| Между тем Акакий Акакиевич
шел в самом праздничном
расположении всех чувств. Он
чувствовал всякий миг минуты,
что на плечах его новая шинель,
и несколько раз даже
усмехнулся от внутреннего
удовольствия. |
Intertempe Akakij
Akakijevich iris en plej festa agordo de siaj sentoj. Li
sentis en chiu momento, ke sur liaj shultroj estas nova
palto, kaj kelkfoje ech ekridetis pro interna plezuro. |
Akakij Akakijevich iris
kun festa agordo de chiuj sentoj. Chiumomente li sentis
la novan palton sur siaj shultroj kaj ech kelkfoje ridis
pro la interna plezuro. |
| В самом деле, две выгоды: одно
то, что тепло, а другое, что
хорошо. Дороги он не приметил
вовсе и очутился вдруг в
департаменте; в швейцарской он
скинул шинель, осмотрел ее
кругом и поручил в особенный
надзор швейцару. |
Efektive, estas du
avantaghoj: unu - ke estas varme, sed la alia - ke estas
bone. La vojon li ne rimarkis tute kaj subite ektrovighis
en la departamento; en la pordistejo li dejhetis la
palton, chirkaurigardis ghin kaj komisiis al pordisto por
speciala gardo. |
Ja li havis du
avantaghojn: unue, ghi estis varma kaj, due, ghi estis
bona. Li tute ne atentis la vojon kaj subite trovis sin
en la departemento. En la vestiblo li formetis la palton,
chirkaurigardis ghin kaj donis ghin al pordisto por
atenta gardado. |
| Неизвестно, каким образом в
департаменте все вдруг узнали,
что у Акакия Акакиевича новая
шинель и что уже капота более
не существует. Все в ту же
минуту выбежали в швейцарскую
смотреть новую шинель Акакия
Акакиевича. |
Ne sciate, kiamaniere
en la departamento chiuj subite eksciis, ke Akakij
Akakijevich havas novan palton kaj ke la kapoto jam ne
ekzistas. Chiuj en unu minuto elkuris al la pordistejo
por rigardi la novan palton de Akakij Akakijevich. |
Per nekonata maniero en
la departemento chiuj tuj eksciis, ke Akakij Akakijevich
havas novan palton kaj ke la kapoto ne plu ekzistas.
Chiuj en la sama minuto kuris en la vestiblon por spekti
la novan palton de Akakij Akakijevich. |
| Начали поздравлять его,
приветствовать, так что тот
сначала толъко улыбался, а
потом сделалось ему даже
стыдно. Когда же все, приступив
к нему, стали говорить, что
нужно вспрыснуть новую шинель
и что, по крайней мере, он
должен задать им всем вечер, |
Oni komencis gratuli
lin, saluti, tiel ke li komence nur ridetis, sed poste al
li farighis ech honte. Sed kiam chiuj, alirinte al li,
komencis paroli al li, ke la novan palton necesas
pridrinki, kaj ke li, almenau, devus organizi bankedon
por ili chiuj, |
Oni komencis gratuli
kaj saluti lin, kaj li komence nur ridetis kaj poste ech
ekhontis. Sed kiam chiuj venis al li kaj ekparolis, ke
oni devas aspergi la novan palton kaj ke li devas aranghi
por ili bankedon, |
| Акакий Акакиевич потерялся
совершенно, не знал, как ему
быть, что такое отвечать и как
отговориться. Он уже минут
через несколько, весь
закрасневшись, начал было
уверять довольно простодушно,
что это совсем не новая шинель,
что это так, что это старая
шинель. |
Akakij Akakijevich tute
konfuzighis kaj ne sciis, kion fari, kion respondi kaj
kiel rifuzi. Nur post kelke da minutoj li, tuta
rughighinte, komencis sufiche naive kredigi, ke ghi estas
tute ne nova palto, ke ghi estas malnova palto. |
Akakij Akakijevich tute
konfuzighis kaj ne sciis kiel agi, kion respondi kaj kiel
rifuzi. Post kelkaj minutoj li, kun la rugha vizago,
provis sufiche simplanime konvinki ilin, ke la palto ne
estas nova, ke ghi estas tiel, malnova palto. |
