| Вдали, бог знает где, мелькал
огонек в какой-то будке,
которая казалась стоявшею на
краю света. Веселость Акакия
Акакиевича как-то здесь
значительно уменьшилась. |
Malproksime, dio scias
kie, trembrilis lumeto en iu budo, kiu shajnis staranta
sur rando de la mondo. La gajeco de Akakij Akakijevich
chi tie grave malpliighis. |
Tre malproksime
flagretis lumo en polica budo, kiu shajne staris en la
rando de l' mondo. La gajeco de Akakij Akakijevich tre
malkreskis. |
| Он вступил на площадь не без
какой-то невольной боязни,
точно как будто сердце его
предчувствовало что-то
недоброе. Он оглянулся назад и
по сторонам: точное море вокруг
него. |
Li enpashis la placon
ne sen ia nevola timo, kvazau lia koro antausentis ion
malbonan. Li rigardis malantauen kaj al flankoj: kvazau
maro estis chirkau li. |
Li surpashis la placon
kun speco de nevola timo, kvazau lia koro antausentus ion
nebonan. Li rigardis malantauen kaj ambauflanken: chirkau
li estis vera maro. |
| "Нет, лучше и не
глядеть", - подумал и шел,
закрыв глаза, и когда открыл их,
чтобы узнать, близко ли конец
площади, увидел вдруг, что
перед ним стоят почти перед
носом какие-то люди с усами,
какие именно, уж этого он не мог
даже различить. |
"Ne, pli bone ech
ne rigardi", li ekpensis kaj iris, ferminte la
okulojn, kaj kiam malfermis ilin por ekscii, chu proksime
estas fino de la placo, subite ekvidis, ke preskau tuj
antau lia nazo staras iuj homoj kun lipharoj - kiuj
homoj, tion li ech ne povis distingi. |
“Mi prefere ne
rigardu”, — li pensis kaj ekiris ferminte la okulojn,
kaj kiam li malfermis ilin por ekscii la distancon ghis
la fino de la placo, li subite ekvidis, ke tre proksime
antau li staras iuj viroj kun lipharoj, sed li ne povis
bone distingi iliajn vizaghojn. |
| У него затуманило в глазах и
забилось в груди. "А ведь
шинель-то моя!" - сказал один
из них громовым голосом,
схвативши его за воротник. |
Liaj okuloj nebulighis
kaj la koro ekbatis en brusto. "Sed la palto ja
estas mia!" - diris unu el ili per tondra vocho,
kaptinte lin je la kolumo. |
Liaj okuloj nebulighis
kaj la koro ekbategis en la brusto. “Sed la palto estas
mia!” — tondre vochis unu el ili kaj kaptis lian
kolumon. |
| Акакий Акакиевич хотел было
уже закричать "караул",
как другой приставил ему к
самому рту кулак величиною в
чиновничью голову, примолвив:
"А вот только крикни!" |
Akakij Akakijevich jam
estis ekkrionta "helpon!", kiam la alia homo
alshovis pugnon, grandan kiel oficista kapo, al lia
busho, dirinte: "Nur provu ekkrii!" |
Akakij Akakijevich
volis jam krii “Helpu!”, sed alia ulo metis al lia
busho pugnon, same grandan kiel la oficista kapo, kaj
diris: “Ne provu krii!” |
| Акакий Акакиевич чувствовал
только, как сняли с него шинель,
дали ему пинка поленом, и он
упал навзничь в снег и ничего
уж больше не чувствовал. |
Akakij Akakijevich
sentis nur, kiel oni deprenis de li la palton, frapis lin
per genuo, kaj li falis per brusto sur neghon kaj plu jam
sentis nenion. |
Akakij Akakijevich nur
sentis, ke oni demetas de li la palton, batas lin per
genuo, kaj li falis vizage sur la negon sentante jam
nenion. |
| Чрез несколько минут он
опомнился и поднялся на ноги,
но уж никого не было. Он
чувствовал, что в поле холодно
и шинели нет, стал кричать, но
голос, казалось, и не думал
долетать до концов площади. |
Post kelkaj minutoj li
rekonsciighis kaj starighis sur piedojn, sed apude jam
estis neniu. Li sentis, ke en la kampo estas malvarme kaj
ke la palto forestas, komencis krii, sed la vocho,
shajne, ech ne ghisflugis limojn de la placo. |
Post kelkaj minutoj li
rekonsciighis kaj ekstaris, sed apude jam estis neniu. Li
sentis, ke en la kampo estas malvarme kaj li ne havas la
palton; li ekkriis, sed lia vocho, shajne, ec ne atingis
la randojn de la placo. |
| Отчаянный, не уставая
кричать, пустился он бежать
