Chapitro V.

1. En tiu tempo granda kaj terura uragano ekskuis la mondon, kaj la reghoj de 1' mondo ekbatalis inter si. 2. Unu regho diris: tiu terpeco apartenas al mi, kaj la alia regho diris: ne, ghi apartenas al mi. 3. Do la reghoj de 1' mondo deklaris: venu kaj ni ludu militon. Ni farighos malamikoj. Ni sendos niajn homojn sur grandan placon kaj ili luktu inter si. 4. Kaj tiel farighis. Milionoj da homoj iris sur la placon por lukti inter si. Kaj tiu ludo havis abundegon da sensaciaj momentoj. 5. Kaj psikozo de tiu batalludo kaptis la tutan mondon. Chio estis detruata kaj ruinigita, ankau tiuj terpecoj, pro kiuj la reghoj ekbatalis. 6. Kaj la ludo finighis post kvar sangaj jaroj, kiel chiu ludo: kun larmoj kaj lamentado. Kaj neniu el tiuj reghoj ricevis la probatalitajn terpecojn, char ekstaris novaj reghoj, kiuj akiris ilin.

7. Dum la tuta dauro de tiu batalludo ankau la verda popolo multe suferis. 8. Kaj ghiaj malamikoj ghojis jam ke en tiu ruino kaj kaoso ghi pereos por chiam. Sed la spirito helpis la verdan popolon. 9. La fortika trunko eltenis tiujn ventoskuojn, kaj la ombro de ghia foliaro kovris la etajn efemerajhojn chirkau ghi. 10. Tiam la chefaj viroj de la popolo diris: ni kunvenu kaj konsilighu, kaj ni organizu la popolon. 11. Ni donu al ghi fortikan kaj solidan bazon, por ke ghi povu rezisti malbonon kaj sortobatojn. 12. Kaj la viroj kunvenis en Helsinki kaj multe tie festenis. Char tiaj estas la kutimoj en la verda popolo. 13. Kaj kiam la festenoj finighis, en la oka tago de la festo, oni anoncis al la popolo, ke estas starigite interligo. 14. Kaj ghojis la popolo, sed ghi estis ghojo de nesciantoj.

15. Kaj nekonata profeto ekkantis sian kanton plorgheman, la elegion de Helsinki: 16. Kiel erarvagantaj shafoj estas mia popolo. Kompatu ilin, ho gracoplena Spirito! 17. Char en domo de funebro ili sidas, kaj ekstazas de ghojo. 18. Ilia cerbo estas ebriigita per festaj pompoj, sed la koroj ne vidas la estontecon. 19. Ili faris interligon, kiu disbatos ilin, pacon, kiu militon provokos. 20. Bazon ili konstruas sur sablo, chu ghi povos teni sin firme? Mi ne benos tiun laboron.

21. Kaj kiam la chefaj viroj estis auskultintaj tiun neindan profetajhon, ili tre forte ekkoleris. 22. Kaj ili mortbatis lin sur la sojlo de sia domo. dirante: malpacon li semis en nia popolo. 23. Sed la sangomakuloj sur la sojlo estis neforvisheblaj - kaj ili restis kiel terura signo por la generacio.

Chapitro VI.

1. Vivis viro en la lando rumana, kaj lia nomo estis Andreo Apud. 2. Kaj li estis homo justa en sia generacio kaj trovis placon en la okuloj de 1' spirito. 3. Kaj la Spirito diris al Andreo Apud: ekiru el via lando, el inter via parencaro kaj el la domo de via patro, en la landojn, kiujn mi montros al vi. 4. Kaj mi faros vin granda popolo, kaj mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno. 5. Kaj Andreo Apud humilighis antau la Spirito, dirante: Sinjoro! Ja mi estas via servanto kaj miaj lumboj estas senfruktaj, kiel do mi farighos popolo? 6. Kaj ekkoleris la Spirito, dirante: senfida virinido! Chu mi ne estas la plejpotenca? Ne malmoligu vian nukon kontrau mi kaj ne spitu mian volon. 7. Kaj humilighis Andreo Apud, demandante: kien do mi iru, Sinjoro! 8. Kaj la Spirito diris: en la nordajn landojn, kiujn mi montros al vi, vi iros kaj vi disvastigos la sanktan lingvon, kiun mi donos al vi. 9. Kaj vi iros en chiujn aliajn landojn, kaj vi estos apostolo de nia afero, kaj mia graco ripozos sur vi. 10. Kaj helpantojn mi donos al vi, ke ili helpu al vi. 11. Kaj mi faros vin granda popolo, char vi farighos la spirita parto de miloj kaj dekmiloj. 12. Kaj Andreo Apud obeis la parolon de 1' Spirito kaj li elmigris. 13. Kaj li migris tra multaj landoj, apostolante lau sia maniero la lingvon, kiun la Spirito donis al li. 14. Kaj arighis chirkau li miloj kaj dekmiloj da dischiploj, kiel la Spirito diris al li. 15. Kaj la nomo de Andreo Apud farighis potenca kaj glora tra la tuta mondo.

