SPEGULO KAJ SIMIO Ekvidis sin
Simio en spegul', -
Kaj Urson petas ghi rimarki per okul':
"Jen kia eksterajh', karul'!
Vizagho tiu estas abomeno!
Ridindas chiu mov', malsaghas la grimac'!
Ho, mi pendigus min, se estus la minac',
Ke mi similu ghin ech iom per mieno.
Sed mi malkashas en konfes',
Ke grimaculojn tiujn kvin au ses
Inter simioj mi kalkulos kun sukces'."
"Chu decas pri aliuj la indiko?
Prefere ekrigardu vin, amiko! "
Respondis Urs' kun ironi'.
Sed vortoj de konsil' malgravis por Simi'.
Simila fakt' por mi ne estas miro:
Ne shatas iu-ajn sin vidi en satiro.
Jen efektiv' kaj ne karikatur':
Ke Klim' shtelemas - chiu homo vochas,
Al Klimo pri korupto ni riprochas,
Sed Klim' per kasha mov' al Petro montras nur.
|
SIMIO KAJ OKULVITROJ Simio en
maljun' malbone tute vidis,
Sed homa fam' al ghi konfidis,
Ke tiu malbonajh' ne estas ja dangher'
Char okulvitroj savas de sufer'.
Do vitrojn en abund' akiri ghi decidis,
Ghi turnas ilin por aplik':
Jen premas al la vert', jen sur la voston metas,
Jen flaras kun singard', per lango jen leketas,
Sed en rezult' - nur nulo por efik':
"Fiajho kia! Estas granda stult'
Al homoj kredi en auskult'.
Pri vitroj onidir' ja nur mensogo estis,
Kaj mankas la util' en tiu-chi afer'".
Dirinte la Simi' chagrenon manifestis,
La vitrojn jhetis ghi al shtono en koler'
Kaj post frakas' nenio restis.
Por homa gent' ghi estas la spegul':
Jen bona ajh' ekshajnas kiel nul'
Kaj ignorant' pri utilec' diskutas,
Kaj se li estas altrangul', Do li ech persekutas.
|
LUPO KAJ GRUO La lupo estas best'
avida:
Ghi ne flankigas ostojn per la dent'
Dum mangh' rapida
Kaj jen al unu lup' okazis akcident'
De ost' misgluta estis ghi viktimo.
Ne eblas nun por Lupo spir' au ghem',
Kaj kaptas ghin la antaumorta trem'!
Feliche Gruo estis en proksimo;
Per gestoj Lup' klarigis pri dolor'
Kaj petis helpon en sufera hor'.
En lupan faukon Grao bekon shovis
Kaj post grandega pen' eltiri oston povis.
Jen petas li premion por labor'.
"Vi mokas min! " ekkrias best' insida:
"Chu indas vi? Sendanka kaj perfida!
Chu vi ne devas danki kun respekt',
Ke via stulta kap' ja restis sen difekt'?
Forighu tuj! Liberon vi profitu
Kaj gardu vin, amik': estonte min evitu! "
|
NAJTINGALO KAJ AZENO Azen' sin
turnis kun parol'
Al Najtingal':" Auskultu min amiko!
Lau famo en kantad' vi majstras kun efiko.
Dezirus mi pri via rol'
Mem jughi dum vi kantos ion.
Chu bone majstras vi kantad-metion?"
Responde Najtingal' ekkantis por admir':
Li klakis, fajfis kun inspir'
En plej diversa form', jen en trilado dronis,
Jen mildis li en la sopir'
Kaj kiel placha shalm' malgaje unutonis,
Jen per vibranta trem' subite li resonis
Ekregis nun atent'
Por la kantist' amata de l'Auroro.
Ekchesis la zefir', de birdoj gaja hhoro,
Kaj kushis grego en silent'.
Pashtisto kun admir' auskulti chion pretis
Kaj nur por la moment'
Dum najtingala kant' al pashtistin' ridetis.
Jen finis la kantist'. Azen' pri opini'
Deklaris: "Vere, vi ne vantas
Kaj certe sen enuo kantas.
Sed tamen tre bedauras mi,
Ke nian kokon ne ekkonis vi.
Vi multe en kantad' profitus,
Se nian kokon plen-imitus".
La malfelicha bird', post tiu jugh-deklar',
Forflugis en rapid' trans montoj kaj kampar'.
Plensavu, Dio, nin de tia jughantar'.
|
MUSO KAJ RATO "Amik', chu
audis vi pri bona fam'?"
La Mus' alkure laute diris:
"Al ungoj de leon' la kato trafis jam!
Jen fine por ripoz' liberon ni akiris! "
"Ne ghoju, mia frat'! "
Al Mus' respondis Rat':
"Kaj ne esperu absolute.
Se komencighos interbat',
Pereos la leono tute:
Plej forta besto estas kat'! "
Multfoje vidis mi, kaj tion.mi konfesas:
Timulo timas iun ajn
Kaj kredas, ke timata shajn'
La tutan mondon jam impresas.
|
FRINGELO KAJ KOLOMBO Kaptilon, pro
hazard', ektrafis la fringel'.
La malfelicha bird' baraktis kaj batalis,
Sed la Kolomb-junul' nur mokis kaj moralis:
"Jen kia hont'! Dum hela tag'
Kaptilon vi enfalis!
Ne trompus min hazarde tiu ag',
Mi tion garantias ghuste."
Sed jen Kolombo mem baraktas en kaptil'.
Do juste!
Al fremda malfelich' ne moku kun facil'!
|
DU BARELOJ Veturis la Barel' kun
vin',
En la alia -
Enhav' nenia.
