LEGOMISTO KAJ FILOZOFO

Printempe, Legomist' fosadis en ghardeno,
Ja kvazau en la ter' trovighis bel-trezor'.
Laboris li ghis nokt' de fru-mateno,
Persiste kun fervor', -
Kaj plantis li kukumojn dum labor'.
En najbarec' loghadis amatoro
De la gharden-kultur' -
Pedanto-filozof', tre granda oratoro,
Amiko de natur'.
Babilis multe li pri la gharden-laboro, -
Kaj lau scienco kun raci'
Kukumojn planti ankau volis li.
En fanfaron' li mokas al najbaro:
"Vi shvitas vane, mia frat'.
Jen mi post mia laborad'
Superos multe vin, mi diras sen eraro.
Gharden' mizera via de legom'
Dezertos tute - estas aksiom'.
Verdire, mi tre miras,
Ke via ghardenach' pretendas al prosper'.
De kie vi prosperon nun akiras?
Chu al scienc' necesa vi aspiras?"
"Forestas temp' por la scienc-afer'.
Jen sperto mia, ankau laboremo, -
Por mi sufichas la problemo, -
Do ili nutras min sur mia ter'."
"Obskura hom'! Chu vi sciencojn spitus?"
"Vi ne kulpigu min, sinjoro, sen rezon'.
Volonte mi imitus
Al via bel-propon',
Sed jughu mem, somero jam alvenas.
Kaj dume vi, sinjor', senzorge nur promenas.
Por la sezon' jam multon plantis mi.
Kaj kie estas via bed-lini'?"
"Mi tre domaghas pro la tempo-manko,
Mi studas nur
Kaj legas sen mezur',
Chu fosi per fosil' au per plugilo ankau,
Sed tamen restas temp' suficha por semad'."
"Por mi ne estas ghi en sama grad',"
Respondis Legomist' kaj tuj foriris
Kun la fosil'.
Al Filozof' flnighis la babil',
En sia hejmo studis li kaj miris,
Klopodis li en libroj kaj sur ter',
La tagoj tutaj dronis en afer'.
Kaj la rezulto jam ne vantas, -
Komencis io kreski sur la bed';
Subite en revu' aperis novajhet',
Li chion shanghas kaj transplantas
Lau nova formo kaj fason'.
Sed kia estis fin' al fanfaron'?
La Legomist' rikolton richan havis,
Enspezis fruktojn li kaj bone bravis.
Sed al pedant-saghul'
Rezulto estis nul'.

BUBO KAJ VERMO

Ne trovos vi felichon en perfid'!
Malgajnas perfidul' en sia fi-oflco.
Li perdas kun facil' la kredon de konfid'
Kaj trafas lin mizer', en la unua vico.

Kampulon petis Verm' humile, kun modest',
Allasi al gharden' por vivi en honest'.
Li vivos tie, certe, lau konveno.
Ne tushos fruktojn li, - manghetos nur
Foliojn, kelkajn flavajn lau natur'.
Rezonas la Kampul': "Ne estas ghi terur',
Libera lok' sufichas en ghardeno;
Do vivu Vermo en trankvil'.

Chu povas esti malprofito grava
Pro iu folieto flava?"
Permesis li kaj Vermo kun facil'
Sur brancho trovis spacon por azil'.
Ghi vivas tie tute senmizere,
Kaj tamen tre modere.
La bela Suno-Regh' origas fruktojn jam;
La fruktoj en gharden' por la okul' plezuras;
Jen pomo ronda, rugha kiel flam',
Sur brancho pendas kaj maturas.
Allogas Bubon ghi per sia placha bel'.
La pomo luksas kvazau bel-juvel',
Sed malproksima estas cel':
Sur arbon rampi Bubo ne kuraghas,
Por skui ghin - li ne sufiche aghas, -
Ne scias li rimedojn en shtelad'.
Subite por afer' aperis kamarad'.
Ghi estis simpla Verm' kaj diras ghi al Bubo:
"Pereos tiu pomp', neniu estas dubo;
Rikoltos la Kampul' la fruktojn ghis vesper'.
Mi tamen helpos vin volonte, kun sincer'.
Malgrandan pagon donu por afer':
Dekoblon prenu vi, por mi sufichos
Parteto nur, - kaj plene mi felichos.
Dum tuta mia viv' mi manghas kun moder'."
Konsentis Bubo al amik-propono,
Komencis Vermo helpi lau bezono.
Momente segis ghi la pomon for.
Sed kion Verm' ricevis por labor'?
Apenau pomo falis sen-detene,
La Bubo manghis ghin entute, kun rapid',
Kaj kiam Verm' alrampis por profit',
Dispremis Bubo ghin sen zorgo kaj medit', -
Kaj Vermo kun la pom' pereis senrevene.