16. Kaj Andreo Apud venis en la urbon nomata Hago, kaj li eksentis tie lacecon kaj senfortighon. Kaj li volis dormi. 17. Venis al li la eminentuloj de la verda popolo por saluti lin, kaj chiu el ili volis havi la honoron, ke lia gasto li estu. 18. Sed la eminentulo Os-briko trovis plachon en la okuloj de Andreo Apud, kaj Andreo Apud pensis en sia koro: al tiu justulo mi iros. Kaj li iris, kaj dormis tie. 19. Kaj nokte li songhis: jen shtuparo staras sur la tero kaj ghia supro atingas la verdan stelon. Kaj jen eminentuloj kaj eminentulinoj iras sur ghi supren kaj malsupren. 20. Kaj la edzino de Os-briko diras al li: chu vi konas la hispanan etiketon? Kaj li respondas: jes, mi konas. 21. Kaj jen la eminentulino Os-briko demandas lin plue: chu la domo, en kiu vi ripozas, plachas al vi? Kaj li respondis: jes, ghi plachas al mi. Kaj shi diris: prenu ghin, ghi estas via. Al vi kaj viaj dischiploj mi donas ghin. 22. Kaj disvastighos nia lingvo orienten kaj okcidenten, norden kaj suden, el tiu chi domo, kiun mi donas al vi, kaj benighos per vi chiuj gentoj de 1' tero. 23. Kaj mi estos kun vi. Mi gvidos la mastrumadon en tiu chi domo. 24. Kaj Andreo Apud vekighis el la dormo kaj li diris: Vere, la Interna Ideo estas en tiu chi loko, kaj mi ne sciis. 25. Kaj li ekghojis en la profundo de sia koro, dirante: Rigardu, rigardu - ghi estas tre grava afero. Chu ghi ne estas la Verda Domo? 26. Kaj li starigis tie altaron, kiun li nomis Internacia Apud-Instituto. 27. Kaj Andreo Apud faris solenan promeson; dirante: Se la Spirito estos kun mi kaj gardos min sur la vojo, kiun mi iras, kaj donos sukceson al mia laboro, tiam chi tiu Instituto farighos vera Verda Domo, kaj el chio, kion tiu laboro donos al mi, mi kaj miaj dischiploj oferos dekonon al la Internacia Apud-Instituto. 28. Kaj farighis tiel.

Chapitro VII.

