Chapitro XII.

1. En la dekdua monato de la jaro, en la dekkvina tago de tiu monato, festu la Feston de la libro. 2. Festo de spirito ghi estas kaj sopiro de niaj eldonistoj. 3. Vespere kunvenu en viaj rondoj kaj grupoj, jubilu pro la potenco de nia verda afero. 4. Apogu viajn korojn per ghojo kaj rido, kantoj kaj poemoj audighu inter vi. 5. Kaj memoru en la fino de la festo dankoferajhon meti sur mian altaron: en formo de nova bela libro estu tiu dankoferajho. 6. Char mia animo soifas belan verdan libron kaj ghia posedanto trovas plachon en miaj okuloj.

7. Kulturpopolo estas la verdularo, popolo de libro. 8. Kaj plena de literaturo estas la verda mondo. Tial literatura mondo farighu via preferajho. 9. Subtenu la verdajn librojn, char ili estas la brikoj, per kiuj vi konstruas templon por mi. Kaj mia beno estos sur vi. 10. Char chiuj felichoj kaj potencoj pasas kiel ombro. 11. Sed la verdularo fidas al la libro, ghia felicho kaj potenco estas ghi. 12. Subtenu do la verdan literaturon, char ghi estas la fundamento de via ekzistado, kaj memoru, kion mi ordonas al vi hodiau: 13. Achetu la verdajn librojn, ech se vi ne volas legi ilin! Faru donacon de libroj al viaj amikoj, bruligu la librojn, se vi volas. Sed achetu ilin.


"Subtenu la verdajn librojn, car ili estas la brikoj, per kiuj vi konstruas templon por mi."

14. Se foje okazas disputo inter miaj plumoj.

15. Parto de ili diras: grandaj kaj neelcherpeblaj estas la trezoroj de 1' mondo. Ni do alproprigu al ni tiujn trezorojn, char potenca estas la tradukita literaturo.

16. Kaj la alia parto de ili diras: la richeco kaj potenco trovighas en ni mem. Ni do skafandru sur la fundon de niaj animoj kaj alportu de tie la oron kaj juvelojn de 1' spirito, char potenca estas la originala literaturo. 17. Tiam ghi estas disputo de saghuloj - ilian polvon vi soifu. 18. Ne diru tiam: mi estas malfelicha, car mi ne scias, kiu el tiuj plumoj estas prava. Mi do ne achetos verdan libron ghis la disputo klarighos. 19. Ho, malmolnuka popolo! Ne diru tiel! Fidu al tiuj kiuj zorgas pri via spirita nutrajho. 20. Sur Vilhelmo Bleier en Budapesto estas mia beno. Li ne erarkondukos vin. 21. Fidela gardanto kaj protektanto de miaj plej lertaj plumoj li estas - fidu al li,


"Sur Vilhelmo Bleicr en Budapeshto cstas mia beno".

22. Se vi obeos miajn ordonojn kaj vi kulturos la verdan libron, kiun mi kreis por vi, kaj vi sekvos la instruojn, kiel mi diris al vi: 23. Disvastigante la verdan libron per acheto kaj abono, glorante ghian kulturon en chiuj anguloj de 1' mondo. 24. Tiam granda kaj potenca farighos via nomo inter la popoloj de l' tero, kaj en la fino de 1' tempo mi donos ilin en viajn manojn. 25. Por ke plenumighu la promeso, kiun mi faris al la unuaj pioniroj de la verda afero, dirante: la verda lingvo estas la lingvo de la tuta homaro.

Chapitro XIII.

1. En la Festo de la Libro venis foje mia amata filo kaj profeto, Kalsurmano Galoshej, kaj metinte sur sian kapon sakon da cindro, li elploris antau mi elegion el sia koro:


"Kalsurmano Galoshej... metinte sur sian kapon sakon da cindro..."