MALRICHA RICHULO

"Richulo restas tute sen felich',
Se mankas mangho en sufich',
Dum li avaras monon por la rich'.
Ghi estas stulto, - chiam prenas morto.
Ni nur turmentas nin per tiu sorto.
Ne, se farighus mi richul',
Elspezus monon mi facile, sen skrupul',
La vivon kun plezur', kun lukso mi aranghus,
En bruo de festen' mi kun amikoj manghus,
Bonfarus mi al homoj kun volont'.
Sed richa avarul' vegetas en sufero."
Jen tiel Malrichul' meditis pri estont',
En sia hejmo, en mizero.
Subite tra fendet' aperis nekonat'.
Chu estis li sorchist' au por diablo frat',
Ne scias mi; vershajne la diablo.
Por la rakonto estas ghi probablo.
Do diris li: "Per richa plen-efik'
Plezure mi komplezos al amik'.
Jen estas la monuj': dukaton ghi enhavas.
Se vi elprenos ghin, alia venos tuj.
Miraklas la monuj',
Kaj, certe, vi, amik', en la richeco bravos.
Do prenu ghin kaj uzu por felich', -
Lau via volo, sendiskute.
Sed estas tamen unu nur kondich':
Elspezi monon vi ne rajtas tute
Ghis la monuj' ne dronos en river'."
Post tiu fraz' li flugis al infer'.
Konsternon sentis nia Malrichulo.
Jen kaptas li monujon por kalkulo.
Chu songhas li, chu estas ghi real'?
Elprenas li dukaton kun lojal',
Sed en monuj' dukat' alia brilas.
"Ho, kia plenfelich'!' La Mizerul' jubilas,
Kaj li resumas en ekscit':
"Hodiau prenos mi la monon sen kalkulo,
Kaj morgau jam farighos mi richulo,
Ekvivos lukse, kvazau sibarit'."
Sed en maten' alion li pripensas:
"Richulo ghusta estas mi,
Felichon certan donas la premi'!
Sed al duoblo veni mi intencas.
Chu por richeco mankos la fervor'?
Por unu tag' necesas nur labor'!
Jen mono por kalesh', por domo duetagha,
Nur por bieno.mankas la trezor'.
Chu belan shancon perdos mi, malsagha?
Retenos mi monujon dum la tag';
Dum sola tag' mi vivos en malricho,
Kaj poste min favoros la.felicho."
Sed pasas tag', semajno kaj monat', -
Persistas Malrichul' en sia laborad',
Kaj dume vivas li mizere, en malsat'.
Dum tuta tag' laboras li kun peno,
Kaj en vesper' li pensas en chagreno,
Ke mankas mon' por lia bona stat'.
Dronigi jam monujon li intencas,
Sed kun dolor' la koro kondolencas,
Ne riskas li alveni al river'.
"Chu povas mi rifuzi pri afer',
Dum oro flava fluas kaj potencas?"
En Malrichul' malviglas plene sang',
Maldikas li pro tuta mangho-mank'
Kaj kiel oro flavas lia vang'.
Pri luksa viv' ne revas li ekscese.
Lin ekposedis tute la malsan',
Kaj per tremanta man'
Dukatojn tiras li senchese.
Sed kia estis fin' al homo en chifon'?
En sama hejm', sur sama benko fera,
Pro ftizo mortis li, mizera,
En la kalkul' de naua milion'.

