SHERCOJ DE RIKARDO CASH-5

KIEL NOMIGHIS?

Kruko kaj Baniko, kiel kutime, varmigas la taburetojn en sia preferata drinkejo. Ankau kiel kutime, Kruko varmigas la aeron per siaj anekdotoj pri knabinchasado, chiam sukcesa.
Baniko estas multe pli retenita. Li scivolas pri la verecgrado de la krukaj rakontoj, sed evidente ne emas kolerigi sian amikon per rekte esprimita dubo.
"Sciu," Baniko fine diras dum unu el la maloftaj momentoj kiam Kruko chesas oratori, "miaflanke, mi neniam estis amorinta mian edzinon antau nia geedzigho. Kaj vi...?
"Nu," respondas Kruko post longa bierglutado, "mi ne scias! Kiel shi nomighis antaue?"


HONESTULO

Kruko: Kio estas la plej alta shtupo de honestulo?
Baniko: Facile! Estas la ulo kiu parkas sian veturilon en malpermesitejo, kaj poste denuncas la preterpasantojn kiuj ne vokas la policon!


PRENU PARON

Kiam Kruko estis junulo, li foje iris al la kamparo dum somerferio por gajni iom da mono sur la farmo de sia patrinflanka onklo.
"Jen," diras la onko, "ekde morgau, vi devos labori chiutage en tiu kampo. Sed atentegu: mi havas du filinojn, kaj se vi tushos unu au la alian, mi senhezite mortigos vin!"
"Ne timu, ochjo", diras la juna Kruko. "Kvankam mi shatas la injojn, mi estas ja nur urbano, kaj post tuttaga kampolaboro, mi certe estos tro lacega por ech rimarki ilin!"
Kaj tiunokte Kruko kushighas frue, por esti fresha kaj energioza por la morgaua laborego.
Kaj jen kiam la suno apenau levighis, la farmista onklo jam vekas Krukon, kaj kondukas lin al la kampo. Sed subite li rimarkas ke Kruko portas urboshuojn.
"Ho ve!" li elkrias. "Vi ne povas labori kun tiaj shuoj - ili tuj shirighos, kaj viaj piedoj vundighos. Vi bezonas verajn botojn! Jen, estas bona paro en la vestoshranko de la chambro de miaj filinoj. Prenu ilin, kaj revenu rapide!"
Do, Kruko kuras ghis la farmodomo, eniras la chambron, kaj iras ghis la vestoshranko. Sed li tuj rimarkas la du belegajn filinojn de sia onklo, kiuj ankorau dormas. Char estas somere varma vetero, ili estas apenau vestitaj, kaj Kruko ne povas malhelpi sin. Li ekseksumas la unuan knabinon, kiu neniel rezistas, ech helpas. Kuraghigita, li poste iras al la dua filino, kaj rekomencas. Sed tiu provas forpushi lin:
"Ne, ne! Vi ne povas fari tion. Mia patro mortigos vin!"
"Tute ne!" respondas Kruko. "Estas fakte li kiu sendis min. Vi tuj vidos...."
Li iras ghis la fenestro, malfermas ghin, kaj krias:
"He, ochjo! Chu mi prenu ambau?"
"Kompreneble!" respondas la onklo. "Vi ja ne povas preni nur unu!"


LA PATROJ

Kruko kaj Baniko, lau felicha hazardo, farighas patroj samtempe. Ili renkontighas en la preferata drinkejo:
"Ho!" ekkrias Baniko. "Kio okazas che vi? Vi aspektas lacega!"
"Jes," oscedas Kruko. "La nova bebo vekighas chiunokte kriegante, kaj dum horoj neniu povas dormi en la domo. Sed vi aspektas freshega."
"Fakte, jes," respondas Baniko. "Char mi trovis metodon por redormigi la idon: mi jhetas ghin en la aeron unu- au dufoje, kaj tio tuj trankviligas ghin."
"Nur tion?" miras Kruko.
"Jes, nur tion," kontentas Baniko.
Do, Kruko decidas provi la metodon de Baniko. Kiam la bebo ekploras, Kruko prenas ghin kaj jhetas ghin en la aeron. Sed ghi ne trankvilighas, ech pli forte ploras. Kruko reprovas, ech dekfoje, sen la esperata rezulto: la bebo daure ploregas.
La sekvan tagon li denove renkontas Banikon:
"Ho," riprochas Kruko, "via truko ne funkcias!"
"Chu vi jhetis ghin en la aeron?" scivolas Baniko.
"Jes, dekfoje!"
"Strange," pripensas Baniko. "Che mi, tio sukcesas chiufoje. Sed endas mencii ke chi mi la plafono estas iom malalta...."


EFIKA KURACISTO

Amanda, la filino de Kruko, devas iri che ginekologo la unuan fojon en sia vivo. Shi estas ege impresita, des pli ke la ginekologo estis viro. La kuracisto diras al shi ke shi senvestighu, kaj shi respondas:
"Pardonu min, sinjoro kuracisto, sed mi estas iom timema. Chu vi bonvolus tiri la kurtenojn dum mi senvestighas?"
"Kompreneble," la kuracisto akceptas.
La kuracista kabineto farighas tute malhela, kaj Amanda forprenas siajn vestojn. Kaj tiam shi demandas:
"Kien mi metu miajn vestojn?"
"Ghuste tien kie vi estas," li respondas. "Apud miajn."


