5-a
            chapitro
            NI HELPAS AL NI, NE AL LA MONDO
            Antau ol paroli pri
            tio, kiel plenumo de devo helpas al ni spirite
            kreski, mi volas mallonge analizi ankorau unu
            aspekton de tio, kion en Hindio oni nomas karma jogo.
            Chiu religio konsistas el tri partoj: filozofio,
            mitologio kaj ritualo.
            Kompreneble,
            filozofio estas fundamento de chiu religio; mitologio
            klarigas kaj ilustras ghin per pli au malpli legendaj
            biografioj de grandaj homoj, rakontoj, fabeloj ktp.
            Ritualo donas al filozofio konkretan formon, por ke
            chiu povu kompreni ghin - fakte ritualo estas karmo.
            Tion bezonas chiu religio; plej multa nombro el ni ne
            kapablas kompreni ech simplajn aferojn, ghis ni ne estas
            spirite elkreskintaj. 
            Homoj ofte pensas,
            ke ili kapablas kompreni chion, sed, se renkontas
            praktikajn okazojn, ili vidas - abstraktaj ideoj ofte
            estas tre malfacile kompreneblaj. Tial al ni helpas
            simboloj.
            Dum tre longa tempo
            simboloj estas uzataj en chiuj religioj. En iu senco
            ni povas pensi nur en simboloj; en alia senco vortoj
            estas simboloj de pensoj. En ankorau alia senco chion
            en Kosmo ni povas alrigardi kiel simbolon. Tuta Kosmo
            estas simbolo kaj Dio la chefa post tio. Chi tiujn simbolojn
            ne elpensis homoj. Ne estis tiel, ke aro da homoj,
            apartenantaj al unu religio, kuniras, elpensas
            simbolojn kaj donas por uzado. Simboloj de religio
            elkreskas mem, nature. Se ne tiel, pro kio do kelkaj
            simboloj asociighas kun kelkaj ideoj en menso de
            preskau chiu homo? Estas simboloj, kiujn oni shatas
            en la tuta mondo. 
            Multaj el vi
            pensas, ke kruco aperis kiel simbolo de krista
            religio. Sed fakte ghi ekzistis antau kristanismo,
            antau naskigho de Moseo, antau ol estis eldonitaj
            Vedoj. Kruco ekzistis en Fenicio kaj che actekoj.
            Same simbolo de surkrucigita Savanto; simbolon de
            krucumita homo, shajne, konas chiu nacio...
            Rondo estas la
            simbolo de la mondo. Post tio ekzistas la plej
            universala de chiuj simboloj fajra krucsvastiko. Iam
            oni pensis, ke buddanoj estas disvastigintaj ghin,
            sed nun estas klare, ke ghin uzis popoloj longe antau
            buddismo. Ghi estas trovita en Babilonio kaj Egiptio.
            Kion tio signifas?
            Chiuj chi simboloj
            ne povis esti relativaj. Devas esti iu rilato inter
            simboloj kaj homa menso. Lingvo ne estas rezulto de
            konceptaro; ghi impresas, ke popoloj iam estus
            interkonsentighintaj difinitajn ideojn diri per
            difinitaj vortoj.
            Neniam ekzistis
            vorto sen konformaj ideoj; ideoj kaj vortoj estas
            nedisigeblaj. Simboloj, kiuj elmontras ideon, povas
            esti sonaj au koloraj simboloj. Surdaj kaj mutaj
            homoj devas pensi per aliaj, ne sonaj simboloj.
            Chiu penso de menso
            havas formon kiel konforman malon; en sanskrita
            filozofio oni nomas ghin nama - rupa (nomo kaj
            formo). Same neeblas interkonsenti pri iu sistemo de
            simboloj por krei iun lingvon.
            En ritualsimboloj
            de la mondo ni trovas elmontrojn de religia penso de
            la homaro. Estas ja facile diri, ke ni ne bezonas
            ritualojn, preghejojn kaj similajn ajojn; chiu infano
            nun tiel parolas. Sed ni devas vidi, ke tiuj, kiuj
            preghas hejme, ne volas iri al preghejo. Pro tio
            asocio de temploj, ritualoj kaj aliaj konkretaj
            formoj havas emon mensojn de postsekvontoj de tiu
            religio direkti al mensoj, kiujn simbolas chi tiuj
            konkretaj ajhoj. Ne estas saghe malrespekti ritualojn
            kaj simbolojn entute.
            Esplorado kaj uzado
            de tiuj chi demandoj, kompreneble, ankau estas parto
            de karma jogo. Chi tiu scienco havas ankorau aliajn
            aspektojn. Unu el ghi estas - trovi rilaton inter
            penso kaj vorto kaj tio, kion ni povas atingi per forto
            de vorto. Estas ech dirite, ke kreskighado
            komencighis de vorto. Ekstera aspekto de Dia penso estas
            vorto. Char Dio antau kreado pensis, do kreado eliras
            el vorto.
