4

Oni kondolencas min. Konatuloj venas renkonte kaj premas mian manon. "Jen, kiel oni nun sendas homojn en la alian mondon!" flustras unu. Alia grincigas la dentojn: "Ni vivas kvazau en buchejo." Tria montras pugnon en la posho kaj minacas: "Tion oni certe venghos al ili!"

En tiuj okazoj mi faras mian vochon plorema, tusetas kaj komencas anheli. Mi scipovas tion. Plej ofte mi bone sukcesas. Ho, tio estas komprenebla - spertoj de la tuta vivo.

"Jes!" mi respondas. "Kion li faris al tiuj satanidoj? Eble nur tion, ke iufoje li babilis. Sed pro lango oni ja ne bezonas preni la tutan kapon."

Se la kondolencanto estas iu sinjorineto, mi tiajn vulgarajn vortojn ne uzas. Vortoj estas terurajhoj. Se vi ne estas singarda, ili povas vin facile perfidi. Mi jam scias, kiel konduti antau tiu au alia persono. Se la sinjorineto estas tre molkora, mi tremigas la manojn kaj prenas el la posho tukon. Mi povas ghin senghene ankau faligi, char post la murdo de mia bofilo mia poshtuko estas chiam senmakule pura kaj faldita.

Kompato estas laudinda afero. Ho, kiel varmighas la koro, kiam alia homo vin kompateme rigardas. "Bedaurinda avo! Bedaurinda pachjo! Kion via koro devis senti, kiam oni sciigis al vi tiun terurajhon!"

"Jes," mi diras. "Li estis al mi pli kara ol propra filo. Mi neniam havis propran filon, mi ne scias. Sed tiel oni parolas. Fakte li tamen tute ne estis kara al mi. Komence li eble estis. Komence certe. Tiam, kiam li nur komencis amindumi kun Irma. Vere, lia makzelo ja estis kurba, sed li lernis en la kadeta lernejo, portis uniformon kaj estis farighonta oficiro. Generalo! "Saluton, generalo," mi kutimis diri al li en tiu tempo. Li sentis sin flatita. Mi memoras, kiel unu duono de lia vizagho tiam konvulsie ridis, sed la alia kvazau ploris.

Kia diabla generalo el tia homo farighos, mi pensis jam tiam, sed ne eldiris tion.

Mi ne scias, kiel mi tiam sukcesis bridi mian bushon. Eble pro la mielo, kiun li alportis el kamparo, kaj pro la hejme farita vino. Propra abelejo, propra berghardeno. Mi respektas privatan posedajhon. Kaj ankau tion mi pensis: flatu kiom ajn, fraulo, Irma vin tamen ne akceptos. Shi simple ludas, parolu al shi kion ajn. Foje mi hazarde audis - senintence, sen ia spionado -, kiel li diris al Irma: "La venkinto de la batalo en Trafalgar havis nur unu okulon."

Kiam la sekvintan tagon mi parolis pri tio kun Irma, shi nur ridis. Ridis kaj forkuris, dirinte absolute nenion. Tiu rido trankviligis min. Kompreneble, mi pensis, tia sin estimanta knabino kiel Irma ech ne povas serioze preni tiun junan kadetachon. Se ech la policestro ne taugis por shi, kvankam li estis vere modela viro. Homo, en kiu solida konduto kaj potenco estis kunigitaj kvazau en unu tutajho. Korpulenta, sed ne dika. Kaj ankau ne maljuna. Lau mia opinio la diferenco inter iliaj jaroj estis tute ghusta. Edzo povas ja dek - dek kvin jarojn esti pli agha ol edzino. Chiam. Oni ja diras, ke pli bone sub la barbo de maljunulo ol sub la vipo de junulo. Mi opinias, ke tio estas pura vero, sed provu diri tion al gejunuloj.

