4-a chapitro
KIO ESTAS DEVO?

Studante Karma Jogon, ni devas scii, kio estas devo. Se mi volas ion fari, antau chio mi devas scii, chu tio estas mia devo, kaj nur post tiam mi rajtas tion fari. Ankau ideo pri devo inter diversaj popoloj diferencas. Mahometano opinias, ke lia devo estas tio, kio estas skribita en Korano, kaj katoliko opinias, ke lia devo estas skribita en Biblio. La vorton "devo" ne eblas klare difini; ni povas nur havi senton pri ghi, sciante ghian praktikan agadon kaj rezulton.

En iu difinita okazo ni chiuj havas naturan au ellernitan impulson difinite agadi; rezulte de tiu impulso menso pripensas situacion; unufoje ghi pensas, ke en chi tiuj cirkonstancoj unu difinita agado estas bona, alifoje en samaj cirkonstancoj sama agado estas malbona. Ideo de devo chiam estas tia, ke homon gvidas lia konscienco. Sed kio okazas, se homo agas lau ordonoj de sia konscienco? Kio faras agadon devo?

Se kristano trovos pecon da viando kaj ne manghos ghin, por doni al alia homo kaj savi ties vivon, li certe sentas, ke estas plenuminta sian devon. Sed se hinduo en simila okazo formangos la viandon, li same certe sentos, ke ne plenumas devon; tion kondichas spirita edukado kaj tradicioj de hindoj.

En Hindio en pasinta jarcento loghis rabistaj grupoj, nomataj t u n g i; ili pensis, ke ilia devo estas mortigi chiun homon kaj forrabi lian monon; ju pli multe da homoj ili mortigis, des pli bonaj ili sentis sin.

Kutime se iu homo mortigas alian homon, li estas malfelicha, char sentas, ke agas malghuste. Sed, se soldato dum batalo mortigas ne unu, sed dudek homojn, li estos kontenta kaj pensos, ke li bone plenumas sian devon.

Do, ni vidas, ke devon ne kondichas rezulto de agado. Pro tio estas tute neeble krei objektivan difinon de devo. Tamen devo ekzistas. De subjektiva flanko - chiu agado, kiu nin gvidas al Dio, estas bona agado, chiu agado, kiu nin gvidas malsupren, for de Dio, estas malbona agado kaj NE ESTAS nia devo. Subjektive ni vidas, ke estas agadoj, kiuj faras nin brutalaj. Sed ne eblas scii, kiu agado kion faras kun diversaj homoj en diversaj cirkonstancoj. Tamen ekzistas unu sola ideo pri devo, kiu vivas en chiuj jarcentoj en chiuj popoloj. En iu sanskrita aforismo ghi sonas jene: "Faru malbonon al neniu viva estajho. Ne malutili estas virto, malutili al iu estajho - peko".

En Bhagavad-Gita estas ofte skribite pri devoj, kiuj dependas de la deveno kaj stato en socio. Deveno kaj stato en vivo kaj socio forte kondichas mensan kaj moralan rilaton de individoj al diversaj elmontroj de vivo. Tial nia devo estas labori tian laboron, kiu levas nin kaj kiu kongruas kun idealoj kaj emoj de tiu socio, en kiu ni vivas. Vi devas memori, ke en diversaj landoj ekzistas malsamaj emoj kaj idealoj. Nur pro tio ofte unu popolo malamas alian - pro nesciado de tiu chi principo.

Usonano pensas, ke la plej bona estas tio, kion oni faras en lia lando, konforme al idealoj de tiu lando kaj chiu, kiu agadas alimaniere, estas tre malbona homo.

Hinduisto pensas, ke nur liaj kutimoj estas veraj kaj pravaj kaj chiu, kiu ne sekvas ghin, estas ega malbonulo.

Tio estas simpla eraro, chiu el ni kapablas tiel erari. Tamen tio estas tre malutila eraro, tio estas kauzo por duono de feroco sur mondo.

