| Увидевши смиренный вид
Акакия Акакиевича и его
старенький вицмундир, он
оборотился к нему вдруг и
сказал: "Что вам угодно?" -
голосом отрывистым и твердым,
которому нарочно учился заране
у себя в комнате, в уединении и
перед зеркалом, еще за неделю
до получения нынешнего своего
места и генеральского чина. |
Ekvidinte la humilan
aspekton de Akakij Akakijevich kaj lian malnovan
uniformon, li subite turnighis al li kaj diris: “kion
vi bezonas?” per vocho abrupta kaj firma, kiun li
anticipe eltrejnis en sia chambro, en soleco kaj antau
spegulo, jam semajnon antau ol ricevi sian nunan oficon
kaj la generalan rangon. |
Ekvidinte la humilan
aspekton de Akakij Akakijevich kaj ties malnovan
uniformon, li subite turnis sin al li kaj diris: “Kion
vi deziras?” — per sia abrupta kaj firma vocho, kiun
li antaue ekzercis en sia chambro, en soleco kaj antau
spegulo, ankorau unu semajnon antau la ricevo de la nova
posteno kaj generala rango. |
| Акакий Акакиевич уже
заблаговременно почувствовал
надлежащую робость, несколько
смутился и, как мог, сколько
могла позволить ему свобода
языка, изъяснил с прибавлением
даже чаще, чем в другое время,
частиц "того", что была-де
шинель совершенно новая, и
теперь ограблен бесчеловечным
образом, и что он обращается к
нему, чтоб он ходатайством
своим как-нибудь того, списался
бы с господином
обер-полицмейстером или другим
кем и отыскал шинель. |
Akakij Akakijevich jam
antaue eksentis konforman timemon, iom konfuzighis kaj,
kiel povis, kiom permesis al li movighemo de la lango,
klarigis, aldonante ech pli ofte ol alitempe la
partikulon "tio", ke la palto estis tute nova,
kaj nun li estas prirabita per malhumana maniero, kaj ke
li turnighas al li, por ke li per sia peticio kontaktu
kun sinjoro chefpolicestro au kun iu alia kaj trovu la
palton. |
Akakij Akakijevich, kiu
jam antaue sentis konvenan timon, iom konfuzighis kaj lau
siaj ebloj, kiom permesis al li lia lango, klarigis, kun
pli ofta ol kutime aldono de la partikulo “tiel”, ke
jen lia palto estis absolute bona, kaj ke nun li estas
prishtelita per kontrauhoma maniero, kaj ke li nun
adresas sin al li, por ke li per sia rekomendo iom tiel,
skribu al la estro de la peterburga polico au al iu alia
kaj retrovu la palton. |
| Генералу, неизвестно почему,
показалось такое обхождение
фамильярным. |
Al la generalo, ne
sciate kial, tia traktado ekshajnis familiara: |
La generalo ial taksis
tian konduton familiara. |
| - Что вы, милостивый государь,
- продолжал он отрывисто, - не
знаете порядка? куда вы зашли?
не знаете, как водятся дела? Об
этом вы должны были прежде
подать просьбу в канцелярию;
она пошла бы к столоначальнику,
к начальнику отделения, потом
передана была бы секретарю, а
секретарь доставил бы ее уже
мне... |
- Kion vi diras,
sinjoro, - daurigis li abrupte: - chu vi ne konas la
ordon? kien vi venis? chu vi ne scias, kiel oni faras la
aferojn? Pri tio vi devus anticipe doni petskribon al la
kancelario; ghi irus al tablestro, al fakestro, poste
estus transdonita al la sekretario, kaj la sekretario jam
liverus ghin al mi... |
— Chu vi, kara
sinjoro, — li diris abrupte, — ne konas la ordon?