Verdire tio estis la unua fojo, ke Irma malobeis min. Shi estis chiam obeema, kaj subite - kvazau pika junipero! Kvazau shanghita. Tio chagrenis kaj kolerigis min. Mi miras, ke mi tiufoje ne drashis shian hauton. Mi estus devinta hejti shian postajhon. Kion mi tiam faris al shi? Mi nur diris, ke shi kudru al la policestro galifeon. Sed shi: "Chu vi, adopta patro, frenezighis? Kion vi ekpensis?" Kolero kaj larmoj intermikse. Jen-jen shi atakos per pugnoj.

Se oni volas, ke kokino ne restu tro longe kovema, oni enfermu ghin kune kun koko en unu ejo. Shi videble tion sciis, char aliokaze shi ne estus povinta diri al mi: "Kun kokbredista sagho vi la celon ne atingos."

Kaj mi ne atingis.

Sed per kio do tiu Kalle ensorchis la knabinon? Mi ne kapablas tion kompreni. Kaj jen iun tagon:

"Patro, mi edzinighos."

La surprizo min komence mutigis. Kion oni scipovas respondi al stultulino! Chu tio estas vero au malvero?

"Kun Nelson?" mi fine demandis.

"Ne, kun Kalle. Kun Kalle Paggi. Mi amas lin."

Jen, shi amas! Vilaghan junulon! Tiun porkulachon kun kurba busho. Mi terure kolerighis. Jes, mi estus devinta tiam kriegi. Mi estus devinta ektondri. Mi estus devinta jheti min teren kaj krii, ke mi mortos. Mi estus devinta minaci, ke mi pendigos min; ke mi metos shnuron chirkau la kolon, se vi estas tia. Mi estus devinta disshiri shian robon. Mi estus devinta fari chion, kion mi faris kun Hermine, mia edzino. Kompreneble mi estus devinta. Sed anstatau tio mi nur turnis al shi la dorson kaj diris trans la shultron kvazau granda sinjoro: "Li mem venu paroli kun mi."

Nu, li venis. Mi sidis en mia balancosegho, turnadis unu polekson chirkau la alia kaj ech ne donis al li manon. Mi estis kvazau erinaco, strabis el sub la brovoj: kion vi, knabacho, volas? Tio lin nur amuzis. Lia teko estis plenplena de boteloj. Li vicigis ilin sur la tablo, ridante chirkaurigardis kaj demandis, chu mi povus doni al li korktirilon. Li forgesis ghin hejme. Mi respondis, ke li serchu mem, kaj daurigis la balancighadon. Li vokis al Irma. Kaj kiam Irma venis, la sentaugulo diris al shi:

"Trovu, alportu tuj korktirilon - pachjo volas trinki."

Mi demandis: "Chu vi alportis chion au chu ankau hejme restis kelkaj boteloj?" - "Ho, ne zorgu," li respondis, "mi havas tutajn barelojn da brando, sufichas por nupto kaj por bapto." - "Chu eble ne por bapto kaj por nupto?" - "Povos okazi ech tiel, se pachjo rifuzos doni sian benon."

Aha! Povos okazi! Mi rigardis al Irma malaprobe kaj insiste. Shi rughighis, ne eltenis mian rigardon. Shi hontis. Tiam shi estis ankorau mia bona infano, mia obeema Irma; tiu aroganta kurbmakzelulo ankorau ne estis difektinta shin.

"Kaj kie vi intencas loghigi vian edzinon?" mi demandis tiun porkulon.

"Nu, en la kazernon mi shin ne kondukos," li respondis.

"Kien do?" mi insistis. Tio malserenigis lian vizaghon. Mi esperis, ke, nu, nun ni akre malpacighos - des pli bone. Sed Irma intervenis.

"Chu vi scias, avo," shi ekchirpis, kvazau anoncante al mi grandan ghojmesaghon: "Komence mi restos che vi. Nur poste, kiam Kalle farighos oficiro..."

