LA REGIDINO DE SUNSUBIRLANDO

Chu estis, chu ne estis, ie kie la suno subiras, vivis iam regho. Oni nomis la landon de tiu regho Sunsubirlando, char en tiu lando oni vidis la sunon neniam levighi, nur subiri.

Tiu regho havis filinon, kiu estis tiel bela, ke oni venis shin admiri el chiuj anguloj de la mondo. Oni venis tamen ne nur admiri shin: volontege shin edzinigus ech la plej famaj reghidoj kaj princoj. Sed la regho anoncis dise kaj vaste, ke li donos sian filinon nur al tiu, kiu duele venkos la rughan bravulon.

La regho chiam timis la rughan bravulon, ke iam tiu forprenos lian landon; pro tio li deziris havi bravan bofilon, kiu okaze venku la rughan bravulon.

Venis are reghidoj, princoj kaj chiarangaj junuloj, ili provis sian shancon, sed vane, char la rugha bravulo estis pli forta ol ili, kaj dum sola jaro li mortigis naudek nau bravulojn. La regho anoncis chie kaj chie, ke venu tiuj, kiuj havas inklinon por liaj filino kaj lando, sed vane!

La malfelicha reghidino ploris, ploregis tage-nokte, ke pro la rugha bravulo shi restos fraulino dum la tuta vivo. Multe cerbumis, malghojis ankau la regho, kion li faru? kaj foje li elpensis ion; li ordonis al la chambristino vesti la reghidinon per shia plej bela vestajho, kaj samtempe li vokis la kortegan pentriston, ke tiu pentru lian filinon.

La reghidino estis vestita per ore-diamante ornamita vestajho, kaj la pentristo pentris shin. Oni enkadrigis la bildon, kaj skribis sub ghi:

"La filino de la regho de Sunsubirlando. Kiu volas edzinigi tiun chi reghidinon, tiu venku la rughan bravulon, kaj li gajnos la reghidinon kaj Sunsubirlandon."

Tion oni skribis sub la bildo, kaj la regho ordonis pendigi ghin al la loko de unu el siaj fideluloj, kaj diris al li:

- Iru kun tiu chi bildo, kaj ne revenu, antati ol vi trovos homon, kiu achetos ghin de vi. Sed diru al li, kiu ajn li estu, ke li achetu tiun chi bildon nur se li tuj venos al mia lando por dueli kun la rugha bravulo.

Ekiris la fidelulo de la regho kun la bildo, li trairis landon post lando, multloke oni haltigis lin, primiris la bildon, sed kiam oni eksciis, ke por tiu chi belulino oni devas dueli kun la rugha bravulo, ech la plej kuraghaj homoj flankentiris sin. Kaj la fidelulo de la regho marshis plu, li marshadis tiom, ke fine li atingis Sunlevighlandon, kaj tie la urbon de la regho de Sunlevighlando.

Li trafis en la urbon ghuste dum festotago. La popolo chirkauis la fidelulon de la regho, admiris la bildon, sed poste tuj iris plu. Trapasis tie ankau la regho kun siaj korteganoj, ili rigardis la bildon kaj foriris. Poste venis la reghido, ankau li haltis antau la bildo, li rigardis ghin, liaj okuloj komencis vibri, kaj ekpense diris li al la fidelulo de la regho:

- Portu tiun chi bildon en mian palacon; mi pagos por ghi, kiom vi volas.

La fidelulo de la regho diris:

- Reghida moshto, facile vi pagos chi tiun bildon per mono, char ghi kostas nur unu oran monon, sed kiam vi achetis ghin, vi devos veni kun mi al Sunsubirlando, kaj tie dueli kun la rugha bravulo.

- Do portu ghin - diris la regho -, mi pretas dueli ech kun la dudek-du-kapa drako, ne nur kun la rugha bravulo.

La fidelulo portis la bildon en la palacon, kaj tie metis ghin sur tablon. Tiam la regho sidighis antau la bildo, kaj ne forprenis la okulojn de sur ghi. Li nur rigardis, rigardadis ghin, kaj tiel forte ghemadis, ke la palaco preskau disfalis.

Intertempe lia patro alvenis hejmen, kaj li ne povis imagi, kie estas lia filo. Oni metis la tablon por mangho, atendis, atendadis la reghidon, sed li ne venis ech por tagmanghi. Oni sendis por li lakeon, sed la reghido forpelis tiun:

- Foriru, mi estas malsana.

