Chapitro I.

1. En la komenco la Senkorpa Mistero kreis volapukon. 2. Kaj Volapuk estis senforma kaj kaosa, kaj mallumo estis en ghi. 3. Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj farighis Esperanto. 4. Kaj la Spirito vidis Esperanton, ke ghi estas bona: kaj la Spirito apartigis Esperanton de Volapuk. 5. Kaj la Spirito nomis Esperanton Eterna Tago, kaj Volapukon nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno - unu tago.

6. Kaj la Spirito diris: Estu firmajho en la lingvo. 7. Kaj la Spirito kreis tiun firmajhon. 8. Kaj Li nomis la firmajhon regula akcento. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

9. Kaj la Spirito diris: Kolektighu la reguloj gramatikaj en unu lokon, kaj aperu la firma grundo; kaj farighis tiel. Kaj la Spirito nomis la firman grundon Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ghi estas bona. 10. Kaj la Spirito diris: La Fundamento kreskigu verdajhon, kiu naskas ghojon, vortaron, kiu donas lau sia speco radikojn, kies semoj estas en ghi mem, en la Fundamento. Kaj farighis tiel. 11. Kaj la Fundamento elkreskigis verdajhon lau sia speco: verdan lingvon kaj verdan movadon, vortaron kaj arbon, kiu havas radikojn, kies semo estas en ghi mem, en la Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ghi estas bona. 12. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.

13. Kaj la Spirito diris: Estu lumajho en la chiela firmajho, por apartigi Esperanton de mallumo. 14. Kaj ghi estu lumajho por lumi super la tero; kaj farighis tiel. 15. Kaj la Spirito faris la grandan lumajhon por regi la mondon. 16. Kaj la Spirito starigis ghin sur la chiela firmajho, por ke ghi lumu sur la teron. 17. Kaj la Spirito nomis la lumajhon Verda Stelo. Kaj la Spirito vidis, ke ghi estas bona. 18. Kaj estis vespero, kaj estis mateno. la kvara tago.

19. Kaj la Spirito diris: la vortaro aperigu movighantajhon, vivajn estajhojn kiuj fleksebligos la Lingvon. 20. Kaj la Spirito kreis afiksojn, kiujn aperigis la Vortaro, la sufiksojn kaj prefiksojn lau ilia speco. Kaj la Spirito vidis, ke ghi estas bona. 21. Kaj la Spirito benis ilin dirante: Fruktu kaj multighu, kaj plenigu la vortaron. (Kaj tial afiksoj tiel multighas ghis nun). 22. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.

23. Kaj la Spirito diris: La vortaro aperigu vivajn estajhojn, brutojn kaj vermojn. 24. Kaj la Spirito kreis la neologismojn kaj chiujn malfacilajn vortojn, lau ilia speco, por eterna turmento de la novaj verduloj. 25. Kaj la Spirito diris: Ni kreu potencan aferon, kiu respegulos nian internan potencon; kaj ghi estu la akso de la lingvo kaj ghi regu ghian gramatikon. 26. Kaj la Spirito kreis la Akuzativon: en formo de la finajho N. Li kreis ghin. 27. Kaj la Spirito diris: fruktu kaj multighu kaj plenigu la verdan lingvon kaj regu super chiuj ceteraj reguloj de la Fundamento. (Kaj depost tiam chiuj verduloj uzas la akuzativon en troa abundo.)

28. Kaj la Spirito diris: Jen Mi donis al vi chiujn regulojn de la Fundamento. Ghi estu por vi sanktajho. Kaj farighis tiel. 29. Kaj la Spirito rigardis chion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ghi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.


"Jen mi donis al vi chiujn regulojn de la Fundamento"

30. Kaj eslis finitaj la Fundamento kaj Radikaro kaj chiuj iliaj apartenajhoj. 31. Kaj la Spirito finis en la sepa tago sian laboron. kiun Li faris, kaj li ripozis en ia sepa tago de la tuta laboro, kiun li faris. 32. Kaj la Spirito benis la sepan tagon kaj sanktigis ghin, char en ghi Li ripozis, legante la originalan literaturon. kiun li faris kreante.