Tiam la vino jam efikis je mi. Mi sentis, ke mia lango liberighis. Mi estas elokventa parolanto. Kelkiuj opinias, ke pachjo Kottlapper havas tro glatan langon. Al tiuj uloj mi chiam diras, ke tio ne estas vero, ili ne komprenas min: mi estas afabla kaj bonvola homo, kompreneble nur al fremduloj, kiuj min ne konas kaj kredas chiun mian vorton. Nu, ja ankau Kalle, antau ol li farighis mia bofilo, estis por mi ankorau fremda.

La geedzigha festo estis vere pompa. Dio mia, kiom da brando! Mia okupo che la nuptotablo estis la vershado de brando, mi devis prizorgi, ke neniu havu mankon de ghi.

Brandon kaj vinon oni ricevadis ankau poste, kiam la kadeto venis hejmen por mallonga vizito. Bedaurinde tio ne dauris longe. Nur kelkajn monatojn. Ghis nun mi ne scias, kio okazis al li en la militlernejo. Neniu parolis al mi pri tio. Sendube oni lin eljhetis. Li malobeis. Eble vidigis ankau sian rughecon.

Por Irma tio estis malbona. Certe shi sekrete ech ploris. Siajn larmojn shi ne montris, sed mi tamen komprenis. Tion povis konjekti ech infano, char ghuste tiutempe mi komencis brue fermadi la pordojn. Ilia chambro estis apud la kuirejo. Mi levighadis frue, komencis tuj jhetadi la ringojn de la kuirforno, eniris kun brakpleno da hejtligno kaj brue jhetis la shtipojn en la keston. Rekte starante, kiel estas normale por la homo. Chu mi klinighu - en mia propra domo! Antau mia propra lignokesto. Mia propra karboprenilo - ghi ja povas iufoje ankau fali.

Certe ili chion audis kaj vershajne kolere grincigis la dentojn. Kiam Irma ekparolis kun mi au ion demandis de mi, mi respondis nur: "Mh!" Ion alian shi tiutempe el mia busho ne audis. Nun mi opinias, ke ech tio estis tro multa - mi estus devinta responde al shi furzi.

La kurb-bushulo estis iufoje dum tutaj tagoj nek audebla nek videbla. Li evitadis min. Ne deziris volonte montri sin. Nu, kia plezuro estis por li aperi antau mi post la perdo de la paradaj plumoj! Kelkiam li preteriris la fenestron. Mi vidis tiam, ke lia busho estis nun ankorau pli kurba.

Egale, chu venos invalido au kriplulo, chefe, ke li estas vir-seksulo. Tiuj vortoj estis la tutan tempon sur mia lango.

Manghajhojn ili tamen havis. De mi ili petis nek paneron nek moneron. Kelkiam ili ech dibochis, kompreneble lau mia kompreno - fritis, bakis kaj kuiris. Kompreneble li alportis chion el kamparo. Foje, kiam li ree estis irinta al la patra hejmo, mi diris al Irma:

"Panpeceton vi shajne ankorau havas, sed - vestoj! Baldau vi estos sen vestoj kaj nudaj."

Tiun fojon mi parolis per plenda vocho. Irma vershajne tiel ankau komprenis, ke mia koro doloras pro ili, kaj komencis min trankviligi kiel bona infano. Mi auskultis shin silente dum kelka tempo. Chio estis prudente dirita. Kaj mi ne kontrauparolis al shi. Kiam shi finis, mi nur diris:

"Nu jes, tiel ja estas. Mi ja igis vin lerni la kudristinan metion. Se laboro trovighos kaj vi emos labori, tre eble, ke vi kapablos nutri ankau la edzon."

Shi rigardis min per okuloj grandaj kaj nekomprenantaj, kiajn havas cervido au alia senkulpa besto, kiu subite trovas sin inter homoj. Mi daurigis ankorau pli plendeme:

"Tio estas jam antaue vidita, ke edzino laboras kaj edzo dormas hejme, farante absolute nenion. Kaj se li kontentighus almenau per tio: li riprochas ankorau, se li en la salajra tago ne ricevas botelon."

"Tio ne estas vero, adopta patro!"

"Nu, nu!"

