5
Veninte
hejmen la patro estis morna, kaj la patrino, kies
tuta vivo estis nura pacienca atendado, tute ne
kuraghis demandi, kiel sukcesis lia vojagho al la urbo. La patro kondukis la
chevalon sur la kampon kaj ligis ghin tie per longa
shnurego al fosto, tiris la veturilon en la
drashejon, poste grimpis ial en la subtegmenton,
restis tie kelkan tempon ion fosserchante kaj
reveninte malsupren estis ankorau pli malbonhumora.
Chion chi la patrino observis silente, ripetante de
tempo al tempo la saman demandon: "Chu vi,
maljunulo, deziras ankau manghi?"
Kiam shi
fine povis surtabligi la manghon por la patro, shi
mem eksidis sur sia malgranda benketo apud la
kamentubo. Kun la manoj en la sino shi rigardis per
duonfermitaj okuloj sian edzon, kiu hodiau shajne
tute ne havis apetiton. Jen li altiris la supujon pli
proksimen, jen forpushis ghin, enpensighis kaj
forgesis la machadon. Tiel li tre similis la
mortintan Kalle. Oni diris ja tuj post la naskigho de
la infano, ke la knabo similas la patron. Certe oni
ne senkauze diris tion. Kaj la maljunulino ekbalancis
sin tien kaj reen, kvazau shin atendus longa vivo kaj
kvazau shi povus orfighi dum tiu longa tempo.
Fine la
patro malfermis la bushon.
"Stranga
besto, ne forgesas," li diris.
"Mi ne malhelpis ghin, lasis ghin iri, kien
ghi volas. Mi volis nome vidi, kion ghi
faros. Kaj mirinde - ghi turnighis al la kolombejo
kaj eniris tra la pordego. Kiel chiam, kiel
chiufoje."
Post tio li
resilentighis.
Vershajne li
atendis, ke la patrino ion diros. Sed la patrino
chesis sin balanci kaj nur rigardis flanken.
"Mi jam
intencis vipofrapi ghin," daurigis la patro kaj
resilentis.
"Malsagha
maljunulo," diris nun la patrino. "La
kompatindan beston!"
"Nu
jes, kiel la besto povas scii, kion la homoj
faras," daurigis la patro kun sento de
faciligho. "Tion ech la homoj ne komprenas, des
malpli la bestoj. Vi diras: malsagha maljunulo. Jes,
malsagha. Mi ja estus povinta en la korto tuj returni
la chevalon, sed ne - mi gapis la fenestrojn de
Kalle. Sed ili ja ne estas plu liaj fenestroj... Tie
estis neniu. Ech ombro ne estis tie. La chevalo kun
la veturilo staris sub la acero. Mi tute ne intencis
ghin tie manghigi. Akvon mi eble estus al ghi
doninta, sed mi ankorau ne sukcesis ekserchi sitelon,
kiam la mastro elsaltis el la domo kun levitaj manoj:
"Chi tie ne shutu fojnon sur la teron. Vi ne
rajtas, ne rajtas. Kaj kion vi chi tie entute
serchas? Kion vi volas? Kvazau vi nenion scias.
Kvazau ech ne audis."
Neniel mi
supozis, ke la malgranda kvieta maljunuleto, kiu
chiam estis afabla kaj komplezema, povas esti tia. Mi
levis respektplene la chapon kaj pensis: bona vorto
venkas malamikecon. Mi do alproksimighis kaj diris
ghentile: "Mi ja scias, kompreneble scias. Kaj
ankau mi audis. Nur mi ankorau ne legis."
"Kion
vi ne legis?" li demandis kaj rondirigis la okulojn. Ankau mi chirkaurigardis
kaj lau lia ekzemplo malaltigis la vochon. "La
gazeton, kie tiu afero onidire estas skribita."
- "Ho jes," li diris post mallonga
pripensado. "Jes, estis. Sed jam kelka tempo
pasis post tio," - "Chu ankau vi
legis?" - "Jes." - "Ho, kara
sinjoro, eble vi ankorau havas ghin," mi diris
tiam. "Kaj se vi bonvolus doni ghin al ni, mi
kaj mia edzino estus al vi tre dankemaj."