2. Sinjoro! Sinjoro!
Kiel Strecita Kordo estas mia koro
Kaj mi estas trista.

3. En primaver' vi vestis la chielon
Per volbo majesta, kaj zefiron tepidan
Vi lasis bloveti super niaj kapoj

4. Kaj Vian gracon vi per ghi alblovis
Kaj ni torporis por la orakolo,
Snufante vian saghon kiel nardodoron.

5. Kaj min obsedis la inspiro fajna,
Mi lernis de la birdoj plendchirpadon.

6. Kaj mi ekkantis kanton, kiu shprucigis
Angoron kaj aflikton, char popolo via
Obscena kaj obskura versojn ne legas.

7. Versojn oni ne achetas, ho Sinjoro!

8. De tiu morna kaj dura fato
Mi volus fughi kaj eskapi.
Vi helpu, min, Sinjoro! Tuta mondo
Ja estas nur kiel skabelo via.
Via inspiro, kiel svelta virino
Kun mia muzo ligu sin en nupto,
Kaj tiam eksusuros vers' tenera
Kaj tuta mond' reehos kun refreno.

9. Angheloj tiam descendos el chielo
Kaj ekzaltite flustros jubilante:

10. Inkubo pasis. La poet' koncipis.
Kanzonojn belajn chirpas lia koro.

11. Lascivaj satanoj bremsos la libidon:
Ne licas ja poeton tiam tenti.
Kaj ili hurlos en hororo kaj eruptos
Kolero la ilia.

12. Kaj mia muzo langvorighos kaj ascendos
Olimpon altan, disipos siajn fruktojn al la dioj.
Kaj miajn versojn mi oferos al vi kiel predon.

13. Ne stumblos mi en Lingvo Stilo Formo.
Shokan skorion de poezio mi fortauzos.

14. Ripozos mi sub mandragoro de parnaso
Kaj cicon de 1' futuro mi suchados.

15. Sod dume helpu min, Sinjoro, en la sufero.
Miraklon grandan faru en via popolo.
Ke ili versolibrojn ekachetu.
Ke ili versolibrojn ekachetu!

Chapitro XIV.

1. Kaj auskultinte la elegion de Kalsurmano Galoshej, la popolo ekploris ploron amaran. 2. Char ili chiuj estis afliktitaj kaj angoro peza premis iliajn korojn. Pro tio, ke ili komprenis nenion el la kanto de Galoshej. 3. Do ili venis antau la Sinjoron kaj ekploris ploron amaran, dirante: 4. Sinjoro! Sinjoro! Kompatu min! 5. Per mil belaj promesoj oni logis nin en la verdan popolon, jhurante al ni viandon kaj lakton. 6. Facilan lingvon mirinde konstruitan oni donis al ni. Kaj ni kredis al ili. 7. Kaj ni lernis la sanktan Fundamenton kaj chiun sufikson kaj prefikson forghis en la kapojn. 8. Sango de nia sango, kaj karno de nia karno farighis la Radikaro. 9. Kial do oni nun turmentas nin per fremdaj radikoj, kiujn la grundo ne akceptas? 10. Ili multighas kiel sablo cheborda, turmentas nian memoron, forpelas la dormon el niaj okuloj. 11. Ekstermu la neologismojn, ho Sinjoro, kaj lasu nin ghui la charmon de la oficiala radikaro. 12. Por ke plenumighu la vortoj de 1' profeto: simpla, fleksebla kaj facila estas la verda lingvo. 13. Tiam el inter la popolo elpashis juna viro kaj li starighis sur alta shtono. Kaj li aiparolis la popolon, dirante: 14. Ho. verda popolo! Vi humiluloj kaj pacienculoj! Venu kaj ni batalos kontrau la malbono! (El malproksima oriento li venis kaj lia nomo estis Lum-Lang). Kaj li diris plue: Strechu viajn orelojn kaj auskultu! 15. Kial la Plejpotenca favoras la Bridan popolon?! Jen ili venigas kontuzon en nian tendaron. La verdan lingvon ili elparolas kaj neniu komprenas ilin. 16. Niajn instruojn ili ignoras kaj ilia fiero estas senlima. 17. Kontrau tiu chi ignoro ni protestas kaj postulas, ke niaj Bridaj fratoj lernu la ghustan prononcadon.