"Kalle ne estas tia," shi diris.

"Kiel vi tion scias?" mi rektigis min, jam tute ne kadukece.

La kapreolineto ektimis. Shi retirighis al sia pordo kaj diris: "Kalle baldau eklaboros. Li ricevos bonan oficon. Kaj tiam eklernos."

"Eklaboros? Kie?" mi demandis.

"En muelejo."

"Jen do via generalo!" mi diris, shajnigis, kvazau mi krachus, kaj foriris.

Lau ilia aserto li estis librotenisto au pesisto. Sed poste evidentighis - ordinara laboristo. Griza mueleja servisto, plena de farunpolvo. Kaj pro tiu sama mueleja rato! Ha, diablo. chiufoje, kiam mi pensis pri tio, mia maljuna koro eksangis. Difektis tiu sentaugulo mian bonan Irma, mian obeeman infanon! Mi memorigis al shi kelkfoje pri la policestro. Kial shi ne edzinighis je li! Sed shi ech per duona vorto ne aludis, ke shi bedauras. Ho, se shi almenau ghemetus!

Iufoje, kiam la mueleja servisto kaj lia sinjorino ne estis hejme, mi pushmalfermis ilian pordon: chu ree sur la tablo estas vivantaj floroj? Vere, estis preskau chiam. Tio ekscitis min, la tuta korpo kvazau ektremis. Kaj tion mi ghusfe volis, tiun eksciton. Kiam mi sentis, ke mia korpo ektremas, mi kvazau revivighis.

Ho, kian felichon la homo sentas pro malamo kaj envio!

Kiam mia pacienco finighis, mi diris al Irma: "Tiu Kalle estas por vi chio, mi estas plu nenio."

Nun denove aperis la kapreolineto. "Kial vi tion opinias, adopta patro?" - "Kiam vi al mi alportis florojn, he?" - "Sed floroj ja ne interesas vin, adopta patro!" - "Adopta patro kaj adopta patro! Ne interesas! Kiel vi tion scias?"

Post tio shi komencis porti florojn ankau al mi. Shi portis al Kalle kaj ne forgesis ankau min. Al mi malpli bonajn. Nu, ankau mi havas ja okulojn. Kaj kiamaniere shi ilin alportis! Shi venis en la chambron, metis la florojn sur la tablon kaj eliris ne dirinte ech unu vorton. Se shi estus almenau iomete ordiginta ilin en la vazo! La propraj estis aranghataj, rigardataj kaj ree aranghataj. Sed al mi ili estis donataj kiel betulfasko al shafo.

Antaue shi estis tute alia. En chiu rilato. Mi estas maljuna homo kaj uzas lanajn shtrumpetojn. Kiam Irma estis ankorau fraulino, kiam tiu abomena mueleja rato ne estis ankorau shin difektinta, mi jhetadis miajn shvitodorajn shtrumpetachojn kien ajn. Kie ajn ili kushachis, sur la kovrilo de la lignokesto, sur seghoj au sur la planko, mia bona filino kolektis ilin de chie. Au kiu ajn alia ajho - pantalono au chemizo: mi ne havis ech la plej malgrandan zorgon - trovis ilin iun tagon en la komodo, chio bele lavita, riparita, gladita kaj kunfaldita!

Kaj subite shi estas kvazau blinda! Kvazau tute ne havus okulojn! Chiu povas ja kompreni, kiom tio chagrenis min, maljunan homon. Ankau kolerigis. Kiom longe oni povas toleri tian ofendon kaj humiligon! Kaj iun edifan dimanchmatenon, kiam tiu mueleja rato venis en la kuirejon, mia fingro levighis kiel la fingro de la antikva Jehova.

"Vi!" mi kriis. "Vi, diabla ranacho, difektis mian bonan filinon."- "Interese, kiel?" - "Viaj lanternoj estas vershajne plenaj de farunpolvo, char vi ne vidas," kriis mi plu. Miaj okuloj fulmis kaj mia fingro dancis.