OFICISTOJ

La direktoro vizitas la variajn oficejojn de sia firmao, inkluzive tiun kies oficejestro estas Kruko. Li demandas:
"Kiom da oficistoj laboras en via oficejo?"
Kalkulas Kruko: "Proksimume unu el kvin."


LERTA HUNDO

Kruko kaj Baniko estas en la Verda Krepusko, konata drinkejo en Bervalo.
Kruko achetis hundon, kaj li rakontas ghiajn neordinarajn kvalitojn.
"Tiu hundo estas tiom inteligenta," fieras Kruko, "ke kiam vi donas al ghi monon, ghi iras al la panvendejo kaj achetas panon!"
Baniko ne povas kredi tion:
"Vi devos montri tion al mi," li skeptikas.
Ili iras che Krukon. Baniko donas monon al la hundo, kiu forkuras. Post unu horo, la hundo ankorau ne revenas. Kruko estas mirigita:
"Sed kiom da mono vi donis al ghi," maltrankvilas Kruko.
"Mi donis al ghi dek-euran bileton," klarigas Baniko.
"Sed vi estas freneza!" admonas Kruko. "Kiam oni donas al ghi tiom da mono, ghi iras al kinejo!"


MORDA HUMURO

"Mi estas s-ro Kruko," Kruko diras al sia najbaro. "Mi venas pro via hundo."

"Bonvolu eniri, s-ro Kruko," respondas la najbaro. "Kio estas pri mia hundo?"

"Sinjoro, via hundo trifoje mordis mian bopatrinon!"

"Ho, ve, chu ghi fakte agis tiel!? Mi tion ege bedauras. Sed mi ne kredas ke mi estas respondeca pro tio."

"Chu vi pensas tion? Sed finfine, ne temas pri via respondeco. Mi nur volas demandi chu mi povas acheti la hundon...."


SUKCESO!

"Kiom via prelego sukcesis?" demandas Baniko al Kruko. "Chu ghi plachis al la audintaro?"
"Shajne ghi plachis," respondas Kruko. "Precipe che unu el miaj frazoj estis granda aplaudo."
"Kiu frazo estis?"
"Estis la frazo, 'Kaj nun, gesinjoroj, mi finu mian paroladon!'"


PLI KURAGHA

Kruko babilas kun alia kliento en la Verda Krepusko.
"Jes, ja," diras la kunbabilanto, "virinoj nepre toleras doloron multe pli kuraghe ol viroj."
"Chu fakte?" miras Kruko. "Chu eble vi estas dentkuracisto?"
"Ne, ne: shu-vendisto."


PLI KAPABLA

Kruko kaj Baniko provas konsoli sin en la Verda Krepusko.
Baniko plendas, "Mia edzino povas paroli pri temo dum horoj."
"Tio estas nenio!" ghemas Kruko. "Mia ech ne bezonas temon."


ZORGEMA EDZO

MATENE
"Viaj dumnoktaj tus-atakoj ja estas teruraj kaj timigaj!" zorgas Kruko pri sia edzino. "Hodiau mi tuj venigos kuraciston."
"Dankon, karulo," dankas Jozefino.

VESPERE
"Nu," plendas Jozefino, "la kuracisto ankorau ne venis!"
"Tamen," respondas Kruko, "li jam estis chi tie."
"Chu vere? Kaj kion li do faris?"
"Li receptis dormigilon... por mi!"


CHIAM AFABLA

"Vi fakte estas afabla al mi nur kiam vi deziras monon," Kruko plendas.
"Karuchjo, mi _chiam_ estas afabla al vi, chu ne?" Jozefino kveras.
"Jes, bedaurinde!"

(kveras - )


GHIS REVIDO!

Kruko regule pasigas nokton en la policeja malliberejo pro troa drinkado, kaj tio agacas la inspektoron. Iun fojon, liberigante la friponon, la inspektoro adiauas lin per la vortoj, "Mi ege esperas ke ni ne revidos unu la alian chi tie!"
"Kiel?" miras la postebrianta Kruko. "Chu vi do ofic-shanghos?"


ZORGA DISTINGO

"Bonvolu diri al mi," diras sinjorino al bestvartisto en zoo, "chu tiu krokodilo estas vira au ina."
"Tio estas demando," respondas la vartisto, "kiu povus interesi nur alian krokodilon!"


DANGHERA EDZECO

"La gazeto enhavas interesan kaj konindan artikolon pri edzo," rakontas Kruko. "Li sin mortigis char li havis malagrablan familian vivadon!"
"Chu vere?" miras Jozefino. "Kaj chu li per tio atingis pli agrablan familian vivadon?"