через площадь прямо к будке,
подле которой стоял будочник и,
опершись на свою алебарду,
глядел, кажется, с
любопытством, желая знать,
какого черта бежит к нему
издали и кричит человек. |
Malespere, ne chesante
krii, li ekkuris tra la placo rekte al la budo, apud kiu
staris gardisto kaj, apoginte sin je halebardo, rigardis,
shajne, scivoleme, dezirante ekscii, pro kiu diablo la
homo krias kaj kuras al li de malproksime. |
Perdinte la esperon,
sed plu kriante, li ekkuris tra la placo al la polica
budo, apud kiu staris policano, apoginte sin per sia
halebardo, kaj rigardis, shajne kun scivolemo, dezirante
scii, por kia diabla celo al li de fore kuras krianta
viro. |
| Акакий Акакиевич, прибежав к
нему, начал задыхающимся
голосом кричать, что он спит и
ни за чем не смотрит, не видит,
как грабят человека. |
Akakij Akakijevich,
alkurinte al li, komencis per anhelanta vocho krii, kial
li dormas kaj nenion observas, ne vidas, kiel oni rabas
homon. |
Alkurinte, Akakij
Akakijevich komencis krii per anhela voco, ke la policano
dormas kaj nenion gardas, ke li ne vidas kiel oni
prirabas homon. |
| Будочник отвечал, что он не
видал ничего, что видел, как
остановили его среди площади
какие-то два человека, да думал,
что то были его приятели; а что
пусть он, вместо того чтобы
понапрасну браниться, сходит
завтра к надзирателю, так
надзиратель отыщет, кто взял
шинель. |
La gardisto respondis,
ke li vidis nenion, ke vidis, kiel du homoj haltigis lin
meze de la placo, sed la gardisto pensis, ke ili estis
liaj amikoj, kaj ke li, anstatau vane skandali, morgau
vizitu policestron, kaj la policestro trovos, kiu shtelis
la palton. |
La policano respondis,
ke li vidis nenion misan, kaj vidis nur kiel meze de la
placo lin haltigis du viroj, sed li pensis ke ili estis
liaj konatoj; la policano konsilis al li, anstatau vane
insulti, morgau veni al la kvartalestro, kiu trovos la
shtelinton de la palto. |
| Акакий Акакиевич прибежал
домой в совершенном
беспорядке: волосы, которые еще
водились у него в небольшом
количестве на висках и затылке,
совершенно растрепались; бок и
грудь и все панталоны были в
снегу. |
Akakij Akakijevich
alkuris hejmen en plena malordo: la haroj, iom da kiuj
ankorau restis sur liaj tempioj kaj nuko, tute hirtighis;
flanke kaj bruste kaj la tuta pantalono estis neghaj. |
Akakij Akakijevich
alkuris hejmen tute malordigita: liaj haroj, da kiuj li
havis nur malmulte che la tempioj kaj nuko, tute
hirtighis; liaj flankoj kaj pantalono estis neghe
makulitaj. |
| Старуха, хозяйка квартиры
его, услыша страшный стук в
дверь, поспешно вскочила с
постели и с башмаком на одной
только ноге побежала отворять
дверь, придерживая на груди
своей, из скромности, рукою
рубашку; но, отворив, отступила
назад, увидя в таком виде
Акакия Акакиевича. |
La maljunulino,
mastrino de lia loghejo, ekaudinte teruran frapadon
kontrau la pordo, haste ellitighis kaj kun shuo nur sur
unu piedo ekkuris malshlosi la pordon, pro pudoreco
subtenante chemizon sur sia brusto, sed, malshlosinte,
pashis malantauen, ekvidinte Akakij-on Akakijevich en tia
aspekto. |
Lia maljuna mastrino,
audinte teruran frapadon sur la pordo, rapide ellitighis
kaj, surmetinte nur unu shuon, kuris por malfermi la
pordon, pro modesteco tenante per sia mano la noktorobon
che la brusto. Malferminte, shi faris unu pashon
malantauen, vidante, kia estas Akakij Akakijevich. |
| Когда же рассказал он, в чем
дело, она всплеснула руками и
сказала, что нужно идти прямо к
частному, что квартальный
надует, пообещается и станет
водить; |
Kiam li rakontis pri la
afero, shi svingis la manojn kaj diris, ke necesas iri
rekte al urba policestro, ke kvartala policestro trompos,
promesos multon kaj prokrastos; |
Kiam li rakontis, kio
okazis, shi svingis la manojn kaj diris, ke li iru rekte