18. Kaj farighis granda bruo inter la britaj verduloj. Kelkaj provis minaci, ke ili simpligos sian lingvon kaj sub nomo Anglic disvastigos ghin tra la mondo. 19. Sed apenau ili diris tion, iliaj propraj fratoj shtonumis ilin. 20. Kaj vershighis senkulpa s(l)ango 21. Tiam ekparolis la brita verdulo Plisturm, kiu estis konata kaj shatata de la tuta popolo. Kaj li parolis tiele:

22. Nej por rejcenzo mi diras tiujn vortojn, sed prou la vejro. 23. Mi ja nej nejas, ke niaj samlandanoj maibonej prononcas la verdan lingvon. 24. Sed ouni komprejnu tion, ke ni faras ghin sub la influo de nia gejpatra lingvo. 25. La universalaj festoj dum niaj kongrejsoj pli kaj pli unuejcigas la elparoulon, kaj mi jhuras al vi en la noumo de chiuj miaj fratoj ke ni klopoudos plibounigi la prononcadon.


"Mi ja nej nejas, ke niaj samlandanoj malbonej prononcas la verdan lingvon."

26. Kaj la verda popolo pardonis, kiel chiam. 27. Kaj farighis granda ghojo, kiel chiam. Kaj oni kantis la himnon, kiel chiam. 28. Sed oni forgesis, ke estas ghuste la Festo de la Libro. Kaj neniu achetis verdan libron. Kiel chiam.

Chapitro XV.

1. Kiam okazos en via loko fino de kurso, faru al vi feston. 2. Lau la moroj regantaj en via loko kaj lau kutimoj, kiujn oni kutimas en gento, faru tiun feston. 3. Kunvenu vespere en viaj rondoj kaj viglighu: festparoladetoj kaj komuna fotografado tre altigas la spiriton.

4. Nestabilaj estas tiuj festoj. Chie kaj ciam vi povas aranghi ilin.

5. Kaj jen estas la cirkonstancoj, lau kiuj vi festos tiujn festojn. 6. Okaze de komenco kaj okaze de fino de chiu kurso, char lingvo de espero kaj ghojo estas via lingvo. 7. Okaze de vizito de gasto el alia urbo, kaj okaze de lia foriro. (Sed kiam venas gasto el fremda lando, akceptu lin per tre solena festvespero. Memoru, ke ghi estas via devo!). 9. Okaze de chiu sukceso en la verda movado, kaj ghenerale chiam, kiam via koro deziras tion, ech se mankas speciala okazo. 10. Char mi zorgis, ke vi havu multe da festoj kaj multe da ghojo en la verda movado.

Chapitro XVI.

1. Vizio de la Profeto, kiun li vidis antau la festo Pariza, pri la apostolo Junio Pagi. 2. Faru honoron por mia filo, kiun mi elektis, ke li rekonduku vin sur vojon de justeco. 3. Char li lernis saghon de humiluloj kaj cherpis scion de homoj sengloraj. Tial mia koro ekamis ilin. 4. Lia lingvo estas simpla, la pensoj - klaraj, liaj sentoj - varmaj. Kiel vento li rapidis el orienta Budapeshto por diskonigi miajn parolojn. 5. Vi vidos lin en Parizo, lau liaj apostolaj paroloj vi rekonos lin.

6. Publikan leteron li dissendis al la princoj de mia popolo, kaj oni ne atentis ghin. Tiom pli glora estos en Parizo la venko de tiu, kiun amas la humiluloj.

8. Por justa, demokratia organizo li pledos, lau tio vi rekonos lin. 9. Kaj ne fidu al tiuj, kiuj diros: Liaj paroloj estas vantaj kaj sencelaj, char ni estas fortaj kaj ni agos tiel, kiel ni volas. 10. Sciu ke mia forto estas pli granda: per la sama forto, per kiu mi kreis ilin, mi neniigos ilin, kaj estos plorado en iliaj tendoj. 11. Cirkumcidu do viajn korojn kaj eltranchu la radikojn de malbono el viaj animoj por ke vi kun ghojo kaj ekstazo povu akcepti la instruojn, kiujn mi metis en la bushon de mia filo Junio Pagi.