"Rigardu, kio estas tie en la angulo." - "Vershajne viaj malnovaj shtrumpetoj." - "Jes, sed diru al mi, kial ili estas tie? Jam plurajn tagojn. Kial Irma ilin ne lavis kaj shtopis?" - "Diru al shi, petu shin, sed ne jhetu ilin antau la kuirfornon."

Jen, kion la sentaugulo diris. Al mi! En mia propra domo! Mi daurigis la kriadon. Ankau Irma elvenis el sia chambro. Mi tuj vidis, ke chi-foje shi ne estas plu timema kapreolineto. Shi rigardis min kvazau falko kaj diris: "Kial vi krias? Kalle pravas."

Nu, mi pensis, se la afero estas tia, bone. Kaj ree levighis mia fingro. Mi celis la angulon kaj tondris: "Lavu kaj flikshtopu ilin! Chu vi ne konas vian devon?" - "Mi lavos kaj shtopos chion, adopta patro, se vi nur ghentile parolos." - "Eble vi volas, ke mi vin petu?"

Shi movis la bushon kaj levetis la shultrojn.

"Do tio estas danko pro tio, ke mi edukis orfinon," mi kriis.

"Ho; se mi estus ech iomete antauvidinta tion. Vi, hundo! Vi, hundino! Chu vi opinias, ke mi ne vidis, kiel vi per shupinto pushis la shtrumpetojn de via adopta patro en angulon. Mi vidas chion, mi scias chion, mi legas ankau viajn pensojn. Mi ankorau instruos vin. Malbenita estu la tago, kiam mi vin adoptis kaj venigis chi tien."

Mi esperis, ke shi ektimos au ekploros, sed shi respondis al mi tute trankvile: "Ankau mi malbenis tiun tagon. Kaj ne unu fojon, sed multajn fojojn. Chu vi opinias," shi demandis post tio, "ke por mi estas facile, kiam vi nomas min orfo? Mi scias ja,. ke vi postulas de mi pro la adopto eternan sklavan dankemon." - "Kaj chu mi ne havas rajton por tio?" - "Neniu vera patro kaj neniu vera edukanto faras tion. Postulu amon, postulu bonecon, postulu chion alian, sed neniam eternan sklavan dankemon."

Mi ekflamis. Miaj manoj ektremis per si mem, tio signifas pro granda kolero. Mi shovis ilin sub shian nazon, por ke shi vidu, kion shi faras al mi, kaj diris:

"Ne incitu min per tiuj veraj patroj. Proprajn infanojn oni ricevas, fremdajn oni prenas."

"Kiel hundidojn kaj porkidojn," shi respondis.

Mi ne kredis, ke shi povas tiom arogante konduti, kaj blekegis: "Mi senheredigos vin." Nun, hundino, mi mem pensis, vi havas mashon chirkau la kolo! Sed shi? Shi ridetis nur: "Agu, avo, kiel vi volas."

Mia domo ja ne estas tre granda. Iuj diras - kabano. Egale, sed tamen rifughon ghi donas. Kaj kelkajn luantojn mi povas chi tie havi. Ankau dum paco. En milita tempo kaj okaze de plago kompreneble pli multajn. Krome ankorau la parcelo kun puto kaj lignejo.

Senheredigo kaj orfo! Mi estis tute certa, ke per ili mi tenos shin sub mia polekso. Vi, serpento, vi, acha reptilio! Do vin tute ne interesas, al kiu mi restigos mian domon. "Agu, avo, kiel vi "volas!" Al vi estas egale. Vi fajfas je tio. Jes, kion faris tiuj kanajloj, kiam mi estis elmetinta mian atuton? Ili ekridis kaj eliris el la kuirejo. Ili henis kvazau diabloj.

Mi neniam estus tion kredinta.

Tiu ridacho min tute prirabis, faris el mi almozulon kaj senhavulon. La reto, kiun mi estis por Irma, por la orfo saghe kaj pripensite plektinta kaj kiun mi opiniis firma en chiu fadeno, estis subite kvazau disshirita.