| Наконец один из чиновников,
какой-то даже помощник
столоначальника, вероятно для
того, чтобы показать, что он
ничуть не гордец и знается даже
с низшими себя, сказал: "Так и
быть, я вместо Акакия
Акакиевича даю вечер и прошу ко
мне сегодня на чай: я же, как
нарочно, сегодня именинник". |
Fine unu el la
oficistoj, ech iu helpanto de la tablestro, vershajne,
por montri, ke li ne estas fierulo kaj amikas kun
subuloj, diris: "Bone, mi anstatau Akakij
Akakijevich organizos bankedon kaj petas veni al mi
hodiau por teo; ja hodiau, kiel intence, estas mia
nomfesto". |
Finfine iu oficisto,
vicfakestro, evidente por montri, ke li ne estas fierulo
kaj ke li rilatas egalece kun homoj malpli altrangaj,
diris: “Bone, mi anstatau Akakij Akakijevich aranghos
bankedon kaj mi invitas chiujn al mi por temangho, ja mi,
kvazau speciale, havas hodiau nomtagon”. |
| Чиновники, натурально, тут же
поздравили помощника
столоначальника и приняли с
охотою предложение. Акакий
Акакиевич начал было
отговариваться, но все стали
говорить, что неучтиво, что
просто стыд и срам, и он уж
никак не мог отказаться. |
La oficistoj, nature,
tuj gratulis la helpanton de la tablestro kaj volonte
akceptis lian proponon. Akakij Akakijevich komencis nei,
sed chiuj komencis paroli, ke tio estas malghentila, ke
estas simple honto kaj malgloro, kaj li jam neniel povis
rifuzi. |
La oficistoj,
kompreneble, tuj gratulis la vicfakestron kaj volonte
akceptis la inviton. Akakij Akakijevich provis rifuzi la
inviton, sed chiuj ekparolis, ke tio estas malghentila,
malafabla kaj hontinda, do li ne sukcesis rifuzi. |
| Впрочем, ему потом сделалось
приятно, когда вспомнил, что он
будет иметь чрез то случай
пройтись даже и ввечеру в новой
шинели. Этот весь день был для
Акакия Акакиевича точно самый
большой торжественный
праздник. |
Tamen, poste al li
farighis agrable, kiam li rememoris, ke dank'al tio li
havos okazon ankau vespere promeni en la nova palto. Tuta
tiu tago por Akakij Akakijevich estis kvazau plej granda
solena festo. |
Poste li ech sentis
plezuron, kompreninte ke danke al tio li havos okazon
promeni en la nova palto ankau vespere. La tuta tago por
Akakij Akakijevich estis kvazau la plej granda solena
festo. |
| Он возвратился домой в самом
счастливом расположении духа,
скинул шинель и повесил ее
бережно на стене,
налюбовавшись еще раз сукном и
подкладкой, и потом нарочно
вытащил, для сравненья, прежний
капот свой, совершенно
расползшийся. |
Li revenis hejmen en
plej felicha humoro, demetis la palton kaj akurate
pendigis ghin sur muro, ankorau foje satrigardinte la
drapon kaj subshtofon, kaj poste intence elshrankigis,
por komparo, sian antauan kapoton, tute disighintan. |
Li revenis hejmen en
plej felicha humoro, demetis la palton kaj zorge pendigis
ghin sur la muron, denove ghuinte la drapon kaj la
subshtofon, kaj poste speciale prenis, por kompari, sian
antauan kapoton, kiu tute disfalis. |
| Он взглянул на него, и сам
даже засмеялся: такая была
далекая разница! И долго еще
потом за обедом он все
усмехался, как только
приходило ему на ум положение,
в котором находился капот. |
Li ekrigardis ghin kaj
ech ekridis: tia estis granda diferenco! Kaj ankorau
longe dum la tagmangho li chiam ridetis, kiam rememoris
la staton, en kiu estis la kapoto. |
Li rigardis ghin kaj
ech ekridis pro la grandioza diferenco! Poste ankau dum
la tagmangho li kelkfoje ridetis, rememorante la staton
de la kapoto. |
| Пообедал он весело и после