"Chu vi
nomis ankau min?" demandis la patrino.
"Mi
nomis. Mi kaj mia edzino. Tio elbushighis kvazau
hazarde, per si mem. Kaj tio ne estas malvero, char
chu ni tie chi duope malmulte parolis pri tio, ke
estus bone, se ni ricevus tiun gazeton, se ni povus
ghin almenau vidi."
"Kaj chu li havis ghin?"
"Ne, li
ne havis ghin. Li legis, sed ne havis ghin. Se li
diris al mi veron."
"Vi
devis diri, ke ni ne volas ja senpage."
"Mi ja
diris, sed li vere ne havis. Li respondis, ke tio
estis fremda gazeto, ke li ricevis ghin de la baneja
hejtisto. Li legis kaj redonis."
"De la
baneja hejtisto," ripetis la patrino.
"Komence
mi opiniis, ke li mensogas," daurigis la patro.
"Tom stranga parolo - el la busho de
domposedanto. Sed tamen, kiam mi demandis, kie la
hejtisto loghas, li tuj fervore klarigis tion."
"Chu vi
estis tie kaj demandis?"
"Jes,
mi estis. Mi tuj iris, sed li ne estis hejme. La
edzino diris, ke li iris al kamparo. Kaj la chambro
estis plena de infanoj. Certe nia rekompencajho
estus tie tre bonvena, sed tamen mi ne volis tie paroli pri mia
zorgo. Shi estas ja virino - kiu scias, chu shi
entute komprenos, eble shi ech ekpensos, ke mi estas
spiono, char la banhejtistoj lau mia opinio ne estas
la plej firmaj apogoj de la shtato. Kaj kiu diros,
chu la edzo ech havis ankorau tiun gazeton."
La patrino
rektigis sin, apogis la nukon al la kamentubo kaj
diris:
"Sed
vi, maljunulo, volis ja antau
chio iri al Kiviselja. Hejme vi iun alian planon tute
ne havis."
"Ne
havis. Kaj ankau tiun viziton mi ja faris. Vere, mi
tre dubis, chu la subkuracisto estas hejme. Kion mi
tiam faru? Sed jen, tamen li estis hejme, kvazau je
mia bonshanco. Li estis veninta el la apoteko. Li ech
ne diris, ke li ne havas tempon. Tuj, kiam mi eniris:
"Ho, jen pachjo Paggi! Ankau vi estas en la
urbo. Kiel vi ambau fartas? Kaj kiel vi venis: chu
per chevalo, piede au kushante surventre sur shargho
de traboj?"
Li proponis
al mi seghon kaj regalis ankau per cigaredo. Nu, kaj
tiam mi rakontis mian aferon. Kaj kiam mi ankorau
diris al li, ke mi kunhavas proksimume
kilogramon da butero kaj pecegon da lardo, li
alrigardis min kaj farighis iom stranga. Subite li
forturnis la vizaghon kaj ekmarshis en la chambro
tien kaj reen. Li iradis kiel frenezulo, preskau
kuris. Marshinte jam sufiche longan tempon, li fine
demandis: "Do tiamaniere, pachjo Paggi? Se mi
povus doni al vi tiun gazeton, chu mi tiam ricevus
tiun lardopecon kaj la kilogramon da butero?"
"Jes,
tiel estas planite," mi respondis.
"Kaj vi
ne bedaurus?" li demandis.
"Kun
ghojo mi donus."
"Kun
ghojo?" li ripetis. "Pro kio? Pro iu mizera
gazeto! Pro tio, ke vi povu legi informon
pri la ekzekuto de via filo!"
Li parolis
ech pli multe. Mi sentis fine nauzon. Kaj mi diris:
"Sed tie tamen enestas lia nomo!"
"Ho
jes, nomo!" li kvazau elpremis tra la dentoj.
"Nomo, agho, nacieco kaj tio, ke li perfidis la
shtaton. Kial vi tion legos? Tiun sangavidan
mensogon. La patrino ploros tiom, ke shi difektos
siajn okulojn."
