estis efektive demokrata - li sincere kaj senkompromise simpatiis por simplaj, ordinaraj homoj el la popolo, por ilia modesta kaj utila laborado.

La rusa verkisto (kaj ankau konata esperantisto) I. V. Sergejev, autoro de libro pri Krilov, skribis jene:

"Neordinare simpla kaj tre richa lingvo, klareco kaj profundo de pensoj proksimigis la verkojn de Kri-lov ai la popolo. La tute reala, lauvera priskribo elvokis en la legantoj sinceran amon kaj estimon al li. Sed plej forte altiris la legantojn la tutkora optimismo, la forta konvinko pri la estonta certa triumfo de justeco, - la konvinko, kiu estis propra al la popolo mem. Krilov he lamentas pri la sorto de malrichuloj, ne vershas maldolchajn larmojn, sed li ruze kaj malshate ridetas kontrau konkreta malamiko, li moke atakas' lin kaj per kolera ironio li dispremas la forton de la kontrauulo kaj la timon antau ties forto. Jen en tiu optimisma, vivoplena realeco sin kashas la magia forto de la poeto kaj la sekreto pri la senmorteco de liaj verkoj... Li estis ne ordinara instrua moralisto, sed li agis kiel severa akuzanto, senkompromisa, nekoruptebla, kiel la konscienco mem de la popolo."

Lau eldiro de la rusa verkisto. N. Tihhonov, la fabloj de Krilov ne maljunighas, char la vortoj, kiuj esprimas veron, ne povas maljunighi.

Efektive, la fabloj de Krilov restis ghis nun vere popularaj, kaj ili eniris la oran fonduson de la tutmonda klasika literaturo.

S.Rublov

E N H A V O

Libelo kaj Formiko
Pasantoj kaj Hundoj
Rano kaj Bovo
Kuiristo kaj Kato
Fishsupo de Damieno
Du Hundoj
Rabisto kaj Kampulo
Sturno
Porko sub Kverko
Scivolulo
Lupo kaj Shafido

Spegulo kaj Simio
Simio kaj Okulvitroj
Lupo kaj Gruo
Najtingalo kaj Azeno
Muso kaj Rato
Fringelo kaj Kolombo
Du Bareloj
Anseroj
Korniko kaj Vulpo
Porko
Elefanto kaj Mopso

Kvarteto
Koko kaj Perlo
Cigno, Ezoko kaj Kankro
Korniko
Serpento kaj Shafo
Kaftano de Trishko
Lupo kaj Pashtistoj
Idolo
Mensogulo
Kato kaj Ezoko
Akvofalo kaj Rivereto

Muzikistoj
Grandsinjoro
Lupo en Hundejo
Vulpo kaj Vinberoj
Du Knaboj
Triobla Edzo
Skatolo
Leporo dum chaso
Danco de Fishoj
Ezoko
Popol-kunveno

Leono dum chaso
Kampulo kaj Serpento
Koko kaj Kukolo
Sciuro (Dum festo, ...)
Urso laborema
Leono kaj Vulpo
Shtono kaj Vermo
Drako
Buntaj Shafoj
Mirono
Kampulo kaj Kamplaboristo

Cheval-trajno
Divido
Kukolo kaj Aglo
Kampulo kaj Shafo
Simio
Najtingalo kaj Kato
Kamparano en malfelicho
Korniko kaj Kokino
Malshparulo kaj Hirundo
Muelisto
Ombro kaj Homo

Musho kaj Vojaghantoj
Musho kaj Abelo
Paruo
Formiko
Komercisto
Du Kampuloj
Folioj kaj Radikoj
Lupo kaj Vulpo
Lupo kaj Kato
Lupo kaj Musido
Pashtisto
Elefanto-chefulo

Tri Kampuloj
Floroj
Lupoj kaj Shafoj
Avarulo
Pashtisto kaj Kulo
Poto kaj Kaldrono
Enterigo
Vulpo kaj Azeno
Kalumniulo kaj Serpento
Aglo kaj Kokinoj
Balailo

Parnaso
Razilo
Musoj
Sciuro (Servadis kun fidelo...)
Festeno
Kamparano kaj Rabisto
Hundo kaj Chevalo
Vulpo
Leono kaj Muso
Falko kaj Vermo
Kamparano kaj Vulpo

Legomisto kaj Filozofo
Bubo kaj Vermo
Malricha Richulo
Hundo kaj Kampulo
Azeno kaj Kampulo
Parohhano
Dukato
Kampulo kaj Serpento
Sturno kaj Katido
Nubo
Heraklo

Pri esperanta traduko de Krilovaj fabloj
(S.Rublov)