HUNDO KAJ KAMPULO

Kampulo unu tre shparema,
Sufiche richa kaj ordema,
Invitis Hundon por gardad',
Por pan-bakad'
Kaj krome por gharden-laboro.
"Ho, tio estas ja malver'! "
Leganto diros: "Trompas la autoro
Sen tuta honto kaj honoro.
Gardado estas hund-afer',
Sed chu la hundo bakas panon
Au plantas en gharden' rafanon?"
Leganto! Certe pravas vi,
Sed nur alion celas mi.
Do nia Hund' konsentis pri kondicho
Kaj pri salajro en triobla kvant'!
Jen la Kampulo, tute en felicho,
Sin movis al forir' - sed post vetur'
Lin frapis nur terur'.
Koleras li kaj ghemas en chagreno.
Legom' sekighis plene en ghardeno,
Forestas pano, kaj al kort'
Shtelistoj venis kun perfort'.
Insultas li la Hundon plej malbone,
Sed nia Hund' pravigas sin rezone:
Malhelpis al bakad' gharden-labor',
Legomojn ghi ne zorgis tute,
Char garda serv' lacigis absolute;
Kaj la friponoj shtelis al sinjor',
Char estis pan-bakad' en tiu hor'.

AZENO KAJ KAMPULO

Al gardo de legom-gharden'
Dungita estis best' Azen', -
Por la minaco al paseroj.
Azeno, la bravul', honestis en aferoj:
Ne estis li shtelisto au fripon',
Nenion kaptis li avide sen bezon',
Kaj birdojn en gharden' li pelis tute sperte.
Sed al Kampul' malgrandis la profit'.
Pelante birdojn en rapid'
Sur multaj bedoj sen hezit'
Azeno kuris tiom lerte,
Ke tretis li legomojn ghis la fin'.
La terkultur' pereis en ruin'.
Kampulo kun koler' sur dorso de Azeno
Notskribis per baston' malgajnon en ghardeno.
"Do juste!" lautas kri': "Meritas tion brut'!
Ja tute, sen diskut',
Li stultas por afero."

La stulto de Azen' sendube estas vero.
Lin trafis lau merit' la frapoj de baston',
Sed ankau la Kampul' tre kulpas en malbon',
Char dungi al labor' necesas kun rezon'.

PAROHHANO

Se estas vi por vanta mond' amika,
Alnomos oni vin genio plej unika.
Sed al fremdul' kun eminent',
Kun la inspiro kaj talent',
Rilatas homoj sen honoro,
Ech sen mencio de favoro.
Al tiuj homoj, eble je chagren',
Mi diros veron por kompren'.

Jen unu predikisto kun impono
(Li elokventis kvazau mem Platono)
Predikis en preghej' pri la morala tem'.
Miela estis lia parolem':
La predikist', sincera lau esprimo,
Direktis al chiel' profundon de animo,
Akuze luktis li al vanto kaj frivol'.
Jen finis la preghist' prezenti la predikon,
Kaj chiuj restis sub influ', -
Imprese sentis la efikon
Kaj multe larmis dum parola flu'.
El templo iras nun preghantoj:
"Ho, kiom bele montris sin talent'!"
Eldiras unu el pasantoj:
"Kaj kia vervo en la sent'!
Kaj kiel tiras li la korojn al beato!
Sed restas vi, amik', en plej pasiva stato,
Al vi forestis plor' dum tiu chi predik'.
Chu ne komprenis vi?" - "Komprenis mi, amik',
Sed mankas por plorad' la kauzo kaj instig' -
Mi estas parohhan', sed de alia strato."

DUKATO

Chu en klerigh' sin kashas la utilo?
Profiton certan donas ghi.
Sed, lau erar', tre ofte miksas ni
Bonecon de klerigh' kun lukso, brilo,
Ech kun malvirto au similo.
Necesas do pripensi pri afer':
Dum skrapas ni krudajhon de malkler',
La sentoj sen difekt' disfloru en liber',
Inklinu la spirit' al tutmodesta moro,
Simplecon puran strebu la anim',
Kaj per la falsa bel-esprim'
Ne brilu malhonor' anstatau ghusta gloro.
Pri tiu vero kaj maksim'
Tre gravan libron povus mi eldoni,
Sed mi ne volas en gravajhoj droni;
La veron en kombin' kun sherco-ironi'
En rekta fablo simple montros mi.

Jen vivis kamparan', rakontas oni.
Hazarde trovis li Dukaton sur la ter',
Malpuran tute, polvan, en mizer'.
La kamparan' enspezon certan revas, -
Por la profit' alvenas jam propon'.
Sed lin obsedas pens': "Duoblon mi ricevos,
Rimedon scias mi kaj certe levos
Por la Dukat' valoron kun impon'."
Jen por afer' li prenas sablon, kreton
Kaj brikon en pulvor',
Plenumas li laboron tre konkretan:
Dukaton skrapas li per briko,
Kun plena energi'
Per sablo kaj per kret' Dukaton frotas li,
Ekbrilas la Dukat' pro tiu frot-efiko.
Kaj, vere, kiel flam', ekbriiis la Dukat',
Sed perdis ghi la pezon,
Do ankau sian prezon, -
Kaj venis por proflt' mizera rezultat'.

