6-a chapitro
NELIGIGHO ESTAS PLENA ABNEGACIO

Same kiel chiu agado, elirinta el ni, revenas kiel reakcio, same nia laboro povas enflui chiujn aliajn homojn kaj inverse. Eble vi estas rimarkinta, ke, laborante malbonan laboron, homo farighas pli kaj pli malbona, kaj, laborante bonan laboron, li farighas pli kaj pli forta kaj lernas chiam fari bonon. Tian intensighon de impreso de agado oni povas klarigi nur per reciproka akcio kaj reakcio inter homoj.

Ekzemplo el fiziko: agante en certa formo, mia menso trovighas en certa vibracia stato; chiuj aliaj mensoj, kiuj trovighas en similaj cirkonstancoj, ekhavos emon subordighi al impreso de mia menso. Se diversaj egale agorditaj muzikinstrumentoj trovighas en sama chambro, kiam oni tushas unu, aliaj ankau ekvibros en sama tono. Ankau chiuj mensoj, kiuj trovighas en egala stato, ricevas impreson de sama penso. Kompreneble, tiu chi impreso shanghighos lau distanco kaj aliaj faktoroj, tamen menso chiam estas malfermita por impresoj. Ekzemple, se mi faras ion malbonan, mia menso trovighas en iu certa stato de vibracioj, kaj mensoj en la tuta mondo, trovighantaj en simila stato, povas ekhavi impreson de vibracioj de mia menso. Same, se mi laboras bonan laboron, mia menso trovighas en alia stato de vibracioj, kaj chiuj simile agordigitaj mensoj kapablas esti impresitaj de mia menso. Tiu chi reciproka impresado de mensoj estas pli au malpli granda rilate de agordigo.

Estas tute eble, ke, same kiel ondoj de lumo kapablas movighi dum milionoj da jaroj, ghis atingos iun objekton, ankau ondoj de pensoj povas vojaghi dum centoj da jaroj, ghis atingas objekton, kiu vibras kun ili egale.

Estas tute eble, ke nia atmosfero estas plenplena de tiaj pensaj pulsacioj, bonaj kaj malbonaj. Chiu penso, kiun kreskigas iu cerbo, disvastighas ondsimile, ghis renkontas objekton, kiu perceptos ghin.

Chiu menso, kiu estas malfermita por percepto de tiuj impulsoj, perceptas ghin tuj. Se iu homo faras malican laboron, lia cerbo estas agordigita en iu certa stato, kaj chiuj ondoj, kiuj egalas al tiu stato kaj jam trovighas en atmosfero, estos perceptataj de lia menso. Pro tio maliculo kutime daurigas fari pli kaj pli malbonan laboron. Lia agado intensighas.

Sama situacio estas ankau en cerbo de tiuj, kiuj faras bonon; ili malfermas ghin por bonaj ondoj, trovighantaj en atmosfero, kaj iliaj bonaj agadoj same intensighos.

Do, farante malbonon, ni subordighas al duobla minaco; unue, ni malfermas nin por chiuj malbonaj impresoj, kiuj trovigas chirkau ni; due, ni kreas malbonon, kio povas impresi aliajn ech, eble, post cent jaroj. Farante malbonon, ni malutilas al ni kaj ankau al aliaj. Farante bonon al ni kaj aliaj, nia forto ekhavas plian forton de chirkaua mondo.

Konforme al karma jogo, iam faritan agadon oni ne povas neniigi, ghis ghi ne donis rezulton; naturo ne havas forton, kiu kapablus deteni ghin doni rezulton. Se mi agadas malbone, mi devas suferi pro tio; nenio en tiu chi universo povas tion haltigi au reteni tion. Same, se mi agas bone, neniu forto en la mondo povas haltigi aperon de bonaj rezultoj. Chiu kauzo devas havi sekvojn.

Venis tre serioza demando pri karma jogo - nia bona kaj malbona agadoj estas tre forte interligitaj. Ni ne povas meti limon kaj diri: jena agado estas vere bona kaj jena - vere malbona. Ne ekzistas agado, kiu ne donus samtempe bonajn kaj malbonajn rezultojn.