Kien vi venis? Chu vi ne scias, kiel oni devas trakti la
aferojn? Vi devas unue doni skriban raporton al la
kancelario; poste ghi atingos la fakestron, poste la
sekciestron, poste la sekretarion, kaj la sekretario
donos ghin al mi… |
| - Но, ваше
превосходительство, - сказал
Акакий Акакиевич, стараясь
собрать всю небольшую горсть
присутствия духа, какая только
в нем была, и чувствуя в то же
время, что он вспотел ужасным
образом, - я ваше
превосходительство осмелился
утрудить потому, что секретари
того... ненадежный народ... |
- Sed, via generala
moshto, - diris Akakij Akakijevich, penante kolekti la
tutan plenmanon da kuragho, kiu ankorau estis en li, kaj
sentante samtempe, ke li terure ekshvitis: - mi, ho via
generala moshto, kuraghis klopodigi vin pro tio, ke la
sekretarioj estas tio... nefidinda popolo... |
— Sed, via
ekscelenco, — diris Akakij Akakijevich, strebante
kolekti la manplenon da kuragho, kiun li havis, kaj
sentante ke li terure shvitis, — mi audacis gheni vian
ekscelencon, char la sekretarioj estas, tiel… nefidinda
popolo… |
| - Что, что, что? - сказал
значительное лицо.- Откуда вы
набрались такого духу? откуда
вы мыслей таких набрались? что
за буйство такое
распространилось между
молодыми людьми против
начальников и высших! |
- Kio, kio, kio? -
diris la grava persono: - de kie vi prenis tian etoson?
kie vi kolektis tiajn pensojn? Kia ribelemo disvastighis
inter junularo kontrau la estroj kaj superuloj! |
— Kio, kio, kio? —
diris la grava persono. — Kie vi prenis vian kuraghon?
Kie vi prenis tiajn ideojn? Tre violentaj ighis junuloj
rilate al estroj kaj altranguloj! |
| Значительное лицо, кажется,
не заметил, что Акакию
Акакиевичу забралось уже за
пятьдесят лет. Стало быть, если
бы он и мог назваться молодым
человеком, то разве только
относительно, то есть в
отношении к тому, кому уже было
за семьдесят лет. |
La grava persono,
shajne, ne rimarkis, ke Akakij Akakijevich aghas jam pli
ol kvindek jaroj. Do, ech se li povus nomighi junulo, do
eble nur kompare kun iu sepdekjarulo. |
La grava persono shajne
ne rimarkis, ke Akakij Akakijevich havas jam pli ol
kvindek jarojn, kaj ke li povas esti nomata junulo nur
relative, kompare kun sepdekjaruloj. |
| - Знаете ли вы, кому это
говорите? понимаете ли вы, кто
стоит перед вами? понимаете ли
вы это, понимаете ли это? я вас
спрашиваю. |
- Chu vi scias, al kiu
vi tion diras? chu vi komprenas, kiu staras antau vi? chu
vi komprenas tion, chu vi komprenas? mi demandas vin! |
— Chu vi scias, al
kiu vi parolas? Chu vi komprenas, kiu staras antau vi?