KAMPARANO KAJ SERPENTO

Por havi la estimon en popol'
Amikojn vi elektu sub kontrol'.
Farighis Kamparan' amiko de Serpento -
En tiu best' tre fortas la prudento.
Do ghi influis lerte, kun logik',
Ke estas ghi por amikec' unik'.
Sed la parencoj multaj kaj konatoj
Kampulon fremdas, ne vizitas lin.
"Pro kio vi, amikoj bonaj, frataj,
Forlasis tute min?
Chu la edzin' gastigas vin malbone?
Au jam regalo tedis vin persone?"
"Ho, tute ne! Ni shatas vin, amik'.
Neniam vi ofendis lau efik'.
Aflikton ajnan ni ne trovas.
Sed mankas tute la plezur'
Viziti domon kun vipur' -
Ja via proksimul' sinkashe piki povas."

STURNO KAJ KATIDO

Jen vivis Sturno en la dom', -
Kantist' malbona, lau rezon',
Sed filozof perfekte sagha,
Kaj kun Katid' amika estis li.
Aspektis la Katid' sufiche agha,
Sed plena de ghentil', afablo, simpati'.
Jen foje al Katid' okazis tragedi':
Hazarde li tagmanghon ne ricevis.
Enpense vagas li, miauas pro malsat',
Kaj svingas voston Kat'.
Chagrene la Katid' pri mangho multe revis;
La Sturno-filozof' konsili devis
Kaj diris li: "Naivas vi, amik',
Ke vi toleras faston en praktik';
Jen apud vi en kagh' kardelo pendas, -
Kaj vi, senpensa, manghon nun pretendas."
"Sed konscienc'..." - "Ghi estas sur paper',
Kaj fakte stultas la afer',
Por malsprituloj - antaujugh', fabelo,
Kaj por saghul' - ridinda bagatelo!
Al homo kun la fort'
Subighas ajna sort'.
Jen argument' kaj jen ekzemplo-vero."
Klarigis li kun plena elokvent', -
Kaj al Katid' ekplachis argument'.
Do kaptis li kaj manghis la kardelon.
Ekghuis la Katid' en mangho alt-nivelon,
Sed tamen por tagmangh' malgrandis la kardel'.
Do studis la Katid' kun zorgo kaj fidel'
La duan kurson, montris li persiston, -
Kaj diris li al Sturn': "Mi dankas, bon-amik',
Pro via sagho plena de praktik'!"
La kaghon rompis li kaj manghis instruiston.

NUBO

Tra turmentita pro sekigho lando
Trapasis fluge Nub' kun peza grando.
Ech unu gut' ne falis ghis la ter',
Sed pluvis ghi al maro en liber'.
Pro tiu ago Nubo fanfaronas.
"Sed tiu malavar'
Per bono ne imponas",
Rimarkis Monto en deklar'.
"Sentauga estas fanfarono!
Se pluvus vi al kampoj pro kompat',
Vi savus landon de malsat';
Sed akvo por la mar' ne estas granda dono.

HERAKLO

Heraklo, de Alkmena fil'.
Kun kor' kuragha kaj audaca,
Trapasis en montar' kun malfacil'
Lau voj' mallargha kaj minaca.
Jen,vidas li, - sur vojo kushas ajh',
Malgranda io, nekonato.
Li volas treti ghin. Sed je domagh'
Pufighas kaj duoblas ghia stato.
Heraklo kun kolera ton'
Ghin frapas per baston',
Sed en redon'
Pliighas ghi pli multe kun teruro:
Dikighas, kreskas ghi kun shvel',
Plenshirmas sunon en malhel'
Kaj baras vojon kvazau muro.
Heraklo jam bastonon jhetas for,
Konsterne miras en konfuza kor'.
Sed jen Atena venas al dezerto.
"Vi vane penas nun", shi diras kun averto:
"La monstro nomas sin - Kverel',
Se vi ne tushos ghin, ghi estos sen kruel',
Sed se atakos kun intenco,
Grandighos ghi plej forte en potenco,
Terure kreskos ghi - ghis alto de chiel'."

<< >>