PARNASO

Post kiam Greka land' forpelis diojn for
Kaj oni en sukces' disdonis teron sanktan,
Al fama lok' Parnas' alvenis mastro ankau.
Azenojn sur Parnas' jam pashtas la sinjor'.
Kaj tiu Azenar' la fakton konis,
Ke Muzoj sur Parnas' en kant' agrable sonis.
Do ili diris: "Al Parnas'
Ne vane ni alvenis en amas';
Al mondo tedis jam plezuroj de la Muzoj.
Agrablos por la mond' Azen-amuzoj."
Jen unu lautas kvazau por instru':
"Ekkantos mi kaj vi daurigu plu!
Kaj sen konfuz' forjhetu timon egan!
Ni gloru nian forton gregan,
Kaj pli ol Muza kanta rond',
En strebo al muzik' ni kantos por la mond'!
Kaj al triumf' de nia entrepreno,
Por ke ne estu ajna embaras',
Decidu ni: sen vocho de azeno
Neniun ni akceptu al Parnas'."
Aprobis Azenar' azenan
Parolon bel-sagacan kaj konvenan, -
Kaj nova kantistar' kantachis sen ghentil',
Ja kvazau knaris veturil'
Kun neshmiritaj radoj mil.
Sed kia estis fin' de tiu bruo kanta?
Ektedis al sinjor' la hhoro muzikanta
Kaj brutojn de Parnas' forpelis li al stal'.

Al malsaghul' mi diros kun moral'
Per vortoj de proverb' konstanta:
Se kap' malplenas kiel trog',
Ne helpos ghin ech bona lok'.

RAZILO

Okaze, dum vojagh' renkontis mi konaton,
En la gastej' kun li noktumis mi.
Matene vekas min tre stranga kri', -
Ektrafis la amik' mizeran staton.
Vespere estis shercoj kaj amuz', -
Sed nun li ghemas en konfuz',
Sopiras li kaj plendas kun obtuz'.
"Amiko kara! Kio do okazas?
Chu sanas vi?" - "Nenio, mi min razas."
"Nenio pli?" Mi vidas - la amik'
Che la spegul' kun abomen' grimacas,
Ja kvazau la razil' al lia haut' minacas.
Konjektas mi la kauzon de panik'.
"Vi vane vin turmentas, Rigardu kun trankvil':
Ne estas ghi por raz', sed por lignajh' tranchil'.
Pro tiu malakrajh' torturon vi nur sentas."
"Vi pravas, kamarad', Razil' malbona estas!
Ghi estas vera vort', kaj tion mi atestas.
Sed akro de razil' dangheras en tranchad'."
"Ho, mi asertas ja plencerte, kun insisto:
Malakra razilach' vin vundos en difekt',
Dum akra instrument' vin razos kun perfekt',
Scipovu nur la arton de razisto."

Klarigos mi la sencon de rakonto:
Sinjoro sen talento
Tre timas homojn kun prudento
Kaj malsaghulojn shatas kun volont'.

MUSOJ

"Jen kia malfelich', fratin'!"
Sur shipo laute Muso diris:
"En holdo akvo levis sin,
Tra iu truo ghi eniris:
Jam ghis makzelo ghi aliris.
(Sed fakte al pied' nur akvo iris).
Do mi konkludas sen chikan':
Ebria estas kapitan'
Kaj shipanar' ne zorgas pri sekuro,
Forestas ordo en veturo.
Jhus vokis mi al tuta la popol',
Ke nia shipo dronas sen kontrol',
Sed mankas ech atento al parol',
Ja kvazau mi sciigis nur mensogon.
Sed oni vidu kun esplor', -
Pereos ship' post unu hor'.
Chu ni pretendos tiun epilogon?
De shipo saltu ni rapide pro dangher',
Proksimas, certe, ter'!"
Kaj ambau saltis tuj sen penso kaj prudento
Kaj dronis en momento.
Sed en konduk' de sperta kapitan'
Atingis al haven' la ship' lau sia plan'.

Aperas nun demando:
Kaj truo mem? Kaj manko de komando?
Sed truo estis tre malgranda,
Shtopita tuj en kreva lok',
Kaj la cetero - nur mensog'.

