La kompatinda eta
Gluck maltrankvile atendis sola en la domo la revenon
de Hans. Char li ne revenis, Gluck estis treege
timigita kaj iris por rakonti al Schwartz en la
malliberejo chion, kio okazis. Tiam Schwartz tre
ghojis kaj diris, ke Hans certe farighis nigra shtono
kaj ke li mem havos la oron. Sed Gluck estis tre
malgaja kaj ploris la tutan nokton.
Kiam matene li
ellitighis, estis en la domo neniom da pano nek da
mono; tial Gluck iris por dungighi che alia
orajhisto. Li laboris tiel peneme, tiel lerte kaj
tiel longatempe chiutage, ke li baldau havis sufichan
monon por pagi la monpunon de sia frato. Irinte tien,
li donis ghin tutan al Schwartz, kiu akiris sian
liberecon. Schwartz estis tre kontenta kaj diris, ke
Gluck ricevos iom de la oro de la rivero. Sed Gluck
nur petis, ke li iru por ekscii, kio okazis al Hans.
Nu, kiam Schwartz
audis, ke Hans shtelis la sanktan akvon, li pensis en
si mem, ke la Regho de la Ora Rivero eble ne opiniis
tion tute korekta, kaj li decidis pli bone aranghi la
aferon. Sekve li prenis iom pli de la mono de Gluck
kaj iris al malbona pastro, kiu tre volonte vendis al
li iom da sankta akvo.
Tiam Schwartz
estis certa pri tio, ke chio estas favora; li
ellitighis frumatene, antau la sunlevigho, kunportis
en korbo iom da pano kaj vino, metis sian sanktan
akvon en botelon kaj ekiris al la montoj.
Same kiel sia
frato li tre surprizighis, vidante la glaciejon, kaj
transiris ghin kun granda malfacileco, ech kvankam li
lasis la korbon post si. La tago estis sennuba, sed
ne brila; etendighis sur la chielo peza purpura
nebuleto, kaj la altajhoj shajnis minacaj kaj
malhelaj.
Dum Schwartz
suprenrampis la krutan rokan vojeton, soifo dolorigis
lin, — kiel jam antaue lian fraton, — ghis li
levis la botelon al la lipoj por trinki. Tiam li
vidis la beletan infanon kushantan apud li sur la
rokoj. Ghi kriis al li kaj ghemis por akvo.
"Akvo, efektive!" diris Schwartz. "Mi havas malpli ol
duonsufiche por mi mem!" kaj li preterpashis.
Irante li imagis,
ke la sunradioj farighas pli malhelaj, kaj li vidis
malaltan amason da nigra nubo levighanta el la
okcidento. Post plua horo da grimpado, soifo ree
ekregis lin, kaj li deziris trinki.
Tiam li vidis la
maljunulon, kushantan sur la vojeto, kaj audis lin
ekkrii pro akvo. "Akvo!" diris Schwartz. "Mi havas malpli ol
duonsufiche por mi mem", kaj antauen li iris.
Denove la lumo
shajne palighis antau liaj okuloj, kaj li supren
rigardis: jen sangokolora nebuleto jam venis antau la
suno; kaj la amaso da nigra nubo levighis tre alten,
dum ghiaj randoj balancighis, saltadis kaj disfalis,
same kiel ondoj de kolera maro. Ili jhetis longajn
ombrojn, kiuj flagris sur la vojeto antau Schwartz.
Ankorau alian
horon Schwartz suprenrampis, kaj ree li soifis; sed
ghuste kiam li levis la botelon al la lipoj, li
pensis, ke li vidas antau si la fraton Hans, senforte
kushantan sur la vojo. Dum li rigardis, la personajho
etendis al li la manojn kaj petegis pro akvo.
"Ha, ha!" ridis Schwartz. "Chu vi estas tie? Memoru
la ferkradon de la malliberejo, knabo mia! Akvon,
efektive! Chu vi supozas, ke mi suprenportis ghin por
vi la tutan vojon ghis chi tie?"
Li antauen pashis
trans la estajhon; tamen, dum li iris, shajnis al li,
ke chirkau ghiaj lipoj aperas stranga moka esprimo.
Irinte kelkajn metrojn pli malproksimen, li rigardis
malantauen, sed la estajho ne plu kushis tie.
Subita teruro,
kies kauzon li ne komprenis, kaptis Schwartz-on; sed
la deziro jhe oro venkis lian timon, kaj li antauen
rapidegis. La amaso da nigra nubo levighis al la
zenito, kaj el ghi aperis tordaj ekfulmoj; kaj ondoj
de mallumo shajnis levighi kaj naghi inter iliaj
ekbriloj sur la tuta chielo, kiu similis lagon el
sango, kie la suno estis subiranta. Poste blovis el
tiu parto de la chielo forta vento, disshirante la
rughajn nubojn kaj malproksimen disjhetante ilin en
la mallumon.
Fine, kiam
Schwartz staris apud la kruta bordo de la Ora Rivero,
ghiaj ondoj estis nigraj kiel tondronuboj, sed la
shaumo similis fajron. La mughego de la malsupraj
akvoj kaj la supra tondro kunighis, kiam li jhetis la
botelon en la fluajhon.
Dume la fulmo
ekflamis antau liaj okuloj, la tero disfalis sub li,
kaj la akvoj fermighis super lia kriego. Sovaghe
eksonis en la nokto la ghemado de la rivero, rapide
shprucegante sur du nigraj shtonoj.