PRI LA ESPERANTA TRADUKO DE LA KRILOVAJ FABLOJ
(Kelkaj rimarkoj de la tradukinto)

Tradukante la fablojn de Krilov mi havis celon respeguli ne nur la poezian enhavon, sed ankau la poeziajn flgurojn de la originalo. Tiucele estis uzitaj:

  1. Diverssilaba libera jamba strukturo (de du ghis ses piedojh), kun nepra enmeto de cezuroj (internaj pauzoj). Nur unu fablo estis tradukita per regula trokeo, sen cezuroj, lau originala teksto.
  2. Nepra uzo de rimoj kaj de cezuroj kun viraj kaj virinaj finajhoj (kun akcenta kaj senakcenta lasta silabo).
  3. Konservo de majuskloj en la titolaj vortoj kaj komence de chiu verso.
  4. Simetria dislokigo de versoj (rilate al marghenoj).
  5. Titolaj vortoj kun difina artikolo (lau ghenerale literatura tradicio). [Sed tiu tradicio estas sensenca! Ni forigis la nenecesajn artikolojn el la titoloj]
  6. Interpunkciado lau la interpunkcia stilo de Krilov.
  7. Eventuala apostrofado de substantivoj kaj parta forlaso de la artikolo la, por konservi la originalan ritmon ("Poezia libereco" lau Zamenhofapermeso kaj praktiko).
  8. La persona pronomo por bestoj estas ne nur ghi, sed ankau li kaj shi (lau Zamenhofa praktiko).
  9. La tempo de verboj, por plivigligo de la teksto, estas transdonita jen per "as"-formo, jen per "is"-formo.
  10. En apartaj okazoj, rektaj komplementoj estas shanghitaj al malrektaj per helpo de prepozicioj, kaj inverse. Tio ne kontrauas al la spirito kaj esenco de Esperanto. En diversaj lingvoj ja ekzistas diversaj uz-kutimoj rilate al rektaj kaj malrektaj komplementoj, kaj tiu reciproka shangho plirichigas la lingvon, faras ghin pli fleksebla kaf esprimricha.
  11. Kelkloke estas uzitaj, kiel prefiksoj, radikoj, bel, bon, jun, plen k.a. Ekz.: jun-sinjoro, bon-ami-ko, hel-junulo ktp. Tio ne estas kunmetitaj vortoj, sed derivajhoj (same kiel bonvolo, grand-sinjoro, chef-urbo, fru-mateno ktp.).
  12. Kelkloke kunmetitaj vortoj havas kvazau kunligon de adjektivoj kun substantivoj, sed fakte tio ne okazas. Estas nur kunligo de du substantivoj. Ekz. amhumoro, printemp-monato, strechlaboro, minac-malbono ktp. Tio estas: humoro kun amo, monato de printempo, laboro kun strecho, malbono pro minaco...
    La autoro de la fabloj uzis tre richan vortaron kaj multfoje tradiciajn, "popolajn vortojn". Por doni ekvivalentajn esprimojn en la tradukitaj fabloj, necesis apliki diversajn formojn de la esperanta vortfarado, eluzi la proprecan krean kapablon de Esperanto.
    Nekutimaj vortkombinoj estas donitaj kun divid-strekoj. Krom kombinajhoj de vortoj kelkfoje mi reduktis apartajn vortojn, forigante. iujn sufiksojn. Ekz. "sen mezur', sen kalkul' " - anstatau "ne-mezu-reble, nekalkuleble" en la metafora senco de "tre multe", "junino" anstatau "junulino" ktp.
    Certe riu redukto ne malutilis al la bona kompreno de la senco.
  13. En la traduko estas vaste aplikita sensufiksa verbigo de neverbaj radikoj. Sufiksoj "ig" kaj "igh" montras la shanghon de stato; la sensufiksa verbigo montras la staton mem. Ekz. "grandas" signifas "estas granda". La sensufiksan verbigon multfoje uzis Zamenhof. Mi nur larghigis la aplikon de tiu verbigo, - konforme al la nuntempa evolu-tendeco de Esperanto.
  14. La lingvo de la Krilovaj fabloj estas ne nur richa, sed ankau belsone komponita. Por respeguli certagrade la belsonecon de la originalo, estas aplikita sonritma strukturo de versoj. Lau tiu strukturo parencaj kaj identaj sonoj (konsonantoj) trovighas ne nur en la finajhoj de la versoj (en rimoj), sed ankau interne de la versoj, kaj ili harmonie kunligas la tekston je unu poezia tutajho. Parencaj sonoj apartenas al la samaj songrupoj, ekz. "b-p-v-f", "m-n", "n-l-r", "s-c-z", "d-t" ktp.