Mi ne volis
klarigi al li, ke ni ech ne havas plu larmojn. Mi
silentis longan tempon kaj fine diris: "Jes,
tiel ja estas, sed kion fari, se ni nenion alian
havas plu pri li!"
"Jen
kiel!" li diris. "Jen kiel." Li iris
ankorau kelkajn fojojn tra la chambro kaj poste peze
faligis sin sur sian liton, tiom granda kaj longa,
kia li estis. Kaj tiam mi vidis, kiel li, kushante
sur la ventro kaj kovrinte per la manoj la vizaghon,
ektremis per la tuta korpo. Li ploris! Mi scipovis
diri nenion. Cigared-skatolo estis sur la tablo. Ne
atendinte, ke li proponos, mi prenis el ghi komence
unu cigaredon, finfumis ghin, kaj poste ankorau alian
kaj pensis: nu, ploru, ploru, se tio faciligas vian
koron.
Fine li
ekregis sin.
"Kredu
min," li diris. "Mi ne havas tiun gazeton.
Mi havis kaj certe estus konservinta ghin, char Kalle
estis mia amiko kaj nenio ridinda estas en tio, sed
mi donis tiun numeron al iu."
Nu jes, kaj
tiam mi audis, ke Kalle havis en la urbo ankau
amatinon au fianchinon. Kiam mi vintre vidis lin la
lastan fojon, ankau li mem menciis, ke li iros al iu
por manghi kuniklorostajhon. La subkuracisto sciis,
ke tio estis Ruth. La domo de shia patro,
sharghveturigisto, trovighis en la avelujaro malantau
la rompejo de kalkshtono. Ankau mi memoras ankorau,
kiel la maljuna Sasilong veturadis per sia plata
veturilo en la urbo, lia hundo trotis
chiam antau la nazo de la chevalo au apude.
Ruth estis
forportinta la gazeton de Kiviselja. Shi promesis
reporti ghin kaj certe estus farinta tion, se shi mem
baldau post tio ne estus arestita.
"Pro
kiu kulpo do shi estis arestita?" mi demandis de
Kiviselja.
"Por
tio estas necesa nenia kulpo."
"Nu,
tamen. Chiuokaze lau mia kompreno."
"Shi bredis kuniklojn."
"Tio ne
estas malpermesita."
"Estis
bone, ech tre bone, ke Ruth ilin bredis," li
opiniis. "Por malliberigi iun trovighas chiam
kialo. Vi elpensas ion kaj krimulo estas preta. Alia
afero estas kun kunikloj kaj porkoj. Ciganoj bredis
porkojn - la porkojn oni dividis
inter si kaj la ciganojn oni malliberigis; Ruth
bredis kuniklojn - la kuniklojn oni dividis inter si
kaj Ruth oni malliberigis.
Li rakontis,
ke Ruth iradas nun kun ciganoj al kamplaboro,
fusilistoj antaue kaj malantaue. Li vidis tion per
propraj okuloj. Poste li ankorau diris: "Vi,
maljunulo, certe memoras jam el la bibliaj rakontoj,
kiel romaj soldatoj sub la kruco dividis inter si la
vestojn de Kristo."
"Vi
estus povinta demandi de Kiviselja,
kion li opinias, chu nia Kalle vere estis tiom granda
krimulo, ke li devis esti mortigita?"
"Apenau ankau li tre bone scias
tion."
"Tamen
vi estus povinta demandi."
"Mi ech
ne bezonis demandi - li mem ekparolis. Li diris, ke
li tion ne kredas, ech se oni dishakus lin. Li
konsilis malpli multe paroli kaj pensi pri tiu afero.
Tute egale ghi ne plu klarighos.
Ho jes!
Kiam mi
estis forironta de Kiviselja, li diris:
"Vi
povus iri al Irma, eble shi scias ion rakonti al vi.
Eble shi havas ech ion por doni al vi. Iam shi kvazau diris
tion."
Mi diris, ke
al Irma mi ne iros. Ne iros, faru kion ajn.
"Kial
vi ne iros?" li demandis. "Kion vi havas
kontrau shi?"
