LA ORA BASTONO

Vivis iam maljuna regho, kiu havis tri filojn. La knaboj interkonsentis, ke ili foriros vagadi en la mondo, chiu el la tri al malsama direkto. La plej maljuna diris, ke li iros al okcidento, char tie estas oraj arboj kaj li shiros de tiuj orajn foliojn. La meza diris, ke li iros al nordo, kaj de tie li kunportos juvelshtonojn. La plej juna diris, ke li tute ne bezonas valorajhojn, do li iros al la maro por vidi, audi, lerni ion.

Vere ekiris la tri knaboj al tri direktoj: la plej juna ekvojaghis sur la maro en granda shipo. Sed la shipanoj jam vojaghis tutan jaron, kaj ankorau ne vidis teron. Ili jam ne havis manghajhojn kaj preskau malsatmortis.

Fine ili atingis la bordon de la maro. Sur klifa loko ili elshipighis. La reghido ekiris vagi, vagadi, ne sciante kien, ghis pro la turmenta malsato kaj lacigho li falis sur roko kaj ekdormis.

La reghido dormis unu tagon, du tagojn, eble pli, kaj subite li sentis, ke iu karesas liajn vangojn. Li malfermis la okulojn, kaj jen staris antau li belega feino. Tiel bela shi estis, ke shia beleco kvazau blindigis la okulojn. La feino demandis:

- Kiel vi venis chi tien?

La reghido rakontis, kio okazis.

- Nu - diris la feino -, venu al mia patrino, eble shi donos manghajhon al vi, kaj ankau al viaj kunuloj.

Ili iris hejmen, kaj la reghino de la feinoj - char tiu estis la patrino de la feino - prenis el la kesto rozkoloran tukon kaj diris:

- Feintuko, mi ordonas: mangho, trinko vin plenkovru!

Tuj plenighis la tuko per manghajhoj kaj trinkajhoj. Oni donis amase chiuspecajn mangajhojn kaj trinkajhojn al la reghido por porti tiujn ankau al la kunuloj.

La reghido dece dankis al la reghino de la feinoj pro la bonkoreco, adiauis de shi kaj precipe de la filino, kaj diris fervore:

- Reghidino de feinoj, mi ankorau revenos, kaj tiam mi kunportos vin.

- Venu, venu - shi rediris -, kaj mi iros kun vi.

Kaj por ke la reghido ne forgesu shin, shi donacis al li la feintukon. La reghido veturis plu per la shipo, ghis ili atingis insulon. Li iris al la insulo, metis la feintukon sur la teron kaj diris:

- Feintuko, mi ordonas: mangho, trinko vin plenkovru!

Tuj ekestis manghajhoj, trinkajhoj kaj li komencis manghi. Kiam li manghis, venis al li maljunulino kaj forte petis lin, ke li donu almenau bushplenon da manghajho. La reghido diris:

- Nur sidighu, onklino mia, manghu, trinku trankvile, ja estas chi tie chio!

La maljunulino sidighis, manghis el la bonajhoj, poste starighis kaj jen, shi ne plu estis maljunulino, sed farighis belege bela feino. Shi diris al la reghido:

- Ghoju, ke vi donis manghi al mi, char sen tio la tuko jam ne estus la via. Sed char vi estis tiel bona al mi, prenu tiun buntan mantelon. Skuu tiun mantelon, kaj en tiu loko, kien elfalos el ghi verda peco, ekestos belega ghardeno, kien falos blua peco, tie estos lageto, kien falos blanka peco, tie estos granda palaco. Sed se vi kunfrapos viajn manplatojn kaj diros: ghardeno, lago, palaco for, farighu denove mantelo - chiuj tri malaperos.

La reghido dankis pro la bela donaco, reiris al la shipo kaj ili veturis plu. Poste ili atingis novan insulon. La reghido eliris ankau al tiu insulo, denove metis la tukon sur la teron, kaj komencis manghi. Kiam li ekmanghis, aperis maljunulo kaj petis lin pro Dio doni ion al li. La reghido donis ankau al li bonkore, ili manghis, trinkis, estis ghojaj.

- Nu, reghido - diris la maljunulo - pro bonfaro atendu bonfaron. Prenu, mi donas al vi tiun chi oran bastoneton. Rigardu, che ghia fino estas arghenta butono. Se vi ghin ektordos, vi devos nur ordoni kaj elmarshos el ghi tiom da husaroj kaj soldatoj, ke ili plenigos tutan landon. Kaj se vi jam ne bezonos ilin, nur ordonu: reen kaj ili chiuj reiros en la bastoneton.

Tuj turnis sin hejmen la reghido, li ne vagadis plu. Nur che tiu loko li haltis, kie loghis la reghidino de feinoj. Li prenis shin al la shipo kaj portis shin en la landon de sia patro.

Sed la lando jam ne plu apartenis al lia patro. Ghuste kiam la shipo atingis la bordon de la maro, venis kure la maljuna regho, kaj jam de malproksime li kriis al la reghido:

- Reen, filo mia, reen, ni iru nur tien, de kie vi venis, char la malamiko forprenis mian landon.

- Mi ja ne iros reen - diris la reghido kaj eliris el la shipo. Li ektordis la arghentan butonon sur la ora bastoneto, kaj jen, kvazau fluis el ghi amaso da husaroj kaj soldatoj, ech la tero tremis sub iliaj piedoj. Kaj ili forigis la malamikojn, ech heroldo ne restis el tiuj.

Tiam la reghido elektis belan, grandan lokon kaj tie li skuis la mantelon. El la verda peco farighis belega verda ghardeno, el la blua peco bela ronda lago, kie naghis oranasoj, el la blanka peco farighis diamanta palaco, tiel belega, ke el foraj landoj oni venis por admiri ghin.

Hej, ghojis ja la maljuna regho!

- Vidu, vidu - li diris -, tamen estis vi, kiu portis la plej valoran ajhon, mia kara filo. Via plej maljuna frato alportis oran folion, sed la malamiko forprenis ghin, la alia frato shipon plenan de chiuspecaj juvelshtonoj, sed ankau tion forprenis la malamiko. Vi portis nur bastoneton, mia kara, kaj jen, vi savis la landon.

Sed tamen iom konsternighis la maljuna regho. Kion ili faros per tiom da soldatoj? Li diris al la reghido:

- La landon ni ja havas, sed chion pereigos la soldatoj.

- Ne malghoju, patro - respondis la reghido -, ni ne bezonos nutri ilin.

Kaj tuj li ordonis al la soldatoj: Reen! - kaj kun granda trumpetsono ili revenis en la bastoneton.

Nu, la maljuna regho ne plu havis kauzon malghoji. Tuj ili faris grandan edzighfeston, oni geedzigis la reghidon kaj la feinon. La ciganoj muzikis, sep tagojn kaj sep noktojn dauris la festeno.

Ili ech nun vivas, se intertempe ili ne mortis.

<< >>