Ekzemplo: mi interparolas kun vi, do mi agas bone! Sed parolante mi pereigas milojn da mikroboj en aero, do al iu mi faras malbonon. Se iu agado al ni plachas kaj impresas bone al tiuj, kiujn ni konas, ni diras, ke tio estas bona agado. Ekzemple, vi povas mian paroladon kun vi nomi bona, sed mikroboj opinios alie; mikrobojn vi ne vidas, nur min. Formo, kiel mia parolo impresas vin, estas bone videbla, sed ghia impreso al mikroboj estas nevidebla.

Tiel, analizante niajn malbonajn laborojn, ni povas opinii, ke ie ili donas ankau iom da bona rezulto. Tiu, kiu en bona agado vidas ankau ion malbonan kaj en malbona - ion bonan, tiu estas ekkoninta sekreton de laboro.

Kio sekvas el tio? Ne eblas tute klara agado kaj same tute malklara. Ni ne povas ech spiri au vivi, ne farante al iu malbonon, kaj chiu mordajho, kiun ni manghas, estas deigita de alies busho; niaj vivoj elpremas vivojn de aliaj. Tio povas esti homoj, bestoj au etaj mikroboj, sed iun el ili ni devas elpremi. Se estas tiel, ni nature devas konkludi, ke plenecon oni ne kapablas atingi laborante. Ni povas labori tutan vivon, sed ne atingi eliron el tiu chi malsimpla labirinto. Vi povas labori pli, pli kaj pli, sed tiu chi interligigho de bono kaj malbono en rezultoj de laboro estos senfina.

Kiel la duan aspekton ni devas priparoli celon de laboro. Ni vidas, ke plej multe da homoj en diversaj landoj pensas, ke venos tempo, kiam ekzistos nek malsanoj, nek morto, nek malfelicho au malico. Tio ja estas bona ideo, tre bona mova forto por inspiri nesciantojn, sed se ni iom pripensos, ni ekvidos, ke tio ne eblas. Kiamaniere eblus tio, se bono kaj malbono estas du flankoj de unu monero?

Kio estas pleneco? Pleneca vivo estas antagonisma demando. Vivo mem estas senchesa batalo inter ni kaj chirkauajho. Dum chiu momento ni fakte batalas kontrau chirkaua naturo kaj, se ni suferas malsukceson, nia vivo devas malaperi. Tia estas, ekzemple, la chiama batalo por manghajho kaj aero. Se rnankas manghajho au aero, ni devas morti. Vivo ne estas simpla, fluanta, sed tre komplika proceso. Chi tiu kompleksa batalo inter interno kaj ekstero estas tio, kion ni nomas vivo. Klare, ke kun cheso de tiu batalo finighas ankau la vivo.

Ni povus kompreni kiel idealan felichon finighon de tiu batalo. Sed tiel ankau vivo finighus, char batalo povas halti nur kune kun vivo. Ni jam vidis, ke, helpante al la mondo, ni helpas al ni mem. La chefa rezulto de laboro, kiun ni faras por aliaj, estas plibonigado de ni mem. Senchese farante bonon al aliaj, ni provas liberigi nin; tiu chi sinliberigo estas granda instruo, kiun ni devas dum vivo ellerni.

Homo malsaghe pensas, ke li kapablas ighi felicha, kaj post longaj jaroj de batalo finfine komprenas, ke vera felicho ekzistas en neniigo de sinamo kaj neniu povas felichigi lin krom li mem. Chiu akto de bonfarado, chiu bonkoreca penso, helpo, bona laboro liberigas nin de nia sinamo kaj devigas nin pensi pri ni kiel pri la plej malalta kaj la plej eta; do tio donas bonajn rezultojn. Chi tie ni vidas kunigitajn JHNANI, BHAKTI kaj KARMA. La supera idealo estas eterna kaj plena sinoferemo, en kiu ne ekzistas "mi", sed ekzistas nur "vi"; karma jogo direktas homon al tiu chi celo.