            Dum peno kaj hasto
            de nia materialisma vivo niaj nervoj perdas
            sentivecon kaj malakrighas. Ju pli maljunaj ni
            farighas, des pli multe ni vivas en la mendo suferante,
            ni farighas sensentaj kaj kapablas ne rimarki
            okazantajhojn chirkau ni.
            Tamen homa
            karaktero ofte devigas nin esplori kelkajn el la
            simplaj okazoj de chiutaga vivo; tiu chi intereso
            estas pasho al ekhavo de lumo. Ech ne parolante pri
            filozofia kaj religia valoro de la Plej Superaj
            Vortoj, ni vidas, ke sonaj simboloj estas tre gravaj
            en homa vivo.
            Mi parolas kun vi.
            Mi ne tushas vin; vibracio de aero, kiun mi kreas
            parolante, atingas viajn orelojn, tushas viajn
            nervojn kaj en via menso estighas impreso. Vi ne
            kapablas kontraustari al tio. Chu tio ne estas vere
            mirinda?
            Unu homo nomas
            alian malsagulo, kaj tiu la dua ekstaras kaj donas al
            li baton per pugno. Jen, kia estas forto de la vorto!
            Iu virino ploras kaj estas malfelicha; alia virino diras
            al si kelkajn mildajn vortojn. La virino plu ne
            ploras, post nelonga tempo shi jam ridetas. Pripensu
            potencon de vorto! Tio estas granda forto en la
            supera filozofio kaj ankau en chiutaga vivo. Tage kaj
            nokte ni uzas tiun forton, nenion pensante au
            demandante. Senti tiun forton kaj saghe uzi estas
            parto de karma jogo.
            Nia devo antau
            aliaj estas helpi al aliaj, farante bonon al la
            mondo. Se vi demandas - pro kio ni devas helpi al la
            mondo? Respondo - al la mondo ni helpas nur image,
            fakte ni helpas al ni mem. Ni devus chiam provi helpi
            al la mondo, tio devus esti devo, sed, pripensante
            tion, ni komprenas, ke la mondo tute ne bezonas nian
            helpon. Chi tiu mondo ne ekzistas por tio, ke mi au
            vi venu kaj helpu al ghi.
            Iam mi audis
            predikon, en kiu estas dirite: "Tiu chi mondo
            estas tre bona, char ghi donas al ni tempon kaj eblecon
            helpi al ghi". La prediko ja estas bona, sed
            tamen - chu tio ne estas blasfemado de Dio - diri, ke
            la mondo bezonas nian helpon? Kompreneble, en la
            mondo estas multe da mizero. Pro tio helpi al aliaj
            estas la plej bona,
            kion ni povas fari; tamen finfine ni devos agnoski,
            ke, helpante al aliaj, ni helpas nur al ni mem.
            En infaneco mi
            havis kelkajn blankajn musojn. Musoj vivis en kesteto
            kun malgrandaj radetoj. Kiam musoj volis trairi
            radetojn, ghi turnighis, kaj la bestetoj neniel povis
            trairi gin. Sama situacio estas inter la mondo kaj
            nia helpo al ghi. Sola senco de tio - ni ekhavas
            moralan ekzercon. Tiu chi mondo estas nek bona, nek
            malbona, chiu homo kreas por si sian mondon.
            Se, ekzemple,
            blindulo provas imagi ghin, ghi estas varma,
            malvarma, au mola, malmola.
            Ni estas aro de
            felicho au malfelicho: centfoje ni vidis tion en nia
            vivo. Kutime junuloj estas optimistoj kaj maljunuloj
            - pesimistoj. Antau junuloj estas tuta vivo,
            maljunuloj bedauras foririntajn tagojn kaj centoj da
            nerealigitaj deziroj estas en ilia brusto. Tamen
            ambau estas nepravaj. Vivo estas bona au malbona
            rilate de tiu stato de menso, per kiu ni alrigardas
            ghin. Sola fajro estas nek bona, nek malbona. Kiam
            ghi bruligas niajn fingrojn, ni insultas ghin. Sed
            kiam ghi donas varmon, ni diras, ke ghi estas
            agrabla. Tamen sole, entute ghi estas nek bona, nek
            malbona. Rilate de formo de uzado ghi formas en ni
            bonan au malbonan senton; sama estas chi tiu mondo.
            Ghi estas kompleteco. En sia kompleteco ghi povas
            ekzisti ankau sen ni, kaj ni ne devas pensi,
            kiamaniere helpi al ghi.
            Tamen ni devas fari
            bonon; deziro fari bonon estas la plej alta mova
            forto, kiun ni havas, se ni chiam scias, ke helpi al
            aliaj estas privilegio. Ne metu vin sur piedestalon,
            ne tenu etan moneron en la mano, dirante:
            "Prenu, mizera homo!", sed estu dankemaj
            pro ebleco helpi.
