John Ruskin

La Regho de la Ora Rivero

au

La Nigraj Fratoj

El la Angla tradykis
Ivy Kellerman

Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel
Berlin kaj Dresden
1926

John Ruskin

John Ruskin naskighis en la jaro 1819 en London. Lia patro estis bone instruita kaj sufiche richa, kaj lia patrino estis tre inteligenta kaj charma virino. Shi mem instruis la knabon dum lia frua infaneco, zorgeme aranghante liajn taskojn, horojn de studado kaj amuzadon. Li havis malmultajn ludilojn kaj ne ofte ludis kun aliaj infanoj, donante la plejparton de sia tempo al legado de elektitaj libroj. Post kelkaj jaroj li komencis akompani la patron, kiu, kiel agento por vinberista firmo, multe vojaghis. Tio donis al la knabo okazon, vidi belajn pejzaghojn kaj viziti pitoreskajn kastelojn. La patro montris al li la pentrajhojn en multaj famaj pinakotekoj kaj inspiris al li tian komprenon pri arto, arhhitekturo kaj iliaj rilatoj al la naturo, ke li poste farighis fama verkisto pri la arto kaj la naturo.

Inter liaj pli gravaj verkoj estas Modernaj Pentristoj, en kvin volumoj, La Shtonoj de Venecio kaj La Lumoj de Arhhitekturo; de 1860 ghis sia morto en 1900 li verkis ankau librojn pri sociologio kaj politika ekonomio.

Li verkis la rakonteton La Regho de la Ora Rivero en la jaro 1841, responde al la peto de juna knabino kaj nur por shia amuzado. Sed iom pli poste, kiam iu amiko sugestis, ke oni presigu ghin, li ne rifuzis permeson al la eldonistoj.

Washington, Novembro 1910.

Ivy Kellerman

1 2 3 4 5