al la distrikta policestro, char la kvartalestro trompos
lin kaj nur shajnigos serchadon; |
| а лучше всего идти прямо к
частному, что он даже ей знаком,
потому что Анна, чухонка,
служившая прежде у нее в
кухарках, определилась теперь
к частному в няньки, что она
часто видит его самого, как он
проезжает мимо их дома, |
do plej bone estos iri
al la urba policestro, ke li ech estas konata al shi,
char Anna, finnino, antaue servinta che shi kiel
kuiristino, nun laboras kiel vartistino che la urba
policestro, ke shi ofte vidas lin mem, kiam li veturas
preter ilia domo, |
li prefere iru rekte al
la distrikta policestro, ja si lin konas, car finnino
Anna, kiu servis ce si kiel kuiristino, eklaboris nun
kiel vartistino ce la policestro; la mastrino diris, ke
si ofte vidas lin, kiam li preterveturas ilian domon, |
| и что он бывает также всякое
воскресенье в церкви, молится,
а в то же время весело смотрит
на всех, и что, стало быть, по
всему видно, должен быть добрый
человек. |
kaj ke li chiudimanche
vizitas preghejon, preghas kaj samtempe gaje rigardas
chiujn, kaj sekve, li, videble lau chio, devas esti
bonkora homo. |
kaj ke li chiudimance
vizitas la preghejon, preghas tie kaj samtempe gaje
rigardas al chiu, kaj do li lau chio devas esti homo
bonkora. |
| Выслушав такое решение,
Акакий Акакиевич печальный
побрел в свою компату, и как он
провел там ночь,
предоставляется судить тому,
кто может сколько-нибудь
представить себе положение
другого. |
Audinte tian decidon,
Akakij Akakijevich malgaja ekiris en sian chambron, kaj
kiel li tie pasigis la nokton, bonvolu jughi tiu, kiu
povas almenau iom imagi situacion de alia homo. |
Audinte tion, Akakij
Akakijevich triste iris al sia chambro; kiel li pasigis
la nokton, prefere jughu tiu, kiu kapablas almenau iomete
imagi tian staton. |
| Поутру рано отправился он к
частному; но сказали, что спит;
он пришел в десять - сказали
опять: спит; он пришел в
одиннадцать часов - сказали: да
нет частного дома; он в
обеденное время - но писаря в
прихожей никак не хотели
пустить его и хотели
непременно узнать, за каким
делом и какая надобность
привела и что такое случилось. |
Frumatene li
ekspedighis al la urba policestro; sed oni diris, ke tiu
dormas; li venis je la deka - oni denove diris: li
dormas; li venis je la dekunua horo - oni diris: la
policestro ne estas hejme; li venis dum tagmangha pauzo -
sed skribistoj en la vestiblo neniel volis enlasi lin kaj
volis nepre ekscii, pro kiu afero kaj por kiu bezono li
venis kaj kio okazis. |
Frumatene li iris al la
policestro, sed oni diris ke tiu dormas; li venis je la
deka horo — oni diris denove: li dormas; li venis je la
dek-unua horo — oni diris, ke la policestro ne estas
hejme; li venis je la tagmangha tempo — kaj skribistoj
en la antauchambro ne volis enlasi lin kaj volis nepre
scii, kiun aferon li havas, kiu bezono venigis lin, kaj
kio okazis. |
| Так что наконец Акакий
Акакиевич раз в жизни захотел
показать характер и сказал
наотрез, что ему нужно лично
видеть самого частного, что они
не смеют его не допустить, что
он пришел из департамента за
казенным делом, а что вот как на
них пожалуется, так вот тогда
они увидят. |
Tiel ke, fine, Akakij
Akakijevich unuafoje en la vivo decidis montri sian
karakteron kaj diris firme, ke li bezonas vidi persone la
urban policestron mem, ke ili ne rajtas ne allasi lin, ke
li venis el la departamento pro shtata afero, kaj se li
plendos kontrau ili, do tiam ili bedauros. |
Finfine, Akakij
Akakijevich decidis unuafoje en sia vivo montri la
firmecon de la karaktero kaj rezolute diris, ke li devas
persone intervidighi kun la policestro, kaj ke ili ne
rajtas ne enlasi lin, kaj ke li plendos pri ili, kaj ili
poste vidos la efikon de la plendo. |
| Против этого писаря ничего
не посмели сказатъ, и один из
них пошел вызвать частного.