            Sankta estas ne
            prenanto, sed donanto. Estu dankemaj, ke vi ghenerale
            povas elmontri vian bonkorecon en la mondo.
            Kion ni kapablas
            fari en la plej bona okazo? Konstrui malsanulejon au
            vojojn? Ni povas organizi bonfaradon, kolekti 2-3
            milionojn da dolaroj; per unu miliono konstrui
            malsanulejon, per dua organizi balojn kaj trinki
            champanon, de la tria duonon forshtelos oficistoj,
            restajhojn fordoni al mizeruloj..., sed kio estas
            tio?
            Uragano povas dum
            kvin minutoj neniigi vian malsanulejon. Kion tiam vi
            faros? Erupcio de vulkano povas detrui vojojn,
            malsanulejojn kaj urbojn. Forlasu ni la stultajn
            parolojn pri helpado al la mondo. Ghi ne atendas vian
            au mian helpon. Tamen ni devas labori kaj senchese
            fari bonon, char tio donas al ni sanktecon. Tio estas
            la sola vojo, kiel farighi pleneca. Mizerulo, al kiu
            ni helpis, ne estas shulda al ni. Ni chiuj estas
            shuldaj al li, char li donis al ni eblecon elmontri
            nian bonkorecon. Estas tute malghuste pensi, ke ni
            helpis al tiaj homoj. Tio estas stulta penso, kaj chiuj
            stultaj pensoj alportas malfelichon. Ni pensas, ke ni
            estas helpintaj al iu kaj atendas de li dankon, kaj,
            ne ricevinte ghin, ni sentas nin malrespektataj.
            Kial ghenerale ni
            atendas ion reen pro tio, kion ni faras? Estu
            dankemaj al homo, por kiu vi helpas, pensu pri li
            kiel pri Dio. Estas ja granda privilegio - servi al
            Dio, helpante al niaj samtempuloj. Se ni estus vere
            neligitaj, ni povus eviti dolorojn de atendo de danko
            kaj povus ghoji fari bonon por la mondo. Neligita
            laboro neniam alportas malfelichon kaj mizeron. La
            mondo kun siaj felicho kaj malfelico ekzistos eterne.
            Iam vivis malricha
            viro, kiu tre bezonis monon. Li elpensis, ke estus
            bone havi spiriton - ghinon, al kiu li povus ordoni
            alporti monon kaj ghenerale chion bezonatan. Li
            vagabondis, serchante homon, kiu povus helpi al li
            ekhavi tian ghinon, kaj finfine trovis iun saghulon,
            kiu havis grandan forton. Kiam la viro petis helpon,
            la saghulo demandis, por kio li bezonas ghinon.
            "Mi bezonas ghinon, por ke ghi laboru por mi.
            Sinjoro, instruu min, kiel ekhavi ghinon, mi tre
            volas ghin", diris la viro. Sed la saghulo
            diris: "Ne maltrankvilighu, iru hejmen". En
            sekva tago la viro denove venis al la saghulo, ploris
            kaj petegis: "Donu al mi ghinon, sinjoro, mi
            bezonas ghinon, por ke ghi helpu al mi". La
            saghulon tio jam abomenigis, kaj li diris:
            "Prenu chi tiun talismanon, diru jenan magian
            vorton. Venos ghino kaj faros chion, kion vi ordonos.
            Sed estu atenta - ghinoj estas teruraj estajhoj, kiuj
            chiam bezonas laboron. Se vi ne donos laboron al la
            ghino, ghi forprenos vian vivon". La viro
            respondis: "Tio ja estas facila, mi donos al li
            laboron por tuta vivo". Post tiam li eniris en
            arbaron kaj longe ripetis la magian vorton. Aperis
            giganta ghino kaj diris: "Mi estas ghino, mi
            servas al via magio, sed mi devas chiam labori; se mi
            ne havos laboron, mi mortigos vin". La viro
            diris: "Konstruu por mi kastelon", kaj la
            ghino respondis: "Kastelo preta". La viro
            diris: "Alportu por mi monon", kaj la ghino
            respondis: "Prenu, jen via mono".
            "Forhaku chi tiun arbaron kaj sur tiu loko konstruu
            urbon". "Estas jam preta", diris la
            ghino, "Kion vi ankorau deziras?" La viro
            ektimis kaj komprenis, ke plu ne havas laboron por la
            ghino, char ghi chion plenumas momente. La ghino
            diris: "Donu al mi laboron, au mi formanghos
            vin".