Kiam mi venis en Usonon kaj rigardis grandan ekspozicion, subite iu viro dejhetis mian turbanon. Mi vidis, ke tio estas tre respekta, bone vestita viro. Mi alparolis lin, kaj li, audante mian anglan lingvon, tre hontighis. Kiam mi demandis kauzon de lia faro, li diris: "Sed kial vi tiamaniere vestas vin!"

Simpatioj de tiu homo estis ligitaj en limoj de lia kompreno pri vesto.

Granda parto de tiu feroco, kiun faras grandaj nacioj kontrau malgrandaj, bazighas sur similaj antaujughoj. Antaujughoj mortigas iliajn simpatiojn al aliaj homoj.

Viro, kiu volis malutili al mi nur tial, ke mi ne estis vestita same, kiel aliaj, eble estis tre bona edzo, patro kaj civitano, sed lia bonkoreco malaperis, kiam li ekvidis fremde vestitan homon.

Fremdulojn oni uzas en chiuj landoj, char ili ne scipovas sin defendi; pro tio ili revenas hejmen kun miksaj impresoj pri la vidintaj popoloj. Shipistoj, soldatoj kaj komercistoj en fremdaj landoj kondutas tre strange; en ilia hejmlando ili neniam kondutas tiel. Eble pro tio loghantoj de Chinio usonanojn kaj europanojn nomas "alilandaj diabloj". Ili ne dirus tiel, se konus la bonan parton de Okcidento.

Memoru, ke ni chiam devas vidi devojn de aliaj homoj kvazau per iliaj okuloj kaj ne jughi fremdajn kutimojn lau nia mezurilo.

Mi ne estas mezurilo de Universo. Ne mondo adaptighu lau mi, sed mi lau mondo.

Ni vidas, ke mondo shanghas niajn devojn kaj plenumado de devo, kiun ni en difinita tempo havas,estas la plej bona, kion ni povas fari sur mondo. Plenumu ni devon, kiun ni havas jam ekde naskigho, kaj post tiam plenumu devon, kiun kondichas stato en vivo kaj socio.

En homa karaktero ekzistas unu minaca linio - homo neniam elprovas sin. Li opinias, ke kapablus ech sidi sur trono. Ech, se estus tiel, li ghis tiam devas pruvi, ke li estas plenuminta sian antauan devon; nur tiam li rajtas havi pli altan devon.

Serioze eklaborante en tiu chi mondo, naturo pushadas nin dekstren kaj maldekstren, donante al ni eblecon trovi nian lokon. Neniu homo kapablas longtempe labori en nekonforma loko. Agado kontrau nia adaptigado de naturo estas sensenca. Tiu, kiu faras malpli altan laboron, ne estas malpli alta homo. Homon oni devas jughi ne lau tio, kian devon li plenumas, sed lau tio, kiamaniere li plenumas ghin.

Poste ni ekvidos, ke ech ideo pri tasko shanghighas kaj la plej grandan laboron ni povas fini, se tute ne havas profitajn motivojn.

Laboro nur pro sento de devo povas ighi laboro sen ideo pri devo; se laboro farighas pregho al Dio au ech io pli alta, tiam ni laboros nur por labori. Ni ekvidos, ke filozofio de devo, au en morala, au ama formo, restas sama ankau en aliaj jogoj - devo malfortigi la malsuperan "MI" tiel, ke la supera "MI" brilu, malplimultigi difuzon de energio en la malsupera estada plano por ke animo povu elmontri sin el la supera. Tion oni atingas, subpremante la malsuperajn dezirojn. Limigante profiton, ni kreas vojon al nelimigita ekspansio de la vera homa naturo.

Devo malofte estas agrabla. Se amo ne helpus en plenumado de ghi, estus ankorau pli malfacile. Chu alimaniere gepatroj povus plenumi devojn antau infanoj, edzoj antau edzinoj? Devo estas dolcha nur tra amo, sed amo brilas nur en libereco.

En chiuj etaj malfacilajhoj, kun kiuj ni renkontighas dum vivo, la supera elmontro de libereco estaa ABSTINENCO.