La lakeo kuris time al la regho, kaj raportis, kion diris la reghido; la regho ektimis, kuris al la filo kaj demandis lin:

- Kio okazis al vi, filo mia?

La reghido diris:

- Mi estas malsana, patro. Rigardu tiun bildon, ghi estas mia malsano.

- Aj, filo, tio estas vere grava malsano. Mi vidis la bildon, ankau legis la subskribon, sed mi scias, ke tiu rugha bravulo mortigis jam naudek nau bravulojn. Forigu el via kapo tiun chi bildon, char alie vi farighos la centa.

La reghido diris:

- Ne gravas, patro, estu do mi la centa, tamen mi duelos kun la rugha bravulo.

La regho kontrauparolis la intencon de la filo, sed kvazau li jhetadus pizojn al muro: chiuj liaj argumentoj refalis senpovaj.

- Nu, filo mia - fine diris la regho -, mi vidas ke vi ne plu eltenos reste, do venu, almenau mi donu al vi chevalon, kia ne pli ekzistas en tiu chi mondo.

Ekiris la regho, la filo post li, sed la regho kondukis la filon ne en la stalon, sed en la kelon. Ili malsupreniris sur sepdek sep shtupoj, poste trairis la kelon, kaj en ghia fora angulo malgajis kaduka chevalacho: apenau la kruroj tenis ghin.

- Jen, tiu chevalo, filo mia.

La reghido diris:

- Patro, ne shercu kun mi, ja mia animo tre malsanas.

Sed tiam ekparolis ankau la chevalo:

- Audu, reghido, via patro ne parolis shercajhojn, nur bone nutru min dum semajno, vi vidos, ke vi havos la plej bonan chevalon en la mondo.

La reghido ghoje supreniris el la kelo, kaj mem li portis fojnon al la chevalo. Sed la magia chevalo nee skuis la kapon:

- Ne tiajhojn mi manghas, reghido; portu al mi chiutage dek brune bakitajn rondajn panojn kaj barelon da vino de Tokaj*. Tiam mi tremigos per la hufoj ech chielajn stelojn.

La reghido regalis la magian chevalon per brune bakitaj panoj kaj vino de Tokaj, dum du plenaj semajnoj. Tiam la chevalo diris:

- Nu, mastro, jam ni povas ekiri, sed unue adiauu viajn patron, patrinon kaj parencojn, char eble vi revidos ilin, eble ne.

La reghido adiauis chiujn. Ploris lia patro, ploris lia patrino, ploris chiuj. Ploris ankau la regido mem. Sed poste li abrupte sursidis la magian chevalon, kaj fulmrapide forgalopis, ke post momento jam ne povis distingi lin homa okulo.

La magia chevalo flugis dum tri tagoj kaj tri noktoj; mughe-mughegis la aero, kie ghi flugis. Tiam ghi surterighis sur la sepdek sepa insulo de la Nigra Maro. La chevalo diris:

- Mastro mia, manghu, se vi kunportis manghajhon. Mi ne manghos, char chi tie ne estas marmora manghujo, sed jes ja, tio estas en la urbo de la regho de Sunsubirlando.

La reghido kunportis manghajhon en sia pansako; li enbushigis kelkion, kaj denove li sursidis la magian chevalon. Ghi saltis kaj flugis, kaj post momento jam surterighis sur pinto de alta monto. Ghi diris al la reghido:

- Rigardu malsupren, reghido, kion vi vidas?

- Mi vidas iun nigran stelon - diris la reghido.

- Tiu stelo estas la urbo de la regho de Sunsubirlando.

- Ve, chevalo mia, neniam ni atingos ghin.

- Ne havu zorgojn, sursidu min - instigis lin la magia chevalo -, ghis vespero ni atingos ghin.

La reghido sursidis la chevalon, kaj vere, ech ne subiris ankorau la suno, ili jam estis en la urbo de la regho de Sunsubirlando. Tie ili eniris grandan gastejon, kaj tuj la reghido demandis la gastejestron:

- He, gastejestro, chu trovighas en via stalo marmora manghujo?

- Trovighas, jes ja, reghida moshto - diris la gastejestro. Tuj ili irigis la magian chevalon en la stalon, la regho donis al ghi brune bakitan panon, kiom ghi nur povis engluti, kaj aldonis tri sitelojn da vino de Tokaj. Ankau li mem vespermanghis ghissate, kaj kushighis dormi.

Matene li iris en la stalon, kaj demandis la chevalon:

- Chu ni povas iri al la kortego de la regho, chevalo mia?