            La malfelicha viro
            ne trovis laboron por la ghino kaj tre ektimis. Li
            ekkuris kaj kuregis, ghis atingis la saghulon kaj
            diris: "Ho sinjoro, savu mian vivon!" La
            saghulo demandis, kio okazis; kaj la viro respondis:
            "Mi plu neniun laboron havas por la ghino.
            Chion, kion mi ordonas, ghi plenumas momente, kaj nun
            ghi minacas formanghi min, se mi ne trovos por ghi
            laboron". En tiu momento aperis la ghino kaj
            ekkriis: "Mi formanghos vin!" kaj pretis
            fari tion. La viro tremis kaj petis la saghulon savi
            lian vivon. La saghulo diris: "Mi trovos por vi
            eliron. Jen estas hundo, ghia vosto estas rondforma.
            Detranchu voston kaj ordonu al la ghino elrektigi ghin".
            La viro detranchis la voston kaj donis al la ghino,
            dirante: "Elrektigu ghin". La ghino prenis
            ghin, malrapide kaj zorgeme elrektigis la voston, sed
            tuj post kiam ghi forlasis la voston, ghi denove
            rondformighis. Denove ghi malrapide elrektigis
            ghin... nur por ekvidi, kiel la vosto refarighas
            rondforma. Tiel li agadis kelkajn tagnoktojn, ghis
            lacighis kaj diris: "Ghis nun neniam mi estis en
            tiel acha malagrablajho, kvankam mi estas maljuna kaj
            sagha ghino". Ghi diris al la viro: "Ni
            interkonsentu. Lasu min libera, kaj por vi restos
            chio, kion mi donis al vi, kaj mi promesas ne tushi
            vin". La viro estis tre ghoja kaj tuj konsentis.
            Tiu chi mondo estas
            simila al la rondforma vosto de hundo: multaj homoj
            dum jarcentoj provis elrektigi ghin, sed tuj post
            forlaso - denove rondforma. Chu ekzistas alia ebleco?
            Antau chio homo
            devas scii, ke tiu, kiu laboras neligita, neniam
            farighos fanatikulo. Se ni scias, ke la mondo similas
            al la rondforma vosto de hundo, kiu neniam farighas
            rekta, ni ne farighos fanatikuloj. Se la mondo ne
            havus fanatismon, ghi estus pli progresighinta. Estas
            eraro pensi, ke fanatismo povas helpi al progreso de
            la homaro. Tute male. Ghi estas malhelpanta elemento,
            kiu kreas malbonan impreson, koleron, devigas homojn
            interbataladi kaj faras ilin malbonkoraj.
            Ni pensas, ke chio,
            kion ni faras kaj chio, kion ni havas, estas la plej
            bona en la mondo, kaj tio, kion ni ne faras kaj kion
            ni ne havas, estas senvalora. Memoru por chiam
            ekzemplon pri la hunda vosto, se vi sentas emon
            farighi fanatikulo.
            Sensence estas
            perdi trankvilon au dormon pro la mondo; ghi povas
            movighi plu ankau sen vi. Se vi evitis fanatismon -
            vi laboros bone. Se trankvila homo faras bonan
            laboron per granda amo kaj bonkoreco, li faras bonon.
            Fanatikulo estas sensagha kaj ne havas bonkorecon;
            neniam li elrektigos la mondon kaj ne farighos pura
            kaj pleneca.
            Kunigu ni chefajn
            aspektojn de la leciono. 
            1). Antau chio ni
            devas memori, ke ni chiuj shuldas al la mondo, sed la
            mondo nenion shuldas al ni. Por ni chiuj estas donita
            la granda privilegio fari ion bonan por la homaro.
            Helpante al la mondo, fakte ni helpas al ni mem.
            2). Dio ekzistas en
            tiu chi universo. Ne estas vero, ke nia universo
            movighas sen celo kaj bezonas mian au vian helpon.
            Dio estas chi tie chiam. Li estas senmorta, eterne
            laboranta, sendorma. Kiam Kosmo dormas, li ne dormas.
            Li laboras senchese, chiuj shangoj kaj elmontroj
            aperas en la mondo pro li.
            3). Ni neniun devas
            malami. Nia devo estas simpatii por malfortuloj kaj
            ami ech maliculon. La mondo estas granda ejo por
            moralaj ekzercoj, en kiu ni tute ne devas esti
            fanatikuloj, char fanatismo estas malo de amo.
            Fanatikuloj ofte parolas: "Mi ne malamas
            pekulojn, mi malamas pekon".
            Sed ne ekzistas
            homo, kiu povus trovi diferencon inter peko kaj
            pekulo. Paroli ja estas facile. Se ni povus trovi
            diferencon inter eco kaj ties posedanto, ni farighus
            plenecaj. Malfacile estas atingi tion - ju pli
            trankvilaj ni estas kaj ju malpli ni maltrankviligas
            niajn nervojn, des pli multe ni amos kaj des pli bona
            estos nia laboro.