"Absolute
nenion," mi respondis. "Sed Irma - kiu
scias, kion shi pensos pri mi. Se la filo estis
malbona, la patro ne estas pli bona. Kaj kion mi diru
al shi enirante. Povas okazi, ke ankau tiu alia estas
hejme."
"Agu,
kiel vi volas," kvazau ekkoleris la
subkuracisto.
"Sed
eble shi estas tiu, kiu fosis por Kalle la
kavon," mi diris kaj demandis, chu mi rajtas
preni ankorau unu cigaredon.
Li permesis.
Kaj audu, kion li nun diris al mi: Irma amas ankorau
nun nian Kalle."
"Mankas
senco ami mortinton," diris la patrino. Tamen
shajnis, ke shia koro plifacilighis.
"Mi ne
scias, de kie li tion prenas, sed tion li
asertis," daurigis la patro. "Eble Irma mem
diris al li. Ankau al mi shi estis tre afabla. Kiam
shi min ekvidis, shiaj okuloj tuj malsekighis. Kaj
chiam kiel antaue: "Patro! Kara patro! Kiel
bonege, ke mi revidas vin." Vole-nevole oni
devas preskau ekkredi la certigon de la subkuracisto,
ke se ne estus tiu diabla milito, ili feliche finus siajn vivotagojn unu apud
la alia. Mi diris: "Kio bonega en tio estas, kio
bonega en tio ankorau estas, se... Nun ni devos esti
fremdaj unu al la alia."
"Mi
tion ne volus," shi respondis. "Kvankam mi
vin ambau ne vidos, tamen mi ne forgesos vin. Eble
alia afero, se mi estus tre kontenta pri mia nuna
vivo."
"Chu vi
do ne estas?"
Mi demandis
tion kvazau de infano, kiu pushis sian piedfingron
kontrau shtonon, kvazau de propra infano. Sed shi ech
unu vorton ne respondis al mi je tio. Subite shi
ekhontis, shanghis la temon kaj demandis:
"Patro, chu vi deziras eble kafon? Mi
kuiros."
"Se vi
nur rajtas," mi respondis.
Shi
shajnigis, kvazau shi tute ne audis. Kuris en la kuirejon kaj diris nur
post kiam shi revenis de tie:
"Valter
veturis matene al kamparo, li ech ne estas en la
urbo. Sed ech se okazus, ke li nun neatendite eniros,
vi povos ja diri al li, ke vi venis pro plandledo au
lubrikajho." Shi silentis iom da tempo kaj poste
subite demandis, kvazau mordita de serpento: "Au
eble vi ech venis pro lubrikajho?"
Tiam mi rakontis al shi pri mia
zorgo.
"Ne,"
shi diris, "tiun gazeton mi plu ne havas. Mi
havis ghin, konservis ghin kvazau sepultan
kantfolion. Sed vershajne Valter fine komprenis, ke
ghi estas kara al mia koro, kaj bruligis ghin. Do nun
vi chion scias, patro. Plu ne demandu kaj ne
postulu."
Nu, kion mi
ankorau demandu - shiaj okuloj plenighis per larmoj.
Mi foriris, la kafo restis sur la fajro. Shi ech ne
provis min reteni. Sed poste shi tamen alkuris al la
veturilo, dirante:
"Prenu, patro, chi tie estas
kelkaj paperoj de Kalle - al mi estas malfacile ilin
konservi.""
"Kie vi ilin havas?"
demandis la patrino.
"Ili estas vershajne en la
brustposho de la jako," respondis la patro.
"Sed ne hastu pro ili, mi ankorau ne finis mian
rakonton. Kiam mi foriris de Irma kaj akurate fermis
la pordegon de la grenkomercisto, mi unue ja pensis,
ke nu, nun mi veturos rekte hejmen. Sed tiam feliche
mi ekhavis la ideon, ke mi povus viziti ankau
sinjoron Kottlapper. Tempon mi havis, kaj mi veturis
tien. Strange, ke la homo neniam scipovas komenci en
la ghusta loko! Mi ne komprenas, kial Kalle iufoje
kvazau priridis lin, dirante, ke li ne estas vera
viro. Mi tion ne povas diri - chiam, kiam mi lin
renkontis, li estis komplezema kaj afabla. Lia sano
estas jam mizera, sed tamen li estas chiam preta
konsili kaj helpi. Mi tute ne zorgu, li diris, li
havas en la oficejo de la gazeto nevinon, tiu jam
antaue helpis homojn, kiuj tion bezonis. Jes, se mi
tuj matene estus sufiche sagha por iri al pachjo
Kottlapper, mi eble jam hodiau ricevus tiun
gazeton."