Chu vi komprenas tion? Chu vi komprenas? Mi vin demandas. |
| Тут он топнул ногою, возведя
голос до такой сильной ноты,
что даже и не Акакию Акакиевичу
сделалось бы страшно. |
Chi tie li frapis per
piedo, tiom plifortigante la vochon, ke ech ne nur al
Akakij Akakijevich farighus time. |
Li stamfis kaj tiel
altigis la vochon, ke ektimus ne nur Akakij Akakijevich. |
| Акакий Акакиевич так и обмер,
пошатнулся, затрясся всем
телом и никак не мог стоять:
если бы не подбежали тут же
сторожа поддержать его, он бы
шлепнулся на пол; его вынесли
почти без движения. |
Akakij Akakijevich
kvazau duonmortis, shancelighis, ektremis per tuta sia
korpo kaj neniel povis stari; se la gardistoj ne estus
tuj alkurintaj por subteni lin, li falus sur la plankon;
preskau senmovan oni lin elportis. |
Akakij Akakijevich
stuporighis, shancelighis, tutkorpe ektremis kaj ne plu
povis stari: se alkurintaj gardistoj ne subtenus lin, li
falegus sur la plankon; oni forportis lin preskau
senmova. |
| А значительное лицо,
довольный тем, что эффект
превзошел даже ожидание, и
совершенно упоенный мыслью,
что слово его может лишить даже
чувств человека, искоса
взглянул на приятеля, чтобы
узнать, как он на это смотрит, и
не без удовольствия увидел, что
приятель его находился в самом
неопределенном состоянии и
начинал даже с своей стороны
сам чувствовать страх. |
Kaj la grava persono,
kontenta pri tio, ke la efekto ech superis lian atendon
kaj tute flatita de la penso, ke lia vorto povas ech
senkonsciigi homon, oblikve ekrigardis al la kamarado,
por ekscii lian impreson kaj ne sen kontento ekvidis, ke
lia kamarado trovighis en plej necerta stato kaj ech
siaflanke komencis senti timon. |
Kaj la grava persono
estis kontenta, char la efiko estis pli granda ol li
atendis, kaj tute ebria pro tio, ke lia vorto povas
svenigi homon, strabe rigardis al sia amiko por ekscii,
kiel tiu taksas la aferon, kaj plezure vidis, ke lia
amiko estis en tre malcerta stato kaj komencis mem senti
timon. |
| Как сошел с лестницы, как
вышел на улицу, ничего уж этого
не помнил Акакий Акакиевич. Он
не слышал ни рук, ни ног. В жизнь
свою он не был еще так сильно
распечен генералом, да еще и
чужим. |
Kiel li malsuprenighis
lau la shtuparo, kiel eliris surstraten - chion tion
Akakij Akakijevich jam ne memoris. Li sentis nek siajn
manojn, nek piedojn. Dum sia vivo li ankorau neniam estis
tiel forte skoldita de generalo, des pli de fremda. |
Akakij Akakijevich tute
ne memoris, kiel li iris malsupren lau la shtuparo kaj
venis al la strato. Li sentis nek la manojn, nek la
piedojn. Li neniam en sia vivo estis tiel forte skoldita
de generalo, tiom pli de fremda generalo. |
| Он шел по вьюге, свистевшей в
улицах, разинув рот, сбиваясь с
тротуаров; ветер, по
петербургскому обычаю, дул на
него со всех четырех сторон, из
всех переулков. |
Li iris, malferminte la
bushon, mispashante de sur trotuaroj, tra la
neghoventego, fajfanta en la stratoj; la ventego, lau
peterburga kutimo, blovis al li de chiuj kvar flankoj, el
chiuj stratetoj. |
Kun la busho
malfermita, ofte forlasante trotuaron, li iris tra
neghoshtormo, fajfanta sur la stratoj; lau la peterburga
kutimo vento blovis al li de chiuj kvar flankoj, el chiuj
stratetoj. |
| Вмиг надуло ему в горло жабу,
и добрался он домой, не в силах
будучи сказать ни одного слова;
весь распух и слег в постель. |
Dum unu momento lia
gorgho inflamighis pro la vento, kaj li venis hejmen, ne
povanta diri ech unu vorton; li tuta pufighis kaj
kushighis en liton. |
Pro la vento li tre