    Parencaj kaf identaj sonoj situas je racia, ne chiam egala, distanco. De tie devenas la termino "sonritmo". Parencaj kaj identaj sonoj povas esti apartaj au en formo de kombinajhoj, en rekta au inversa ordo. Ekz.: "portas-frotas-dormas, ridas-tiras, verda-tero".
    Kaj jen kelkaj ekzemploj el la tradukoj:
    "spegulo sen indulg'...
    "inside jam vizitas"
    "aplombon plu ne uzi"
    "Ursulon karan traktas li karese"
    "Sed Shtonon stultan trompis la destin' "
    "Tre lerta estis frap', kranio plene krevis"
    En poeziaj verkoj la muzika strukturo ludas sufiche gravan rolon. Akcenta ritmo kaj rimoj estas artibutoj facile kompreneblaj; la sonritmo ne estas tiom evidenta, oni pli sentas, ol komprenas ghin. Parencaj sonoj, je diversa distanco, plifaciligas prononcon kaj audon de la poezia teksto. La sonkombinoj en poeziaj verkoj pli potence efikas al ni per sia organizita strtikturo.
    La sonritmo ne estas strikie regula, sed aspektas tute Hhera. Ne ekzistas konstantaj leghoj por sonritmo. Elekto de h sonritmo en chiu aparta okazo estas farata lau la poezia kaj muzika sento de la tradukanto. Kompreneble, pro la diverseco de lingvoj, la sonritmo de la originalo kaj de la tradukajho ne koincidas lau loko kaj formo. Pro la sama kauzo ne estas ghuste atribui al apartaj sonoj iun simbolan signifon. La sonritmo ne estas dogmo au ilo memcela; ghi estas nur rimedo, kiu apud aliaj poeziaj formojh helpas pli profunde kaj pli emocie percepti poezian verkon.
  15. La esperanta traduko de la Krilovaj fabloj proksimigas la legantojn al unu el la plej gravaj trezoroj de la tutmonda literaturo. Krom tiu ghenerala celo la tradukinto havas apartan celon - influi al la plua progreso de nia lingva kulturo. Mi intencis per la traduko plenumi praktike la jenajn taskojn:
    a) Doni vastan literaturan materialon por instrua kaj kluba laboro,.chu al infanoj, chu al plenkreskuloj - en fotmo de legado, parkera ellerno, deklamado, enscenigo ktp.
    b)Respeguli en la traduko modernan esperantan stilon. Apliki en la traduko simplan kaj chiutagan lingvon, kaj per tio plifirmtgi la bazon de la realisma poezia skolo.
    c) Kulturi necesan literaturan guston, kie la sona komponado apud aliaj poeziaj rimedoj faras la veran poezian impreson. La versaj stumbloj, sen muzika arangho, kompromitas Esperanton ("ghi estas kvazau ligno!"), kaj ankau kompromitas la grandajn poetojn, kiujn oni tradukas. Rezulte estighas erara opinio, ke Espranto ne povas ludi la rolon de literatura perilo, kaj ke ghi ne taugas por poezio.
    ch) Doni tradukojn sen formala kopiado de la originala teksto. Tre ghusta kaj lauvorta traduko malulitas al la kvalito de la versoj, al uia muzika, lausona arangho. Oni devas ne sklave kopii la originalon, sed transdoni ghin lausence: konservi ne la vortojn, sed la poezian spiriton de la verko. Al pensoj, poeziaj figuroj, stilo, versa ritmo kaj muziko de sonoj en la originalo, la traduko devas doni laueble plenvaloran ekvivalenton, kiu elvokas che la legantoj la saman impreson, kiel la originalo.

Fine staru chi tie fragmento el la letero I.V. Sergejev (1903-1964), esperantisto kaj konata rusa speciatisto pri Krilov:

"Tamen por vi estas malfacile imagi, kian veran ghuon, se ne diri pli multon, prezentis al mi viaj tradukoj. Sincere mi gratulas vin, kaj mi ghojas, ke Krilov trafis en ghustajn manojn. Precipe admirinde allogas en viaj tradukoj intonacia precizo, kaj tion estas neimageble malfacile konservi en tradukoj de Krilovaj fabloj al aliaj lingvoj. Mi ne deziras ech fari komparon kun franclingvaj tradukoj, tute fremdaj al Krilov, au kun la germanaj, multepezaj en sia lingvo... Se Krilov farighos atingebla al alilanda leganto, do tio okazos nur dank' al viaj tradukoj! Kaj tio estas rimarkinda afero! La' Krilova spirito, la Krilova seriozeco - ironia kaj didaktika - chio tutplene estas konservita ... Moskvo, 1961-07-08."

S. RUBLOV

<<