NOTOJ

Senkorpa Mistero - Aludo al la poemo de Zamenhof: Pregho sub la verda standardo.

Bofrunt - Beaufront, Luis de: franca profesoro, brua renegato de la Esperanto-movado.

Diofilo Kara - Cart, Theophile: franca profesoro, kiu estis la gvidanto kaj modelo de la lingvaj ortodoksuloj en la tiama movado. Lia fama diro: anstatau lingvaj reformoj kaj kvereloj "ni fosu nian sulkon". Theophile signifas vere diofilo, kara estas sprita ludo per la prononcita formo de lia familia nomo (kar).

Andreo Apud - Cseh, Andreo: Transilvania pastro, kiu per la apliko de la rekta lingvoinstrua metodo organizis amasajn kursojn en multaj landoj dum la intermilita periodo. Kutime li skribis ankau sian familian nomon per esperanta ortografio - Che -, kiu forme samas kun esperanta prefikso.

Kontrakto de Helsinki - Kontrakto dum la 14-a UK en Helsinki (1922) inter UEA (kun sidejo en Ghenevo) kaj Centra Oficejo (kun sidejo en Parizo). Tiuj du instancoj havis malsamajn principojn koncerne la organizadon de la internacia Esperanto-movado. UEA deziris altiri al si kiel eble plej multajn individuajn membrojn, dum Centra Oficejo celis starigi naciajn societojn por la propagando de Esperanto. La kontrakto de Helsinki restis valida ghis 1932.

Junio Pagi - Baghy, Julio: hungara esperantista poeto.

Kafo Alt - Jung, Teo: germana esperantista poeto, verkisto, jhurnalisto, movada aktivulo. Fondinto de la revuo Hcroldo de Esperanto. Lejzerowicz aplikas la jenan vortludon: Jung germane signifas juna, Alt - maljuna.

Ko-merchanto - Merchant, John: anglo, prezidanto de la tiama Internacia Centra Komitato, supera organo de la tiama movado, kreita surbaze de la Kontrakto de Helsinki.

Kruco - Kreuz, Robert: germane, sekretano de la Internacia Centra Komitato, poste prezidanto de UEA.

poshtkartoj de Lihhtenshtejno. - En la intermilita periodo la princlando Liechtenstein plurfoje eldonis poshtkartojn kun esperantlingva surskribo. Pli frue simila shtate oficiala uzo de la Internacia Lingvo ne okazis, kaj tiu gesto kauzis grandan - iom tro grandan - entuziasmon en la Esperanto-movado.

Kalsurmano Galoshej - Kalocsay, Kalman: hungara esperantista poeto, tradukisto. lingvisto. Lejzerowicz vortludas: Kalman - Kal/man/o

- Kal/sur/man/o. Galoshej estas kutima misprononco de la familia nomo de la poeto (ghuste: kalochai). Lia poe,aro Strechita Kordo aperis en 1931.

brida popolo - Vortludo pri brita popolo. Britoj longe estis (chu estas?) famaj pri sia malbona prononco. Kaj tio vere bridis la progreson de Esperanto...

Plisturm - Sturmer, K. R. C.: angla esperantista prozisto. Lia plej konata verko estas la rakonto Por recenzo (1930).

Raymond Sherc - Schwartz, Raymond: franca esperantista poeto, prozisto. Precipe liaj satiraj verkoj farighis tre popularaj. Dum kelka tempo li eldonis satiran gazeton sub la titolo Pirato.

Diet-erarle - Dietterle, Johannes: kiel prezidanto de la Germana Esperanto-Instituto en 1926 li faris tutmondan statistikon pri la Esperanto-movado. Diet-erarle - oni facile rekonas la radikon erar, kaj eraro en statistiko ne chiam estas bonvena...

(Kompilis: Vilmos BENCZIK)


IZRAEL LEJZEROWICZ
(1901-1944)

La nomo de Izrael Lejzerowicz sonas konata inter la nuntempaj esperantistoj nur por malmultaj. Kaj tiu fakto, ech se komprenebla, estas bedaurinda, char li apartenis nepre al la plej unikaj figuroj de la unua vere granda generacio de nia literaturo.

Li naskighis la 4-an de junio 1901 en la pola urbo Lodz. En la artikolo, verkita de F. Szilagyi por la Enciklopedio, mankas la dato de lia esperantistigho, sed lia firma fideleco al la movado konjektigas, ke li konatighis kun la Internacia Lingvo tre frue. Tion atestas ankau la ghisfunda alproprigo de la Esperanta kulturo, kio siavice ebligis al li krei la satiron El la "Verda Biblio", kiu kalkulighas lia chefverko.