Mi iris tiam insultante kaj malbenante en mian chambron, falis peze en la liton kaj distiris la chemizon che la brusto. Mi ghemegis, mi veis kaj kriis, ke oni helpu min. Mi esperis, ke ili alkuros kaj staros antau mia lito. Fakte mi tute ne bezonis ilian penton kaj kompaton. Jes, kaj se tamen, do nur por krii al ili: "For el mia domo!"

Ili senigis min ech je tiu plezuro. Jam la sekvantan matenon la mueleja servisto kun sia "sinjorino" transloghighis. Mi akompanis ilin ghis la barilpordo kaj de tie postvokis al ili:

"Kiel do finighis tiu marbatalo - chu vi venkis, he?"

Mi rauke ridachis, sed ili ne rerigardis, nur iris. Ech vorteton ili ne diris. Ili estas koleraj, mi pensis, nun ili ne plu repacighos kun mi. Eble ili ech ne plu salutos min. Sed ne - renkontante min ili tamen diris "saluton", kvankam shajne kvazau kontrauvole. Okaze de naskightago ili sendis telegramon - gratulis.

Dum grandaj festoj alvenis poshtkartoj. Mi iliajn salutojn kaj kartojn ja ne bezonis. Tute ne! Por kio? Tuj post ilia foriro mi akceptis por la malplenighinta chambro loghanton, iun maljunulinon.

Tian homon, kia estis shi, mi neniam antaue vidis. Terure, se grandkreska homo estas malricha. Granda korpo volas ja multe manghi. Sed de kie malrichulino tion prenu? Se shi havus almenau prudenton! Dio kreas en la mondon diversajn homojn. Se dependus de mi, mi au aldonus al la maljunulino iom da prudento au forprenus de shi ech tiun malmulton. Homo estu au stulta au sagha, sed ne ie inter tio. Oni ja ech ne scipovas paroli kun tia homo.

Irma kaj Kalle vershajne opiniis, ke mi vizitis ilin pro ilia "saluton"! Nu, al mi estas egale, kion ili pensis. Kaj certe ili baldau komprenis, ke mi bezonis priridi kaj priklachi tiun maljunan Paula.

Ili ridetis memfide: vi tedis jam chiujn viajn najbarojn, nun vi venas al ni por insulti alian homon. Sed chu mi estas kulpa, se la alia homo mem donas pretekston por tio. Tio ja ne taugas: sepdekjarulino senchese babilachas pri felicho. Se vi kiel deksepjara ne havis felichon, de kie ghi nun ankorau venos al vi? Au chu tio estis felicho, kiam la patrino vin batadis, post kiam vi ricevis bebon, kiam en la agho de tri monatoj la vivo ghin forlasis kaj vi kun la mortinta infano forkuris el la azilo por suchinfanoj? Felicho kaj felicho! Chu tio estas felicho? La infano estis jam malvarma, sed vi tenis ghin en la sino, lulis kaj karesis ghin, char se oni scius, ke vi veturas kun mortinta infano...

Fine la homino kaptis iun chifonulon. Dek jaroj da reciproka interbatado kaj - chiam felicho! Kaj chiam ankorau shi atendas felichon. Nun shi plukas berojn, kolektas fungojn, vendas sur la bazaro medicinajn herbajhojn. Nun eble sufichus. Sed ne! Chiun vesperon shi sidas che la tablo antau spegulo kaj oleshmiras la vizaghon. Jen - sulkoj! Kaj poste shi dismetas ludkartojn. Kion ili parolas pri felicho? Chu ili promesas edzinighon? Nu jes: kredo, espero kaj amo.

Stulta, tute stulta!

Iun tagon shi venis hejmen kun granda hufofero, enhavanta tri najlojn. Kie shi ricevis ghin? Trovis sur landvojo. Tio estas shia felicho - hufofero. Nu, kion oni diru - denove felicho.