Edzinoj, kiuj estas sklavinoj de propra jhaluza, maltrankvila karaktero, ofte kulpigas siajn edzojn kaj parolas pri libereco, ne sciante, ke per tio pruvas, ke ili estas sklavinoj. Samaj estas viroj, kiuj chiuj kulpigas siajn edzinojn.

VIRGECO estas la plej grava virto de edzo kaj edzino. Malofte estas edzo, kiun, (ech se li estas tute malmoralighinta) milda, amanta kaj virga edzino ne povas remoraligi. Mondo ja ne estas tute malbona. Ni multe audas pri brutalaj viroj en tuta mondo, pri malmoraleco de edzoj, sed ekzistas same multe da malmoralaj kaj brutalaj virinoj. Se chiuj virinoj estus puraj kaj bonaj, en la mondo vivus neniu malpura viro.

Chu ekzistas tiom granda brutaleco, kiun pureco kaj virgeco ne kapablus neniigi? Bona, virga edzino, kiu pensas pri chiu viro (krom shia edzo) kiel pri sia infano kaj kies rilato al chiuj viroj egalas, fortighos en virgeco tiel, ke ne ekzistos viro, kiu ne sentus shian sanktecon, ech se li estas brutalega. Same chiu viro devas rilati al chiuj virinoj (krom sia edzino) kiel al patrino au filino. Viro, kiu volas esti religia instruisto, devas rigardi chiun virinon kiel sian patrinon kaj same agadi.

Stato de patrino estas la plej alta sur la mondo, char ghi estas sola, de kiu oni povas lerni la plej grandan malprofitamon. Super patrina amo estas nur Dia amo, chiuj aliaj estas malpli altaj. Devo de patrino estas pensi unue pri sia infano kaj nur poste pri si mem. Se geedzoj pensas unue pri si mem, rilatoj inter geedzoj kaj gefiloj farighas samaj, kaj inter birdoj kaj birdidoj - post plenkreskigho ili plu ne konas gepatrojn.

Sankta esta tiu homo, kiu vidas virinon kiel enkorpighon de Dio en patrino. Sankta estu tiu virino, por kiu viro estas enkorpigho de Dio en patro. Sanktaj estu tiuj gefiloj, kiuj vidas siajn gepatrojn kiel elmontron de Dio en tiu chi mondo.

La sola ajho sur vojo supren estas plenumi nian plej proksiman devon kaj tiamaniere plifortigi nin, ni atingas la supran staton.

Juna sanjazino foriris en arbaron, tie li longtempe meditis, preghis al Dio kaj okupigis pri jogo. Post malfacilaj jaroj, plenaj de laboro kaj ekzercoj li sidis sub arbo. Subite kelkaj sekaj folioj falis sur lian kapon. Li ekrigardis supren kaj ekvidis sur la arbo batalantajn kornikon kaj gruon. La sanjazino tre kolerighis kaj ekkriis: "Kiel vi kuragas jheti sur mian kapon sekajn foliojn?" Samtempe li kolere alrigardis la birdojn, el lia kapo eliris fajro (tio estis forto de joga instruo) kaj bruligis ambau birdojn ghis cindrigho. La sanjazino, vidante tian elmontron de sia forto, tre ekghojis. Post nelonga tempo li devis iri al urbo peti por si manghajhon. Li iris, haltis che iu pordo kaj diris: "Patrino, donu al mi manghi". Iu vocho el la domo respondis: "Atendu iomete, filo mia". Junulo ekpensis: "Vi, malrespektinda virino, vi kuraghas ordoni al mi atendi? Vi ankorau ne konas mian forton!" Subite la vocho denove eksonis: "Filo mia, ne pensu pri vi tro bone. Chi tie trovighas nek gruoj, nek kornikoj". La sanjazino estis tre surprizita, tamen atendis. Finfine el la domo eliris virino, li falis che shiaj piedoj kaj demandis: "Patrino, kiel vi povas scii tion?" Shi respondis: "Filo mia, mi ne konas vian jogon kaj viajn ekzercojn. Mi estas simpla chiutaga virino. Mi volis, ke vi iom atendu, char mia edzo estas malsana kaj mi prizorgis lin. Dum tuta vivo mi nur plenumadis miajn devojn. Ghis edzinigho mi plenumis devon antau gepatroj; nun mi plenumas devon antau mia edzo. Tio estas tuta mia jogo. Sed, plenumante mian devon mi ighis lumigita; tial mi kapablis legi viajn pensojn kaj scii, kion vi faris en arbaro. Se vi volas ekscii ion pli altan ol tio, iru al urba bazaro. Tie vi trovos iun vjadhon; li rakontos al vi, kion vi volonte ellernos."

