Chapitro Tria

Kiel Sinjoro Hans ekiris por vojagho al la Ora Rivero, kaj kiamaniere li sukcesis.

La Regho de la Ora Rivero apenau finis la eksterordinaran eliron rakontitan en la antaua chapitro, kiam Hans kaj Schwartz venis kriegante en la domon, sovaghe ebriaj. La sciigo pri la tuta perdo de ilia lasta orajho sobrigis ilin nur sufiche por povi stari kontrau Gluck kaj bati lin senchese dum kvarono da horo! Fine ili falis en seghojn kaj demandis, kion li povas diri por si.

Gluck rakontis al ili la okazintajhon, pri kiu kompreneble ili tute ne kredis ion. Ree batinte lin, ghis kiam iliaj brakoj doloris, ili shancelighe iris por kushighi. Dum la mateno tamen la firmeco, kun kiu Gluck insistis pri sia rakonto, akiris por li iom da kredo; la tuja rezulto estis, ke la du fratoj, longe disputinte pri la malfacila problemo, kiu el ili unue provu la sorton, eltiris siajn glavojn kaj komencis batali. La bruo timigis la najbarojn, kiuj, tute ne povante pacigi la batalantojn, venigis la policanon.

Audante pri tio, Hans sukcesis forkuri kaj sin kashis; sed oni perforte kondukis Schwartz-on antau la magistraton, kiu monpunis lin pro pacorompado, kaj oni jhetis lin en malliberejon, ghis kiam li pagos la punmonon, char dum la hieraua vespero li elspezis sian lastan pencon.

Kiam Hans eksciis pri tio, li tre ghojis kaj decidis, tuj ekiri al la Ora Rivero. Kiamaniere akiri la sanktan akvon, estis ia problemo. Li iris al la pastro, sed tiu povis doni neniom da sankta akvo al tia dibochulo. Tial Hans iris la unuan fojon en sia vivo al vespera Diservo kaj, pretekstante fari la krucosignon, shtelis tasplenon kaj triumfe reiris hejmen.

La sekvantan matenon li ellitighis antau la sunlevigho, vershis la sanktan akvon en dikan botelon, metis du boteloin da vino kaj iom da viando en korbon, alpendigis ilin al sia shultro, kaj preninte alpobastonon en la manon, ekiris al la montoj.

Survoje el la urbo li preterpasis la malliberejon, kaj enrigardante tra la fenestroj, li vidis Schwartz-on, kiu mem, kun tre melankolia mieno, elrigardis tra ferkrada fenestro.

"Bonan matenon, frato", diris Hans, "chu vi havas komision por la Regho de la Ora Rivero?"

Schwartz grincigis la dentojn furioze kaj skuis la barojn per sia tuta forto. Sed Hans nur ridis pri li, kaj konsilante, ke li sidu komforte ghis la reveno de sia frato, remetis la korbon sur la shultrojn, skuis la sanktan akvon ghis shaumigho rekte antau la vizagho de Hans kaj kiel eble plej bonhumore formarshis.

Tia bela mateno ja felichigus iun ajn ech sen la serchado de Ora Rivero. Kushis laulonge de la valo longaj linioj el rosa nebuleto, super kiuj levighis masivaj montoj kun malsupraj krutajhoj en palgriza ombro kaj apenau videblaj tra la shvebanta vaporo. Sed laugrade ili levighis kaj atingis la sunlumon, kiu brilis per akraj rughkoloraj punktoj sur la angulaj shtonegoj kaj penetris per longaj rektaj radioj tra la franghoj de lancosimilaj pinoj.

Alte supre montrighis la rughaj splititaj masoj de l’ roko, disfrakasita en miriadoj da fantaziaj formoj, kun strioj de sunlumumita negho, chi tie kaj tie desegnitaj lau la profundegajhoj, kvazau linioj de fulmo. Pli malproksime kaj tre alte super chio, malpli klare ol la matena nubo, sed pli pure kaj senmove, dormadis sur la blua chielo la plej altaj pintoj kun eterna negho.

La Ora Rivero, devenanta de unu pli malalta kaj sennegha altajho, estis nun preskau en ombro, escepte de la plej supraj shprucajhoj de shaumo, kiuj levighis kvazau malrapida fumo super la ondoforma linio de la akvofalego kaj forflugis en maldikaj girlandoj kune kun la matenvento.

Al tiu celo, sole al tiu, estis direktitaj la okuloj kaj pensoj de Hans. Forgesante la distancon, kiun li devis trairi, li ekiris neprudente rapide kaj pro tio tre lacighis, antau ol li suprenrampis la unuan aron da verdaj malaltai montejoj. Krome, alveninte sur la suprajho, li vidis kun surprizo, ke granda glaciejo, pri kiu li tute ne antaue sciis, kushis inter li kaj la fonto de la Ora Rivero.

Suririnte ghin kun la maltimo de kutimlerta montisto, li tamen opiniis, ke neniam en la vivo li transiris tiel strangan kaj dangheran glaciejon. La glacio estis treege glitiga, kaj el chiuj fendoj venis sovaghaj sonoj de torente fluanta akvo, ne unutonaj kaj mallautaj, sed shanghantaj kaj bruaj, kiuj pligrandighis iufoje kvazau intermitaj kanteroj de sovagha melodio. Ili rompighis en mallongaj melankoliaj tonoj au subitaj krioj, simile al vochoj de homoj en malghojo au doloro.

La glacio estis rompita en milojn da konfuzaj formoj, sed shajnis al Hans, ke neniu el tiuj similis la ordinarajn formojn de splitita glacio. Aperis kvazau strangaj esprimoplenaj vizaghoj en chiu konturo kun, senchesa simileco al vivantaj trajtoj, distordaj kaj mokaj. Miriadoj da trompaj ombrajhoj kaj flamaj lumoj ludis kaj chirkaue flirtis inter la palbluaj pintoj, blindigante kaj konfuzante la vidon de la vojaghanto, dum liaj oreloj surdighis kaj lia kapo turnighis pro la chiama shprucego kaj mughego de la kashitaj akvoj.