обеда уж ничего не писал,
никаких бумаг, а так немножко
посибаритствовал на постели,
пока не потемнело. Потом, не
затягивая дела, оделся, надел
на плеча шинель и вышел на
улицу. |
Li tagmanghis gaje kaj
post la tagmangho jam nenion skribis, neniujn paperojn,
sed simple ghuis sur la lito ghis vesperigho. Poste ne
prokrastante vestighis, surshultrigis la palton kaj
eliris en la straton. |
Li gaje tagmanghis kaj
post la tagmangho skribis neniujn dokumentojn, sed iom
ripozis sibarite sur sia lito ghis la krepuskigho. Poste
li senprokraste vestis sin, sursultrigis la palton kaj
iris sur la straton. |
| Где именно жил пригласивший
чиновник, к сожалению, не можем
сказать: память начинает нам
сильно изменять, и все, что ни
есть в Петербурге, все улицы и
домы слились и смешались так в
голове, что весьма трудно
достать оттуда что-нибудь в
порядочном виде. |
Kie nome loghis la
invitinta oficisto, ni bedaurinde ne povas diri: la
memorkapablo komencas al ni perfidi, kaj chio, kio estas
en Peterburgo - chiuj stratoj kaj domoj tiel kunighis kaj
miksighis en nia kapo, ke estas tre malfacile elkapigi
ion en deca aspekto. |
Bedaurinde, ni ne povas
diri, kie loghis la invitinta oficisto: la memoro
komencas forte perfidi nin, kaj chio en Peterburgo, chiuj
stratoj kaj domoj tiel kunighis kaj konfuzighis en la
menso, ke estas malfacile preni el ghi ion en bona ordo. |
| Как бы то ни было, но верно, по
крайней мере, то, что чиновник
жил в лучшей части города, -
стало быть, очень не близко от
Акакия Акакиевича. |
Kiel ajn estas, sed
estas vera almenau tio, ke la oficisto loghis en plej
bona parto de la urbo, do tre malproksime de Akakij
Akakijevich. |
Tamen li certe loghis
en bona urboparto, — do, ne tre proksime de Akakij
Akakijevich. |
| Сначала надо было Акакию
Акакиевичу пройти кое-какие
пустынные улицы с тощим
освещением, но по мере
приближения к квартире
чиновника улицы становились
живее, населенней и сильнее
освещены. |
Komence Akakij
Akakijevich devis trairi iujn stratojn kun malabunda
iluminado, sed, laugrade de proksimigho al la loghejo de
la oficisto, la stratoj ighis pli viglaj, pli loghataj
kaj pli bone iluminitaj. |
Komence Akakij
Akakijevich devis trairi iujn dezertajn malbone
lumigitajn stratojn, sed lau la proksimigho al la loghejo
de la oficisto la stratoj ighis pli viglaj, pli
homplenaj, kaj pli bone lumigitaj. |
| Пешеходы стали мелькать
чаще, начали попадаться и дамы,
красиво одетые, на мужчинах
попадались бобровые воротники,
реже встречались ваньки с
деревянными решетчатыми
своими санками, утыканными
позолоченными гвоздочками, -
напротив, все попадались
лихачи в малиновых бархатных
шапках, с лакированными
санками, с медвежьими одеялами,
и пролетали улицу, визжа
колесами по снегу, кареты с
убранными козлами. |
Irantoj farighis pli
oftaj, komencis renkontighi damoj bele vestitaj kaj viroj
kun kastoraj kolumoj, pli malofte estis renkontataj
ivanoj sur lignaj sledoj kun orumitaj najletoj, - male,
chiam renkontighis rapidegaj veturantoj en purpuraj
veluraj chapoj, en lakitaj sledoj kun ursaj piedoj, kaj,
knarante per radoj sur la negho, veturegis tra la strato
charoj kun forigitaj kocher-benkoj. |
Pasantoj plimultighis,
komencis aperi ankau bele vestitaj damoj kaj viroj kun
kastorfelaj kolumoj. Maloftighis ordinaraj fiakristoj sur
lignaj kradaj sledoj kun orkoloraj najloj — male, ofte
veturis riskemaj fiakristoj kun frambokoloraj chapoj
surkape, kun lakitaj sledoj, kun ursofelaj piedkovriloj;