Mi diris al Irma kaj Kalle, ke mi eble tedas ilin per mia babilado. Sed chu mi mem ne estas tedita de chio chi, kion mi devas vidi kaj audi. Plej multe, mi diris, kolerigas min, ke shi najlis tiun grandan ferpecegon al la muro. Trovis ghin sur landvojo, portis ghin pli ol dudek kilometrojn kaj adoras ghin nun kvazau idolon.

Mi rakontis al ili ankorau kelkion. Sed ili - kvazau mutuloj! Fine Irma diris, ke Kalle lernas. Kion li denove lernas? Por farighi pastro. Jen kiel, ne malpli ol pastro! Kurbmakzela servisto de dio! Nu, egale, ankau tiajn oni bezonas. Chu do dio devas proklami siajn vortojn chiam nur tra rekta busho. Kaj chu la vortoj mem estas chiam tute rektaj?

Mi foriris de tie kaj ridis: li kaj lernado! Jen novajho! Mi ja ne estus kredinta tion kaj ne kredus ankau nun, se la vikario mem poste ne estus konfirminta tion. Tiam mi komencis pli ofte viziti ilin, char - kiu scias...

Jes, kiu scias. Char jen ghuste tiam, kiam la kurbmakzela mueleja servisto shvitis che sia provprediko, venis la rughuloj kaj komencighis la milito. La muelejo estis bruligita. Kaj mia kara bofilo au pli ghuste duonbofilo, char mi estas tamen nur adopta patro de Irma, denove farighis senokupa. Dum longa tempo li post tio ne estis videbla. Mi pensis kaj verdire iom ech esperis, ke eble li estas ie kaj iel de iu por chiam silentigita. Sed ne - li reaperis!

Kaj tiam mi vidis lin sur la bazaro. Komence li kvazau venis renkonte al mi, sed rimarkis min kaj flankenighis. Evitis min. Mi havis jam ech pretajn vortojn: "Mi timis, ke ies busho estas plena de tero, sed jen, li chirkauiras en plena tago kun tute nova lada sitelo." Mi volis demandi, chu ghi estas achetebla. Kaj de kie li ghin ricevis? Dio helpu - el zinka lado!

Nur poste mi eksciis koncerne la ladon kaj per kia negoco li okupighis. Interese, kiel li trafis en la forlasitan kastorfarmon de la maljuna sinjorino Tiesenhausen ? Kiel liaj piedoj kondukis lin al tiu fonto? Chiuokaze en la arbaro sin kashante li elflaris ghin. Kaj poste, iom post iom kaj singarde, li portis la lado-tabulojn hejmen. Kun la ladisto chio estis interkonsentita. Kaj la siteloj estis senshese intershanghataj - kontrau lardo, kontrau butero, kontrau ovoj, kontrau blutfaruno.

Vershajne li ankau tiun tagon estis iranta al sia ladminejo. Mi ech ne rimarkis lin antau ol li marshis apude. Mi havis en la mano hufoferon. Li tuj rimarkis ghin kaj tuj demandis: "Kien vi ghin portas?" Mi pensis, ke tio vin ne koncernas, sed diris: "Nu, ankau mi trovis."

"Ne mensogu, ghi estas la felichiga hufofero de Paula."

Mi farighis kolera. Mi alrigardis lin kaj ial ektimis.

"Kiel vi tion tiel certe scias?" mi demandis.

"En ghi estas tri najloj," respondis tiu kurb-busha arogantulo..

Mi esperis, ke li baldau postrestos. Sed li la tutan tempon shovis sin pli proksimen al mi kvazau malchasta fiknabino.

La forghejo situis apud la shoseo. Kaj tiu traherbeja vojo, kie ni renkontighis, kondukis rekte ghuste tien.