Predikisto de religio povas terurighi pro ideo de nepersona Dio, li povos opinii, ke Dio estas persono kaj ankau mem havas sian personecon kaj individualecon. Pensu li, kion li volas, sed liaj moralaj ideoj povas esti bonaj nur tiam, se ili bazighas sur plena sindonemo. Tio estas fundamento de moralo; vi povas disvastigi ghin inter homoj au bestoj; tio estas fundamento de ideo, principo, kiun enhavas chiuj specoj de moralo.

En la mondo vivas diversaj specoj de homoj. Antau chio estas Diaj homoj, kies sindoneco estas pleneca, kiuj helpas al aliaj, ech oferante propran vivon. Ili estas superaj inter homoj. Se iu lando havas almenau cent tiajn homojn, estas tre bone. Sed, bedaurinde, ili estas tro maloftaj. Postsekvas - bonaj homoj, kiuj faras bonon al aliaj, se tio ne malutilas al ili mem, kaj la tria speco, kiu, por fari bonon al si mem, malutilas al aliaj.

Iu sanskrita poeto diris, ke ekzistas ankorau la kvara speco de homoj, kiuj malutilas al aliaj simple por malutili. Same, kiel en unu poluso de ekzistado estas la supera homo, kiu faras bonon pro farado de bono, en kontraua poluso estas homoj, kiuj malicas nur por malicado. Ili pro tio nenion ricevas, sed karaktero devigas ilin esti malicaj.

Ekzistas du vortoj de sanskrito - "privritti", kio signifas strebi al io kaj la dua - "nivritti", kiu signifas strebi al nenio.

"Voli atingi ion" estas tio, kion ni nomas mondo, "mi" kaj "mia". Kiu chiam shparas por tiu chi "mia" havajhon, potencon, gloron, volante kunigi chion en unu centro - "mi mem", estas "privritti" - natura emo de homo preni chion, kion havas la dolcha "mi" de homo. Se tiu chi emo haltas, tiam ghi estas "nivritti", formovigho, aperas moraleco kaj religio.

Ambau tiuj chi vortoj signifas laboron. La unua estas bona kaj la dua - malbona laboro. "Nivritti" estas fundamento de chia virteco kaj religio, plenecon ghi atingas tra vera sindonemo, preteco oferi menson, korpon, chion - por alia estajho. Se homo atingis tian staton, li estas atinginta plenecon de karma jogo. Tio estas supera rezulto de bonfarado.

Ech se homo ne konas filozofion, kredas al neniu dio kaj neniam estas preghinta, li povas atingi saman staton, kian atingas religia homo per preghoj kaj filozofoj per scioj - li atingas ghin per simpla forto de bonaj laboroj. Do estas videble, ke filozofo, laboristo kaj kredanto renkontighas en unu punkto - abnegacio.

Chiu estimas homon, kiu estas preta oferi sin pro aliaj, ech se lia filozofio kaj religio estas tute alia. Kaj tio ja tute ne estas demando de religio: ech homoj, kiuj agnoskas neniun religion, sentas estimon, se vidas tian abnegacion.

Ech la plej kredanta kristano, legante libron "Lumo de Azio" de verkisto Edvin Arnold, ekestimas Buddon, kiu, ne predikis Dion, predikis nur veran abnegacion, sinoferadon. Sola ajho, kiun ne scias kristano, estas: lia fino kaj vivcelo estas tute sama, kian havas homoj, kies opiniojn li ne agnoskas. Kredanto, vivante lau Biblio kaj farante nur bonon, atingas saman punkton.

Filozofo per siaj scioj vidas, ke la shajna estado estas obsedateco; li forjhetas tiun ideon; tio ankau estas abnegacio.

Chie tie do renkontighas karma, bhakti kaj jnani - tio estas ideo, pri kiu pensis chiuj grandaj predikistoj de estinteco, kiam ili instruis, ke Dio ne estas mondo. Estas tre grava diferenco inter unu ajho - Dio kaj la dua ajho - mondo. Mondo estas profitamo. Dio estas neprofitamo.

Homo povas vivi en ora kastelo, sidi sur trono kaj tamen esti neprofitama; do li vivas en Dio. Alia homo povas vivi en arbaro, vestita en chifonacho, nenion posedante, tamen, se li havos ech iom da profitamo, li tamen vivos en mondo, ne en Dio.