knarante per la radoj sur negho, fluge veturis kaleshoj
kies eksteraj benkoj estis forigitaj. |
| Акакий Акакиевич глядел на
все это, как на новость. Он уже
несколько лет не выходил по
вечерам на улицу. |
Akakij Akakijevich
rigardis chion tion kiel novajhon. Li jam dum kelkaj
jaroj ne eliris el hejmo vespere. |
Akakij Akakijevich
rigardis chion, kiel novajhon. Li jam dum kelkaj jaroj
vespere ne forlasis la hejmon. |
| Остановился с любопытством
перед освещенным окошком
магазина посмотреть на
картину, где изображена была
какая-то красивая женщина,
которая скидала с себя башмак,
обнаживши, таким образом, всю
ногу, очень недурную; а за
спиной ее, из дверей другой
комнаты, выставил голову
какой-то мужчина с
бакенбардами и красивой
эспаньолкой под губой. |
Li scivoleme haltis
antau lumigita fenestreto de vendejo por rigardi bildon
de iu bela virino, kiu estis depiediganta shuon,
nudiginte tutan gambon, tre nemalbelan; kaj malantau shia
dorso, en pordo de alia chambro estis videbla kapo de iu
viro kun vangobarboj kaj bela hispaneska barbo sub la
lipo. |
Li scivoleme haltis
antau lumigita vendeja fenestro por rigardi pentrajhon
kun bela virino, demetanta shuon, kaj pro tio nudiginta
la tutan kruron, ne malbelan; post shia dorso el alia
chambro tra pordo iu viro elshovis sian kapon kun
vangoharoj kaj bela kaprobarbo. |
| Акакий Акакиевич покачнул
головой и усмехнулся и потом
пошел своею дорогою. Почему он
усмехнулся, потому ли, что
встретил вещь вовсе не
знакомую, но о которой, однако
же, все-таки у каждого
сохраняется какое-то чутье, или
подумал он, подобно многим
другим чиновникам, следующее:
"Ну, уж эти французы! что и
говорить, уж ежели захотят
что-нибудь того, так уж точно
того..." |
Akakij Akakijevich
balancis la kapon kaj ekridetis, kaj poste plu iris sian
vojon. Kial li ekridetis? chu pro tio, ke renkontis ajhon
tute nekonatan, sed pri kiu, tamen, chiu konservas ian
intuicion, au li ekpensis, simile al multaj aliaj
oficistoj, jenon: "Ho, tiuj francoj! se ili ekvolos
ion tian, do jam vere tio..." |
Akakij Akakijevich
balancis la kapon, ridetis, kaj daurigis la iradon. Eble
li ridetis, char li renkontis tute nekonatan objekton,
pri kiu chiu havas iun ideon; au eble char li pensis,
simile al multaj aliaj oficistoj: “Ahh, tiuj francoj!
sendiskute: se ili volas ion tian, ili certe tiel…” |
| А может быть, даже и этого не
подумал - ведь нельзя же
залезть в душу человека и
узнать все, что он ни думает.
Наконец достигнул он дома, в
котором квартировал помощник
столоначальника. |
Sed povas esti, li ech
tion ne ekpensis - ja ne eblas penetri en animon de la
homo kaj ekscii chion, kion li pensas. Fine li atingis la
domon, en kiu loghis la helpanto de la tablestro. |
Sed eble li ech tion ne
pensis — ja oni ne povas penetri en la animon kaj
ekscii chion, kion pensas la homo. Finfine li atingis la
domon, en kiu la vicfakestro loghis. |
| Помощник столоначальника
жил на большую ногу: на
лестнице светил фонарь,
квартира была во втором этаже. |
La helpanto de la
tablestro vivis kun pompo: sur la shtuparo lumis lampo,
la loghejo estis en dua etagho. |
La vicfakestro loghis
sufiche lukse: en la shtuparejo lumis lanterno, la
loghejo estis en la dua etagho. |
| Вошедши в переднюю, Акакий
Акакиевич увидел на полу целые
ряды калош. Между ними, посреди
комнаты, стоял самовар, шумя и
испуская клубами пар. |
Enirinte la vestiblon,
Akakij Akakijevich ekvidis sur planko tutajn vicojn da