"Aha!" li subite diris. "Chio estas klara. Mi scias, scias - por iu mizera marko." - "Nenion vi scias," mi respondis kaj deturnighis de la vojo. Mi kredis, ke nun li fine postrestos. Sed ne - li kunvenis. Mi estus volonte frapinta tiun achulon per tiu fero inter la okulparon. Kial vi, diablo, gapas! Viaj okuloj strabas la tutan tempon nur tiun chi ferpecegon. Vi rigardas ghin kvazau porko pecon da sapo.

Mi ekhastis, ankau li.

"Mi volas faligi la pantalonon, mi havas malbonan neceson," mi fine kriis.

"Donu la feron dume al mi," li respondis. Kaj ridis che tio, la hundo. Poste li diris minace: "Ghi ne portos al vi felichon." - "Kaj al vi ghi portos?" - "Al Paula ghi portos. Shi almenau kredas tion. Kaj shi trovis ghin."

Mi ne plu kontestis, ke tio estas la felichiga hufofero de Paula. Mi ridis. Mi montris al li la dentojn; la fonto estis jam tute proksime - mi estis tute certa, ke li ne plu povos forpreni de mi la feron.

"Vendu la feron al mi," li diris. "Mi pagos al vi tiom, kiom la forghisto."

"Jes, sed per kio? Tia mizerulo! Au se vi eble lutos mian malnovan noktan vazon."

"Mi povos donaci al vi tute novan," li promesis.

Mi nomis lin fanfaronulo.

Kaj jen ni jam staris sur la bordo de la fonto. Ghi estas chirkau du metrojn profunda, se ne pli. Li chiam ankorau ne komprenis, kion mi intencas. Tio amuzis min kaj mi diris al li gaje: "Jen, vidu, kien la felichiga hufofero de Paula nun flugos."

Jes, la falplaudo estis por li neatendita. Li gapis min kiel kolera virbovo kaj fine elpremis tra la dentoj: "Achulo!"

Li diris al mi "achulo"! Al mi - sinjoro Kottlapper. Lau via opinio mi estas achulo! Atendu nur. Tion mi ne pardonos al vi, knabo.

Domaghe, ke mi tiam ankorau nenion sciis pri lia negocado per lado. Oni rigardu iom liajn farunsakojn. Oni levetu la kovrilon de lia viandotino. Raportu, de kie vi chion chi ricevis! Oni lin monpunos kaj sendos en koncentrejon. Tio estos rekompenco al vi por la "achulo". Kiam mi poste en la koncerna loko parolis pri tio, oni promesis esplori, sed estis vershajne jam tro malfrue. Malpacience mi atendis, sed vane - la viro vivis kiel antaue.

Nu, sed por tiu "achulo" li nun tamen estas rekompencita. Kvazau dio mem gvidis min, char tio povis esti nur lia vocho, kiu en la malvarma kaj klara vintra vespero igis min iri en la preghodomon. Kaj poste, kiam mi eliris el la preghodomo, iu tuj kvazau flustris en mian orelon: "Iru trans Tuulemae."

Se mi estus irinta alian vojon, mi ne estus vidinta la fenestrojn de la kurbmakzelulo. Ne, vorto de honoro: en la unua momento mi vere pensis, ke jen, kion faras tie la fiaskinta generalo. Li konspiras kun la malamiko, signalas al li per lumo en siaj fenestroj. Kaj tuj en la sama momento mi subite ekmemoris: li nomis min achulo.

Pro la "achulo" li farighos nutrajho de vermoj!

Kelkfoje la koro vere kvazau ekdoloras: chu tio eble ne estis troa ? Kaj chu mi volis ghuste tion ? Sed mi senceremonie forpelas tiajn dubojn al diablo. Kiam mi pensas pri la afableco de la sinjoroj, tuj ighas pli facile. Oni ja dankis min tie. Kiel bonfaranton. Kaj mi ja revenis de tie kun la beata sento, ke mi portis al soifanto freshan akvon.

Se nun ankau Irma revenus, petus pardonon pro chiuj siaj malbonfaroj kaj refarighus mia bona, chiurilate obeema filino, mi neniam plu pensus pri tiuj fenestroj, brilantaj en la lumo de plenluno.

<< >>