"Estos tre bone, se ni ghin
fine ricevos," opiniis la patrino. "Kiam vi
devas iri por ricevi ghin?"
"Li promesis sendi."
"Sendi?"
"Jes, per poshto."
"Jen kiel!"
"Jes, kaj li petis saluti vin.
Kaj tute prave li diris, ke la viroj ne gravas, sed
la patrina koro estas ja konata: ghi estas fidela kaj
firma."
La patrino premfleksis la fingrojn,
rigardis flanken kaj diris:
"La
viandpecon kaj buteron vi do eble estus devinta doni
al li."
"Jes,
jen, ilin mi preskau forgesis," respondis la
patro. "Kaj certe mi estus
forgesinta, se li mem ne estus aludinta pri
ili."
"Kiel
do vi povis esti tiom nekomprenema," miris la
patrino.
La patro
starighis.
"Nu,
jen mi estis," li respondis raukvoche. Post tio
li iris frotante la sakron, duonkurbe al la jako,
pendanta sur faden-bobeno, najlita al la muro. Dum li
eltiris el la brustposho la paperpakajheton, ankau la
patrino levighis de la benketo.
Ili iris al la fenestro, kie
estis ankorau sufiche lume por foliumi la
postrestintajn paperojn de la filo. Bedaurinde la
skribo estis por maljunaj okuloj tro densa kaj
malklara por esti legata. Kun devota sento ili
formetis ilin kaj ech ne eksciis - almenau en tiu
vespero -, ke tio estis la manuskripto de la
provprediko de ilia filo.
Nur sur unu
pagho trovighis ankau pli granda kaj pli klara
skribo. Ghin la gemaljunuloj eklegis
fervore. Sed tie estis strangaj vortoj kaj frazoj:
"KASTORO
KASTORO
KASTORO
Unu
akvositelo kaj du tamburkaldronoj.
KASTORO
BASTONO BASTONANTO
KASTORO
estas eta aminda besteto.
Viando
manghata, felo vendata.
Dio pardonu
kaj kompatu tiujn, kiuj estas manghataj, kaj ankau
tiujn, kiuj manghas.
MAGEN
BASTON'
MAGEN
Auf dem
Magen*
AMEN!"
Kiam ankau
tiu folio estis same devote formetita, la patrino
levighis kaj reiris al sia benketo apud la kamentubo.
La patro restis che la fenestro.
Kiam venos
autuno, ne restos mi tie chi sur la hejma tero,
pensis la patro. Atendu, ghis komencighos la
arbarlaboroj! Tiam chiun frumatenon jam en
mallumo mi direktos min al la arbaro. Rekte tra la
kampoj. Tie estas bone svingi la hakilon. Mi bruligos
shelajhon, krustojn, splitojn. Kia granda krakado kaj
fumo! Tien li ne venos, apenau venos, chiam li
malshate krispigis la nazon... Li ne venos, egale. Li
ne venu, des pli bone. Sed vespere? Tiam, jes, li
kompreneble atendos che la pordo, salute levante la
manon: "Donu arbaran panon!"
Sed la
kompatinda patrino! Shin li chi tie konstante sekvos,
la tutan longan tagon. Chu shi
iros al la bovinejo au al la puto au por alporti kion
ajn, chiam li sekvos shin, ech unu pashon li ne
postrestos.
La krepusko
estingighis malrapide. En la chambro estis silente.
Kaj la shultroj de la patro pli kaj pli mallevighis,
kvazau iu metadus sur lin nevideblan sharghon. Chiam
kaj chiam ankorau.
* Magen, auf dem
Magen (germane) - ventro, sur la ventro. - Red.