I.Lejzerowicz

EL LA
"VERDA BIBLIO"

Hungara Esperanto-Asocio
1978

Antauvortoj I-IV V-XI XII-XX XXI-XXV
Babilado kun Horacho Sercher
Notoj / Pri la autoro


Antauvortoj

Estas facile imagi la mienon, kiun faros la verdaj ortodoksoj, la eternaj entuziasmuloj de la verda popolo, kiam ili komencos legi la Verdan Biblion: jen la grandioza verko - ili ghoje ekkrios kiu estis ghis nun kashita por ni! Kaj ili portados chi tiun libron, kiel sanktajhon, legante el ghi dum chiu libera minuto, kaj forgesante, ke en ghi estas dirite multe da maldolcha vero. Por la plimulto tiu chi libro farighos neelcherpebla fonto de supozoj, konjektoj kaj ne findiritai pensoj kaj tiamaniere ekestos pli poste ampleksaj traktatoj kaj komentarioj pri la Verda Biblio. l.a komentantoj, kiel chiam, legos inter la linioj, eldrashos chiun vorton, ba! ekzamenos chiun literon, kaj venos al tiom sensaciaj konkludoj, ke ili minacos perturbi la pacan kunvivadon de la verda popolo. Tial mi anticipe volas averti chiun leganton, en kies kapo povus eventuale naskighi ia genia konjekto au supozo: ne komentu la Verdan Biblion! Sciu, ke ghia autoro verkis ghin en frivola inspiro, en rondo de gajaj shercemaj kaj mokemaj muzoj, sidante antau kurba spegulo kaj surpaperigante chion, kion li vidis en ghi. Kaj ofte mi vere vidis aferojn kuriozajn sed ridindajn...

Jhus mi diris etan mensogon: ja mi ne surpaperigis chion, kion mi vidis. Verdire, mi deziris en la komenco fidele noti chion viditan, sed mi rezignis, char mi ektimis, ke la dentgrincado kontrau mi farighus tro granda. Tiel mi prisilentis multajn bildojn kaj ankau tio estas la kauzo, kial la libro ne estas tiom ampleksa, kiom la legantoj, kompreneble, dezirus.

Multaj verdaj eminentuloj miros kaj koleros, ke pri ili nenio ridiga estas dirite en la Verda Biblio - de tiuj mi petas pardonon. Mi nur volas rimarkigi, ke la Verda Biblio ne estas kompleta verko, konsistiganta tutajhon: ghi povas esti lauvole daurigata, facile ensorbante chiam pli kaj pli freshajn aldonojn. Se mi do en la nuna eldono maljuste forlasis iun nomon, ties posedanto ne malesperu, char kredeble aperos ankorau pluraj aldonoj, en kiuj chiu lia malforteco povos esti en sia plena brilo prezentita...

Tia do estas la Verda Biblio: senpretenda kaj frivola. Iuj, legante ghin, ghojos, aliaj koleretos. Sed mi refoje petas: neniu komentu. Char troa komentado povas nur endangherigi la bonan famon pri tiu au alia populara eminentulo, kiu chiam plej bone opinias pri si mem.

I.Lejzerowicz