1. Kaj levighis profeto el la verda gento, kiu ne volis malkashi sian nomon, kaj li direktighis al Sodomo kaj Helsinki. 2. Kaj la Spirito diris, chu mi kashos antau li, kion mi faros? Mi elektos lin, por ke li anoncu al mia popolo mian volon kaj alvoku la eminentulojn, ke ili agu juste lau la volo de la popolo. 3. Kaj la Spirito diris: char la kriado de la popolo estas granda, kaj pezaj estas la pekoj de tiuj, kiuj faris la interligon en Helsinki. 4. Tiel mi malsupreniros kaj rigardos, chu ili agas tiel, kiel ili krias per tiu kriado, kiu venas al mi, au ne. Mi sciighos. 5. Kaj la profeto alproksimighis kaj diris: Chu vi pereigos ankau virtulon kun malvirtulo? 6. Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo. Chu do vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj logas en ghi? 7. Kaj la Spirito diris: se mi trovos en Helsinki kvindek virtulojn, mi indulgos. 8. Kaj la profeto diris: jen mi ekkuraghis defendi la Helsinki-kontrakton, kvankam ghi estas polvo efemera. 9. Sed eble el la kvindeko mankos kvin: chu vi pereigos pro la kvin la tutan kontrakton? 10. Kaj la Spirito diris: Mi ne pereigos, se mi trovos tie kvardek kvin. 11. Kaj la profeto plue parolis: eble trovighos tie kvardek? 12. Kaj la Spirito diris: mi ne faros tion pro la kvardek, nek pro tridek, nek pro dudek, nek pro dek. 13. Sed la Spirito trovis neniun virtulon en Helsinki, nek iun ajn avantaghon. 14. Kaj la Spirito elkondukis de tie la justulojn: Johanon la Ko-Merchanton, Krucon kaj la aliajn. 15. Kaj la Spirito pluvigis sulfuron kaj fajron sur Sodomon kaj neniighis por chiam la kontrakto de Helsinki.

Chapitro VIII.

1. Vizio de la profeto pri Ghenevo en la tempo, kiam la kontrakto de Helsinki validis en la verda mondo.

2. Auskultu, ho chielo, kaj atentu, ho tero, char mi parolas: Filojn mi edukis kaj altigis kaj ili perfidis min. 3. Chiu popolo elektas siajn gvidantojn, sed la verda popolo ne konas ilin. 4. La tuta kontrakto de Helsinki estas malsana: de la plando ghis la kapo estas en ghi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj.

5. Auskultu, miajn vortojn, estroj de Ghenevo! 6. Por kio mi bezonas viajn bruon kaj kriadon? Ne plu alportu viajn donacojn, viajn festojn mi ne toleras. Ili farighis por mi shargho. 7. Ech kiam vi fanfaronas pri la Interna Ideo, mi ne kredas vin. 8.Forigu la malbonon de viaj faroj, bonigu la organizon.

9. Venu kaj ni faru inter ni diskuton: se viaj argumentoj estos trafaj, mi subtenos vin. Kaj se vi konfesos vian eraron, mi pardonos vin. 10. Sed se vi rezistos kaj obstinos, mia glavo ekstermos vin.

11. Fortikajho de mia gloro estas Parizo, ghi ne perfidos min. 12. En la lumo de miaj instruoj ghi iras, ghi bonigas la pekojn de Genevo. 13. Justeco estas ghia shildo, vero estas ghia kiraso. Ghi humiligos Ghenevon kaj faros pacon en la verda popolo. 14. Ne levos verdulo plumon kontrau verdulo kaj oni ne plu lernos disputon. 15. Char el Parizo eliras mia vorto, kaj mia forto el Ghenevo.

Chapitro IX.

1. Ve, ho ve, al tiuj, kiuj mian instruon ne obeis kaj vantan gloron serchis en mia popolo! Nomante sin miaj profetoj, kvankam mi ne sanktoleis ilin. 2. Kiuj ili estas, la sennombraj tachmentoj de tiuj, kiuj fanfarone nomas sin eminentuloj? 3. Honorojn ili pretendas, chie postulas distingon kaj mencion, vekante sole koleron de mia popolo. 4. Mi ekstermos la herbachojn el mia ghardeno, en la fajron de l' geheno mi forpelos ilin. 5. Kaj estos tie plorado kaj dentgrincado, sed ne trovighos savanto.