galoshoj. Inter ili, meze de la chambro, staris samovaro,
bruante kaj bule eligante vaporon. |
Veninte en la
vestiblon, Akakij Akakijevich ekvidis sur la planko
kelkajn vicojn da galoshoj. Inter ili meze de la chambro
staris samovaro bruanta kaj ellasanta flokojn da vaporo. |
| На стенах висели все шинели
да плащи, между которыми
некоторые были даже с
бобровыми воротниками или с
бархатными отворотами. |
Sur muroj pendis paltoj
kaj manteloj, inter kiuj kelkaj estis ech kun kastoraj
kolumoj au kun veluraj faldajhoj. |
Sur la muroj pendis
paltoj kaj manteloj, kelkaj kun kastorfelaj kolumoj au
kun veluraj roversoj. |
| За стеной был слышен шум и
говор, которые вдруг сделались
ясными и звонкими, когда
отворилась дверь и вышел лакей
с подносом, уставленным
опорожненными стаканами,
сливочником и корзиною
сухарей. Видно, что уж
чиновники давно собрались и
выпили по первому стакану чаю. |
Trans la muro estis
audeblaj bruo kaj parolo, kiuj subite farighis klaraj kaj
sonoraj, kiam la pordo malfermighis kaj eliris lakeo kun
plado, plenigita per malplenaj glasoj, buterujo kaj korbo
da krakenoj. Estis videble, ke la oficistoj kolektighis
delonge kaj jam eltrinkis po unua glaso da teo. |
El la apuda cambro
audighis bruado kaj vochoj, kiuj subite farighis klaraj
kaj sonoraj, kiam la pordo malfermighis kaj eniris lakeo
kun pleto, sur kiu staris malplenaj glasoj, kremujo, kaj
korbo da biskvitoj. Evidente, la oficistoj jam delonge
kunvenis kaj sukcesis trinki po unu glaso da teo. |
| Акакий Акакиевич, повесивши
сам шинель свою, вошел в
комнату, и перед ним мелькнули
в одно время свечи, чиновники,
трубки, столы для карт, и смутно
поразили слух его беглый, со
всех сторон подымавшийся
разговор и шум передвигаемых
стульев. |
Akakij Akakijevich,
pendiginte sian palton, eniris en la chambron, kaj en
liajn okulojn jhetighis samtempe kandeloj, oficistoj,
pipoj, tabloj por kartludo, kaj malklare frapis lian
audon rapida, de chiuj flankoj levighanta parolo kaj bruo
de movataj seghoj. |
Akakij Akakijevich mem
pendigis la palton kaj eniris en la chambron: antau li
samtempe aperis kandeloj, oficistoj, pipoj, tabloj por
kartludo, kaj liajn orelojn malklare atakis chiuflanka
rapida parolado kaj bruado de movataj seghoj. |
| Он остановился весьма
неловко среди комнаты, ища и
стараясь придумать, что ему
сделать. Но его уже заметили,
приняли с криком, и все пошли
тот же час в переднюю и вновь
осмотрели его шинель. |
Li tre konfuze haltis
meze de la chambro, serchante kaj penante elpensi, kion
li faru. Sed oni lin jam rimarkis, akceptis kun aklamo,
kaj chiuj tuj ekiris en vestiblon kaj denove pririgardis
lian palton. |
Li tre mallerte haltis
meze de la chambro, penante elpensi, kion li faru. Sed
oni jam rimarkis lin, bonvenigis lin per kriado, kaj
chiuj samtempe iris al la vestiblo kaj denove pririgardis
lian palton. |
| Акакий Акакиевич хотя было
отчасти и сконфузился, но,
будучи человеком
чистосердечным, не мог не
порадоваться, видя, как все
похвалили шинель. Потом,
разумеется, все бросили и его и
шинель и обратились, как
водится, к столам, назначенным
для виста. |
Kvankam Akakij
Akakijevich iom konfuzighis, sed, estante purkora homo,
ne povis ne ghoji, vidante, kiel chiuj laudis lian
palton. Poste, kompreneble, chiuj forlasis lin kaj la
palton kaj revenis al la tabloj por ludi viston. |
Kvankam Akakij
Akakijevich iomete konfuzighis, li, kiel sincera homo,
tre ghojis, vidante ke chiuj laudas lian palton.
