• Для вас регуляторы давления газа со скидками, в любое время.

ERNI KRUSTEN

OKUPACIO

ELDONEJO "EESTI RAAMAT"

TALLINN 1972

Erni Krusten, merita verkisto de la Estona SSR, estas unu el la plej elstaraj majstroj de la estona prozo. Li naskighis la 30-an de aprilo 1900 apud Tallinn en ghardenista familio kaj ankau mem laboris kiel ghardenisto. En 1920 li komencis provi literaturan verkadon. Lia unua libro aperis en 1927. De tiam li verkis multe kaj estas ankorau nun, en respektinda agho, produktiva majstro de la vorto, okupighante chefe pri mallongaj prozajhoj.

E. Krusten aperigis jenajn kolektojn de miniaturoj, rakontoj kaj noveloj: "Eriko" (1927), "Blinda amo" (1941), "Turnpunktoj" (1946), "En la nonio de la paco" (1951), "Enterigo de la vipo" (1957), "Malfelicha amo" (1957), "Serchante printempon" (1960), "Maljuna fripono" (1966), "Tre malbona takso" (1967), "Kvin historietoj" (1968), kaj la rakonton "Okupacio" (1969).

Aperonta estas nova libro, "Soifanto de ghojo". Krom la nomitaj aperis kolekto de prozaj miniaturoj kaj poeziajhoj "Manihoto" (1963) kaj pluraj romanoj: "Serchante la pasintecon" (1928), "La amo de Org Magedi" (1939), "Libro pri Peks'oj" (1946), "La koroj de gejunuloj" I—II (1954—1956) kaj "Kiel guteto en maro" (1962). Li verkis ankau la teatrajhojn "Mi vivas" (1956) kaj "La amerikanoj venis" (1959) kaj librojn por infanoj.

La verkoj de Krusten estas trasorbitaj de humanismo. Lin karakterizas bonhumoro, ofte ech inklinigho al satiro. Li estas konsiderata kiel kulturanto de mallongaj prozajhoj, miniaturoj kaj fragmentajhoj en la estona soveta literaturo. Pro liaj lirikismo kaj rakontmaniero oni iam kaj tiam komparas lian talenton kurt tiu de I. Turgenev.

La romaneto "Okupacio", kiu ricevis jaran premion de la Estona SSR por 1969, apartenas al liaj plej bonaj lastatempaj verkoj. Ghia agado okazas dum la germana okupacio de Estonio en 1941—1944. Sub lia majstra plumo vivighas la pezeco de l' okupacio, ghia senlima nehumaneco, la subpremado de vere homaj sentoj kaj idealoj, pereigo de homeco. La autoro konvinkas, ke ech en tiaj cirkonstancoj ne malaperas homaj sentoj kaj pensado, ke precipe en peze premanta atmosfero manifestighas la virtoj kaj malvirtoj de la homo eksterordinare klare.

Multaj verkoj de Erni Krusten estas tradukitaj en la rusan lingvon kaj aliajn lingvojn de Sovet-Unio, same en la finnan, hungaran, bulgaran k. a. lingvojn.


1 2 3 4 5