Ni jam parolis pri tio, ke ni ne kapablas fari nur bonon, ne farante per tio ion malbonan.

Se ni scias tion, kiel ni povas labori? Pro tio en la mondo ekzistis sektoj, kiuj en mirinde mallogika formo predikis malrapidan memmortigon kiel la solan vojon, kiel forlasi chi tiun mondon, char, se homo vivas, li devas mortigi bestojn au plantojn. Pro tio, lau ilia opinio, la sola eliro estas - morti.

Ghajnistoj tiun ideon predikis kiel superan idealon. Kaj chi tiu instruo shajnas logika. Tamen la veran respondon ni devas serchi en Gita. Tio estas teorio de neligigho, nealtenigho, farante vivan laboron. Sciu, ke vi estas tute izolitaj de mondo; sed vi tamen trovighas en la mondo kaj nenion devas fari por vi. Chiu profitama agado donos rezulton kontrau vi. Se tio estas bona agado, vi ricevos bonan rezulton, se malbona - malbonan rezulton; sed chiu agado malprofitama sekvojn ne restigos.

Ekzistas tre bona aforismo, kiu klarigas chi tiun ideon: "Ech se li mortigas tutan universon (au mem farighas murdita), li ne estas murdisto au murdito, se li scias, ke ne agas por si".

Karma jogo instruas: "Ne rezignu la mondon, vivu en mondo, enlasu chiujn impresojn, kiom vi povas. Sed se tion vi faras nur por propra ghuo, do ne laboru tute".

Ghuo ne rajtas esti vivcelo. Antau chio mortigu vian "mi" kaj post tio opiniu, ke tuta mondo estas vi, same kiel la antikvaj kristanoj diris: "La maljuna homo devas morti". Chi tiu maljuna homo estas la profitama ideo, ke tuta mondo ekzistas por nia ghuo. Malsaghaj gepatroj instruas infanojn preghi: "Ho Dio, Vi, kiu kreis chi tiun mondon por mi...", kvazau Dio ne havus alian laboron, krom krei chion por infanoj. Ne instruu al viaj infanoj tiajn stultajhojn.

Ekzistas ankau homoj, kiuj estas malsaghaj en alia formo - ili instruas, ke chiuj bestoj ekzistas por tio, ke ni mortigu ilin kaj manghu, kaj la mondo ekzistas por homa ghuo. Tigro ja povas diri: "Homo estas kreita por ni" kaj preghi: "Ho Dio, kiaj malbonaj estas la homoj; ili ne venas al mi, por ke mi povu formanghi ilin. Ili ne plenumas sian devon".

Se la mondo ekzistas por ni, do ni ekzistas por la mondo. La plej malsagha ideo, kiu ligas nin, estas ideo, ke la mondo ekzistas por nia ghuo.

La mondo ne ekzistas por ni. Milionoj forlasas ghin chiujare, kaj la mondo tion ech ne sentas. Milionoj venas denove. Same multe, kiom mondo ekzistas por ni, ni ekzistas por ghi.

Do, por labori ghuste, ni devas forjheti ideon de ligigho. Kaj ankorau - ne partoprenu en batalo, sed rigardu ghin kiel atestanto kaj daurigu la laboron.

Mia instruisto diris: "Alrigardu vian infanon kvazau per okuloj de vartistino". Vartistino karesas vian infanon kiel propran, sed, se vi plu ne bezonos shian laboron, shi forlasos vian domon kaj vian infanon. Al shi nenion signifos lasi vian infanon kaj same ekvarti alian. Estas forgesita chiu ligigho, por vartistino nenion signifos lasi vian infanon kaj varti alian.

Same vi devas pensi pri chiu via havajho. Estu vartistino, kaj, se vi kredas je Dio, pensu, ke chiuj viaj ajhoj fakte apartenas al Li. Homo ofte havas inklinon pensi, ke iu alia homo estas dependa de li kaj li povas por iu fari bonon. Tiu penso estas patrino de tuta nia ligigho, per tiu chi ligigho ekestas chiu nia doloro. Ni devas scii, ke neniu homo dependas de ni, neniu mizerulo dependas de nia bonkoreco, neniu animo de nia afableco.