Kompreneble, poste chiuj forlasis lin kaj la palton kaj
lau sia kutimo direktighis al la tabloj, destinitaj por
visto. |
| Все это: шум, говор и толпа
людей, - все это было как-то
чудно Акакию Акакиевичу. Он
просто не знал, как ему быть,
куда деть руки, ноги и всю
фигуру свою; наконец подсел он
к игравшим, смотрел в карты,
засматривал тому и другому в
лица и чрез несколько времени
начал зевать, чувствовать, что
скучно, тем более что уж давно
наступило то время, в которое
он, по обыкновению, ложился
спать. |
Chio tio: bruo,
parolado kaj amaso da homoj, chio tio estis iel stranga
por Akakij Akakijevich. Li simple ne sciis, kion li faru,
kien metu siajn manojn, piedojn kaj tutan sian figuron;
fine li sidighis apud ludantoj, rigardis kartojn,
observis vizaghojn de tiu kaj alia kaj post iom da tempo
komencis oscedi, senti enuon, des pli ke jam delonge
venis la tempo, en kiu li kutime kushighis dormi. |
Chio chi — la rumoro,
bruo kaj homamaso — chio estis stranga por Akakij
Akakijevich. Li simple ne sciis kion fari, kien meti
siajn manojn, krurojn kaj tutan korpon. Finfine li
sidighis apud la ludantoj, rigardis iliajn kartojn kaj
vizaghojn kaj post kelka tempo komencis oscedi kaj senti
enuon, precipe char jam delonge venis la tempo, en kiu li
kutime enlitighis. |
| Он хотел проститься с
хозяином, но его не пустили,
говоря, что непременно надо
выпить в честь обновки по
бокалу шампанского. |
Li volis adiau kun la
mastro, sed oni lin ne lasis, dirante, ke nepre necesas
trinki po pokalo da champano okaze de la nova ajho. |
Li intencis diri al la
mastro “Ghis la revido”, sed oni ne lasis lin foriri
kaj diris, ke pro la nova palto oni devas nepre trinki
champanon. |
| Через час подали ужин,
состоявший из винегрета,
холодной телятины, паштета,
кондитерских пирожков и
шампанского. Акакия Акакиевича
заставили выпить два бокала,
после которых он почувствовал,
что в комнате сделалось
веселее, однако ж никак не мог
позабыть, что уже двенадцать
часов и что давно пора домой. |
Post horo oni liveris
vespermanghon, konsistantan el salato kun beto, malvarma
bovidajho, pastecho, kuketoj kaj champano. Oni devigis
Akakij'on Akakijevich eltrinki du pokalojn, post kiuj li
eksentis, ke en la chambro farighis pli gaje, tamen li
neniel povis forgesi, ke estas jam la dekdua horo kaj ke
delonge necesas iri hejmen. |
Post unu horo
komencighis vespermangho, kiu konsistis el legoma salato
kun vinagra sauco, malvarma bovidajho, pastecho, dolchaj
kuketoj kaj champano. Oni devigis lin trinki du pokalojn,
post kiuj li sentis, ke en la chambro farighis pli gaje,
tamen li tute ne povis forgesi, ke jam estas la dek-dua
horo kaj ke delonge necesas iri hejmen. |
| Чтобы как-нибудь не вздумал
удерживать хозяин, он вышел
потихоньку из комнаты, отыскал
в передней шинель, которую не
без сожаления увидел лежавшею
на полу, стряхнул ее, снял с нее
всякую пушинку, надел на плеча
и опустился по лестнице на
улицу. |
Por ke la mastro ne
ekpensu lin reteni, li nerimarkite eliris el la chambro,
elserchis en la vestiblo sian palton, kiun li kun bedauro
ekvidis kushanta sur planko, ekskuis ghin, forprenis de
ghi chiun lanugeron, surshultrigis kaj malsupreniris lau
la shtuparo en la straton. |
Por ke la mastro ne
komencu iel reteni lin, li silente eliris el la chambro,
trovis en la vestiblo sian palton, kiun li kun bedauro
ekvidis sur la planko, skuis ghin, forprenis de ghi
chiujn lanugerojn, surshultrigis ghin kaj iris malsupren
lau la shtuparo al la strato. |
| На улице все еще было светло.