DANGHERA LOKO

Kruko shategas brandon, kaj pro tio lia nazo farighis rughega. Sidante apud sia amiko Baniko en la Verda Krepusko, li ree sorbas brandon, dum Baniko trinkas vinon.
Subite, musho alflugas kaj eksidas sur la nazo de Kruko; sed ghi tuj ekforflugas. Vidinte tion, Baniko diras: "Necesas ke vi bandaghu viannazon!"
"Kial?" perpleksas Kruko. "Ghi ja ne estis vundita."
"Tamen, la bedaurinda musheto kiu jhus sidis sur via nazo brulvundis siajn piedetojn."


KOSTETA MANGHO

Kruko iras en tre kostetan restoracion, kaj mendas simplan pladon da terpomkacho kun ia sauco. Ekmanghante, li trovas en ghi pantalonbutonon. Kolere li montras la butonon al la kelnero, kiu flegme respondas, "Estas malmulte, mi agnoskas. Sed por unu euro vi ne povis esperi trovi la tutan pantalonon...."


KRITIKO

Jozefino ludas pianon, kaj demandas al Kruko, "Chu vi shatas la verkojn de Beethoven?"
"Jes, kompreneble," respondas Kruko. "Sed tamen ludu ilin plu."


NUR AMIKOJN

Kruko parolas kun sia maljunega avo. Tiu diras, "Mi estas 94-jara, kaj mi havas ech ne unu malamikon en la mondo!"
"Tio estas vere bela penso," diras Kruko diskrete vishante larmeton.
"Jes ja! Chiuj jam delonge formortis."


LA TORTO

Kruko eniras teejon kaj elektas fragotorton. Sed tuj poste li redonas ghin kaj deziras chokoladotorton.
Manghinte la torton, li levighas kaj ekforiras.
"Sinjoro!" ekkrias la kelnero. "Bonvolu pagi!"
"Chu mi?" miras Kruko. "Pro kio?"
"Vi ne pagis la chokoladotorton. Unu euron kvindek, mi petas."
"Kial? Por ghi mi ja redonis la fragotorton!"
"Sed tiun vi ja ne pagis."
"Kompreneble ne! Tiun mi ja ne manghis! Kion do vi volas? Ghis revido!"


ZORGNULIGANTO

Baniko renkontas sian amikon Kruko, kiu ridetas kaj aspektas tre bonstata. Pri tio Baniko miras, char ghis nun Kruko chiam malsukcesis en siaj aferoj.
"Ho, vi ridetas kaj vere aspektas bonhavulo!" eksklamas Baniko. "Chu vi komencis sukcesozan entreprenon?"
"Jes," kontente ridetas Kruko. "Mi ech jhus dungis privat-sekretarion."
"Mirinde! Sed diru, kial vi bezonas privat-sekretarion?"
"Mi lin dungis por ke li nuligu miajn zorgojn."
"Kiel? Mi ne komprenas."
"Nu, chiumatene mi transdonas al li chiujn neagrablajn poshtajhojn."
"Do, chiujn poshtajhojn!"
"H'm. Li prilaboras la poshtajhojn tiel ke mi povas deteni min de chiuj malagrablajhoj. Tial mi lin nomas mia 'zorgnuliganto'."
"Sed diru, amiko," insistas Baniko, "tia kunlaboranto certe kostas multe da mono."
"Jes ja. Li havas salajron de 3'000 euroj!"
"Chu jare?"
"Ne, ne..., 3'000 eurojn monate!"
"Sed, kiel vi gajnas sufiche da mono por pagi lin?"
"Nu, tio estas lia unua zorgo."


OPINIOJ!

Baniko starigis fishvendejon, kaj fiksis reklamtabulon super la pordon kun la vortoj "Chi tie vendado de freshaj fishoj!"
Venis Kruko por acheti fishon, kaj demandas, "Sed kial vi skribis 'chi tie' sur vian reklamtabulon? Vi ja ne vendas viajn fishojn aliloke! La vortoj 'chi tie' estas superfluaj."
Baniko malaperigis la vortojn 'chi tie'.
La postan tagon, Kruko revenis, kaj opiniis, "Kial la vortoj 'vendado de' trovighas sur via reklamtabulo? Shajnas al mi tute nenecese, chiu ja scias ke vi ne fordonacas la fishojn, sed vendas ilin!"
Baniko jesis, "Vi pravas! Mi forigos la vortojn."
Iom poste Kruko ankoraufoje revenis, kaj dum la babilado diris, "Mi fakte ne komprenas kial vi skribis 'freshaj' sur vian tabulon! Oni ja ne achetus la fishojn che vi se ili ne estus freshaj!"
Al Baniko ankau tio shajnis evidenta kaj prava, kaj li tuj forigis la vorton 'freshaj'. Do, restis nur la vorto 'fishoj'. Kaj Baniko pensis ke neniu povos diri ion kontrau tiu vorto.
Sed la sekvan tagon Kruko denove eniris la fishvendejon, kaj demandis kial Baniko skribis la vorton 'fishoj' sur la reklamtabulon. "Tio ja estas sensencajho..., char oni ja flaras la fiodoron de viaj fishoj en distanco de kelkaj kilometroj. Forigu do tiun nenecesan reklamon!"


<< >>