Частный принял как-то
чрезвычайно странно рассказ о
грабительстве шинели. |
Kontrau tio la
skribistoj nenion kuraghis diri, kaj unu el ili ekiris
voki la policestron. La policestro akceptis rakonton pri
rabo de la palto iel eksterordinare strange. |
La skribistoj ne povis
kontraudiri tion, kaj unu el ili iris por inviti la
policestron. La policestro tre strange akceptis la
rakonton pri la forrabo de la palto. |
| Вместо того чтобы обратить
внимание на главный пункт дела,
он стал расспрашивать Акакия
Акакиевича: да почему он так
поздно возвращался, да не
заходил ли он и не был ли в
каком непорядочном доме, так
что Акакий Акакиевич
сконфузился совершенно и вышел
от него, сам не зная, возымеет
ли надлежащий ход дело о шинели
или нет. |
Anstatau turni atenton
pri la chefajho de la afero, li komencis demandadi
Akakij'on Akakijevich: kial li estis revenanta hejmen
tiel malfrue kaj chu li ne vizitis iun maldecan domon,
tiel ke Akakij Akakijevich tute konfuzighis kaj eliris de
li, mem ne sciante, chu la afero havos necesan
disvolvighon au ne. |
Anstatau atenti la
chefan punkton en la afero, li komencis demandi, kial
Akakij Akakijevich iris tiel malfrue, kaj ke li eble
vizitis iun maldecan domon; rezulte Akakij Akakijevich
tute konfuzighis kaj foririnte tute ne sciis, chu oni
vere enketos la kazon pri la palto. |
| Весь этот день он не был в
присутствии (единственный
случай в его жизни). На другой
день он явился весь бледный и в
старом капоте своем, который
сделался еще плачевнее. |
Tutan tiun tagon li ne
estis en sia oficejo (unika okazo en lia vivo). La
sekvantan tagon li aperis tute pala kaj en sia malnova
kapoto, kiu farighis ankorau pli plorinda. |
Tiutage li tute ne
estis en la oficejo (la solan fojon en la vivo).
Sekvatage li venis tute pala kaj vestita per sia malnova
kapoto, kiu ighis ech pli plorinda. |
| Повествование о грабеже
шинели, несмотря на то что
нашлись такие чиновники,
которые не пропустили даже и
тут посмеяться над Акакием
Акакиевичем, однако же, многих
тронуло. |
Rakonto pri rabo de la
palto kortushis multajn, kvankam trovighis tiaj
oficistoj, kiuj ne forlasis la okazon ech nun sherci pri
Akakij Akakijevich. |
La rakonto pri la
forrabo de la palto multajn kortushis, kvankam kelkaj
oficistoj uzis ghin por denove ridi pri Akakij
Akakijevich. |
| Решились тут же сделать для
него складчину, но собрали
самую безделицу, потому что
чиновники и без того уже много
истратились, подписавшись на
директорский портрет и на одну
какую-то книгу, но предложению
начальника отделения, который
был приятелем сочинителю, -
итак, сумма оказалась самая
бездельная. |
Oni tuj decidis kolekti
por li monon, sed kolektis plej bagatelan sumon, char la
oficistoj ankau sen tio multe elspezis, mendinte
portreton de la direktoro kaj aboninte iun libron, lau
propono de ilia fakestro, kiu estis amiko de ties autoro,
- do, la sumo estighis nur plej bagatela. |
Oni decidis kvesti por
li, sed la kolektita sumo estis bagatela, char oficistoj
jam tro multe elspezis, doninte monon por portreto de la
direktoro kaj por iu libro, lau instigo de sekciestro,
kiu amikis kun la autoro de la libro — do, la sumo
estis vere bagatela. |
| Один кто-то, движимый
состраданием, решился, по
крайней мере, помочь Акакию
Акакиевичу добрым советом,
сказавши, чтоб он поспел не к
квартальному, потому что хоть и
может случиться, что
квартальный, желая заслужить
одобрение начальства, отыщет
каким-нибудь образом шинель, но
шинель все-таки останется в
полиции, если он не представит
законных доказательств, что
она принадлежит ему; |
Iu, instigata de
kunsento, decidighis helpi al Akakij Akakijevich almenau
per bona konsilo, dirinte, ke li iru ne al kvartala
policestro, char, kvankam povas okazi, ke la kvartala
policestro, dezirante meriti aprobon de chefuloj,
iamaniere trovos la palton, sed la palto tamen restos en