Por chiuj helpas naturo kaj helpos, ech se en la mondo plu ne ekzistus milionoj da homoj. Procesoj de naturo haltos nek pro mi, nek pro vi. Helpi al aliaj, samtempe edukante nin - tio estas nur nia felicha privilegio. Tio estas tre grava viva instruo, kaj, se ni tute ellernos gin, ni neniam estos malfelichaj, ni povos vivi en chia socio, ne malutilante al ni. Se ni agados lau principo, ke la mondo ne ekzistas por vi kaj vin ghi ne bezonas, vi povos havi mil servistojn, landojn, kastelojn kaj tamen tio ne malutilos al via karaktero. Jam chi-jare povas morti multaj viaj amikoj; chu pro tio la mondo haltos? Chu ghi atendos, ghis viaj amikoj revenos? Ne, ghi funkcios plu. Eliru el via menso ideo, ke vi devas fari ion por la mondo; la mondo vian helpon ne bezonas. Se homo pensas, ke estas naskighinta, por helpi al la mondo, li estas simple stulta.

Se vi estas ekzercinta vian menson kaj nervojn, por kompreni, ke la mondo ne dependas de vi, laboro ne kreos en vi doloran reakcion. Se vi donas ion al iu homo, ne atendu dankon. Via nedankiteco ne dolorigos vin, se vi neniam pensis pri tio, ke vi navus rajton ion rericevi; vi donis al li tion, kion li devis ricevi, kion al li ebligis lia karmo; vi estas nur peranto.

Pro kio vi fieras, se vi estas fordoninta ion? Vi estas heroldo, kiu alportis al la mondo donacon, kiun ghi meritis per sia karmo. Pro kio vi fieras - chu vi fordonis ion egan? Kiam vi ighos neligita, vi ne vidos diferencon inter bono kaj malbono. Tiun diferencon kreas profitamo. Tion kompreni estas tre malfacile, sed venos tempo, kaj vi komprenos, ke nenio en la mondo povas regi vin, se vi ne permesas tion. Nenio povas superregi homan "Mi", gis tiu "Mi" ne ighas malsagha, perdante sendependecon. Neligighante vi estas pli forta ol chiu potenco.

Estas ja facile diri, ke nenio povas efiki sur vin, ghis vi ne permesas tion. Sed lau kio vi povas jughi, ke homo estas vere libera, estas nek felica, nek malfelicha, dum sur lin efikas la ekstera mondo?

Signo estas jena: nek felicho, nek malfelicho shanghas lian menson; en chiaj cirkonstancoj li restas sama.

En Hindio iam vivis granda saghulo Viaza. Li estas konata kiel autoro de aforismoj de Vedanta kaj kiel sankta homo. Lia patro longe laboris, por ighi neligita, sed sensukcese. Lia avo same strebis al tio, kaj same sen sukcesoj. Li mem plene ne atingis tion, sed lia filo Shuk naskigis pleneca. Viaza instruis lin kaj, kiam fordonis siajn proprajn sciojn, sendis la filon al kortego de registo Janaka. Tio estis granda registo, lia plena nomo estis Janaka Videha. "Videha" signifas "senkorpa". Kvankam li estis granda registo, li estis tute forgesinta pri sia korpo kaj sentis sin kiel spirito. Viaza volis, ke la registo instruu lian filon. Janaka sciis, ke la filo de Viaza venos, kaj pretighis al tio. Kiam la knabo atingis la kastelon, gardistoj ech ne rimarkis lin. Ili ordonis al li sidighi kaj atendi; Shuk sidis tiel dum tri tagnoktoj. Neniu interparolis kun li nek demandis, kio li estas. Shuk estis filo de tre granda saghulo, lia patro estis grava homo, shatata en la tuta lando, kaj li mem ankau estis grava persono, tamen la gardistoj ne respektis lin.