SCIURO

Servadis kun fidelo
Sciuro al Leon'. Kaj estis famo ech,
Ke servo de Sciur' agrablis al la regh'.
Agrabli al Leon' ne estas bagatelo.
Da nuksoj granda char' - jen pago lau promes'.
Bonegas la promes', sed temp' rapide pasas,
Kaj ofte jam malsat' Sciuron embarasas;
Kaj ofte la Sciur' larmetas dum komplez';
Rigardas ofte ghi al verda brancha alto;
Jen saltas en altec' amikoj kun plezur',
Krakante sen ripoz' nuksetojn frandas nur,
En ghuo kaj felich' amuzas sin per salto.
Sed veni al nuksuj' ne riskas la Sciur';
Ghin tenas la ofic' per sia forta shnur',
En ghia strech-labor' forestas tute halto.
Sed tedis al Sciur' la servo kun fervor',
Maljuna estas ghi, ne taugas por labor',
Rezultas nun eksigh' lau regha skrib-ordono.
Da nuksoj granda char' alvenis en aldono.
Bonegas la donac' de regha eminent'!
Verdire, estas ghi por mangho granda lukso.
Nur sola malbonajh': por mangh' de bela nukso
En busho de Sciur' neniu restis dent'.

FESTENO

Por la konsolo en malsata jar'
Aranghis regh' Leon' festenon por bestar'.
Jen kurieroj vokas en amaso
Al regha fest':
Ke venu chiu best'
De granda kaj malgranda raso.
Kaj multaj lau invit' alvenis al Leon'.
Chu eblas la rifuz' al bona mangh-propon'.
Des pli dum jar' malgrasa?
Jen Talpo, Vulp', Marmot' sin trenis al festen'.
Sed ili iom malfruighis,
Dum gastoj al festen' che tabloj jam sidighis.
Amiko Vulpo de maten'
Klopodis multon sen sistem',
Marmoto longe sin ornamis,
Kaj Talpo dum la vojo lamis.
Ne plachas tamen de stomak' malplen'.
Jen apud regh' Leon' vidighas lok' libera, -
Kaj oni strebas ghin, al tiu lok' prospera.
"Amikoj karaj!" diras jam Panter':
"Tre bonas tiu lok', sed fremdas por afer':
Al Elefant' ghi estas destinita, -
Minacas vin dispremo plej subita,
Do jen,
Se vi ne logas de stomak' malplen',
Vi staru apud pordo -
Kaj manghu en konkordo.
Sed lokojn en unua vic'
Destinis oni al personoj dikaj;
Kaj se vi estas tro kritikaj,
Sidighu hejme kun kapric'."

KAMPARANO KAJ RABISTO

En zorgo pri mastrum' malricha Kamparan'
Achetis dum foir' bovinon kun sitelo, -
Kaj lau returna voj', arbare en malhelo,
Li iris kun bovin' en akompan'.
Subite la Kampul' ektrafis al Rabisto.
Krimulo sen indulg' prirabis tute lin.
"Ho, kia malfelich'! Mi estas en ruin'!
Malbona mia sort' min frapis ghis la fin'!
Kolektis monon mi dum jaro kun persisto,
Ke venu por achet' plej bela mia tag'."
"Ne plendu tute vi maljuston de atak' ",
Replikis la Rabist' lamenton lian bruan:
"Bovinon en mastrum' ne melkos certe mi:
Do lau rezon' - reprenu vi
Sitelon superfluan."

HUNDO KAJ CHEVALO

Okazis foje, Hundo kaj Cheval'
Pri rolo en mastrum' disputon havis.
"Jen", diris Hund': "Sinjor' en granda skal'!
Per kia ag' vi en vilagh' ekgravis, -
Per veturig' au per plugad' de ter'?
Valoron kian havas la afer'?
Kun mi konkuri, certe, vi ne povas.
Dum tag' kaj nokt' ripozon mi ne trovas:
La gregon mi observas dum la tag'
Kaj nokte - hejmon gardas mi en vag',"
Cheval' respondis: "Senkonteste
Vi tute pravas en parol',
Sed, se ne plugus mi honeste,
Nenion gardus vi en via rol'."

VULPO

Matene sur glaci', el truo traborita,
Jen Vulpo trinkis dum grandega frost'.
Chu pro destin' au pro hazard' subita
La vosto de la Vulp' farighis akvumita;
Do alfrostighis al glad' la vost'.
Ne grandas malfelich', facilas la korekto:
Necesas strech' - ioma kaj sen fort';
Nur kelkaj haroj mankus en difekto,
Kaj lau felicha sort'
Forkurus mia Vulp' en plej bonega ord'
Sed fushi al la vost'? Al vosto tre valora,
Kun bela kresko, orkolora?
Plibonas la atend', - la homoj dormas nun,
Kaj eble jam degel' okazos pro la sun'.
Atendas vane ghi, la vost' frostighas plue.
Alvenas hela tag' farighas jam malfrue -
Jen homoj iras nun kaj rekte al rivero.
La Vulpo en mizero
Penege strechas sin,
Sed la glacia fort' tre firme tenas ghin.
Okaze kuras Lup'. "Amiko plej supera!
Vi helpu sen prokrast'. Jen venas mia fin'!"
La Lupo tuj alvenis
Kaj savon entreprenis.
Tre simpla estis lia far':
Formordis li la voston sen prepar',
Kaj Vulpo kuris for sen vost', en fi-aspekto.
Felicha, ke la fel' postrestis sen difekto.