la policejo, se li ne prezentos lauleghajn pruvojn, ke
ghi apartenas al li; |
Iu oficisto pro
karitato decidis helpi al Akakij Akakijevich per bona
konsilo. Li diris, ke li ne iru al la kvartalestro, char
kvankam la kvartalestro povintus iumaniere retrovi la
palton, se li dezirus trovi favoron de la estroj, sed
tiuokaze la palto restos en la polico, se li ne pruvos
lauleghe, ke la palto apartenas al li; |
| а лучше всего, чтобы он
обратился к одному
значительному лицу, что
значительное лицо, спишась и
сносясь с кем следует, может
заставить успешнее идти дело. |
sed estus plej bone, se
li turnighus al unu grava persono, char
tiu grava persono, interkonsilinte
kaj konsultinte kun kiu necesas, povus irigi la aferon
pli sukcese. |
li prefere iru al certa
grava persono,
char la grava persono,
per skriba au busha ordono al la respondecaj personoj,
povos pli sukcesigi la aferon. |
| Нечего делать, Акакий
Акакиевич решился идти к
значительному лицу. Какая
именно и в чем состояла
должность значительного лица,
это осталось до сих пор
неизвестным. |
Kion fari, Akakij
Akakijevich decidighis iri al la grava
persono. Kiun nome oficon havis la grava
persono kaj en kio ghi konsistis,
tio ghis nun restas nesciata. |
Ne havante alian
eliron, Akakij Akakijevich decidis iri al la grava
persono. Ghis nun neniu scias, kiun
postenon havis la grava persono. |
| Нужно знать, что одно
значительное лицо недавно
сделался значительным лицом, а
до того времени он был
незначительным лицом. |
Necesas scii, ke la grava
persono nur antau nelonge farighis
grava persono, sed ghis tiam li estis malgrava persono. |
Necesas scii, ke la grava
persono nur antau nelonge ighis
grava persono, sed antaue li estis malgrava persono. |
| Впрочем, место его и теперь
не почиталось значительным в
сравнении с другими, еще
значительнейшими. Но всегда
найдется такой круг людей, для
которых незначительное в
глазах прочих есть уже
значительное. |
Tamen, lia rango ech
nun ne estis opiniata kiel grava kompare kun aliaj,
ankorau pli gravaj personoj. Sed chiam trovighos tia
rondo de homoj, por kiuj malgrava en alies okuloj estas
jam grava. |
Ankau tiutempe lia
posteno ne estis konsiderata grava kompare kun aliaj, pli
gravaj postenoj. Sed chiam ekzistas iuj, kiuj taksas
grava tion, kio estas malgrava por chiuj ceteraj. |
| Впрочем, он старался усилить
значительность многими
другими средствами, именно:
завел, чтобы низшие чиновники
встречали его еще на лестнице,
когда он приходил в должность; |
Tamen, li penis pliigi
sian gravecon per multaj aliaj rimedoj, nome: li ordonis,
ke subaj oficistoj renkontu lin ankorau sur shtuparo,
kiam li venas en la oficejon; |
Tamen li penis fortigi
la gravecon per multaj aliaj rimedoj, ekzemple: li
ordonis, ke la malaltrangaj oficistoj renkontu lin jam
sur la shtuparo, kiam li matene estis venanta al la
oficejo; |
| чтобы к нему являться прямо
никто не смел, а чтоб шло все
порядком строжайшим:
коллежский регистратор
докладывал бы губернскому
секретарю, губернский
секретарь - титулярному или
какому приходилось другому, и
чтобы уже, таким образом,
доходило дело до него. |
ke neniu rajtu veni
rekte al li, sed ke chio sekvu lau plej severa ordo:
kolegia registratoro raportu al gubernia sekretario, la
gubernia sekretario - al titulara au iu alia konsilisto;
kaj nur tiamaniere chiu afero atingu lin. |
krome, neniu rajtis
veni rekte al li, sed chio okazis lau rigora ordo:
kolegia registristo raportis al gubernia sekretario, la
gubernia sekretario pluraportis al titola konsilisto au
iu alia, kaj ke finfine tiamaniere la afero pluvenu al
li. |
| Так уж на святой Руси все
заражено подражанием, всякий
дразнит и корчит своего
начальника. |
Tiel ja en la sankta
Rusujo chio estas infektita per imitemo, chiu imitas kaj
bildigas el si sian chefon. |
Ja en la sankta Rusujo
chiuj estas infektitaj de imitemo, chiu simias kaj
papagas sian estron. |