6. Okazis en Krakovo, kiam venis al la Festo miaj elektitoj: Junio Pagi, Andreo Apud kaj Kafo Alt. 7. Kaj la popolo faris al ili grandajn honorojn, kaj ghi venis al la rego Johano la Ko-Merchanto, dirante: Ho, nia sinjoro! 8. Sidigu tiujn tri virojn apud vi, che viaj dekstra kaj maldekstra manoj por ke oni vidu, ke vi plenumas la deziron de 1' popolo kaj honorigas la virojn, kiujn ghi amas. 9. Kaj la regho turnis sin al sia konsilanto, kiu sidis che la maldekstra mano (Skuvo estas lia nomo, apud la Norda Maro li vivas). 10. Kaj la regho demandis en lian orelon: kion vi konsilas? 11. Kaj li indigne respondis: kiuj do estas tiuj tri viroj, ke la regho honorigu ilin? Junio Pagi estas ja nur poeto. Andreo Apud idolanojn en la nordo konvertas, sed la honorigon de 1' regho ne meritas. Kaj Kafo Alt estas ja nur kronikisto, chu decas, ke la Regho sidigu lin apud si? 12. Kaj la regho diris al la popolo: foriru en paco, vian deziron plenumi mi ne povas. 13. Kaj farighis granda kolero inter la popolo, char ili vidis ke la regha konsilanto ignoris kaj ofendis la tri virojn, kiujn ili amas. 14. Kaj, la popolo forte ekgrumblis.


"Kaj la popolo... venis al la regho Johano la Ko-Merchanto..."

15. Ho vi, kiu fanfarone nomas vin regha konsilanto kaj sidas maldekstre de 1' regho! La verda popolo koleregas vin! 16. Kaj mia malamo estas kontrau vi, char kiu vi estas, ke vi arogis kontraustari la volon de mia popolo? 17. Jen Junio Pagi estas poeto kaj liaj belaj rimoj ekzaltas mian popolon. Sed kion vi faras? 18. Jen Andreo Apud estas la plej glora disvastiganto de mia lingvo. La tuta popolo forte amas lin. Sed kion vi faras? 19. Jen Kafo Alt estas mia kronikisto, eternan bazon li kreis por la verda gazetaro. Sed kion vi faras? 20. En la kastelon de 1' regho vi eniris, kvankam neniu sendis vin tien, kaj vi krias: mi estas potenca. 21. Sed via potenco estas kiel ombro pasanta, mallongedaura kiel spiro de mortonto. Vere mi diras al vi: proksima estas la tago de via malvenko. La horo, en kiu vi falos, estos triumfo de tiuj, kiujn mia popolo amas. 22. Kaj ne restos rememoro pri vi en la verda popolo, char tiel oni agas kun tiuj, kiuj ne obeas la vochon de mia popolo.

Chapitro X.

1. Jen estas la festoj, kiujn mi starigas por vi. 2. Eterna interligo inter mi kaj vi estu tiuj festoj. 3. Tagoj de spiritlevigho ili estas, ili vershas gojon en la koron kaj homan animon noble inspiras. 4. Ghoju, ghoju, mia verda popolo, kun timpanoj kaj tamburoj eliru en la stratojn. 5. Viaj virgulinoj (junaj kaj maljunaj) blankverdajn robojn surmetu.

6. Kaj ehho portighu tra la stratoj, sur la vojo de Ghenevo jubilo audighu, char tia estas la volo de Kruco, mia sinjoro en Genevo.

7. En la oka monato de la jaro, en la unua semajno de tiu-chi monato, festu la Feston Universalan. 8. Dum sep tagoj altigadu la Spiriton kaj en la oka tago disiru. 9. El chiuj anguloj de la mondo kunvenu kaj ripozu ghojplene. 10. Memoru, ke la Sabato de 1' jaro ghi estas por vi: ne faru ian laboron en tiuj tagoj! 11. Kaj jen estas la faroj, kiujn vi darfas fari en tiuj tagoj: por altigo de 1' spirito kaj agrabligo de 1' tempo ili servu al vi. 12. Babili en viaj sepdek naciaj lingvoj - ghi estu por vi memorajho pri la lando Babela, el kiu mi elkondukis vin per forta mano kaj etendita brako. 13. Disdonadi subskribojn, fotografi kaj ekskursi. 14. Viziti vidindajhojn, brui en la stratoj, marshi (dek kilometrojn en chiu horo). 15. Kanti, danci kaj ami. Chio-chi estas donita al vi por via vivo kaj felicho. 16. Sed laboron ne faru en tiuj tagoj, char tio ighos abomeninda por mi. 17. Memoru, ke festo de neniofarado ghi estas - la sabato de 1' jaro.