- Hodiau ankorau ne, mastro mia, unue ni vizitu la forghiston. Metigu huf-feron sur miajn hufojn, por ke mi povu flugigi iomete la polvon en la kortego de la regho.

Ili vizitis la forghiston, kaj kiam ili iris sur la strato, la homoj eliris kaj kompate diris:

- Aj, malfelicha reghido de Sunlevighlando, pli bone estus por vi resti hejme.

Li neniom atentis la parolojn. Li eniris al la forghisto por metigi kvar - ne huf-ferojn, sed huf-orojn -, kaj fiksigis ilin per diamantaj najloj. Ses helpantoj tenis la chevalon, kaj ses aliaj surnajlis la huf-orojn. Sed kiam ili finis la laboron, la magia chevalo hufe pushis la teron, kaj chiuj kvar huf-oroj forflugis, zumante-mughante en la aero.

Aj, ekhontis la forghisto!

- Nu - li diris -, neniam io tia okazis chi tie! Mi mem surnajlos ilin.

Nu, la maljuna forghisto brave surnajlis ilin. La magia chevalo provis chiel forigi la huf-orojn, sed ghi ne sukcesis. Tiam ili reiris en la gastejon. La reghido enrajdis la kortegon de la regho de Sunsubirlando nur dum la sekva mateno. La regho jam sidis ekstere, sur la verando de la palaco, apud li la filino; ili atendis la reghidon. Estis tie en la korto ankau la rugha bravulo sur sia griza chevalo. Kiam la regido engalopis, la magia chevalo tiel furioze ekdancis, ke ekpolvis la marmoro, kiu kovris pavime la korton. Levighis tiom da polvo, ke la regho longtempe vidis nek la rughan bravulon, nek la reghidon. La du bravuloj alfrontis unu la alian, ili batalis, luktis, fajreris iliaj glavoj, ili provis manovrojn, ruzajhojn, sed pasis horo, du horoj, kaj neniu sukcesis vundi la alian.

La sonorilego signis tagmezon, kiam la magia chevalo saltis alten, ghuste super la kapon de la rugha bravulo, kaj en tiu momento la reghido per unu movo fortranchis de sur la rugha bravulo la kirasan vestajhon.

Tiam la regho alkriis el la verando:

- Sufichas por hodiau, bravuloj. Rekomencu la duelon morgau!

La du bravuloj forgalopis al diversaj direktoj, sed la rugha bravulo postkriis la reghidon:

- Sciu, ke morgau via kapo parados surpinte de mia glavo!

Alvenis la dua tago. La rugha bravulo kiel tempesto kuratakis la reghidon, sed la kapo de la reghido tamen ne paradis surpinte de la glavo de la rugha bravulo, char la magia chevalo denove tiel lerte saltis super lin, ke la reghido per unu movo forhakis la dekstran brakon de la rugha bravulo. La regho denove alkriis el la verando:

- Sufichas por hodiau, bravuloj. Rekomencu la duelon morgau!

La rugha bravulo kaptis la glavon per la maldekstra mano, kaj minace diris al la reghido:

- Sciu, reghido de Sunlevighlando, hodiau vi forhakis mian dekstran brakon, sed morgau per la maldekstra mano mi forhakos vian kapon!

Vane li minacis, char en la tria tago la reghido forhakis ankau la maldekstran brakon de la rugha bravulo, kvankam tiu atakis lin fulmrapide.

La regho de Sunsubirlando nun jam ne plu timis, ke la rugha bravulo forprenos lian landon: li jubilis! Kaj precipe la reghidino! Char la reghido de Sunlevighlando ekplachis al shi, kaj depost kiam shi ekvidis lin, chiam shi suspiris:

- Se nur tiu chi bela reghido venkos la rughan bravulon!

Tuj oni aranghis la geedzighan festenon, kaj post ghi la regho donacis al la reghido siajn landon kaj reghecon. Tiam la juna paro ekiris al la kortego de la regho de Sunlevighlando, kaj ankau tie ili aranghis geedzighan festenon. La reghido farighis posedanto de du landoj. Kiam Sunlevighlandon li trovis teda, li iris al Sunsubirlando, kaj kiam li estis jam sufiche en Sunsubirlando, li iris al Sunlevighlando. Li ne havis kauzon plendi pri sia sorto.

Li ankorau vivas, se li ne mortis jam.


* Fama hungara vivo.

<< >>