| Говорят даже, какой-то
титулярный советник, когда
сделали его правителем
какой-то отдельной небольшой
канцелярии, тотчас же
отгородил себе особенную
комнату, назвавши ее
"комнатой присутствия", и
поставил у дверей каких-то
капельдинеров с красными
воротниками, в галунах, которые
брались за ручку дверей и
отворяли ее всякому
приходившему, хотя в
"комнате присутствия"
насилу мог уставиться
обыкновенный письменный стол. |
Oni rakontas ech, ke iu
titulara konsilisto, kiam oni faris lin administranto de
aparta negranda kancelario, tuj disponigis al si apartan
chambron, nominte ghin "chambro de cheesto",
kaj starigis che la pordo iujn chambroservistojn kun
rughaj kolumoj, kun galonoj, kiuj malfermadis la pordon
al chiu venanto, kvankam en la "chambro de
cheesto" apenau povis lokighi ordinara skribotablo. |
Oni rakontas, ke iu
titola konsilisto, kiun oni postenigis kiel estron de iu
eta kancelario, tuj forbaris en ghi por si apartan
chambron, nomis ghin “shtata oficejo”, kaj starigis
che la pordo iujn kapeldinerojn kun galonoj kaj rughaj
kolumoj, kiuj prenis la pordan anson kaj malfermis la
pordon al chiu kliento, kvankam en la “shtata
oficejo” oni nur pene trovis lokon por ordinara
skribotablo. |
| Приемы и обычаи
значительного лица были
солидны и величественны, но не
многосложны. Главным
основанием его системы была
строгость. |
Manieroj kaj kutimoj de
la grava persono
estis solidaj kaj majestaj, sed malkomplikaj. Chefa
fundamento de lia sistemo estis severeco. |
La manieroj kaj kutimoj
de la grava persono
estis imponaj kaj majestaj, sed ne tro komplikaj. La
chefa de lia sistemo estis severo.bazo |
| "Строгость, строгость и -
строгость", - говаривал он
обыкновенно и при последнем
слове обыкновенно смотрел
очень значительно в лицо тому,
которому говорил. |
"Severecon,
severecon kaj - severecon", kutime diradis li kaj
che la lasta vorto plej ofte tre signifoplene rigardis al
vizagho de la alparolato. |
“Severo, severo kaj
— severo”, — li kutime diris kaj che la lasta vorto
li kutime tre gravmiene rigardis al la vizagho de la
alparolato. |
| Хотя, впрочем, этому и не было
никакой причины, потому что
десяток чиновников,
составлявших весь
правительственный механизм
канцелярии, и без того был в
надлежащем страхе; завидя его
издали, оставлял уже дело и
ожидал стоя ввытяжку, пока
начальник пройдет через
комнату. |
Kvankam, tamen, por tio
estis nenia kauzo, char la deko da oficistoj, el kiuj
konsistis la tuta mekanismo de la kancelario, ankau sen
tio trovighis en necesa timo; ekvidinte lin
demalproksime, chiu forlasis sian aferon kaj atendis,
streche starante, dum la chefo estis trapasanta la
chambron. |
Tamen por tio tute
mankis kauzo, char la dek oficistoj, kiuj konsistigis la
tutan administran mehhanismon de la kancelario, jam sen
tio estis dece timigitaj. Rimarkinte lin malproksime, ili
forlasis siajn aferojn kaj soldatece staris, dum la estro
trairis la tutan chambron. |
| Обыкновенный разговор его с
низшими отзывался строгостью и
состоял почти из трех фраз:
"Как вы смеете? Знаете ли вы,
с кем говорите? Понимаете ли,
кто стоит перед вами?" |
Lia kutima interparolo
kun subuloj distingighis per severeco kaj konsistis
preskau nur el tri frazoj: "kiel vi kuraghas? chu vi
scias, kun kiu vi parolas? chu vi komprenas, kiu staras
antau vi?" |
Lia kutima parolado al
la subalternuloj estis tre severa kaj konsistis preskau
nur el tri frazoj: “Kiel vi audacas? Chu vi scias, kun
kiu vi interparolas? Chu vi komprenas, kiu staras antau
vi?” |
| Впрочем, он был в душе добрый
человек, хорош с товарищами,
услужлив, но генеральский чин
совершенно сбил его с толку. |
Tamen, en animo li
estis bonkora homo, bona kun kolegoj, komplezema; sed la
generala rango lin tute embarasigis. |
Tamen li estis bonanima
homo, afabla kaj helpema al siaj kamaradoj, sed la
generala rango tute perturbis lin. |
| Получивши генеральский чин,