12. Per mia graco mi aspergos mian popolon en Parizo kaj mi malfermos iliajn okulojn kaj orelojn. 13. Por ke ili vidu la pravecon kaj audu la veron. 14. Kaj per mirakloj pli grandaj ol en Krakovo mi rivelos min al mia popolo. Kaj mian koleron mi elvershos super chiujn premantojn kaj mia spirito ekloghos inter la popolo. 15. Kaj vian novan organizon mi benos por eterne.

Chapitro XVII.

1. Post tiuj okazintajhoj, en la jubilea jaro de Kolonjo, la demono de malbono provis la verdulojn vivantajn en la koro de Europo. 2. Kaj la demono diris al ili: verduloj! Kaj tiuj respondis: jen ni estas. 3. Kaj la demono diris: Prenu viajn librojn, la verdajn librojn, kiujn vi amas, kaj iru sur la chefurban placon kaj oferu ilin tie kiel bruloferon sur unu el la lokoj, kiujn mi montros al vi. 4. Kaj la verduloj levighis frumatene, selis siajn azenojn kaj prenis kun si la chiam fervorajn junulojn kaj siajn verdajn librojn. Kaj ili fendis lignon por la brulofero, kaj ili levighis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al ili la demono. 5. Kaj la verduloj faris el la ligno brulshtiparon, kaj ili metis sur ghin la librojn, kaj ili prenis la fajron por ekbruligi la shtiparon.

6. Kaj ekvokis al la verduloj anghelo, la konscienco de l' mondo, kaj diris: Verduloj! Kaj ili respondis: Jen ni estas. 7. Kaj la konscienco de 1' mondo diris: Ne etendu vian manon sur tiujn librojn, kaj ne lasu la flamojn formanghi ilin! 8. Mi scias, ke vi amas viajn librojn, kaj ke estas la demono kiu tentis kaj misgvidis vin. 9. Kaj la verduloj levis siajn okulojn kaj ili vidis, ke jen la demono malantaue implikighis per kornoj en siajn proprajn stultajhojn. Kaj la verduloj kune kun la tuta fervora junularo de la popolo kaptis la demonon kaj oferis lin kiel bruloferon anstatau siaj libroj. Kaj la verduloj donis al tiu loko la nomon La Homa Spirito Vivas Eterne.


"Kaj la verduloj... kaptis la demonon kaj oferis lin kiel bruloferon anstatau siaj libroj."

11. Kaj denove la konscienco de 1' mondo diris al la verduloj: mi jhuras, ke char vi faris tiun oferon kaj bruligis la monstran demonon anstatau viaj libroj, kiujn vi amas. 12. Tial mi benos kaj multigos vian libraron simile al la steloj en la chielo kaj al la sablo sur la bordo de l' maro; kaj via libraro posedos la potencon de 1' mondo. 13. Kaj benighos per viaj libroj chiuj popoloj de 1' tero, pro tio ke vi ekstermis la demonon. 14. Kaj la verduloj revenis al sia popolo.

Chapitro XVIII.

1. Vivis viro inter la verda popolo kaj lia nomo estis Malkontentulo. Li estis unu el multaj. 2. Homo, kiu eterne kritikis, plendmurmuris kaj grumblis. Ne ekzistis afero, kiu plachis al li, kaj ne ekzistis malbono kiun li povis ripari. 3. Kaj li venis foje al verda kunveno kaj eldiris la jenan predikon:

4. Vortoj de la Predikanto, regho en ludkartoj.

5. Verdajhoj kaj verdajhoj, diris la Predikanto, chie estas verdajhoj. 6. Kian profiton havas la aktiva verdulo de chiuj siaj laboroj, kiujn li faras sub la verda stelo? 7. Generacio venas kaj generacio foriras, sed la reghimo de Ghenevo restas senshangha. 8. Levighas vocho de malkontenteco kaj subiras, al sia loko ghi rapidas kaj tie denove levighas. 9. Iras al sudo kaj reiras al Parizo turnighas, turnighas en sia irado la vento de la opozicio. 10. Chiuj moneroj iras en la movadon, kaj la movado ne satighas de 1' mono. La homon, kiu foje ekpagis, oni ne lasas ripozi. 11. Chiuj aferoj estas sekretaj, ne povas homo chion eldiri. Ne satighas verdula busho de plendado, kaj ne chesas averti vera verdulo: ne ekzistas ordo sub la verda stelo.