Bonaj satiroj malmultas en la originala literaturo. eble char nia movado ankorau ne estas sufiche forta elteni ghin. Satiristoj malofte atingis laurojn, kvankam la publiko ghenerate shatas iliajn verkojn, sed la primokitaj personoj neniam estis sufiche inteligentaj toleri la tranchan satiron. Ne estas tia ankau tiu chi "Biblio" de Lejzerowicz. Ghi estas sordinita verko, tamen levas ghin al literaturaj altoj la amo, kiun la autoro sentas al la primokitaj afero kaj personoj, kaj ankau la spriteco en la trovo de bibliaj analogioj. Vere bonan kaj senindulgan satiron vershajne ni devos atendi ankorau longe, ja la tiaspeca provo de la pseudonima Kanguruo (en la tiama Germana Esperanto-Revuo) antau deko de jaroj estis krude malhelpita de movadaj instancoj.

Tiu chi libro de Lejzerowicz certe trovos multajn shatantojn. char inter la ekzistantaj Esperantaj satiroj ghi apartenas nepre al la plej bonaj. Kaj krom la amuzo la leganto lernos ne malmulte ankau pri la historio de nia movado.

Sed ni revenu al Lejzerowicz mem. Li estis fervora esperantisto, bone konis la movadon, ja li vivis en ghi konslante. Chiam li apartenis al tiuj, kiuj ne nur sindone laboris, sed rimarkis ankau la misajn fenomenojn, kiuj kontribuis nur por "malvenkigi esperanton". Aperis el lia plumo multegaj artikoloj (plejparte sub la pseudonimo "Georgo Verda"), precipe en Pola Esperantisto, Heroldo de Esperanto kaj Literatura Mondo, kiuj bone dokumentas lian akrevidon.

Estas aparte notinda la atento, kiun li montris al eventoj en Sovetio, malgrau la malamika sinteno de chiuj burghaj shtatoj al la unua socialisma lando de la mondo. Skribante pri la elsavo de la Cheluskin-ekspedicio fare de la sovetaj aviadistoj Kamanin, Ushakov kaj aliaj, li entuziasmas: "...ghuste nun, en tempo de cinika egoismo, kiam la ideo de homeco kaj solidareco refalis en foran antikvecon, kelko da bravuloj pruvis al ni, ke ni eraras, ke la homa animo tute ne falis ankorau tiom malalten - ili farighis vivanta universitato de bela optimismo, kaj kiel longe ekzistos sur nia tero Kamanin-oj kaj Ushakov-oj kaj Smidt-oj, tiel longe ni firme-alte tenos la standardou de homeco, de solidareco kaj nobla idealismo!... Felicha estos generacio, kiu scios respekti tian heroecon."

Eble plej decide inter la esperantistaj literaturistoj li lautigas la vochon kontrau la fashismo. En la artikolo Sangaj ludoj li komentas la autodafeon de libroj, kiu okazis en Berlino la 11-an de majo 1933. kaj amare kritikas la "neutralecon" de la "verdstelanoj": "La esperantistoj, sciantaj fanfaroni pri la Festo de la Libro, ne scias au evitas sub mantelo de falsa kaj hontiga neutraleco funebri, kiam la Libro pereas en flamoj, ili ne scias ech krii, protesti, rigardante tiun barbarajhon. La nespertita doloro tremskuas min trae. La esperantista popolo havas sian Feston de la Libro. Ha-ha-ha!" Kaj li vidos tre baldau kongresi la esperantistaron en Kolonjo, inter flagoj kun svastiko...

Tamen, malgrau chio, li restis fidela al la Esperanta afero ghis la morto: nenio atestas pri tio pli elokvente, ol sekrete aranghita Zamenhof-vespero en Varsovio dum la germana okupado...

Sed la doloraj cirkonstancoj ne malhelpis lin resti persista laboranto por Esperanto ech en la geto: tie li komencis traduki al Esperanto la romantikan poemon "Konrad Wallenrod" de Adam Miekiewicz.

I. Dratwer en nekrologo pri li (Literatura Mondo, 1947, p. 86.) skribas, ke li renkontighis kun Lejzerowicz lastfoje dum la somero de 1942. Post mallonga tempo kune kun la edzino kaj filineto li estis portita al Treblinka, kaj neniu el la tri revenis.

"Brila oratoro, eminenta publicisto, talenta jhurnalisto" - skribis pri li Dratwer. La reeldono de la chefa peco de lia vivoverko estu omagho al lia memoro.

Vilmos Benczik

<<