он как-то спутался, сбился с
пути и совершенно не знал, как
ему быть. |
Ricevinte la generalan
rangon, li iel konfuzighis, devojighis kaj tute ne sciis
kiel agi. |
Ricevinte la generalan
rangon li iel perpleksighis, perdis la vojon kaj tute ne
sciis, kiel li kondutu. |
| Если ему случалось быть с
ровными себе, он был еще
человек как следует, человек
очень порядочный, во многих
отношениях даже не глупый
человек; |
Se li havis okazon esti
kun egalaj al si, li ankorau estis normala homo, tre
bonmorala, en multaj rilatoj ech ne malsagha homo; |
Kun siaj samranguloj li
estis normala homo, tre honesta, kaj multerilate ech ne
stulta; |
| но как только случалось ему
быть в обществе, где были люди
хоть одним чином пониже его,
там он был просто хоть из рук
вон: молчал, и положение его
возбуждало жалость, тем более
что он сам даже чувствовал, что
мог бы провести время
несравненно лучше. |
sed kiam li estis
trafinta en societon, kie estis homoj almenau je unu
rango pli malsuperaj ol li, tie li estis ekstreme
malbona; li silentis, kaj lia situacio elvokis kompaton,
des pli ke ech li mem sentis, ke li povus senkompare pli
bone pasigi la tempon. |
sed se en la societo
estis homoj almenau je unu rango malpli altaj ol li, li
fartis tre malbone: li silentis, kaj lia stato vekis
kompaton, precipe char li mem sentis, ke li povus pasigi
la tempon multe pli bone. |
| В глазах его иногда видно
было сильное желание
присоединиться к какому-нибудь
интересному разговору и
кружку, но останавливала его
мысль: не будет ли это уж очень
много с его стороны, не будет ли
фамильярно, и не уронит ли он
чрез то своего значения? |
En liaj okuloj kelkfoje
estis videbla forta deziro alighi al iu interesa
interparolo au rondeto, sed lin chiam haltigis la penso:
chu tio ne estos troa de lia flanko, chu ne estos
familiare, kaj chu li ne faligos per tio sian
respektindecon? |
Liaj okuloj foje
perfidis lian fortan deziron alighi al interesa
konversacio au kompanio, sed lin haltigis la penso: chu
eble tio estos troa liaflanke, eble familiara, kaj chu li
per tio damaghos sian gravecon? |
| И вследствие таких
рассуждений он оставался вечно
в одном и том же молчаливом
состоянии, произнося только
изредка какие-то односложные
звуки, и приобрел таким образом
титул скучнейшего человека. |
Kaj rezulte de tiaj
meditoj li chiam restis en la sama silentema stato, nur
de tempo al tempo prononcante iujn unusilabajn sonojn,
kaj tiamaniere akiris reputacion de enuega homo. |
Kaj pro tiu rezonado li
chiam restis en la sama silenta stato, nur malofte
elbushigante iujn unusilabajn sonojn, kaj pro tio li
akiris la titolon de enuiga homo. |
| К такому-то значительному
лицу явился наш Акакий
Акакиевич, и явился во время
самое неблагоприятное, весьма
некстати для себя, хотя,
впрочем, кстати для
значительного лица. |
Do, al tiu sama
grava persono venis nia Akakij
Akakijevich, kaj venis li en la plej malfavora tempo, tre
malghustatempe por si, kvankam, cetere, ghustatempe por
la grava persono. |
Do, nia Akakij
Akakijevich venis al tiu grava
persono, sed li venis en tre
maloportuna tempo, tute malghustatempe por si mem, sed
ghustatempe por la grava persono. |
| Значительное лицо находился
в своем кабинете и
разговорился очень-очень
весело с одним недавно
приехавшим старинным знакомым
и товарищем детства, с которым
несколько лет не видался. |
La grava persono
trovighis en sia kabineto kaj havis treege gajan
interparoladon kun unu antau nelonge alveturinta malnova
konato kaj kamarado de la infaneco, kun kiu li ne
vidighis dum kelkaj jaroj. |
La grava persono
tiutempe en sia kabineto tre gaje interparolis kun antau
nelonge veninta malnova konato kaj amiko de la infaneco,
kiun li ne vidis dum kelkaj jaroj. |
| В это время доложили ему, что
пришел какой-то Башмачкин. Он
спросил отрывисто: "Кто
такой?" Ему отвечали:
"Какой-то чиновник". - "А!