18. Se venos al vi viroj, kiujn mi ne sanktoleis, kaj per dolchaj vortoj ili alparolos vin: Auskultu, mia popolo!

19. Shvitante ni pilgrimis chi-tien, manghon al busho avaris. 20. Ne estu do perditaj tiuj tagoj de 1' vivo, kaj laboron benitan ni faru chi-tie.

21.Tiam vi forpelos ilin el mia tendo, char falsaj profetoj ili estas. Mi ne sanktoleis ilin. 22. Malfidon ili volas semi en vian koron, malesperon planti en viajn animojn - shtonumu ilin.

Chapitro XI.

1. Okazis en la naua jaro post la malfelicho de Helsinki. 2. Kiam Johano la Ko-merchanto estis regho en Esperantujo kaj dika peza Kruco premis lian kolon. 3. Kaj venis Krakovon mia kara popolo, el dekoj da landoj ili venis. 4. Kaj sonis jubilo inter la popolo, jubilo ghojiganta mian koron. 5. La triboj kiuj alpilgrimis, estis: poloj, britoj kaj svedoj. 6. Germanoj, italoj, kaj chehhoj, kaj danziganoj multnombraj. 7. Francoj, bulgaroj kaj hispanoj. 8. Hungaroj, rumanoj kaj usonanoj. 9. Kaj multaj aliaj triboj multnombraj, kiom la verdaj steloj. 10. Entute sepcent dudek judoj el tridek ok landoj. 11. Kaj estis granda ghojo inter la muroj de Krakovo.

12. Kaj venis tri viroj el tri flankoj de 1' mondo. 13. De oriento, nordo kaj okcidento. 14. Kaj la nomo de la unua viro, kiu venis el oriento, estis Junio Pagi. 15. Kaj la nomo de 1' nordulo estis Andreo Apud. Kaj la tria, kiu venis de okcidento, nomighis Kafo Alt.

16. Junio Pagi estis profeto. El orienta Budapeshto li venis por averti la popolon. 17. Andreo Apud estis apostolo: en la nordo li konvertadis milojn da idolanoj. 18. Kaj kronikisto estis Kafo Alt, kiu venis de okcidento, el Kolonjo.


"Junio Pagi estis profeto."

19. Kaj la tri viroj kunvokis la popolon, kaj la popolo venis ghoje kaj jubile (char ghi tre shatis la tri virojn). 20, Kaj kiam la tri viroj aperis antau la popolo, ghia entuziasmo farighis freneza kaj senchesa. 22. Senfinaj estis la aplaudoj kaj vivukrioj, ghis la profeto, etendinte sian manon, silentigis la popolon.

23. Kaj Junio Pagi, la profeto el Budapeshto, faris terurajn okulojn kaj ekparolis la orakolon, dirante:

24. Malfermu viajn ofelojn, popolo kompatinda! Kaj malshtopu viajn cerbojn!

25. Char mi utilajn parolojn volas flustri en viajn orelojn. Kaj oleon de sagho vershi en viajn kapojn.

26. Vidu: abeloj scias ordon kaj konas sian reghinon, Sed mian popolon mordas kaoso.

27. Bovo fosis kavon kaj mem en la kavon falis - Lingvon klaran ricevis mia popolo kaj ghi pereas en dezerto de malkompreno.

28. Ne estu viktimoj de tiuj, kiuj krias Hura, Kaj ne Dancu marionetoj, char vin atendas Infero.

29. Lernu saghon en mondo de la paganaj popoloj, Kiuj svarmas sur tero (kiu scias, pro kio?).

30. Chu mi prudenton ne donis al vi, popolo obstina? Sed vi en maron ghin jhetis, malzorgis viajn bezonojn.

31. Bombaste vi nomis vin mia popolo, sed kiel vi regas vin? En via nomo farighas aferoj, kiujn vi ne konas.

32. Forjhetu la jugon de tiuj, kiuj vin erarigas, Elektu por vi gvidantojn, kiujn vi fidas.

33. Kaj kiam li finis, farighis denove bruo kaj ektondris aplaudoj. 34. Char la paroloj trafis ilian koron, kaj heleco malfermis iliajn okulojn. 35. Kaj la popolo jubilis: ni faros, kiel vi diris.