La sanjazino pensis: "Pro kio mi devas iri al bazaro kaj serchi iun vjadhon?" Sed tamen li iris. En la bazaro li tuj ekvidis iun grandan, dikan vjadhon; per granda tranchilo li dispecigis viandon, interparolis kaj komerciis kun diversaj homoj. La junulo pensis: "Helpu Dio! Chu vere de tiu chi viro mi devas lerni? En la plej bona okazo li estas nur enkorpigho de diablo." La viro alrigardis la sanjazinon kaj diris: "Ho, svami, chu vin alsendis tiu virino? Sidighu, ghis mi finos mian laboron." La sanjazino pensis: "Kion mi chi tie ekhavos?" Li sidighis. La viro daurigis laboron; finfine li prenis sian monon kaj diris al la sanjazino: "Ni iru al mia domo". Atingante la domon, la vjadho diris al la sanjazino: "Atendu chi tie", kaj eniris en la domon. Li manghigis kaj lavis siajn maljunajn gepatrojn, poste revenis al la sanjazino kaj demandis: "Kiel mi povas helpi al vi?"

La sanjazino demandis lin pri animo kaj Dio.La vjadho rakontis al li lecionon, kiu estas parto de Mahabharata, nomata Vjadha-Gita. Tio estas unu el plej altaj flugoj de Vedanta. La sanjazino surprizighis. Li demandis: "Pro kio viaj scioj trovighas en tia korpo? Pro kio vi trovighas en korpo de vjadho kaj faras tiom malpuran kaj achan laboron?"

"Filo mia,- respondis la vjadho - neniu devo estas malrespektinda, neniu devo estas malpura. En tiaj cirkonstancoj mi trovigas jam ekde naskigho. En juneco mi lernis mian metion; mi estas neligita kaj strebas plenumi mian devon - fari chion, por ke miaj patro kaj patrino estu felichaj. Mi ne konas vian jogon, mi ne estas sanjazino, tamen chion, kion vi vidis kaj audis, mi ekhavis, neligite plenumante la devon, kiun mi havas en mia stato".

En Hindio vivas unu saghulo, granda jogano, unu el plej mirindaj homoj inter miaj konatuloj. Li estas stranga homo - ne volas instrui aliajn. Se vi demandos al li ion, li ne respondos. Esti instruisto li ne volas. Se vi demandos kaj atendos kelkajn tagojn, li enigas tiun temon en interparolojn kaj respondas. Li iam diris al mi sekreton de laboro: "Estu celo kaj rimedoj kunigitaj en unu".

Faru chian laboron, nenion plu pensu, faru tion kiel preghon kaj dedichu por tio tutan vian vivon.

Same en la rakonto la virino kaj vjadho simple, ghoje plenamis sian devon - rezulte ili farighis lumigitaj, per tio montrante, ke rekta plenumo de devo en chia stato de vivo donas al ni superan plenighon de animo.

Laboranto, kiu estas ligita, malamas sian devon; por neligita laboranto chiuj devoj estas egalaj. Devoj por li estas iloj, per kiuj li povas neniigi profitamon, kreante liberecon de animo. Niaj meritoj tro multe kondichas niajn devojn. Konkurado kreas enviemon, mortigante bonkorecon. Por ligita homo chiuj devoj estas malagrablaj, chio en lia vivo finighos per malsukceso.

NI LABORU, FARANTE CHION kiel nian devon kaj chiam estu pretaj helpi. TIAM NI CERTE EKVIDOS LA LUMON !

<< >>