MUZIKISTOJ

Invitis grandsinjor' najbaron por tagmangho.
Favoris li al kantoj kaj muzik'
Kaj volis al najbar-amik'
Kantistojn montri per la hhor-arangho.
Ekkantis vigla hhor' hhaose kaj sen ord',
Kun falsa ton', kun krio senmezura.
En kapo de la gast' estighis bruo nura
Vertighon havis li pro tiu kant-rekord'.
"Indulgu min!" li diris kun ekmiro:
"Kriachas kantistar'. La tuta hhor'
Absurdas kun fervor'!"
"Ghi estas vero, mankas la inspiro,
Kaj ili falsas nun en certa grad',
Sed tamen fremdas ili al drinkad'
Kaj bonkondutas chiu viro."
Al tio diras mi: vi drinku en prefer',
Sed taugu por afer'.

GRANDSINJORO

En la antikvo iu Grandsinjoro
Transmigris en subita horo
Al vasta regno de Pluton'.
Pli simple - mortis la person'.
En la infer' al jugho li alvenas.
"Jen kiu vi? De kia lok' devenas?"
"Mi estas el Persuj', satrapo - mia rang',
Sed dum la viv' je sano estis mank',
En regiono mi ne regis,
Sekretario chion flegis."
"Sed kion faris vi? " -
"Mi dormis, sate manghis,
Subskribis kion li aranghis".
"Al paradizo tuj!" - "Sed kie estas justo?"
Ekkriis sen ghentil' Merkur' per tuta brusto.
"Ho, frat'!" respondis nun Eak':
"Vi estas sen kompren' pri ordinara ag'.
Stultulo estis li! Kaj se en sia fak'
Li regus kun potenco,
Malbona estus konsekvenco, -
La tuta region' disfalus je ruin',
Netolerebla estus vivo...!
Al paradiz' ni sendu lin
Pro lia senaktivo."

Hierau vidis mi jughiston dum jughad' -
Nu, certe trafos li al regno de beat'.

LUPO EN HUNDEJO

Dumnokte iris Lup' al korto shafa,
Sed estis li. maltrafa:
Erare venis li al hunda kort'.
Pro veno de grizul' alarmis tuta stalo,
Ekbojis la hundar' kaj strebis al batalo.
"Rabisto jen! "alvokis kria Vort', -
Kaj tuj fermighis korta pord'.
Momente la hundej' farighis la infero.
Jen kuras homoj kun baston-armil',
Jen kun fusil',
Jen flagras torchoj en tremanta bril'.
La Lupo en angul' sin premas en mizero,
Kun tima dentoklak' kaj kun kuspita fel';
Li manghus chiujn certe en kruel',
Sed li komprenas nun, ke mankas la espero.
Ke fine venis vengha hor'
Por chiu shafa plor', -
Do la ruzulo kun fervor'
Ekdiplomatas:
"Amikoj miaj, kial estas bru'?
Mi estas via frat', nur frat', - nenio plu.
Por paco venis mi, pri tio mi konstatas.
Forgesu pri pasint', ni vivu en fortun'.
La shafojn en kampar' ne tushos mi de nun,
Kaj zorgos kiel frat' pri shafa oportun', -
Kaj jhuras mi per lupa vort' impone,
Ke mi..." - "Auskultu vi, najbar',"
Chasist' rebatis al deklar':
"Vi estas ruza best', sed mi kun griza har',
Naturon lupan konas mi tre bone.
Preferas mi kun Lupo, la sinjor',.
Pritrakti pacon lau kutima mor':
Post kiam lia felo estos for'."
Kaj hundojn kontrau Lup' ellasis li rezone.

VULPO KAJ VINBEROJ

Malsata Vulpo venis al gharden';
En ghi vinberoj rughis sur la vito.
Ekkaptis Vulpon granda apetito.
Vinberoj en abund' similis al ruben'.
Nur unu manko - alte ili pendas.
Atingi ilin estas vana tent', -
Okulo ja pretendas,
Sed malproksimas dent'.
Post unu hor' kun malplezuro
Foriris Vulp' dirinte en koler':
"Ghi shajnas bela en super',
Sed verdas, - mankas la maturo:
Acidas certe la vinber'."