Tre komprenebla estas la fabel':
Se ne domaghus Vulp' pri hara bagatel',
Ne perdus voston ghi en savo de kruel'.

LEONO KAJ MUSO

Ekpetis Mus' humile al Leono.
Permeson loghi nun en lia regiono.
Petante diris ghi: "Ja kvankam en arbar'
Potencas vi kun lauta gloro,
Neniu vin egalas en teroro,
Kaj kvankam via mugh' ne estas ordinar',
Sed kiu scias pri estonta vivo?
Rezulton kian havos efektivo?
Malgrandas tute mi,
Sed, eble, lau neces' utilos mi al vi,"
Ekkriis la Leon': "Mizer-malgranda besto!
Maldeca arogant'!
Meritas morton vi pro via senmodesto.
Forkuru tute for de mia regha land',
Au mi dispremos vin sen longa proceduro."
Malgranda nia Mus' kun timo kaj teruro
Forkuris en rapid' al fora malproksim'.
Sed frapis al Leon' la vengh' pro malhumilo.
Serchante pri tagmangh', li vagis lau kutim',
Subite trafis li al reto de kaptilo.
Li strebas sen rezult' kaj mughas kun sovagh',
Kun strecho kaj rezist' nur vane li protestas.
En reto lau perfid' li senelire restas, -
Kaj por publik-amuz' li sidas jam en kagh';
Nun rememoras li maldolche, kun domagh',
Ke povus, certe, Mus' necesan helpon fari,
Forkuron el kaptil' per akra dent' prepari,
Kaj pro fiera stult' li devas pentofari.

Leganto, shatas veron mi, -
Kaj jen aldon' al fabla ironi':
Ne vane la popol' esprimas kun rezono, -
Ne krachu puton, - lau bezono
Vi havos akvon por dispono.

FALKO KAJ VERMO

Alkrochis Vermo sin sur iu alta branch'
Malgranda Verm' balancis sin mizere, -
Kaj Falko en flugad' pri tiu kroch-arangh'
Primokas laute kaj fiere:
"Penege vanas vi rampante al zenit'!
Chu vi en via lok' pretendas al profit'?
Por vi forestas nun libero
Kaj vi en via stat' dependas de vetero."
"Vi shercas kun facil' "
Respondas Verm': "char helpe de flugil'
Vi flugas alte, sen depend'.
Sed per alio dotis min la sorto
Kaj en alio estas mia forto;
Por mi en krocho gravas la talent'."

KAMPARANO KAJ VULPO

"Chu estas bona la inklin'
Por shtel-kaptado de kokin'?"
Demandis Kamparan' al Vulpo dum renkonto:
"Chu vin ne tushas honto?
Mi diras simple, sen sekret', -
En via profesi' en via shtel-ripet'
Forestas ombro ech de la konduto bona.
Ghi estas peko, maldecajh' fripona,
Insultas vin la tuta mond',
Kaj chiutage sen volont'
Vi sentas timon pri estont', -
En birda kort' forlasi vian felon!
Chu plachas vin provoki mort-kruelon?"
"Jes mia viv' ne estas por plezur' ",
Respondis Vulpo pente:
"De chiu flank' - suferas mi turmente,
Shtelita mangh' min nauzas nur.
Verdire, mi honestas lau natur'!
Sed kion fari? Viv-bezono!
Kaj krome, mia amikul',
Ghi estas en la mond' regul', -
Ne sola mi imitas al fripono.
Jes, mia profesi' ne dolchas lau afer',"
Kampul' rimarkis kun sincer':
"Se via diro estas ver', -
De via pek' mi savon donos
Honestan panon mi proponos.
En mia birda kort' farighu vi gardist',
Kaj kontrau fremda vulp' defendu kun persist'.
Kompense en la viv' nenion vi bezonos,
Pri ajna agrablajh' senmanke vi disponos."
Post tiu bel-propon' farighis la kontrakt',
Komencis nia Vulp' gardadon kun ekzakt'.
Al Vulpo venis jam la viv' alloga, glata:
Mastrumo - en richec', la vivo estas sata,
La viv' farighis fest',
Grasighis nia best'.
Sed mankas la stimul' por vivo en honest',
La neshtelita mangh' ne plachas al ruzul',
Kaj venis por honest' finigho tre malbona:
En nokta nigra hor' la Vulpo plej fripona
Kokinojn de Kampul' ekstermis ghis la nul'.

La hom' honesta kun skrupul'
Ech malgrau viv' de mizerul'
Aferon shtelan preterpasas;
Sed la fripono, ech richul', Shteladon tute ne forlasas.

<< >>