может подождать, теперь не
время", - сказал значительный
человек. |
En tiu tempo oni
raportis al li, ke venis iu Bashmachkin. Li demandis
abrupte: "kio estas li?", oni respondis:
"iu oficisto". - "A! li povas atendi, nun
mi ne havas tempon", diris la grava homo. |
Chi tiam oni raportis
al li, ke venis iu Bashmachkin. Li abrupte demandis:
“Kio li estas?” Oni respondis: “Iu oficisto”. —
“Ha! li atendu, nun mi ne havas tempon”, — diris la
grava persono. |
| Здесь надобно сказать, что
значительный человек
совершенно прилгнул: ему было
время, они давно уже с
приятелем переговорили обо
всем и уже давно перекладывали
разговор весьма длинными
молчаньями, слегка только
потрепливая друг друга по
ляжке и приговаривая:
"Так-то, Иван Абрамович!" -
"Этак-то, Степан
Варламович!" |
Chi tie necesas diri,
ke la grava homo absolute mensogis: li havis tempon, li
kun la kamarado jam delonge priparolis chio kaj jam
delonge metadis en la interparoladon tre longajn pauzojn,
nur iom frapetante brakon unu al la alia kaj dirante:
"jen kiel, Ivan Abramovich!" - "do tiel,
Stepan Varlamovich!" |
Sed necesas diri, ke la
grava persono perfekte mensogis: li havis tempon, li kaj
lia amiko jam priparolis chion kaj jam delonge faris en
la konversacio longajn pauzojn, nur frapetante unu la
alian je la femuroj kaj dirante: “Jen tiel, Ivano
Abramovich!” — “Jen chi tiel, Stefano
Varlamovich!” |
| Но при всем том, однако же,
велел он чиновнику подождать,
чтобы показать приятелю,
человеку давно не служившему и
зажившемуся дома в деревне,
сколько времени чиновники
дожидаются у него в передней. |
Malgrau chio tio, li
ordonis, ke la oficisto atendu, por montri al la
kamarado, homo jam longe ne servanta kaj loghanta en sia
vilagho, kiom da tempo oficistoj atendas lin en la
vestiblo. |
Tamen li ordonis, ke la
oficisto atendu, por montri al sia amiko, kiu jam delonge
forlasis la shtatan servon kaj konstante loghis en sia
vilagho, kiom da tempo oficistoj atendas en lia
akceptejo. |
| Наконец наговорившись, а еще
более намолчавшись вдоволь и
выкуривши сигарку в весьма
покойных креслах с откидными
спинками, он наконец как будто
вдруг вспомнил и сказал
секретарю, остановившемуся у
дверей с бумагами для доклада:
"Да, ведь там стоит, кажется,
чиновник; скажите ему, что он
может войти". |
Fine, satparolinte, kaj
ankorau pli multe satsilentinte kaj elfuminte cigaredon
en tre komforta braksegho kun movebla dorso, li kvazau
rememoris kaj diris al la sekretario, haltinta che la
pordo kun paperoj por raporto: "jes, tie ja, shajne,
staras oficisto; diru al li, ke li povas eniri". |
Finfine satparolinte,
kaj ech pli satsilentinte kaj fuminte cigaron en tre
oportuna fotelo kun klinebla dorso, li kvazau subite
rememoris kaj diris al la sekretario, kiu haltis che la
pordo kun traktendaj dokumentoj: “Ja tie, shajne,
staras oficisto; diru al li, ke li povas veni”. |