DU KNABOJ

"Auskultu, bon-amik'! Ne estu ni azenoj,
Dum leciona pauz' proponon havas mi:
Por la kashtan-rikolt' mi iru al ghardeno."
"Ne, Fedja, tiu mangh' ne estas nun al ni,
Tro alta estas arbo.
Ne povas ni alrampi ghis la frukt'
Kaj tute fremdas nin alloga mangh-produkt'!"
"Ne timu, kamarad'! Plej helpos nin konjekto!
Ja kie mankas fort', necesas intelekto.
Elpensis chion mi lau sagha bon-arangh':
Vi helpu min alrampi nur al branch',
Atingos mi la fruktojn lerte,
Kashtanojn manghos ni ghissate, certe."
Jen ili al gharden' ekkuris kun rapid',
Kaj Senja al amik', al Fedja helpis multe,
Por grimpu kamarad' al arbo bon-rezulte,
Ne vana estis help' kun granda pen' kaj shvit'.
Al supro venis jam la knabo en sukceso.
Kashtanoj en abund'. Mirindas la impreso!
Verdire estis ghi richajho, kaj senfin'!
Chu eblas nun kalkuli ghin!
La knabo havas multon por profito,
Ech por donac' amika lau merito, -
Kaj Senja sur la ter' rigardas kun manghem',
Sed estas de rigard' mizera nur efiko,
Char Fedja manghas fruktojn mem
Kaj jhetas de la arb' nur shelojn al amiko.

Lertulojn vidis mi en viv'
Por kiuj bon-amikoj kun naiv'
Al supro rampi helpis kun fervoro,
Sed poste shelo ech ne falis de sinjoro.

TRIOBLA EDZO

Okazis, iu Edz', frivola lau naturo,
Ankorau havis du edzinojn en sekret'.
Skandala tiu fam' atingis en konkret'
Al Regho mem. La Regh' kun malplezuro
Eksciis pri afer'
Kaj tuj ordonis li prijughi kun sever'
Kaj frapi al fripon' per tia akra puno,
Ke terurighu la popol'
Pri abomeno de frivol'
Kaj pri la krimo-maksimumo.
"Kaj se ekscios mi, ke pun' malgrandas nur,
Ekpendos jughistar' sur unu granda shnur'."
Malbonas la promeso:
Jughistoj tremas en malvarma shvit',
Diskutas ili sen sukceso
Pri ekzekut' konvena, lau merit'.
Diversas pun-sistem', sed tamen por publiko
La punoj en abund' mizeras per efiko.
Finfine jughistar' alvenis al konklud'
Kaj al krimul' en tribunal-kunsido
Audighas jugh-decido:
"Edzinojn chiujn tri li havu sen divido,
Kaj plu neniu sekvu persekut'."
Ekmiris pri verdikt' popolo tre rezone, -
Jughistojn en komplet' pendigos certe Regh'.
Sed ne forpasis nur semajno ech
Kaj la krimul' pendigis sin persone.
Ghi estis lecion' por tuta imperi'
Kaj al edzinoj tri
Neniu plu edzighis laufripone.

SKATOLO

Ni ofte pensas pri fervor'
Kaj pri neceso de labor',
Ja kie taugas nur konjekto
Por simpla solvo de projekto.

De fama majstro venis Skatolet'.
Belega estis ghi, plej luksa en figuro,
Kaj chiu pri Skatol' admiris sen mezuro.
"Skatolo estas kun sekret',"
Proklamas nun saghul' de mehhaniko:
"Forestas en Skatol' serur'.
Kaj tamen mi malfermos ghin, amiko.
Sed vi ne moku tion nur!
Sekreton solvos mi sendube kun sukces',
En mehhanik' mi majstras iom, jes."
Do li komencis studon por afer',
Cerbumas zorge pri mister',
Aplikas li por provo chian frapon,
Jen premas li najleton, jen la klapon,
Sed vana estas la turment'.
Balancas iu kapon,
Jen oni flustras moke en silent'.
Kaj oni audas jam senchese:
"Ne tiel, tute ne! Denove malsukcese!"
Li shvitis sen ripoz', lacighis ghis la fin',
Kaj laste lasis lin obstin'.
Malfermo de Skatol' enigmis sen shlosilo,
Sed simpla estis ghi - per levo de kovrilo.

