Sinjoro
Sudokcidenta Vento tiel agis, kiel li promesis. Post
la jhus rakontita grava vizito li ne plu eniris la
Valon de Trezoro; kaj, pli domaghe, li havis sufichan
influon je siaj parencoj, la ceteraj Okcidentaj
Ventoj, kaj tiel forte ghin uzis, ke ili chiuj simile
kondutis. Tial de la komenco ghis la fino de la jaro
ne pluvis en la valo.
Kvankam chio
malsupre sur la ebenajhoj restis verda kaj floranta,
la bieno de la Tri Fratoj farighis dezerto. Tiu tero,
antaue la plej richa en la regno, farighis amaso de
chiam movighanta rugha sablo. La fratoj, ne plu
povante konstraustari la tre malfavorajn elementojn,
forlasis malespere sian senutilan heredajhon por
trovi alian vivrimedon meze de la urboj kaj homoj sur
la ebenajho. Ili havis neniom plu da mono; kaj restis
al ili nenio krom kelke da kuriozaj nemodernaj oraj
teleroj, — lasta restajho de malbone akirita
richajho.
"Ni farighu orajhistoj, chu
ne?" diris Schwartz al Hans,
kiam ili eniris la grandan urbon. "Tio estas bona metio por
ruzuloj. Ni povos enmeti en la oron multon da kupro,
kaj neniu ekscios pri tio".
Konsentante, ke
la ideo estas bona, ili luis fornon kaj farighis
orajhistoj. Tamen du cirkonstancoj malhelpis ilian
komercon: unue, oni ne aprobis la kupritan oron; due,
kiam ajn la du fratoj vendis ion, ili kutime iris en
apudan bierejon por fortrinki la monon, lasante etan
Gluck por zorgi pri la fanda forno.
Tiamaniere ili
fandis sian tutan oron, ne gajnante sufichan monon
por acheti plion, kaj fine ili havis nur unu grandan
pokalon, kiun donis al eta Gluck lia onklo, kaj kiun
li alte shatis kaj tute ne deziris fordoni, kvankam
li trinkis el ghi nenion escepte lakton kun akvo.
La pokalo havis
tre strangan aspekton. Ghian tenilon formis du
girlandoj el ondosimila ora hararo, tiel delikate
shpinita, ke ghi pli similis silkon ol metalon. Tiuj
girlandoj malsupre enmiksighis kun barbo kaj
vang-haroj same rave ellaboritaj, kiuj chirkauis kaj
ornamis sovaghan malgrandan vizaghon el la plej rugha
oro, ghuste je la antauo de la pokalo, kies tutan
perimetron la okuloj kvazaue rigardadis.
Estis neeble,
trinki el la pokalo, se oni ne volis toleri fiksan
rigardon el la angulo de tiuj okuloj. Schwartz ech
certigis, ke iam, kiam li eltrinkis dekduan fojon la
rejnvinon, kiu ghin plenigis, li vidis la okulojn
palpebrumi.
Kiam oni
pretighis por aliformigi ankau la pokalon en
kulerojn, la koro de Gluck duone rompighis; sed la
fratoj nur ridis pri li, jhetis la pokalon en la
fandopoton kaj shancelighe formarshis al la bierejo,
lasante lin kiel kutime por elvershi la oron en
modelilojn, kiam estos ghustatempe.
Post ilia foriro
Gluck jhetis adiauan rigardon al sia malnova amiko en
la fandopoto. La ondosimila hararo jam malaperis;
nenio restis krom la rugha nazo kaj brilaj okuloj,
kiuj shajnis pli ol ordinare malicaj.
"Kompreneble", pensis Gluck, "post tia malbonuzo!" Irinte malgaje al la
fenestro, li sidighis por senti la freshan vesperan
aeron kaj por eviti la varmegan elspiron de la forno.
Nu, tra la
fenestro oni povis rekte vidi, kiel mi antaue diris,
la montaron, kiu chirkauis la Valon de Trezoro, kaj
ankorau pli klare oni povis vidi la montopinton, de
kiu falis la Ora Rivero.
Estis ghuste
tagfinigho, kaj kiam Gluck sidighis che la fenestro,
li vidis la rokojn de la montosuprajho tute rughaj
kaj purpuraj pro la sunsubiro. Super ili brilis kaj
tremetis helaj langoj el fajra nubo, kaj la rivero,
pli hela ol chiuj chi, falis de unu krutegajho al
alia kvazau balancanta kolono simila al pura oro.