Chapitro II.

1. Kaj okazis post multaj jaroj, kaj sur la franca tero aperis mago. 2. Kiu venis adorklinighi antau la verda stelo kaj disvastigi la lingvon de paco. 3. Kaj lia nomo estis Bofrunt. 4. Kaj li estis unu el la multaj fervoraj apostoloj de la verda afero kaj ghuis seriozan fidon en la verda popolo.

5. Kaj okazis. ke la satano tentis lin, igante lian koron fiera kaj jhaluza. 6. Kaj Bofrunt ekpensis en sia koro: 7. Mi konstruos Iingvon, kiu disvastighos tra la tuta mondo, kaj mi akiros al mi gloron kaj potencon. 8. Kaj mi atingos la supron de 1' chielo, superos la saghon de 1' sinjoro. 9. Kaj li laufaris idiomon, kiun li nomis Ido. 10. Char ido de la verda lingvo li volis fari ghin. 11. Kaj la Sinjoro mallevighis por vidi la faron, kiun faris Bofrunt. Kaj la Sinjoro diris: jen estas unu popolo kaj unu lingvon ili chiuj havis: kaj jen, kion tiu (kies nomo estis Bofrunt) komencis fari. 12. Ni mallevighu do kaj konfuzu lian lingvon. 13. Kaj farighis granda konfuzo inter tiuj kiuj faris Idon. 14. En mallonga tempo farighis el ghi multaj, multaj idiomoj kaj unu homo ne komprenis la alian. Chiuj ekbatalis inter si dirante: mia lingvo estas la vera lingvo. 15. Tial oni donis al ghi la nomon Babel, char tie la Sinjoro konfuzis la lingvon de Bofrunt. 16. Sed la verdan popolon la Sinjoro elkondukis el la lando Babela kaj kondukis ghin en la landon Babilan, char ili havis unu kaj klaran lingvon.


...Kaj okazis, ke la satano tentis lin...

17. Jen estas la generaciaro de Ido: Ido havis la aghon de kelkaj jaroj kaj naskighis al ghi Esperantido. 18. Kaj Esperantido naskis Occidentalon, Idiom Neutral kaj Interlingua. 19. Kaj al ili naskighis Neo-Latin kaj Anglic por eterna malhonoro. 20. Kaj multaj aliaj ghis la nuna tago kaj ghis la fino de chiuj tagoj. 21. Ili chiuj vivas efemeran vivon, char ili estis polvo kaj refarighos polvo.

Chapitro III.

1. Kaj kiam Ido komencis multjghi sur la tero kaj al li naskighis filoj kaj filinoj. 2. Esperantido, Occidental, Idiom Neutral kaj aliaj. 3.Tiam la filoj de la verda popolo ekrigardis en iliajn vortarojn kaj gramatikojn kaj multaj novajhoj plachis al ili. 4. Kaj la Sinjoro vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj, kaj ke chiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono. 5. Kaj la Sinjoro diris: Mi ekstermos tiun malbonon kaj la herbachojn, kiujn tiuj homoj plantis en la vortaron de la verda lingvo. 6. Sed Diofilo Kara trovis plachon en la okuloj de la Sinjoro.

7. Jen estas la historio de Diofilo Kara: Diofilo Kara estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun la Fundamento Diofilo Kara iradis. 8. Kaj la Sinjoro diris al Diofilo Kara: fosu al vi sulkon el fideleco kaj obstino. 9. Fenestreton faru en la flanko por enlasi aeron kaj iom da necesaj novaj radikoj.