rapide ricevis anginon kaj venis hejmen, ne povante diri
ech unu vorton; lia vizagho shvelighis, kaj li
enlitighis. |
| Так сильно иногда бывает
надлежащее распеканье! На
другой же день обнаружилась у
него сильная горячка. |
Tiel forte efikas
severa skoldado! En sekvanta tago oni konstatis che li
fortegan febron. |
Tiel draste efikas foje
la konvena skoldado! Sekvatage li havis fortan febron. |
| Благодаря великодушному
вспомоществованию
петербургского климата
болезнь пошла быстрее, чем
можно было ожидать, и когда
явился доктор, то он, пощупавши
пульс, ничего не нашелся
сделать, как только прописать
припарку, единственно уже для
того, чтобы больной не остался
без благодетельной помощи
медицины; а впрочем, тут же
объявил ему чрез полтора суток
непременный капут. |
Dank'al kompleza
helpado de la peterburga klimato, la malsano progresis
pli rapide, ol oni povus atendi, kaj kiam venis doktoro,
do li, palpinte pulson, trovis nenion por fari krom
preskribi varman almetajhon, sole por tio ke la malsanulo
ne restu sen filantropia helpo de la medicino; sed tamen,
li tuj antaudiris nepran morton post unu-du tagoj. |
Danke al la grandanima
helpo de la peterburga klimato la malsano progresis pli
rapide, ol oni povus atendi. Veninta doktoro, palpinte al
li la pulson, trovis neniun alian solvon ol preskribi
fomentadon nur por tio, ke la malsanulo ne restu sen la
salubra helpo de la medicino; tamen samtempe la doktoro
anoncis ke li nepre mortos post unu tago kaj duono. |
| После чего обратился к
хозяйке и сказал: "А вы,
матушка, и времени даром не
теряйте, закажите ему теперь же
сосновый гроб, потому что
дубовый будет для него
дорог". |
Post kio li turnighis
al la mastrino kaj diris: "Vi, sinjorino, ne perdu
vane tempon kaj jam nun mendu por li pinarban cherkon,
char la kverka estos por li tro kara". |
Poste li turnis sin al
la mastrino kaj diris: “Vi, karulino, ne perdu la
tempon kaj jam nun mendu por li pinan cherkon, char la
kverka ligno estos por li tro kosta”. |
| Слышал ли Акакий Акакиевич
эти произнесенные роковые для
него слова, а если и слышал,
произвели ли они на него
потрясающее действие, пожалел
ли он о горемычной своей жизни,
- ничего это не известно, потому
что он находился все время в
бреду и жару. |
Chu Akakij Akakijevich
audis au ne tiujn fatalajn por li vortojn, kaj ech se
audis, chu ili efikis shoke al li, chu li ekbedauris sian
malfelichan vivon - chio tio estas nesciata, char li
chiam trovighis en deliro kaj febro. |
Ne estas konate, chu
Akakij Akakijevich audis tiujn fatalajn vortojn, kaj se
li audis, chu ili konsternis lin, chu li domaghis sian
mizeran vivon — char li konstante deliris kaj febris. |
| Явления, одно другого
страннее, представлялись ему
беспрестанно: |
Al li konstate
prezentighis vizioj, unu pli stranga ol alia: |
Tre strangaj vizioj
senchese halucinis lin: |
| то видел он Петровича и
заказывал ему сделать шинель с
какими-то западнями для воров,
которые чудились ему
беспрестанно под кроватью, и он
поминутно призывал хозяйку
вытащить у него одного вора
даже из-под одеяла; |
jen li vidis
Petrovich'on kaj mendis al li fari palton kun iaj
kaptiloj kontrau shtelistoj, kiuj senchese shajnis al li
esti sub lia lito, kaj li chiuminute vokis la mastrinon
por eltreni unu shteliston ech el sub lia litkovrilo; |
jen li vidis
Petrovichon kaj mendis al li palton kun iuj kaptiloj
kontrau shtelistoj, kiuj senchese shajnis al li esti sub
lia lito, kaj li chiuminute petis la mastrinon eltiri unu
shteliston ech el sub lia litkovrilo; |
| то спрашивал, зачем висит
