TELEFONO Telefona sonas kanto. "Kiu estas?" "Elefanto". "Chu el hotelo?" "Ne, de kamelo". "Vi por kio telefonas?" "Chokoladon mi bezonas". "Che kiu apetit'?" "Che mia kara id' ". "Chu vi volas multe mendi?" "Ne, bonvolu ete sendi, Kilogramojn cent au mil, Pli ne manghus ja la fil'. Li estas beb' ankorau". Post moment' el audil' Krokodil' Petas kun plora humil': "Mi sendos cent groshojn, Ho, sendu galoshojn Al mi, al edzin' kaj Totosho!" "Sed lau mia shajno Nur antau semajno Mi sendis galoshojn Lau via adres' ". "Chu vere? Ah, jes! Sed ilin ni manghis Pro urgha neces', Kaj nun ni sen ches' Malsate atendos, Ghis vi baldau sendos Galoshojn lau nia adres' ". Estas leporoj nun parolantoj: "Pri elegantaj Revas ni gantoj!" Ekaudighas simia nun bleko: "Ni petas pri biblioteko!" Telefonas nun urso, fibest', Kaj ekmughis ghi kiel tempest'. "Kial faukon per mugho vi shiras? Komprenigu, vi kion deziras?" Sed ghi sole "Mu-mu'!" kaj "Mu-mu'!" Kio estas? Malklara nur bru'! "Bonvolu pendigi l' audilon!" Post la urs' mi auskultas ardeon: "Urghe sendu ricinan oleon! Ni manghegis la ranojn sen frito, Kaj rezulte - aperis gastrito". Tuj eksonis de pork' telefon': "Mi deziras en mia salon' Kun najtingal' En granda bal' Dueti dum karnaval'!" "Ne! Ne povas esti duet' Inter la porko kaj chi birdet'! Invitu prefere kornikon!" Kaj refoje la urs': "Kuraciston bezonas rosmar'! Erinacon hierau ghi glutis en mar'!" Da simila monoton' - Milion'! Tinta son', Tinta son', Tinta son', Jen de cervo, jen de foko Telefon'! Telefonis jhus gazelo Kaj traklakis per makzelo: "Chu en vero Karuselo Sub sigelo Pro shancelo?" "Chu frenezas vi, gazelo? Balancil' kaj karuselo Plue servas al la celo. Jen atendas vin, gazelo, Balancil' kaj karuselo Vin balanci kun akcelo Ghis la steloj En chielo. Ne auskultas la gazelo, Plue tedas la muelo: "Chu en vero Karuselo Sub sigelo Pro shancelo?" Kiom stultas la gazelo!" En matena fru' - Kanguru'; "Chu estas loghejo De Lavughistru'?" Eksplodis mi tuj Per kolera ekbru'. "Ne! Estas loghejo De Barmalejo!" "Sed Lavughistruon Nun kie oni trovas?" "Respondi mi ne povas. Telefonu, kaj sen ches', Lau numero tridek ses!" Noktojn tri pro chi shtorm' Mi - sen dorm'! Nun mi revas pro lac' Pri matrac'. Sed tuj post ekkush' Telefono min - Push! "Kiu parolas? Kiu petolas?" "Jen rinocero". "Kia afero?" "Terure! Terure! Alvenu tuj kure!" "Kio okazis?" "Stumblis pro lamo Kaj dronas en marcho Hipopotamo!" "Chu dronas en marcho?" "Kiel beto en barcho, Kaj farighos farcho Por krokodilo Sen via konsilo. Pereos pro lam' Sen glora fam' La hipopotam'!" "Konsent'! Lau mia talent' - Helpo post moment'!" Ho, kiom peza estas la shargh' Hipopotamon treni el march'! |
ТЕЛЕФОН У меня
зазвонил телефон. А потом позвонил - Постой, не тебе ли - Ах, те, что ты выслал А потом позвонили зайчатки: А потом позвонили мартышки: А потом позвонил медведь - Погодите, медведь, не ревите,
Но он только "му" да
"му", - Повесьте, пожалуйста, трубку! А потом позвонили цапли: А потом позвонила свинья: И снова медведь: И такая дребедень А недавно две газели - Ах, в уме ли вы, газели? Вы б, газели, не галдели, Но не слушали газели Что за глупые газели! А вчера поутру Я рассердился да как заору: Я три ночи не спал, - Ладно! Бегу! Бегу! Ox, нелёгкая это работа - |
Тараканище Айболит Путаница Мойдодыр Муха-Цокотуха Федорино горе Бармалей