Trans ghi etendighis duobla arkajho de largha purpura
chielarko, alterne ekrughighante kaj palighante en
girlandoj el shprucajho.
"Ho!" diris Gluck al si,
rigardinte ghin iom da tempo, "se tiu rivero estus vere
tute ora, kiel bonege estus!"
"Ne, Gluck, ne estus bone", diris klara metalsimila
vocho proksime de lia orelo.
"Dio mia, kio estas tio?" ekkriis Gluck eksaltante.
Neniu cheestis.
Li chirkaurigardis en la chambro, kaj sub la tablo,
kaj multfoje malantau si, sed ja estis neniu tie; kaj
ree li sidighis che la fenestro. Chi tiun fojon li ne
parolis, sed li ne povis sin deteni de la penso, ke
estus tre oportune, se la rivero vere estus tute ora.
"Tute ne, mia knabo", diris la sama vocho pli
laute ol antaue.
"Dio mia!" ree diris Gluck, "kio ghi povas esti?"
Ankoraufoje li
rigardis en chiun angulon kaj shrankon kaj ree sin
turnis kiel eble plej rapide, meze de la chambro,
opiniante, ke estas iu malantau li, kiam li subite
ekaudis la saman vochon. Ghi nun kantis tre gaje "Lala-lira-la"; neniun vorton, nur
dolchan sibletan kvazaubolantan melodion, iomete
similan al tiu de forta bolado en kaldrono.
Gluck rigardis el
la fenestro. Ne, la kanto certe estis en la domo. Li
serchis en la supra etagho, en la malsupra. Ne, ghi
sendube estis en tiu chambro mem, venante pli rapide
kaj pli klare chiumomente, "Lala-lira-la".
Subite Gluck
imagis, ke ghi sonas pli laute apud la forno. Li
kuris al ghia pordeto kaj enrigardis. Jes, li estis
prava, la kantado shajne venis ne nur el la forno,
sed el la poto mem. Li malkovris ghin kaj tuj kuris
malantauen treege timigita, char la poto certe estis
kantanta! Gluck staris unu au du minutojn en la plej
malproksima angulo de la chambro, kun la manoj
levitaj kaj la busho malfermita, kiam la kantado
chesis, kaj la vocho farighis klara kaj parolanta.
"He! ho!" diris la vocho.
Gluck ne
respondis.
"He! Gluck, knabo mia", ree diris la poto.
Gluck kiel eble
plej multe sin ekregis, kaj pashinte rekte al la
fandopoto, li eltiris ghin el la forno kaj
enrigardis. La oro estis tute fandita, kun suprajho
tiel glata kaj polurita kiel rivero; sed anstatau sia
propra reflektajho, kiam li enrigardis, Gluck vidis
sub la oro la rughan nazon kaj akrajn okulojn de sia
malnova amiko che la pokalo, milfoje pli rughan kaj
akrajn ol iam antaue.
"Venu, Gluck, knabo mia", ree diris la vocho el la
poto, "mi estas bonstata,
elvershu min".
Sed Gluck estis
tro mirigita por fari tion.
"Elvershu min, mi diras", ripetis la vocho, iomete
malafable.
Gluck ankorau ne
povis ekmovighi.
"Chu vi ja elvershos min?" pasie diris la vocho, "al mi estas tro varmege".
Per granda peno
Gluck reakiris la uzadon de siaj membroj, ekprenis la
fandujon kaj klinis ghin por elvershi la oron. Sed,
anstatau fluida oro, unue elvenis paro da beletaj
flavaj malgrandaj kruroj, due kelkaj baskoj, poste
paro da brakoj metitaj sur la koksoj, kaj fine la
bone konata kapo de lia amiko sur la pokalo. Chiuj
chi, unuighante tuj post la elrulighado, staris
energie sur la planko en formo de malgranda ora
pigmeo proksimume duonmetron alta.
"Prave!" diris la pigmeo,
etendante la krurojn kaj poste la brakojn, tiam
skuante kaj kiel eble plej multe balancante la kapon
dum kvin minutoj seninterrompe, vershajne por
konstati, ke li estas tute korekte kunmetita. Dume
Gluck staris rigardante lin kun muta mirego.