12. Ekzistas eminentuloj, kiuj diras: vidu - nia organizo estas bona. Sed ghi estis bona en la tempoj pasintaj, kiuj estis antau ni. 13. La nuntempuloj ne konsentas pri tio. Kaj ankau la posteuloj ne konsentos pri tiuj kiuj diras tiel. 14. Mi, Predikanto, vidis chion en la verda popolo. 15. Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni la malbonon, kiu farighas sub la verda stelo - chi tiun malbonan organizon. Dio donis al la verduloj por ke ili turmentighu de ghi. 16. Mi vidis chiujn aferojn, kiujn faras la eminentuloj sub la verda stelo. Kaj jen chio estas vantajho kaj entreprenoj ventaj. 17. Malbonon oni povas forigi (se oni nur volas) kaj la mankojn en la verda organizo oni povas kalkuli ghis senfineco.

18. Mi meditis en mia koro tiele: jen mi multigis en mi la verdan scion pli ol aliaj, sed oni ne volas auskulti min, char miaj paroloj estas maldolchaj. 19. Char che multe da sagheco estas multe da kolero. 20. Sed kiu laudas kaj gratulas, farighas eminentulo.


"Sed kiu laudas kaj gratulas, farighas eminentulo."

Chapitro XIX.

1. Mi vidis chiujn premojn, kiuj estas farataj sub la verda stelo. Kaj jen estas larmoj de avertantoj kaj oni ne atentas ilin. 2. Kaj mi trovis, ke tiuj kiuj ne havas skrupulojn, estas pli felichaj ol tiuj kiuj sin oferas por la movado. 3. Kaj pli felicha ol ili ambau, estas tiu kiu vivas sian verdan vivon aparte kaj ne vidas la malbonon sub la verda stelo.

4. Mi vidis, ke chia laboro en la verda movado estas nura konkurado de unu eminentulo kontrau la alia; kaj ankau chi-tio estas ventajho kaj vantajho.

5. Kaj alian vantajhon mi vidis sub la verda stelo. Jen estas verdulo kaj lia laborado ne havas finon. 6. Sed sian proksimulon li ne konvertas. Kial? Char li volas sola fieri pri sia verdeco kaj li timas, ke lia proksimulo estos pli verda ol li.

7. Se li varbos novan verdulon, li ricevos premion. Sed se li restos izolulo, kiu gloros lin?

8. Pli bona estas bona nomo ol titolo de chef-delegito. Kaj pli bona estas plendo ol rido. 9. Kiu amas la verdan movadon, ne lacighos de laboro. Nur tiuj, kiuj fanfaronas, ripozas sur lauroj. 10. Ne ekzistas sub la verda stelo eminentulo, kiu farus nur bonon.

11. Iru kaj manghu ghoje vian komunan tagmanghon. En chiuj tempoj viaj vestoj estu verdaj, kaj verda oleo ne manku en viaj kapoj. 12. Kion ajn via mano povas fari, tion faru. Char ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek raporto en la verda movado, en kiu vi trovighas.

Chapitro XX.

1. Kaj plue parolis la Malkontentulo, predikante moralecon al la verda popolo.

2. Felicha estas la homo, kiu ne iras lau konsilo de eminentuloj,
Nek staras sur vojo de gvidantoj,
Nek sidas en kongresaj laborkunsidoj.

3. Sed li nur havas deziron pri la verda lingvo
Kaj pri ghi li pensas en la liberaj horoj.

4. Kaj li estos kiel arbo plantita en verdajha abundo,
Kies folioj ne velkas,
Kaj li ghuos chiam la verdan aferon.

5. Ne tiel estas la eminentuloj.
En sia memfido ili altighis,
Sed la popolo frakasos ilin.

6. Tial la eminentuloj ne staros fortike che la jugho,
Kiam la popolo jughos ilin.

<< >>