Кое-какие мелочные лавчонки,
эти бессменные клубы дворовых
и всяких людей, были отперты,
другие же, которые были
заперты, показывали, однако ж,
длинную струю света во всю
дверную щель, означавшую, что
они не лишены еще общества и,
вероятно, дворовые служанки
или слуги еще доканчивают свои
толки и разговоры, повергая
своих господ в совершенное
недоумение насчет своего
местопребывания. |
Ekstere ankorau estis
lume. Kelkaj etajhaj butikoj, la senshanghaj kluboj de
kortistoj kaj chiaj servistoj, estis malfermitaj, sed
aliaj, kiuj estis fermitaj, montris, tamen, longan strion
de lumo entuta subporda fendo, montrantan, ke ili ankorau
ne senighis de societo kaj, vershajne, kortaj servistinoj
kaj servistoj ankorau finas siajn klachojn kaj
paroladojn, perpleksigante siajn sinjorojn koncerne ilian
loktrovighon. |
La strato ankorau estis
luma. Funkciis kelkaj butikoj, tiuj chiamaj kluboj de
chiaj servistoj, kaj tra pordaj fendoj de fermitaj
butikoj videblis lumstrioj, kiuj montris, ke ili ne estas
senhomaj, kaj ke en ili, vershajne, servistoj kaj
servistinoj ankorau ne finis klachi kaj babili,
embarasante siajn sinjorojn, kiuj tute ne sciis, kie ili
estas. |
| Акакий Акакиевич шел в
веселом расположении духа,
даже подбежал было вдруг,
неизвестно почему, за какою-то
дамою, которая, как молния,
прошла мимо и у которой всякая
часть тела была исполнена
необыкновенного движения. |
Akakij Akakijevich iris
en gaja humoro, ech ial ekkuris post iu damo, kiu kiel
fulmo trairis preter kaj kies chiu korpoparto estis plena
de neordinara gracio. |
Akakij Akakijevich iris
tre gaja, kaj ech pro nekonata kauzo foje ekkuris post iu
damo, kiu fulme preterpasis lin kaj kies chiu korpoparto
rapidege movighis. |
| Но, однако ж, он тут же
остановился и пошел опять
по-прежнему очень тихо,
подивясь даже сам неизвестно
откуда взявшейся рыси. |
Sed, tamen, li tuj
haltis kaj denove ekiris tre malrapide, ech mem ekmirinte
pri sia nescieble de kie aperinta troto. |
Tamen li tuj haltis kaj
pluiris tre malrapide, miregante pro la trotkapablo
aperinta en li en nekonata maniero. |
| Скоро потянулись перед ним
те пустынные улицы, которые
даже и днем не так веселы, а тем
более вечером. |
Baldau antau li
etendighis tiuj dezertaj stratoj, kiuj ech tage ne estas
gajaj, kaj des pli vespere. |
Baldau antau li
vidighis la dezertaj stratoj, kiuj ech tage ne estas
gajaj, des pli malgajis ili vespere. |
| Теперь они сделались еще
глуше и уединеннее: фонари
стали мелькать реже - масла, как
видно, уже меньше отпускалось;
пошли деревянные домы, заборы;
нигде ни души; сверкал только
один снег по улицам, да
печально чернели с закрытыми
ставнями заснувшие низенькие
лачужки. |
Nun ili farighis
ankorau pli malplenaj kaj solecaj: lanternoj
malplioftighis - evidente, oni disponigis malpli da oleo;
komencighis lignaj domoj, bariloj; nenie estas ech unu
homo; sola negho brilis en la stratoj, kaj la ekdormintaj
malaltaj domachoj malgaje nigris kun fermitaj shutroj. |
Nun ili ighis ech pli
sovaghaj kaj solecaj: lanternoj maloftighis, char,
vershajne, estis reduktita la kvanto da oleo por la
lumigado; aperis lignaj domoj kaj bariloj; neniu homo
estis videbla; nur negho brilis sur la stratoj, kaj
triste nigris la dormantaj malaltaj kabanoj kun fermitaj
shutroj. |
| Он приблизился к тому месту,
где перерезывалась улица
бесконечною площадью с едва
видными на другой стороне ее
домами, которая глядела
страшною пустынею. |
Li proksimighis al tiu
loko, kie la strato estis tranchata de senfina placo, kiu
aspektis kiel timiga dezerto kun domoj apenau videblaj
sur ghia alia flanko. |
Li proksimighis al la
loko, kie la straton tranchis grandega placo, kiu estis
kvazau timiga dezerto kun apenau videblaj domoj en la
transa flanko. |