LEPORO DUM CHASO

La besta bando kun avid'
Sufokis urson sur ebeno, -
Kaj por regalo dum festeno
Jam chiu besto por divid'
Arbitre parton sian prenas.
Leporo pro hazard' orelon ursan trenas.
"He vi, amik' kun straba vid'!
De kie venis vi sen voko?
Ne estis vi entute dum chasad'!"
"Kaj kiu dum invad'
La urson el arbaro pelis sen kompat'
Kaj pushis lin al kampo por sufoko?
Chu mi ne faris tion kun fervor'?"
Ghi estis fanfaron' absurda, senkonvena,
Sed je amuzo ghi ekshajnis plena
Kaj parton de orel' ricevis la Lepor'.

Ridinda estas hom' en fanfarono,
Sed ofte trafas lin porcio dum disdono.

DANCO DE FISHOJ

Pro plendoj multaj de popol'
Pri maljusteco kaj arbitra vol'
De richaj homoj - la Leono
Ekiris por esplor' de tuta regiono.
Samtempe la Kampul' che varma flam'
Intencis fishojn friti sur la pato.
La fishoj tremis pro varmego jam
En la atend' de morto sen kompato.
Jen al Kampulo kun minaca ton'
"Vi kion faras?" diras la Leon'.
"Potenca regh'!" respondis la fripon':
"Mi estas estro de popol' rivera
Kaj tiuj - delegitoj apud mi,
Por la salut' alvenis chiuj ni,
Al via Moshto plej supera".
"Nu, kiel fartas ili en river'?"
"Regnestro granda! Regas nur prosper'
Kaj chiutage lautas nia pregho
Pri via longa viv', potenca regho."
(Kaj fishoj sur la pat' baraktis en sufer').
"Sed diru vi, por kia cel'
La vostojn ili svingas tiel treme?
"Ho, sagha regh'! Pro ghojo kaj fidel'
Jen ili dancas tre dankeme."
La bruston de Kampul' eklekis la Leon',
La fishojn en dancad' rigardis kun impon',
Kaj plu ekiris li tra sia region'.

EZOKO

Denuncis oni pri Ezok'
Ke li teroras en proksima lago,
Da pruv-atestoj venis granda stok'
Kaj al jughej' en largha trog'
Alportis oni lin pro lia krima ago.
Jughistoj estis en proksim':
Sur la herbejo kaj deklivo
Sin pashtis ili lau kutim',
Iliaj nomoj restis en arkivo -
Du Chevaloj, Kapro kaj Azen'.
Kaj por necesa ordo kaj observo
La Vulpo estis prokuror' en servo.
Al tiu Vulp', lau onidira vort',
Ezok' liveris fishojn ghis la kort',
Sed tamen jughistar' favoron ne praktikis.
Por tiu foj' forestis oportun'
Ne vidi pekojn de Ezoko nun;
Necesis jam decido pri la pun',
La mort-verdikton jughistar' indikis,
Proklamis ghi pendigon pro afer'.
"Honora jughistar'!" komencis Vulp' diskuton:
"Chu taugas la pendig'? Ni faru ekzekuton
En plej terura form', rigoran, kun sever',
Al tuta friponar' ghi estu leciono:
Dronigo en river'- jen estas la propono!"
Jughistoj krias: ,,Estas ghi rezono!"
Kaj la Ezoko trafis al river'.

POPOL-KUNVENO

Ekzistu ajna ordo kaj tendenc',
Sed homoj sen la konscienc'
Eltrovos chiam manieron
Por utiligi la aferon.

Lup' petis al Leon' shafestro nomi lin.
Pro la klopodoj de Vulpino
Lin rekomendis Leonino.
Sed char al lupoj estas malinklin',
Por ne farighu klachoj lau kutim'
Ordonis tiam suveren'
Alvoki bestojn al popol-kunven'
Kaj pridiskuti dum kunsido,
Chu decas nun al Lupo la konfido.
Jen chiuj bestoj venis lau ordon'
Kaj en kunven' parolis' kun rezon',
Sed kontrau Lup' nek unu vort' rigida.
Do tiel trafis Lup' al shafa kort'.
Sed kial en kunven' la shafoj ne protestis?
Ja ili certe tie estis!
Ne! Shafoj pro hazard' kunvenon ne cheestis,
Kaj ghuste por afer' necesis shafa vort'.

<< >>