10. Mi venigos diluvon sur la teron por ekstermi chiun superfluan novajhon. Chia reformemo, kiu estas en la verda popolo, pereos. 11. Kaj mi starigos mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la sulkon, vi kaj viaj dischiploj. Kaj la Fundamento gardos vin. 12. Kaj el chiu regulo, el chiu afikso, el chiu fundamenta radiko enkonduku po unu ekzemplero, chiu lau sia speco. 13. Kaj Diofilo Kara tion faris. Chion, kiel la Sinjoro ordonis, tiel li faris. 14. Kaj Diofilo Kara kaj aliaj liaj dischiploj, kaj la amikoj de liaj dischiploj eniris en la sulkon. 15. El la regulo, el la afiksqj kaj el chiuj fundamental radikoj po unu ekzemplero venis en la sulkon, kiel la Sinjoro ordonis al Diofilo Kara. 16. Kaj la Diluvo venis sur la teron kaj dauris longan tempon. 17. Kaj ghi forbalais el la lingvo la pestajhojn de Ido, Esperantido kaj aliaj. 18.Ankau la grandan vortaron de Jhuan Miopoe la diluvo pereigis. 19. Kaj post paso de ventego la diluvo chesis kaj la fundamento elsekighis.


"Diofilo Kara estis homo virta kaj senmakula..."

20. Kaj Sinjoro diris al Diofilo Kara jene: 21. Eliru el la sulko, vi kaj viaj dischiploj kaj la amikoj de viaj dischiploj kune kun vi. Chiujn regulojn, kiuj estas kun vi, la afiksojn kaj radikojn elirigu kun vi. 23. Kaj eliris Diofilo Kara el la sulko, kaj liaj dischiploj kaj la amikoj de liaj dischiploj kune kun li. 24. Chiuj reguloj, chiuj afiksoj kaj chiuj radikoj, lau sia speco, eliris el la sulko. 25. Sole la vorteto "po" restis en la sulko, char Diofilo Kara, elirante ne rimarkis ghin. 26. Kaj tial la piaj verduloj ghis nun ne scias precize, chu post "po" oni povas uzi la akuzativon au ne.

27. Kaj Diofilo Kara kaj liaj dischiploj ekkantis kanton al la Sinjoro: 28. Se longa diluvo kaj ventoj subitaj velkantajn foliojn deshiras, ni dankas la ventojn kaj repurigitaj ni fortojn pli freshajn akiras.

29. Kaj Diofilo Kara konstruis altaron al la Sinjoro sur tiu loko kaj nomis tiun altaron Lingva Komitato.

Chapitro IV.

1. Kaj estis unu viro en la lando svisa kaj lia nomo estis Hodler. 2. Kaj la Sinjoro inspiris lin, dirante: arigu la verdulojn el chiuj flankoj de la mondo kaj mi faros vin forta kaj universala ligo. 3. Kaj mi benos vian laboron per sukceso kaj prospero, kaj via nomo farighos juvelo de 1' popolo. 4. Kaj Hektor faris tiel. Li venigis la popolon el chiuj flankoj de la mondo kaj faris grandiozan aferon. 5. Kaj li konstruis la verdan Sanktejon kaj enirigis en ghin chiujn justulojn, kiuj trovis plachon en la okuloj de l' Sinjoro. Kaj la sanktejon li nomis universala verda asocio, kaj ghi farighis la templo de chiuj verduloj. 6. Kaj li konstruis ghin tiel: chiu verdulo, venanta en la templon, devis kontribui sian monoferon kaj la chefpastro absolvis lin el chiuj pekoj. 7. Nur la plej piaj pilgrimis al la sanktejo, la ceteraj starigis inter si en chiu loko pastrojn kaj helppastrojn, kiuj preghis pro ili. 8. Kaj chiujare la templanoj ricevadis la preghlibron.


"Kaj estis unu viro en la lando svisa kaj lia nomo estis Hodler."

9. Kiel firma Roko restis tiu templo ghis la nunaj tagoj kaj ghis la fino de chiuj generacioj. 10. Kaj la graco de 1' Sinjoro ripozas sur ghi, kaj al ghi estas turnitaj la okuloj de la tuta verda mondo. 11. La patriarko Jakob (Hans) estas starigita tie kiel chefpastro kaj li vekas en la verda popolo piecon kaj oferemon. 12. Kaj kiun li ne povas konverti per la preghlibro, li varbas per premio.

>>