La vin-barel' sen bru' kaj ne urghante sin,
Veturis,
Sed en galop' alia kuris.
Pro ghi sur la pavim' - tondrego kaj frapad',
Kaj polvo en kaskad'.
Pasanto en konfuz' al flanko sin sekuris,
Audinte bruon en la strat',
Sed malgrau bruo de Barel'
Utilo ghia estis bagatel'.
Reklamas sin vantulo sen modero,
Sed tre modestas li en la afero.
La granda hom' modestas en parol'
Kaj grandas en aferoj por popol'.
Laboras li persiste, en trankvilo
Kaj sen babilo.
|
ANSEROJ Per longa vergo kamparan'
Anseran gregon en la urbon pelis
Kaj per la verg' sufiche li kruelis,
Ne tro ghentilis li per sia man':
Rapidis li al la foira tag'.
Kaj se afer' koncernas la profiton,
Ne nur anserojn, ech la hom-meriton
Ne tro respektas ni en nia ag'.
Sed la Anserojn malghentil' ofendis
Kaj al pasanto iu sur la voj'
Pri kamparana krudo ili plendis:
"Jen estas ni mizeraj, en malghoj',
Nin pelas Kamparan' perforte, kun turmento,
Ja kvazau estas ni ansera simpla gento,
Sed ne komprenas li, malsagha stulta hom',
Ke devas li respekti nin humile,
Ke nia nobla gent' devenas ja el Rom',
Savita de Anseroj tiom brile:
Ghis nun en Rom' anserojn oni festas!"
"En kiu tamen fakt' merito via estas?"
"Sed nia praular'..." - "Mi tion bone
konas,
Pri tio legis mi, sed scii mi bezonas,
Per kia utilec' persone vi ekgravis?"
"Sed nia praular' sukcese Romon savis!"
"Kaj kia bona ag' distingas vin persone?"
"Nenia ag'. " - "Sed kia do valor'?
Mencias vi praulojn senbezone:
Por ili restu la honor',
Kaj taugas vi nur por rostajh' plejbone."
Pritraktus mi aferon lau merit'
Sed timas pri anser-incit'.
|
KORNIKO KAJ VULPO Multfoje oni
diras kun logiko
Pri malutil' de flat' kaj tamen sen sukces',
Char flato al la kor' penetras per kares'.
Peceton da fromagh' ekhavis la Korniko.
Jen sur abio, sur la branch',
Korniko-nigrulin' intencis per la mangh'
Regali sin, sed dume shi meditis.
Hazarde ruza Vulp' proksime preterglitis;
Aromo de fromagh' impresas al la Vulp':
Alvenas arbon li kun vido de senkulp';
Ravita de vidajh' la Vulpo voston svingas,
Fromaghon en la bek' agrable li distingas
Kaj diras dolche li kun intermita spir':
"Ho, mia karulin'! Belega por admir'!
Mirindas via kol'! Okula bril' - juvelo!
Gracia estas vi, simila al fabelo!
Kaj kia plum-ornam'! Kaj kia charma bush'!
Kaj certe via voch' plenravas en kortush'!
Ekkantu, karulin'! Se majstrus vi, fratino,
Kantadon, kiei vi belegas lau destino,
Vi estus en arbar' reghino!"
La kapo de Kornik' turnighis pro laudeg',
Pro ghojo en la brust' ekchesis tute spiro,
Kaj al ghentila vort' de vulpa flata diro
Ekgrakis la Kornik' kun malfermita bek',
Fromagho falis for, al Vulpo - bel-akiro.
|
PORKO La porkon al sinjora kort'
hazarda vago pushis,
Che stalo kaj lavej' kotajhon ghi ektushis,
En ajna malpurajh', ghi kun agrablo kushis,
Per akvo de forlav' ghi banis sin kaj dushis,
Kaj venis kun efekt'
De porka belaspekt'.
"Nu, kion vidis vi, Porkulo mia kara?"
Demandis ghin Pashtist':
"Ja oni diras kun persist',
Ke vivas por plezur' richuloj en ekzist',
Ke ili ghuas nur pri richo senkompara."
Responde gruntas Pork':
"Absurd' kaj vanta vort'.
La famo pri richec' ja estas plen-erara:
Trovighas tie nur malpur' kaj simpla kot',
Kaj tamen faris mi tre multe por esploro,
Mi fosis kun fervoro En tuta besta kort'."
Ne volas mi ofendi en kompar'!
Sed chu la kritikist' al Porko ne similas,
Se li je chiu verk' nuf pri malbon' babilas
Dum sia jughdeklar'?
|
ELEFANTO KAJ MOPSO Lau stratoj
Elefanto pasis
Por montro al publik'.
En nia norda land' ghi estas ja unik',-
Do post la best' gapuloj plen-amasis.
Subite iu Mops' aperis en la strat', -
Kaj al giganta best' sin jhetis kun audaco.
Jen bojas, saitas ghi sen laco
Kaj pretas jam al batalad'.
"Amiko, estu vi prudenta,"
Shaf-hund' avertas nun: "Ghi estas evidenta, -
La best' superas vin. Vi raukas pro koler',
Sed ghi en ver',
La bojon en la strat' tutplene ne atentas."
"He, he! Pri tio mi kontentas."
Respondas Mopso kun fier':
"Ja sen batigh' efekta
Famighos mi je batemul' perfekta.
Do diru hundoj kun respekto:
Plejfortas Mopso, sen demand', -
Ghi bojas kontrau Elefant'!"
|