La pigmeo portis
korpoveston el shpinita oro tiel delikate teksitan,
ke la prismaj koloroj lumetis sur ghi kiel sur la
eksterajho de perlamoto; kaj lau tiu brilega
korpovesto liaj haroj kaj barbo etendighis almenau
duone ghis la tero en ondaj bukloj tiel rave
delikataj, ke Gluck apenau povis rimarki, kie ili
finighis, char ili vershajne aerighis. La trajtoj de
la vizagho tamen tute ne estis tiel bele
perfektigitaj; ili estis iom maldelikataj, iomete
kuprokoloraj, montrante per la esprimo tre
persisteman kaj obstinan karakteron che ilia
malgranda posedanto.
Kiam la pigmeo
finis tiun sinekzamenon, li turnis la malgrandajn
akrajn okulojn rekte al Gluck kaj lin fikse rigardis
unu au du minutoin. "Ne, Gluck, knabo mia, tio
ne estus bona", diris la malgranda viro.
Tio estis certe
iom abrupta maniero por komenci konversacion. Oni
povis ja supozi, ke ghi aludas al tiuj pensoj de
Gluck, kiuj unue eligis el la poto la parolojn de la
pigmeo; tamen, kion ain ghi signifis, Gluck ne havis
deziron kontraustari.
"Chu efektive ne, sinjoro?" diris Gluck, plej milde
kaj humile.
"Ne", diris la pigmeo kun
decideco. "Tute ne". Kaj, dirinte tion, li
tiris la chapon tute sur la brovojn, marshis
proksimume metron dufoje tien kaj reen en la chambro,
tre alte levante la krurojn kaj tre forte frapante la
plankon per la piedoj. Tiu pauzo donis al Gluck
tempon por iomete ordi la pensojn; kaj ne havante iun
gravan kauzon por timi la malgrandan vizitanton, kaj
sentante scivolon pli iortan ol miregon, li kuraghis
ekfari demandon speciale intiman.
"Mi petas, sinjoro", diris Gluck, iomete
hezitante, "chu vi estis mia pokalo?"
Audinte tion, la
sinjoreto rapide turnighis, pashis rekte al Gluck kaj
suprentiris sin ghis la tuta alteco. "Mi", diris la eta viro, "estas la Regho de la Ora
Rivero".
Post tio li ree
turnighis kaj alifoje marshis tien kai reen
proksimume du metrojn, por doni tempon sufichan, por
ke la konsterno, kiun chi tiu sciigo kauzis al lia
audanto, povu forighi. Tiam, ree pashinte al Gluck,
li staris senmove, kvazau atendante iun respondon pri
sia komunikajho.
Gluck decidis
diri almenau ion. "Mi esperas, ke via regha
moshto fartas tre bone", li diris.
"Auskultu!" komencis la malgranda
viro, neniel respondante al la ghentila demando. "Mi estas la Regho de tiu,
kiun vi mortemuloj nomas la Ora Rivero. La malico de
pli potenca regho, el kies sorchado vi jhus liberigis
min, kauzis la formon, en kiu vi antaue min vidis.
Tiom de via karaktero, kiom mi vidis, kaj via konduto
kontrau viaj malbonegaj fratoj, dezirigis min, helpi
al vi; tial auskultu tion, kion mi rakontos.
Kiu ajn,
suprenrampinte ghis la suprajho de tiu monto, el kiu
vi vidas la Oran Riveron elfluanta, jhetos en la
river-fonton tri gutojn da sankta akvo, — por tiu,
kaj por tiu sola, la rivero farighos oro. Sed neniu,
kiu malsukcesos je la unua provo, sukcesos je dua
provo; kaj se oni jhetos malsanktan akvon en la
riveron, ghi subpremos lin, kaj li farighos nigra
shtono".
Tiel dirinte, la
Regho de la Ora Rivero forturnighis kaj intence
marshis en la plej varmegan flamon de la forno. Lia
figuro farighis rugha, blanka, travidebla, blindiga,
…flama brulado de intensa lumo, …levighis, tremis
…kaj malaperis. La Regho de la Ora Rivero estis
forvaporighinta.
"Ho!" ekkriis la kompatinda
Gluck, kurante por postrigardi lin tra la kamentubo. "Ho ve, ve, ve! Mia pokalo!
Mia pokalo! Mia pokalo!"