Tiuj dolorigaj cirkonstancoj plirnultighis, dum li antaueniris; la glacio krakegis kaj fendighis en novaj profundajhoj che liaj piedoj; falemaj turpintoj balancighis chirkau li kaj falis tondrante trans la vojon. Kvankam li ofte antaue travivis tiajn dangherojn sur la plej teruraj glaciejoj kaj dum plej malbona vetero, tamen kun nova kaj sufoka sento de premanta timego li suprensaltis la lastan profundajhon kaj sin jhetis, lacighinte kaj tremante, sur la firman herbajhon de la monto.

Li jam devis forlasi la korbon da nutrajho, kiu farighis danghera malhelpajho sur la glaciejo, kaj nun li havis nenion por sin refreshigi kaj devis disrompi kaj manghi kelkajn pecojn da glacio. Tamen ghi sensoifigis lin, kaj kun la nevenkebla spirito, kiun havas avareco, li daurigis la malfacilan vojaghon.

Nun lia vojo etendighis rekte supre sur montorando de nudaj rughaj rokoj sen unu herbero por helpi la piedon au elstaranta angulajho por doni iom da ombro kontrau la suda suno. Estis post la tagmezo, kaj la sunradioj forte brilis sur la kruta vojeto, dum la tuta atmosfero estis senmova kaj varmega.

Soifego baldau aldonighis al la korpolacigho, kiu nun dolorigis Hans-on. Ekrigardon post ekrigardo li jhetis sur la botelon da akvo, kiu pendis che lia zono. "Tri gutoj sufichas", li fine pensis, "mi povas almenau malvarmigi miajn lipojn per ghi".

Li malfermis la botelon kaj jhus levis ghin al la lipoj, kiam li ekvidis ion kushantan sur la roko flanke de li, kaj li rimarkis, ke ghi ekmovighas. Estis malgranda hundo, kiu shajne agoniis pro soifo. Ghia lango elpendis el la busho, ghiaj makzeloj estis sekaj, ghiaj kruroj senvive etendighis, kaj svarmo da nigraj formikoj rampis chirkau ghiaj lipoj kai gorgho. Ghia rigardo trafis la botelon, kiun Hans tenis en la mano. Li levis ghin, trinkis, forpushis la beston per sia piedo, kaj preterpasis. Li ne sciis, kiel okazis, tamen shajnis al li, ke trans la blua chielo subite venis stranga ombro.

La vojeto farighis chiumomente pli kruta kaj pli malebena. Anstatau refreshigi lin, la altmonta aero shajnis febrigi lian sangon. Li audis kvazau mokadon en la bruo de la montaj akvofaloj; ili estis tre malproksimaj, kaj lia soifo chiam pligrandighis.

Ankorau alia horo pasis, kaj ree li malsupren rigardis al la botelo che sia flanko. Ghi estis duone malplena; tamen restis multe pli ol tri gutoj. Li haltis por malfermi ghin, kaj tuj denove movighis io sur la vojeto antau li. Estis bela infano, kushanta preskau senviva sur la roko, kun brusto spireganta pro soifo, okuloj malfermitaj kaj lipoj sekegaj kaj febrovarmaj. Seninterese Hans rigardis ghin, trinkis kaj antauen pashis. Kaj antau la suno venis malluma griza nubo, kaj longaj, kvazau serpentaj ombroj suprenrampis la montoflankojn.

Kun granda peno Hans ankorau iris. La suno estis mallevighanta, sed shajne nenia malvarmeco venis pro ghia subiro; la peza senviva aero premegis liajn frunton kaj koron, sed la celo estis proksima. Li vidis la akvofalon de la Ora Rivero shprucanta el la montoflanko apenau cent kvindek metrojn super li. Haltinte momenton por spiri, li antauenkuris por plenumi la taskon.

Je tiu momento mallauta ekkrio sonis al lia orelo. Li turnighis kaj vidis grizharan maljunulon kushantan sur la rokoj. Liaj okuloj estis internighintaj, la vizagho morte pala kaj tordita per esprimo malespera.

"Akvon!" li malforte ekkriis kaj etendis la brakojn al Hans.

"Akvon! Mi mortas".

"Mi havas nenion", respondis Hans, "vi jam havis vian porcion da vivo".

Li pashis trans la kushantan korpon, kaj rapidis antauen. El la oriento levighis ekbrilo de blua glavoforma fulmo; ghi tremegis trifoje trans la tutan chielon kaj lasis sur ghi pezan nepenetreblan nuancon de mallumo. La suno estis subiranta: kvazau varmega bulo ghi saltis al la horizonto.

La mughego de la Ora Rivero eksonis al la oreloj de Hans. Li staris che la rando de la fendego, tra kiu ghi fluis. Ghiajn ondojn plenigis la rugha brilo de la sunsubiro; ili skuis siajn krestojn kvazau fajrolangojn; kaj sangolumaj ekbriloj flirtis sur la shaumo. Ilia sono ankorau pligrandighis che liaj oreloj; lia cerbo turnighis pro la daura tondro.

Tremante pro teruro, li eltiris la botelon el sia zono kaj jhetis ghin meze en la torenton. Ghuste kiam li jhetis, glacia tremo iris tra lia korpo; li faletis, ekkriegis kaj falis. La akvo fermighis super lia krio. Kaj la ghemado de la rivero pli furioze sonis al la nokta aero, dum ghi rapidis super la nigra shtono.

<< >>