перед ним старый капот его, что
у него есть новая шинель; |
jen li demandadis, kial
antau li pendas lia malnova kapoto, ja li havas novan
palton; |
jen li demandis, kial
antau li pendas lia malnova kapoto, ja li havas la novan
palton; |
| то чудилось ему, что он стоит
перед генералом, выслушивая
надлежащее распеканье, и
приговаривает: "Виноват,
ваше превосходительство!" |
jen shajnis al li, ke
li staras antau la generalo, auskultante konforman
skoldadon, kaj diras: pardonu, via generala moshto; |
jen al li shajnis, ke
li staras antau la generalo, auskultante la konvenan
skoldadon kaj dirante: “Jes, mi kulpas, via
ekscelenco!”; |
| - то, наконец, даже
сквернохульничал, произнося
самые страшные слова, так что
старушка хозяйка даже
крестилась, отроду не слыхав от
него ничего подобного, тем
более что слова эти следовали
непосредственно за слогом
"ваше
превосходительство". |
jen, fine, li
blasfemadis, prononcante plej terurajn vortojn, tiel ke
la maljuna mastrino ech krucsignis, char shi neniam ghis
nun audis de li ion similan, des pli ke tiuj vortoj
senpere sekvis la vortojn "via generala
moshto". |
jen li ech ache
blasfemis, dirante teruregajn vortojn, pro kiuj la
maljuna mastrino, kiu neniam audis de li ion similan,
krucosignadis sin, precipe char tiuj vortoj sekvis tuj
post “via ekscelenco”. |
| Далее он говорил совершенную
бессмыслицу, так что ничего
нельзя было понять; можно было
только видеть, что
беспорядочные слова и мысли
ворочались около одной и той же
шинели. Наконец бедный Акакий
Акакиевич испустил дух. |
Plue li parolis
absolutan sensencajhon, do ne estis eble kompreni ion
ajn; estis eble nur vidi, ke la senordaj vortoj kaj
pensoj turnighis nur chirkau tiu sama palto. Fine la
kompatinda Akakij Akakijevich ellasis la animon. |
Poste li parolis tute
galimatie, kaj oni tute ne povis lin kompreni, sed oni
konjektis, ke liaj senordaj vortoj kaj pensoj rilatis nur
al la palto. Finfine, la malfelicha Akakij Akakijevich
faris sian lastan elspiron kaj mortis. |
| Ни комнаты, ни вещей его не
опечатывали, потому что,
во-первых, не было наследников,
а во-вторых, оставалось очень
немного наследства, именно:
пучок гусиных перьев, десть
белой казенной бумаги, три пары
носков, две-три пуговицы,
оторвавшиеся от панталон, и уже
известный читателю капот. |
Oni sigelis nek lian
chambron, nek liajn ajhojn, char, unue, forestis
heredantoj, kaj due, restis tre malmulte da heredajho,
nome: fasketo da anseraj plumoj, du dekduoj da folioj de
blanka ofica papero, tri paroj da shtrumpoj, du-tri
butonoj, forshirighintaj de pantalono, kaj la kapoto, jam
konata al la leganto. |
Oni sigelis nek lian
chambron, nek lian posedajhon, unue, char li ne havis
heredantojn, kaj due, char lia heredajho estis tre
malgranda, nome: fasko da anseraj plumoj, dudeko da
oficejaj paperfolioj, tri paroj da shtrumpetoj, du au tri
butonoj, forshirighintaj de lia pantalono, kaj la kapoto
jam konata al la leganto. |
| Кому все это досталось, бог
знает: об этом, признаюсь, даже
не интересовался
рассказывающий сию повесть. |
Kiu prenis chion tion,
dio scias; mi konfesas, ke la rakontanto de tiu chi
novelo ech ne interesighis pri tio. |
Neniu scias, kiu
heredis tion; mi konfesas ke ech la rakontanto de chi tiu
historio ne interesighis pri tio. |
| Акакия Акакиевича свезли и
похоронили. И Петербург
остался без Акакия Акакиевича,
как будто бы в нем его и никогда
не было. |
Oni forportis Akakij'on
Akakijevich kaj enterigis. Kaj Peterburgo restis sen
Akakij Akakijevich, kvazau li en ghi ech neniam estis. |
