LAVUGHISTRUO Dormkovrilo, Kiel grilo, Flugis for kun litotuk', Kaj kuseno Kun malbeno Ankau saltis al la flug'. La kandelo - En fornchelon. Libro, spite, En forkur Salt subiten Al la mur'. Samovaro ekmurmuras, Mi tetrinki tuj alkuras, Fughis tamen ghi de mi, Kvazau de epidemi'. Kio chirkau mi farighis? Kial stranga kavalkad' Ekrondkuris, ekturnighis, Ekrulighis kiel rad'? Jen teleroj Sen kuleroj, Pantalono Sen led-zono, Kaj du shuoj Kun ses truoj, Chiuj ajhoj kun fervor' Kapriolas Kaj petolas, Flugas kvazau meteor'. Jen ektondras vocho grumbla El la chambro de l' patrin', Kaj per pasho lama, stumbla Lavotabl' elmovas sin: "Ah, fiulo, malpurulo, Nelavita kota bulo! Jen rigardu: ech spegulo Deturnighis for de vi. Nigra ciro sur la kruro, Sub la nazo inka spuro. Tiom nigras ambau manoj, Ke, vivanta sen la banoj, Porko krevus pro envi'. Dum tagigho, en mateno Chiu lavas sin - pingveno, Kanabeno, Ech azeno, Mara krab' Kaj skarab'. Nur ne vi lavighi volas, Malpurache fipetolas, Tial de vi sin izolas Kaj ledzon', Kaj pantalon'. Granda estas mi marshalo, Kun mondglor' LAVUGHISTRU', Lavotabla generalo, Estro super lavinstru'. Se per kelkaj piedbatoj Vokos mi, do post moment' Jen alflugos da soldatoj Lavotabla regiment'. Hurlos ili sen kompato, Siblos kvazau la serpent', Faros tuj al vi skandalon Pro neglekto al la sap', En kanalon, En kanalon Ili mergos vin kun kap'. Per la pelvo frapas li Kaj ekkrias: "Tli, kli, mli!" Tuj ekghemis mi sub broso, Kiel sub martel' amboso, Ghi min frotas lau konven', Kundirante jen: "Nun lavighas la kotulo, Lau regulo, Kun skrupulo. Estos nia malpurul' Pure pura, sen makul'." Ankau sapo Sur la kapo Kochis sin al la harar'! Shaumas varme, Kaj ghislarme Mordas kiel jahuar'. Mi forkuris de l' banstupo Kvazau de rabia lupo, Sed min persekutis ghi Ech lau strata arteri'. Mi ekvidis park-azilon, Do transsaltis la barilon, La banstupo sekve urghas, Sur la dorson tranche skurghas. Jen renkonte al mi Ochjo Krokodilo, bonkonat', Kun Krokonjo kaj Krokochjo Iras nun al promenad', Kaj banstupon, Kiel supon, Enfaukigis sen kompat'. Ekmughegas poste li Kontrau mi. Piedbatas pli kaj pli Kontrau mi. "Hejmen nun revenu tuj!" Diras li. "Vin purigu en lavuj'!" Diras li. "Se vi malobeos min", Diras li, "Tretos mi kaj glutos vin", Diras li. Lau la strato mi ekflugis kiel vent', Kaj revenis tuj al lavoinstrument'. Per la sapo, Per la sapo Forlavighis malpurach', De l' kalkano Ghis la kapo Brilas pura nun pejzagh'. Post moment' la pantalono Flugas al mi sen admono. Lerte mem alsaltas kuk', Kvazau estus el kauchuk'. Poste pec' da buterpan' Premas sin al mia man'. Pro ghojiga cirkonstanco Mem revenis gramatik'. Ludas kun kajer' en danco Libro pri aritmetik'. Lia Moshto, la Marshalo, Kun mondglor' Lavughistru', Lavotabla generalo, Estro super lav-instru, Venas mem al mi, dancante, Kaj, kisante, diras li: "Nun sincere mi aplaudas, Nun vin, bubo, mi tre laudas, Fine pri la eks-kotulo Plenkontenta estas mi". En vespero, en mateno Lavu vin lau higieno, Kaj porkuloj Kun makuloj Pro malpur' Hontu nur! Vivu sap' kun bonodoro, Lavotablo, dentpulvoro, Pelvo, bros' kaj vishtuk' Kun karesa silklanug'! Do lavu vin, banu kun laudo, Kaj plonghu, kaj naghu kun plaudo En trogo, en mar', en barelo En lago, kaj ech en sitelo. En kuvo, Dum pluvo - De l' akvo valor' Estu eterne en glor'! |
МОЙДОДЫР Одеяло |
Тараканище Айболит Путаница Муха-Цокотуха Телефон Федорино горе Бармалей