Post tiam subite venis chiuj ministroj, chiuj superaj oficistoj, akceptis lin kiel tre gloran gaston. Al la knabo oni donis la plej belajn chambrojn, mirindan vestajhon; dum ok tagoj li loghis en vera lukso. Sed la trankvila, serioza vizagho de Shuk tute ne shanghighis, kiam tiel subite shanghighis rilato al li. Li en lukso restis sama, kia estis dum atendado che la kastelo. Poste li estis alvenigita al la registo. La registo sidis sur trono, sonis muziko, dauris dancoj. La registo donis al la knabo pokalon, plenan de lakto kaj ordonis sepfoje chirkauiri la chambregon, ne elvershante ech guton da lakto. La knabo trankvile prenis la pokalon kaj ekiris; muziko ludis kaj belaj vizaghoj rigardis lin. Sepfoje li chirkauiris la chambregon kaj ne elvershis ech guton el la plenplena laktopokalo. Neniu ajho en la mondo povis maltrankviligi menson de la knabo, ghis li ne permesis tion. Kaj kiam li redonis la pokalon al la registo, la registo diris: "Via patro vin ghuste instruis, kaj vi mem vin estas ghuste instruinta; mi povas nur diri - iru hejmen, vi scias, kio estas vero".

Same nenio povas impresi homon, kiu estas lerninta sinregon; por li ne ekzistas sklaveco. Lia menso estas libera. Nur tia homo kapablas bone vivi en la mondo.

Ghenerale homoj havas du opiniojn pri la mondo. Unu parto estas pesimistoj kaj diras: "Kiel terura kaj malbona estas la mondo", kaj la dua parto estas optimistoj kaj diras: "Kiel bela kaj mirinda estas la mondo!"

Por tiuj, kiuj ne regas sian menson, la mondo estos au plena de malbono, au, en la plej bona okazo, ghi estos miksajho de bono kaj malbono.

Mondo por ni farighas optimisma, se ni farighas registoj super nia menso. Nenio povas nun impresi nian menson kiel bono au malbono. Ni vidas, ke chio trovighas en ghusta stato kaj estas harmonia. Multaj homoj, kiuj diris, ke la mondo estas infero, diras, ke ghi estas chielo post kiam ili ellernis sinregon.

Se ni estas veraj karma-joganoj kaj deziras esti liberaj, ni chiam finos per vera sinrego kaj abnegacio kaj, kiam malaperos la imaga "mi", la mondo, kiu ghis nun shajnis plena de malbono, shajnos plena de bono kaj mirinda.

Tia estas celo de karma jogo kaj tia estas ghia pleneco en praktika vivo. Diversaj jogoj ne estas kontraudiraj, char havas unu solan celon; ni devas nur multe ekzerci. La sekreto estas en ekzercoj. Antau chio vi devas audi, post tiam pensi kaj finfine - ekzerci. Tia estas vojo de chiu jogo. Vi antau chio devas audi pri jogo, ekscii, kia ghi estas; kaj dum pensado klarighos tio, kion vi ne komprenas. Malfacile estas chion tuj kompreni. Klarigo de chio trovighas en vi mem. Ghenerale ni chiuj devas nin instrui, memlerni, sed ne esti instruataj de aliaj.

Ekstera instruisto nur iniciatas la internan instruiston agadi. Chiuj demandoj klarighas, dank' al nia menso kaj pensado. Ni devas chion kompreni en nia animo, kaj de tiu kompreno elkreskos grandega forto de volo.

Antau chio estas sento, kiu farighas strebo; strebo farighas grandega laborkapablo en chiu nervo kaj muskolo, ghis tuta via korpo farighas senprofita laborilo de jogano, atingante la superan celon.

Atingado de celo ne devenas de iu dogmo, instruo k.a. Ne gravas, chu homo estas kristano au buddisto au ateisto. Chu vi estas senprofitama - jen demando! Se vi estas tia, vi atingos celon, ech ne legante religiajn librojn, ne enirante en preghejon.

Chiu el jogoj kapablas fari homon pleneca ech sen helpoj de aliaj jogoj, char chiuj ili havas unu komunan celon. La jogoj de laboro, de sagho kaj preghoj - chiu povas esti sendependa ilo por atingi la plenecon. Nur la difektistoj diras, ke laboro kaj filozofio estas du diversaj ajhoj. Saghuloj scias, ke laboro kaj filozofio, kvankam shajnas diversaj, tamen venigas homon al sama celo.

<< >>