Akakij Akakijevich
estis forveturigita kaj entombigita. Peterburgo restis
sen Akakij Akakijevich, kvazau li neniam vivus en ghi. |
| Исчезло и скрылось существо,
никем не защищенное, никому не
дорогое, ни для кого не
интересное, даже не обратившее
на себя внимания и
естествонаблюдателя, не
пропускающего посадить на
булавку обыкновенную муху и
рассмотреть ее в микроскоп; |
Forighis kaj malaperis
la estajho, defendita de neniu, kara al neniu, interesa
por neniu, kiun ne atentis ech sciencisto, ne
preterlasanta okazon por meti mushon sur pinglon kaj
observi ghin per mikroskopo; |
Mortis kaj malaperis la
estulo, de neniu defendita, por neniu kara, neniun
interesinta, ne atentiginta ech la naturscienciston, kiu
ordinaran mushon surpingligas kaj rigardas per
mikroskopo; |
| существо, переносившее
покорно канцелярские насмешки
и без всякого чрезвычайного
дела сошедшее в могилу, но для
которого все же таки, хотя
перед самым концом жизни,
мелькнул светлый гость в виде
шинели, ожививший на миг бедную
жизнь, и на которое так же потом
нестерпимо обрушилось
несчастие, как обрушивалось на
царей и повелителей мира... |
la estajho, obeeme
tolerinta la kancelariajn mokojn kaj sen ajna sensacio
foririnta en tombon, sed por kiu tamen, kvankam antau la
fino mem de la vivo, ekbrilis hela gasto en formo de la
palto, por momento plivigliginta la mizeran vivon, kaj
sur kiun poste netolereble falis malfelicho same, kiel
ghi falis sur carojn kaj regantojn de la mondo. |
la estulo, kiu humile
elportis la mokojn de kancelarianoj kaj kiu sen iu
eksterordinara kauzo iris en la tombon; la estulo, al kiu
tamen antau la vivofino aperis hela gasto en la formo de
la palto, vigliginta por momento lian kompatindan vivon,
kaj sur kiun poste falis neelportebla malfelicho, same
kiel ghi falas sur carojn kaj mondregantojn… |
| Несколько дней после его
смерти послан был к нему на
квартиру из департамента
сторож, с приказанием
немедленно явиться:
начальник-де требует; но сторож
должен был возвратиться ни с
чем, давши отчет, что не может
больше прийти, и на запрос
"почему?" выразился
словами: "Да так, уж он умер,
четвертого дня похоронили". |
Kelkajn tagojn post lia
morto oni sendis gardiston al lia loghejo, kun ordono
senprokraste veni lau postulo de la estro; sed la
gardisto estis devigita reveni kun nenio, doninte
raporton, ke tiu ne povas plu veni, kaj al demando
"kial?" esprimighis tiel: "ja li jam
mortis, antau kvar tagoj oni lin enterigis". |
Kelkajn tagojn post lia
morto al lia hejmo el la departemento estis sendita
gardisto kun ordono senprokraste veni pro la peto de la
estro; sed la gardisto revenis sola kaj raportis, ke tiu
ne plu povas veni; al la demando “kial?” li respondis
per la vortoj: “Ja tiel, li jam mortis, kaj oni
entombigis lin antau tri tagoj”. |
| Таким образом узнали в
департаменте о смерти Акакия
Акакиевича, и на другой день
уже на его месте сидел новый
чиновник, гораздо выше ростом и
выставлявший буквы уже не
таким прямым почерком, а
гораздо наклоннее и косее. |
Tiamaniere oni en la
departamento eksciis pri la morto de Akakij Akakijevich,
kaj en la sekvanta tago sur lia loko jam sidis nova
oficisto, multe pli altkreska kaj desegnanta literojn jam
ne per tia rekta skribmaniero, sed multe pli oblikve kaj
kurbe. |
Tiel en la departemento
oni eksciis pri la morto de Akakij Akakijevich, kaj jam
sekvatage sur lia loko sidis nova oficisto, multe pli
alta kaj skribanta literojn ne per lia rekta
skribmaniero, sed multe pli malrekte kaj oblikve. |