36. Tiam starighis Andreo Apud, la apostolo de 1' nordo. kaj alparolis la popolon. 37. Kaj denove tondra aplaudado sonis tra l' aero.

38. Kaj Andreo Apud etendis siajn manojn, turnis la okulojn al la chielo, kaj li ekparolis dirante:

39. Chu vi estas felichaj?

40. Kaj la popolo ekstaze respondis: Jes ni estas felichaj.

41. Kaj Andreo Apud daurigis: Mi gratulas al vi.

42. Kaj la popolo pie flustris: Amen.

43. Kaj Andreo Apud plue instruis jene:

44. Vi audis, kion diris la profeto, kaj vi bone notis liajn vortojn.

45. Jen li prezentis al vi hodiau la vivon kaj la morton, la liberon kaj la malliberon, la lumon kaj la mallumon.

46. Elektu do la vivon, char mia vivanta popolo vi estas. Elektu la liberon, char ghi valoras pli ol chiuj poshtkartoj de Lihhtenshtejno. Kaj elektu la lumon por ke vi vidu.

47. Kaj jen mi estas sendita por pruvi al vi per signoj kaj mirakloj la verecon de 1' orakolo, kiun diris la profeto.

48. (Kaj la apostolo etendis siajn manojn al la popolo, montris ke ili estas malplenaj, kaj li diris):

49. Vidu: jen mi havas malplenajn manojn. Kio estas en ili?

50. Kaj la popolo respondis ekstaze: En viaj manoj estas nenio.

51. Tiam Andreo Apud eksvingis la manojn, kaj subite en ili aperis rugha objekto. Kaj li demandis: Kion vi nun vidas en miaj manoj?

52. Kaj la popolo pie fleksis la genuojn, kaj respondis ekstaze: En viaj manoj estas la rugha kato!

53. Tiam Andreo Apud metis la rughan katon en akvokoloran skatolon, kaj chiuj vidis, ke la skatolo malkreskas, malkreskas en liaj manoj ghis ghi ighis tre eta, kaj li metis ghin en la bushon.

54. Kaj Andreo Apud demandis: Kio estas en mia busho?

55. Kaj la popolo ekstaze respondis: la rugha kato estas en via busho.

56. Tiam Andreo Apud, la apostolo de 1' nordo, turnis la okulojn al la chielo, kaj etendinte la manojn. diris:

57. Rigardu, rigardu! En mia busho ne estas la rugha kato! Dirante tion, li komencis tiri el sia busho senfinajn longajn rubandojn, brilantajn per mil koloroj de 1' chielarko.

58. Kaj la popolo ekstaze flustris: longaj koloraj rubandoj, longaj koloraj rubandoj!!

59. Post tio Andreo Apud prenis alian skatolon, ekfrapetis sur ghi per la fingro, kaj subite el la skatolo elsaltis verda objekto. 60. Kaj li demandis dirante: Fidanta popolo: kio estas ghi? 61. Kaj la popolo ekstaze respondis: Ghi estas la verda azeno.

62. Kaj Andreo Apud fermis la okulojn, etendis la manojn al la popolo, kaj ekvokis: Fidanta popolo! Rigardu! Rigardu! Nun venas tre grava demando! Chu vi estas rughaj katoj? 63. Kaj la tuta popolo ekstaze respondis: Ni ne estas rughaj katoj, sed ni estas verdaj azenoj! 64. Tiam beatighis la mieno de 1' apostolo, kaj li diris: Fidanta popolo! Mi gratulas al vi! 65. Kaj la tuta popolo respondis ekstaze: Amen.

66. Post chio-chi la apostolo rajde sidighis sur rughan krajonon, kaj akompanata de nigraj objektoj, rughaj katoj kaj flavaj hundoj li ekshvebis en la nebulojn.

67. Tiuj-chi signoj kaj mirakloj, okazis antau la okuloj de l' tuta popolo kaj la kronikisto Kafo Alt fidele notis chion, kion li vidis.

68. Por ke ne estu forgesitaj la signoj de l' vero en la verda popolo.

<< >>